Malfermi la ĉefan menuon

Vino

alkoholaĵo farita el vinberoj

Vino (el latina vinum) estas alkohola trinkaĵo, kiu ekestas per fermentado de fruktosuko. En strikta senco la fruktoj devas esti fruktoj de vitoj (vinberoj ĉefe de la specio Vitis vinifera) pere de la alkohola fermentado de ties mosto aŭ suko.[1]

La fermentado produktiĝas per la metabola agado de gistoj kiuj transformas la sukerojn de la frukto en etanolo kaj gaso en formo de karbona dioksido. La sukero kaj la acidoj kiuj havas la fruktoj de Vitis vinifera faras ke ili sufiĉas por la disvolvigo de la fermentado. Tamen, la vino estas produkto de aro de mediaj faktoroj: klimato, latitudo, altitudo, horoj de lumo kaj temperaturo, inter variaj aliaj.[2] Proksimume 66% de la tutmonda rikolto de binveroj dediĉatas al la vinproduktado; la resto estas por ties konsumo kiel frukto.[3] Spite tion la kultivo de la vito kovras nur 0,5% de la kultivebla grundo en la mondo.[4] La kultivo de la vito estasofte asocia al lokoj kun mediteranea klimato.

La esto de antocianino en la ŝelo de la vinbero produktas la ruĝan koloron de la ruĝa vino.

Oni donas la nomon de «vino» nur al la likvido rezulta el la alkohola fermentado ĉu totala aŭ parta, de la suko de vinberoj, sen aldono de ia substanco. En multaj naciaj aŭ internaciaj juroj oni konsideras vino nur la fermentitan trinkaĵon akirita el Vitis vinifera, spite la fakton ke oni akiras similajn trinkaĵon el aliaj specioj kiaj la Vitis labrusca, Vitis rupestris, ktp. La kono de la scienco partikulara pri la prilaborado de vino nomiĝas EnologioVinscienco (sen enkalkuli ankaŭ la procezojn de kultivo de la vito). La scienco kiu okupiĝas nur pri la biologio de la vito, same kiel pri ties kultivo, nomiĝas ampelologio.[1]

La produktado de vino estas, laŭ opinioj de arĥeologoj, devena de Kaŭkazio, Malgrand-Azio kaj Mezoriento. Ĝi estas tre malnova, ĉar oni trovis potojn pli ol 8000-jaraĝajn[5], kiuj entenas kernetojn de kultivitaj vitoj. Jam en antikva Egipto vitkultivado kaj vinfarado estis enradikiĝintaj kaj gravaj ekonomiaj trajtoj. En mitologioj (Oziriso (en Egipto), Dionizo (en Grekio), Bakĥo (al la romianoj), Gilgameŝ en Babilono), personigas vinon, ties ebriigajn virtojn, aŭ ties alstrebadon. En la kristana religio vino simbolas sangon de Kristo kaj estas uzata en la Sakramento de Komunio (personigo de la dio).

En plejparto de la landoj vinoj estas apartigitaj laŭ sia vitvario, en Francio (krom Alzaco) ili estas apartigitaj laŭ sia cruterroir, t.e. determina regiono apartigita nature pro ties reliefo, grundo, sunigado, vinigmetodo; la plej elstaraj estas ankaŭ apartigitaj per sia rikoltjaro.

VinhistorioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vinhistorio.
 
Vinjunulo ĉe greka simpozio
 
La dio "Bakĥo" (laŭ la romianoj) aŭ "Dionizo" (laŭ la grekoj). Pentrita de Diego Velázquez.
 
La vino permesas la sinceran esprimon de sentoj, kaj pro tio ĝi abundas ĉe festoj kaj celebroj.

La historio de vino daŭras dum miloj da jaroj kaj estas proksime interplektita kun la agrikultura historio kaj okcidenta civilizo. La unuaj signoj de ĝia kultivado estas en Kartvelio ĉirkaŭ 6 000 a.K.[6][7][8], tiam pli ĝeneralaj indicoj baldaŭ estis trovitaj poste en la Proksima Oriento, kie la vito kaj la alkoholaĵo produktita per fermentado de ĝia suko estis gravaj al Mezopotamio, Israelo, kaj Egiptujo kaj al esencaj aspektoj de fenica, greka, kaj romia civilizoj. Multaj el la plej gravaj vin-produktantaj regionoj de Okcidenta Eŭropo kaj regiono de Mediteranea Maro unue estis establitaj dum antikvo kiel grandaj plantejoj.[9] Vinfarada teknologio pliboniĝis konsiderinde dum la tempo de la Romia Imperio: multaj vinbervarietatoj kaj kultivadaj teknikoj estis konataj tiam; la dezajno de la vinpremilo avancis; kaj bareloj estis evoluigitaj por stokado kaj ekspedado de vino.[9]

La ŝanĝita konscio produktita per vino estis konsiderita religia ekde sia origino. La grekoj adoris Dionizon kaj Bakĥon kaj la romianoj organizis lian sekton.[10] Konsumado de rita vino estis parto de juda praktiko ekde bibliaj tempoj kaj, kiel parto de la eŭkaristio oni festas la Lastan Vespermanĝon de Jesuo per rito kiu estas esenca al la kristana religio. Kvankam Islamo teorie malpermesis la produktadon aŭ konsumon de vino, dum ĝia ora epoko, alkemiistoj kiel ekzemple Geber iniciatis la distiladon de vino por medikamentaj kaj industriaj celoj kiaj ekzemple la produktado de parfumo.[11] La turkaj Ujguroj respondecis eĉ pri reenmeto de vinkultivado al Ĉinio de la Dinastio Tang pluen.

Vinproduktado kaj konsumo pliiĝis, burĝonante de la 15-a jarcento pluen kiel parto de eŭropa ekspansio. Malgraŭ la giganta laŭsoatako de 1887 fare de filoksero, moderna scienco kaj teknologio adaptiĝis kaj industria vinproduktado kaj vinkonsumado nun okazas ĉie en la mondo.

Vino kaj IslamoRedakti

Teorie la Korano malpermesas vinon, drinkadon kaj ebrion, sed la rilato de la islamaj popoloj al vino ege variis dum la historio kaj depende de la diversaj landoj kaj socioj.

La ĝenro bakĥa aŭ ĥamrijja estis subĝenro de araba poezio kiu iĝis el la plej kultivataj, kaj etendiĝis el la interno de la araba duoninsulo ĝis Al-Andalus, kaj Abu Nuŭas estis unu el la pers-arabaj poetoj kiuj plej uzis tiun temon en siaj verkoj. En la poemoj de tiu subĝenro, la aŭtoro konstruas la tekstojn pere de metaforoj kaj per sia granda personeco kaj harmonio pere de prilaboritaj vortoludoj pri pokaloj, trinkujoj, drinkejoj kaj monaĥejoj, kristanoj kaj judoj, belulinoj enfermitaj, kies patroj liberigos ilin nur kontraŭ abunda doto, kortega vivo kun luksoj, kampadejoj ruinigitaj, parfumoj kaj religio.[12]

Laŭ artikolo eldonita de la doktorino Anna Gil de la Universitat Autònoma de Barcelona, la plej karakteraj trajtoj de la vinema poezio de Abu Nuŭas estas la jenaj:[13]

  • Vino kaj ties atributoj: vido, flaro, tuŝo, aŭdo, gusto kaj la efiko de vino.

Abu Nuŭas atribuas al la vino la atributojn de la kvin korposentoj; nome la vino havas la povon lumigi nokte la vizaĝon de la amata persono, la varmo de la vintraj noktoj, aŭ kun la sunlumo blindigas la okulojn de tiu kiu rigardas. La parfumo kiu elsendas estas kiel la odoro de pomo kaj ties parfumo estas komparata al la elspiro de amato aŭ la floroj de la ĝardeno kie drinkas la amikoj. La tuŝosento de la vino estas milda kiel la silko tra la vitro de la pokalo, kaj kiam transportas ĝin la pokalisto en siaj manoj estas respegulata la ruĝa koloro, kiu ŝajnas kolorigi per sango liaj manoj. Laŭ Abu Nuŭas la vino parolas kaj rakontas sekretojn al la drinkanto. La gusto de la vino, estas difinita kiel «pika kiel pipro» aŭ «amara ĝis frapi la nazon» - tiam la vino estis pli densa trinkaĵo kaj oni devis miksi ĝin kun akvo por esti agrable trinkata -. Inter la tre multnombraj efikoj de la vino, la poeto komentas, ke ĝi konvertas la malbelon en beleco, kiu sukcesas eniri en la vejnoj de la trinkinto kaj malligi ĉiujn ligilojn de liaj vestoj kaj la tutan honton.[14]

  • Kunmanĝantoj, pokalistoj kaj cenzuristoj: la poeto, la pokalisto, la kunmanĝanto kaj la cenzuristo.

La poeto ne apartigas la vineman ĝenron disde la erota ĝenro; tiel, li prezentas la kunmanĝantojn kun la vinservistojn kiel erotaj celoj plenaj je amo kaj liberego, kunigas la pasion por ambaŭ ĝenroj kun la povo de la poeto. La pokaliston aŭ vinserviston komparas foje kun gazelo de allogaj rigardo kaj movado; li proponas vinon en la pokalon kaj en liaj okuloj videblas ankaŭ alia speco de ebriiga vino. Kvazaŭ kiel metaforo, foje Abu Nuŭas nomas la pokaliston "gulam" kun ina finaĵo "gulaminja", reprezentante tiam ĉu la senseksan amon por la vino ĉu la seksardan amon inspirata de la pokalisto. La kunmanĝantojn li ĉiam difinas kiel roluloj kaj inteligentaj kaj de granda sensiveco. La cenzuro kaj la cenzuristo estas malferme kritikataj: li komencas multajn el siaj poemoj per frazo adresita al la cenzuristo por peti, ke li abandonu sian kritikemon; cenzuristo estas ĉiam montrata kiel malaminda rolulo kiu ĉiam kontraŭas liajn agojn; ju pli la cenzuristo argumentas por ke li ĉesu drinkadi des pli li instigas al la malo kaj kuraĝigas siajn amikojn plue drinkadi.[15]

  • La drinkejo: la drinkejaĉoj, la konventoj, la ĝardenoj kaj la kortego.

La ejoj kie okazas la bakkaj poemoj estas tre diversaj, sed ili kunhavas ion komunan: tie estas ĉiam la poeto kun siaj amikoj ĉirkaŭitaj per la plezuro de la muziko, de la amo kaj de la vino. La drinkejaĉoj estis, kiel la konventoj, ekstermure de Bagdado, inter vitejoj kiuj produktis sian propran vinon regite de judoj aŭ kristanoj; veni al tiuj lokoj estis farite ĉiam nokte; la drinkejestro, antaŭ malfermi sian pordon, pridemandis la grupon de amikoj por esti certa pri iliaj pagebloj; krome, multaj el tiuj noktoj, pro la ebrieco mem, ili devis resti pasigi unu aŭ pliajn noktojn. La noktoj en la kristanaj konventoj kie oni proponis ankaŭ la vinon produktitajn de ili mem, estis rakontitaj pli malpli kiel ĉe la drinkejaĉoj, kun la diferenco ke Abu Nuŭas havigas multan informon pri la organizado de la monaĥa vivo. La ĝardenoj kaj fruktoĝardenoj estas lokoj prikribitaj por la ĝuado de la kundrinkado de vino kun la grupo de amikoj, sub la arboj kaj ĉirkaŭitaj de floroj, akompanataj de muzikistoj kaj kantistoj; en tiuj lokoj, la poemoj estas ĉiam komparataj kun la parfumo kaj la belo de la floroj. Finfine, ene de la palacoj de la kortego de la kalifo, estas kie okazas la plej bonaj festoj; la drinkado kuniĝis al la muziko, al la poezio kaj al la plej elektitaj plezuroj.[16]

  • Vino kaj Islamo: drinkadi en Ramadano, la pilgrimado al la drinkejo, la aliaj reguloj de Islamo, la vino kaj la demono.

La poeto estis provokanto kontraŭ unu de la grandaj kontribuoj de la araba duoninsulo kaj de ties loĝantoj: nome Islamo. La reguloj de la islama religio okazigos la plej terurajn misfarojn. La monato Ramadano kaj ties preceptoj estos celo fare de la verkisto de satiroj kaj blasfemo, dum kiu li plue drinkados kaŝete kun siaj amikoj, laŭ li diras, enfermitaj en drinkejoj aŭ ankaŭ ŝajnigante sin kristanoj. Li ŝanĝos la pilgrimadon al Mekko per alia simbola al Bagdado kaj al ties vitejoj kaj drinkejoj.

VinfaradoRedakti

La paŝoj de Vinfarado estas la jenaj:

Vinoj el aliaj fruktoj (fruktvinoj)Redakti

Krom el vinbero oni povas fari vinon ankaŭ el multaj aliaj fruktoj.:

Nomoj de vinoj laŭ landojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vino de Argentino.
 
Vinregionoj en Argentino.

Coonawarra, Barossa

 
Vino el Madejro.
  • Sudafriko:
    • Stellenbosch
    • Paarl
  • Usono:
    • Kalifornio
      • Napa Valo, Sonoma, Central Coast, Alexander Valley
    • Oregono
    • Vaŝingtonio
    • Long Island
  • Uzbekio: (de antikveco fama pro siaj vinoproduktadoj kaj de tiam eksportisto)

ProverboRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri vino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[17]:

  •  
     Bona vino al la fino. 
  •  
     Fiŝo sen vino estas veneno. 
  •  
     Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino. 

ReferencojRedakti

 
Zonoj de produktado de vino
  1. 1,0 1,1 J. Robinson (eld) The Oxford Companion to Wine, 3a eldono, 2006, Oxford University Press, angle isbn= 0198609906
  2. Constantin-Weyer, Maurice, L'Âme du vin, 1a eldono, 1932, Le Ronde, col. La Petite Vermillon, franca
  3. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj OIV; $2
  4. Anderson, Kym, David Norman kaj Glyn Wittwer, 2003, julio, Globalisation of the World's Wine Markets, World Economy, 26, nomero 5, Blackwell Publishing Ltd, paĝoj 659 - 687, doi= 10.1111/1467-9701.00541 angla
  5. Georgia's Giant Clay Pots Hold An 8,000-Year-Old Secret To Great Wine.
  6. Ghost of the Vine: in Georgia, science probes the roots of winemaking, National Geographic.
  7. Now that's what you call a real vintage: professor unearths 8,000-year-old wine, Independent.
  8. Wine Birthplace: Georgia, According to NASA.
  9. 9,0 9,1 R. Phillips A Short History of Wine p. 37 Harper Collins 2000 ISBN 0-06-093737-8
  10. The history of wine in ancient Greece ĉe greekwinemakers.com
  11. Ahmad Y. Hassan, Alcohol and the Distillation of Wine in Arabic Sources
  12. Gil, 2009, p. 266.
  13. Gil, 2009, p. 267-273.
  14. Gil, 2009, p. 267-268.
  15. Gil, 2009, p. 269-270.
  16. Gil, 2009, p. 270-271.
  17. [1]

BibliografioRedakti

ĜeneralaĵojRedakti

  • Colman, Tyler (2008). Wine Politics: How Governments, Environmentalists, Mobsters, and Critics Influence the Wines We Drink. University of California Press. ISBN 978-0-520-25521-0.
  • Foulkes, Christopher (2001). Larousse Encyclopedia of Wine. Larousse. ISBN 2-03-585013-4.
  • Johnson, Hugh (2003). Hugh Johnson's Wine Companion (5th ed.). Mitchell Beazley. ISBN 978-1-84000-704-6.
  • McCarthy, Ed; Mary Ewing-Mulligan; Piero Antinori (2006). Wine for Dummies. HarperCollins. ISBN 0-470-04579-5.
  • MacNeil, Karen (2001). The Wine Bible. Workman. ISBN 1-56305-434-5.
  • Oldman, Mark (2004). Oldman's Guide to Outsmarting Wine. Penguin. ISBN 978-0-14-200492-0.
  • Parker, Robert (2008). Parker's Wine Buyer's Guide. Simon and Schuster. ISBN 978-0-7432-7198-1.
  • Pigott, Stuart (2004). Planet Wine: A Grape by Grape Visual Guide to the Contemporary Wine World. Mitchell Beazley. ISBN 978-1-84000-776-3.
  • Robinson, Jancis (2006). The Oxford Companion to Wine (3rd ed.). Oxford: OUP. ISBN 0-19-860990-6.
  • Rodríguez Fischer, C. (kunord.). El vino. Le Cordon Bleu International. Ed. Blume, Barcelona, 2002. ISBN 84-89396-89-2
  • Simpson, James (2011). Creating Wine: The Emergence of a World Industry, 1840-1914. Princeton University Press. ISBN 978-1-4008-3888-2. online review
  • Zraly, Kevin (2006). Windows on the World Complete Wine Course. Sterling. ISBN 1-4027-3928-1.

En germanaRedakti

  • Der Brockhaus Wein. Bibliographisches Institut & F. A. Brockhaus, Mannheim 2007, ISBN 3-7653-0281-3.
  • André Dominé (Hrsg.): Wein. Könemann, Köln 2000, ISBN 3-8290-2765-6.
  • Wilhelm Flitsch: Wein: Verstehen und genießen. 2. Auflage, Springer, Berlin 1999, ISBN 3-540-66273-1.
  • Hugh Johnson: Der große Johnson. Enzyklopädie der Weine, Weinanbaugebiete und Weinerzeuger. 17. Auflage, Hallwag, München 2004, ISBN 3-7742-5151-7.
  • Stuart Pigott: Schöne neue Weinwelt - Von den Auswirkungen der Globalisierung auf die Kultur des Weines. Fischer, Frankfurt am Main 2005, ISBN 3-596-16041-3.
  • Jens Priewe: Wein, die neue große Schule. Zabert Sandmann, München 2000, ISBN 3-89883-009-8.
  • Jancis Robinson: Das Oxford-Weinlexikon. Hallwag, München 2003, ISBN 3-7742-0914-6.
  • Rudolf Steurer: Steurers Weinhandbuch. Carl Ueberreuter Verlag, Wien 2003, ISBN 978-3-8000-3933-3.

HistorioRedakti

  • Hubert Canik, Helmuth Schneider: Der neue Pauly. Enzyklopädie der Antike. Band 12/2, Ven–Z. Verlag J. B. Metzler, Stuttgart 2002, ISBN 3-476-01487-8.
  • Daniel Deckers: Im Zeichen des Traubenadlers: Eine Geschichte des deutschen Weins. Verlag Philipp von Zabern, Mainz 2010, ISBN 978-3-8053-4248-3.
  • Gil, Anna «Entre el delito y el deleite: la traducción del universo báquico de Abu Nuwás» . Quaderns. Universitat Autònoma de Barcelona Facultat de Traducció i d'Interpretació [Barcelona], 2009.
  • Hugh Johnson: Hugh Johnsons Weingeschichte: Von Dionysos bis Rothschild. Hallwag, Bern und Stuttgart 1990, ISBN 3-444-10370-0.
  • Roderick Phillips: Die große Geschichte des Weins. Campus, Frankfurt und New York 2003, ISBN 3-593-37390-4.
  • Michael Matheus (Hrsg.): Weinbau zwischen Maas und Rhein in der Antike und im Mittelalter. Trierer Historische Forschungen 23, Mainz 1997.
  • Michael Matheus (Hrsg.): Weinproduktion und Weinkonsum im Mittelalter. Geschichtliche Landeskunde 51, Stuttgart 2004.
  • Michael Matheus: Historische Dimensionen des Weinbaus. In: M. Besse, W. Haubrichs, R. Puhl (Hrsg.): Vom Wein zum Wörterbuch - Ein Fachwörterbuch in Arbeit. Beiträge des Internationalen Kolloquiums im Institut für pfälzische Geschichte und Volkskunde in Kaiserslautern, 8./9. März 2002 (Akademie der Wissenschaften und der Literatur, Abhandlungen der Geistes- und sozialwissenschaftlichen Klasse, Einzelveröffentlichungen Nr. 10). Stuttgart 2004, S. 237–273.
  • M. Matheus, L. Clemens: Weinfälschung im Mittelalter und zu Beginn der Frühen Neuzeit. In: H.-G. Borck (Hrsg.): Unrecht und Recht. Kriminalität und Gesellschaft im Wandel von 1500 bis 2000. Veröffentlichung der Landesarchivverwaltung Rheinland-Pfalz 98, Koblenz 2002, S. 570–581.
  • M. Matheus, R. Matheus: „Je älter der Rheinwein wird, je mehr Firne bekömmt er, welches dem Kenner am meisten gefällt!“ Beobachtungen zum Geschmackswandel im Mittelalter und in der frühen Neuzeit. In: Mainzer Zeitschrift, 96/97 (2001/2002) (Festschrift F. Schütz), S. 73–85. Mainz in der Gutenbergzeit. In: Gutenberg 2000 (Rhein Main Presse), Mainz 2000, S. 9.

EnologioRedakti

  • Helmut Hans Dittrich, Manfred Großmann: Mikrobiologie des Weines. 56 Tabellen. 3. Auflage, Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2005, ISBN 3-8001-4470-0.
  • Robert Steidl: Kellerwirtschaft. 7. Auflage, Österreichischer Agrarverlag, Wien 2001, ISBN 978-3-7040-1699-7.
  • Gerhard Troost: Technologie des Weines. Eugen Ulmer, Stuttgart 6. Auflage, 1988, ISBN 3-8001-5816-7 (Standardwerk).

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti