Dionizo

helena dio de vino kaj vinfarado
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Dionizio (nomo).

DionizoDioniso,[1] el gr. Διώνυσος, laŭ la Helena mitologio, estas dio multpersona kaj de kompleksaj karakteroj, ĉar oni atribuis al li diversajn nomepitetojn, kies originoj koncernas al ekvivalentaj dioj, antaŭvenantaj lin, el diferencaj pragrekiaj regionoj. Plejeble Dionizo estis dio deveninta el Trakio kaj oni ankoraŭ ne bone konas la etimologion de lia nomo. Ankaŭ konata per la nomo BakĥoBakko, el la gr. Βάκχος, tiu kiu estas en ekstazokiu estas en religia deliro, li estis asimilita de la romianoj kaj identigita al la itala dio Libero, latine Liber Pater. La latina nomo Bacchos estas nur translitero de la greka dum la helenigo de la romia civilizo. Oni kredas ke la du terminoj Dionizo kaj Bakĥo ne apartenas al ajna konata greka etimo.

Dionizo

Originala nomo Διόνυσος
Sekso vira
Eble sama Bakĥo, Zagreus, Sabazio, Iacchus, Fufluns, Oziriso, Ŝivo, Liber
Familio
Patro Zeŭso
Patrino Semela
Edzo/Edzino Ariadno
Infanoj Foanto, Himeno, Aciso, Telete, Staphylus, Peparethus, Oenopion, Maron, Latramys, Evanthes, Ceramus, Phlias, Priapo, Dejaniro, Karmanoro, Pasitoo, Gracioj, Narcaeus, Evmédon, Phthonus
Amkunuloj Afrodito, Alteo (mitologio), Araethyrea, Chthonophyle, Ariadno, Aura, Nicaea, Physcoa, Pallene, Carya, Alexiraea, Alpheisboea, Coronis
vdr

Dio tute agra, li estis dio de la vegetaĵaro, de la suko de freŝaj ŝosoj, de vinberejo, de la vino, de la fruktoj, de la sezona renoviĝo, dio de la arbo. Ankaŭ li estis dio de la fekundeco besta kaj homa. Finfine Dionizo reprezentas la instinkta impulso de la vivo, la semon kiu ŝosas kaj burĝonas el internaĵo de la tero kun siaj instinktaj impulsoj al la lumo. Oni povas diri ke li estas ankaŭ dio la metamorfozo, de transformo kaj liberigo de la repuŝitaj malpermesoj kaj tabuoj, tio estas, dio de katarso. Li ankaŭ estis konsiderata la motoro de la civilizo, leĝisto kaj amanto de la paco, tiel same kiel protektanto de la agrokulturo kaj teatro.

Naskiĝinta dufoje, li estas la dio de naskiĝo, morto kaj renaskiĝo. Estante primare dio de la vegetaĵaro li povas reprezenti la semon kiu devas morti por denove naskiĝi. Laŭ la tradicio, Dionizo mortis ĉiuvintre kaj renaskiĝis printempe. Por liaj sekvantaro, tiu cikla renaskiĝo, kun la renovigo de la tero pere de floriĝo de la plantoj kaj fruktiĝo de la arboj, reprezentis la promeson de la renaskiĝo de la dio.

Unua Dionizo kaj la naskiĝo de la homo redakti

 
Dionysus British Museum, London

Laŭ la orfeo-dioniza sinkretismo, de la kuniĝo de Zeŭso kaj Persefona naskiĝis la unua Dionizo ĝenerale konata kiel Zagreo. Tiu ĉi lasta, laŭ la ĝenerala kredo, devenis de la mediteranea mondo, nome la insulo Kreto. Oni kredas ke Zagreo estis dio pli antikva ol Dionizo kaj havis kulton tre simila al tiu de la dio de ekstazo kaj entuziasmo pro tio ke liaj kultoj estis kunfanditaj en tre fora epoko. Oni ankaŭ kredas ke Dionizo estas sinkretismo de alia loka dio de la naturo, la trakio-frigia Sabazio.

Preferata de la olimpestro li estis antaŭdestinita postsekvi la patron. Kun la celo protekti la filon de la ĵaluzo de sia edzino Hera, la diopatro konfidis la knabon al la zorgoj de Apolono, kiu kaŝis lin en la arbaroj de Parnaso. Malgraŭ tio Hera malkovris la rifuĝejon de la knabon kaj komisiis la Titanojn forrabi kaj mortigi lin. Vizaĝfarbita per gipso, por ne esti rekonataj, la Titanoj allogis la etulon pere de mistikaj ludiloj. Arestinte Zagreon, la rabistoj distranĉis lin, kuiris liajn karnojn en kaldrono kaj voris la viandojn. Sciinte pri tian kruelaĵon Zeŭso fulmobatis la Titanojn kaj de ĉi ties cindroj naskiĝis la homoj kun dualeca naturo, duone titana (malbona) kaj duone dioniza (bona).

Aliaj versioj de la mito asertas ke post la frakaso de la Titanoj, Atena portis la koron de la dio al Olimpo kaj de la emanaĵoj de la distranĉita kadavro de Dionizo naskiĝis la homaj animoj, kiuj sopiras al la ĉielo.

Dua Dionizo redakti

Antaŭ ol la kuirado de la membroj de Dionizo, fare de la Titanoj, la diino AtenaDemetra, laŭ alia versio, savis lian koron kiu ankoraŭ batis kaj la tebana princino Semela, filino de Kadmo kaj Harmonia, englutis la batanta koron kaj gravediĝis de la dua Dionizo. Alia versio de la mito diras ke estis Zeŭso la manĝinto de la dioniza koro antaŭ ol fekundi Semelan. La plenĵaluza Hera sciinte pri la gravedeco de la tebana princino, pli unfoje, provis mortigi la frukton de la adulto de la edzo. Alivestite kiel servistino de la princino, la trompita edzino instigis ŝin postuli al la patro de la dioj ke li montriĝu al ŝi laŭ sia tuta grandiozeco. La olimpa, dio, tamen, avertis ŝin pri la danĝero de ŝia peto ĉar neniu mortemulo postvivus tiun dian sinmontriĝon (epifanion). Sed ĵurinte ĉe la akvoj de la rivero Stikso neniam kontraŭstari ŝiajn dezirojn, Zeuso montris sin al ŝi laŭ sia plena majesto, kun fulmoj kaj tondroj. Pro tiom da potenco la princina palaco estis forbruligita kaj la princino estis karbonizita. Tamen Zeŭso savis la feton de estonta Dionizo almetante lin en sia femuron ĝis la fino de la koncipiĝo.

Infanaĝo kaj junaĝo de Dionizo redakti

Hermeso portanta la knabon Dionizo, fare de Praksitelo
Hermeso portanta la knabon Dionizo, fare de Praksitelo

Tuj post la naskiĝo de la bebo, Hermeso kaŝe alportis la ĵusnaskiton al la regno de Atamo reĝo de Keroneo en Beocio kies edzino Ino estis fratino de Semela. Koleriĝinta pro la gastado de la adultdevena filo de la edzo, Hera venĝis sin frenezigante la reĝajn geparojn kiuj mensmalsane mortigis siajn proprajn filojn Learkon kaj Melikerton. Timante alian venĝon de la edzino, Zeŭso transformis la knabon en kapron kaj konfidis lin al la zorgoj de la nimfoj kaj satirusoj kiuj loĝis en profunda kaverno sur la monto Nizao. Okazis ke ĉirkaŭ la kaverno kaj sur ĝiaj muroj kreskis frondaj vinberujoj. Foje la juna dio kolektis kelkajn berojn, premis ilin kaj produktis delektan sukon kiun li trinkis, kantante kaj dancante, kune kun la nimfoj kaj satirusoj ĝis la ebriiĝo. Tiamaniere li trovis la vinon.

Dionizaj festoj redakti

La festoj de Dionizo estis tute religiaj manifestiĝoj kies motoro estis la vino. Oni eĉ povas diri ke ili estis festoj de la vino kaj ke la vino ebriigis la festantojn ĝis speciala stato, la ekstazo. Tiu stato, de duonkonscio, igis la religiantoj kontaktiĝi kun la dio. Oni kredis ke la ekstazo faciligis al kredulo eliri el si mem kaj tiamaniere kuniĝi kun la dio en la stato de entuziasmo. Kiel la propra nomo diras: εν en kaj ένθεος (théos) , dio, kiu signifas esti plena je la dio. Tiamaniere la kreduloj, pere de ekstazo kaj entuziasmo ekpleniĝis je la dio; ili unuiĝis kun la dio kaj partoprenis en la naturo de la dio, sub la vina ebriiĝo. Do la ekstazo estis la unua paŝo por atingi la entuziasmon kiu estis vera posedo de la kredulo fare de la dio.

Tiu ideo de ekposedo fare de la dio pravigas la posediteco de la Menadoj kaj Bakĥantinoj fare de la dio dum la ekstazo kaj entuziasmo. Tiu ĉi stato ankaŭ estis nomita religia frenezoreligia orgio.

En la romia civilizo la dionizaj festoj estis nomitaj bakĥanaloj omaĝe al la romia ekvivalento de la dio de la vino, Libero (Liber pater).

La dionizaj festoj estis: Ruraj festoj, Urbaj festoj, Lenajaj festoj kaj Antesterjaj festoj.

La ruraj festoj redakti

Ili estis la plej antikvaj festoj de Dionizo, sed malmulton oni scias pri ili. Konsistis el brua kaj gaja procesio kun dancoj kaj kantoj kie aro da akompanantoj eskortis grandan faluson. Ili estis celebrataj en decembro. La partoprenantoj kovris al si la vizaĝojn per maskoj kaj alivestis sin kiel bestoj. Pro tiaj aspektoj oni povas konkludi ke la religia ceremonio estis fekundiga rito.

La lenajaj festoj redakti

La vorto lenaja devenas el la gr. Δήγαια, vortmallongigo kiu koncernis la oficialan feston Dionizo el Lenajo, religiaj ceremonioj celebritaj vintre (finoj de januaro kaj komenco de ferbruaro) en Lenajo, loko en Ateno kie staris antikva templo de la dio. La nomo Lenajo devenis de Δήγός kiu signifas lasiejo aŭ instalaĵo kie oni premadis la vinberojn por produkti vinon.

La urbaj festoj redakti

Oni celebris ilin en printempo (finoj de marto) kaj daŭris ses tagojn. Al ili alvenis la tuta greka mondo, kun siaj embasadistoj. La festoj komencis kun majesta procesio kiam la tuta loĝantaro partoprenis. En tiu ĉi precesio oni portadis la statuon de la dio, ekde lia templo ĉe Akropolo ĝis antikva templo de Bakĥo ĉe Akademio. En la sekvintaj tagoj oni prezentis ĥorojn de ditirambo, kiam oni dancis ĉirkaŭ la altaro de la dio.

La antesterjaj festoj redakti

Antesterjaj devenas el Άγθεδτήρια, tio estas, festo de la floroj kiuj estis celebritaj en la monato Antesterjo, finoj de februaro. En la unua tago, post religia ceremonio omaĝe al la dio de la vino, oni malfermis la vinbarelojn el terakota kaj komencis religia ebriiĝo.

La dua tago nomiĝis koeso, el la gr. Χόες kiu signfas kruĉo, kiam estis celebrita la konkuro de la drinkemuloj. La venkonto estis tiu kiu plej rapide eltrinkis trilitran kruĉon da vino. La premio estis florkrono kaj kruĉo da vino. Ankaŭ en tiu tago okazis brua kaj solena procesio por celebri la alvenon de Dionizo al la urbo. Kiel la dio estas ligita al la malseka elemento de la naturo, oni kredis ke li venis el la maro. Pro tio oni enkondukis boaton en la irantaro, tiratan de du satirusoj. Sur la boato staris la dio de la vino, tenante enmane vinberbranĉon, kun ambaŭflanke du nudaj satirusoj ludantaj fluton. Akompane de la brua sekvantaro estis taŭro por religia oferbuĉo kiu konsistis en tuta distranĉado de la besto ankoraŭ viva kaj posta manĝado de ĝiaj krudaj karnoj fare de la festantoj; tian riton oni alnomis omofagio, el la gr. Όμοφαγία , el ώμός, kruda kaj φαγειν, manĝi . Kiam la procesio alvenis al la sanktejo de la dio, al Lenajo, okazis tiam diversaj ceremonioj en kiuj partoprenis Bazilino, la edzino de la arkonto-reĝo, kiam ŝi estis konsiderata la edzino de Dionizo (certe reprezentata de maskita sacerdoto). Ŝi enboatiĝis, sidiĝis ĉe la dio kaj la procesio, nun kun edziga karaktero direktiĝis al difinita loko de la urbo kie okazis la edziĝo aŭ hierogamio de la dio.

La tria tago estis nomita χύτροι, kitroj, kruĉoj el terakota. La kitroj estis konsekritaj al la mortintoj kaj al la Keresoj, la diinoj de la mortoj, portantinoj de malbonaj influoj el la subtera mondo. La festantoj, frumatene, kolektis dornobranĉojn, kies magia influo estis konataj, kaj per ili faris ornamaĵojn; la domaj pordoj estis farbitaj de nigra rezino kaj ĉiuj temploj, escepte la sanktejo Lenajo, estis fermitaj. Oni preĝis pro la mortintoj, kiuj, kune kun la Keresoj, vagadis tra la urbo, kaj vespere oni oferis al Hermeso (dio kondukanto de animoj) panspermion, el la gr. Παυσπερμία, el Παυ, tuto kaj σπέρμία semo, speco de supo enhavanta ĉiujn speciojn de semo. De tiu panspermio partoprenis ĉiuj civitanoj. Dumnokte ĉiuj ekkriis: Foriru vi, ho keresoj! La antesteriaj jam finis!.

Epitetoj de Dionizo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Laŭ Francisko Azorín Dioniso estis Greka, mita dio; simbolis la kamparan misteron, la ĝojon k. la vinon; estis identigita je Bakĥo k, ikonografie similprezentita. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 56. Kaj li indikas etimologion el la latina Dionysius, el la greka Dionysios. Azorín, samloke.