Vilaĝo
La nocio vilaĝo signifas komunumon, kiu originale karakterizeblas kiel agrikultura setlejo per specifaj ekonomia kaj socia strukturo. Ĝenerale la vilaĝo estas pli malgranda, ol la urbo. En la mezepoko muro (remparo) ĉirkaŭis la urbon, sed en la vilaĝo ne estis defendo.
Laŭ Francisko Azorín vilaĝo estas Malgranda aro da domoj, ne regule aranĝitaj.[1] Li indikas etimologion el la latina villaticum, el villa.[2]
Historie elformiĝintaj vilaĝaj formojRedakti
En la vilaĝo apud la loĝdomo troviĝas staloj plej ofte por ĉevalo, bovo, porko, kapro kaj koko, ejoj por agraraj produktaĵoj, fine ĝardeneto. En la vilaĝo troviĝas malmulte da komunaj ejoj (sed foje ja estas loka komunumejo), plej ofte preĝejo kaj vilaĝdomo.
En Afriko estas tiaj vilaĝoj, kiuj estas ĉirkaŭitaj per lignaĵo por defendi la hombestojn kontraŭ la sovaĝbestoj.
Dum la historio formiĝis ankaŭ minvilaĝoj (minado), fiŝkaptistaj vilaĝoj (fiŝkaptado), feriaj vilaĝoj (feriado) kaj kelovilaĝoj (vinkulturo).
Unustrata vilaĝoRedakti
La domoj apudstaras, najbaras unu la alian. La agroj situas fine de la ĝardeno.
Radisimetriaj vilaĝojRedakti
La domoj grupiĝas ĉirkaŭ centra komuna placo rondforme, ovale.
Ŝaktabulaj vilaĝojRedakti
Sur ebenaĵo, la nove fonditaj vilaĝoj, kaze de oni disdonis parcelojn, la stratoj imitas la ŝaktabulon.
La supre menciitaj estas la praaj formoj de la vilaĝoj. Post kresko de la loĝantaro tiuj formoj transformiĝis, sed ankaŭ hodiaŭ kelkfoje ekkoneblaj.
Sociaj strukturojRedakti
Pinte de la vilaĝa socia strukturo staris la riĉaj kamparanoj, pastroj, (pli poste ankaŭ kuracistoj, instruistoj, policistoj). Krom tiuj vivis en la vilaĝo senagruloj, kiuj servis ĉe la kamparanoj. Nuntempe en kelkaj landoj politikistoj kaj riĉuloj regas la vilaĝojn.
ProverboRedakti
Ekzistas pluraj proverboj pri vilaĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:
„ Vilaĝano kreditas, vilaĝestro prunteprenas ” „ Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri. ” „ Per mono, ne per mano punu vilaĝanon. ”
ReferencojRedakti
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 210.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2010-01-30.