SemelaSemelo, el la gr. Σεμελη, laŭ la helena mitologio, estis filino de Kadmo kun Harmonia, reĝo kaj reĝino de Tebo. El la frigio-traka ξεμελώ, dzemeló, tero, terpatrino; antaŭ ol la dominado de la olimpaj dioj, ŝi estis pradiino, hipostazo de la Granda Patrino. Ŝi estis patrino de Dionizo, la dio de la vino kaj de ekstazo. Ŝi estis la plej bela el la fraŭlinoj dediĉataj al Zeŭso. Oni supozis ŝin blondan kaj pro tio oni rilatigis ŝin al la blankvino.

Semela

Originala nomo Σεμέλη
Sekso ina
Eble sama Stimula, Thyone
Familio
Patro Kadmo
Patrino Harmonia
Infanoj Dionizo
Amkunuloj Zeŭso
vdr


Semela
rolulo de helena mitologio
Informoj
Eble sama Stimula • Thyone
Sekso ina
Patro Kadmo
Patrino Harmonia
Gefratoj InoaAŭtonooAgavo • Polydorus
Kunulo Zeŭso
Infanoj Dionizo
vdr

La princino kaj Zeŭso sekrete renkontiĝis en la palaco. Hera, la suspektema edzino de la olimpestro, alivestiĝis kiel la servistino de Semela, la maljuna Beroa, kaj alvenis al ŝi. La ĵaluza edzino, do, provis igi la amantinon rezigni sian amaferon. Sensukcese, ŝi decidis venĝi sin kontraŭ la kromamantino de sia edzo. Ŝi komencis, do, konvinkante Semelan pri tio ke ŝia amanto ne estis la Patro de la dioj, sed nur ordinara homo kiu profitis de ŝia naiveco, kaj ke ŝi, nepre, devu peti de li pruvon de lia dieco.

Finfine konvinkita, Semela petis al Zeŭso pruvon de sia dieco, ke li prezentu al ŝi laŭ sia tuta majesto kaj gloro. La amanto, tamen avertis ŝin pri la danĝero de tiu peto, ĉar neniu mortemulo postvivus tian eksterordinaran sperton, sed promesinte, ĉe la rivero Stikso, neniam negi ian ajn peton de la amatino, li konsentis kaj montriĝis al ŝi je sia tuta grandiozeco kaj gloro. La sperto estis fatala. La fulmoj kaj tondroj eliĝintaj de la potenco de la olimpa dio bruligis la palacon kaj karbonigis la princinon.

Tamen Semela estis graveda kaj Zeŭso eltiris la embrion, ankoraŭ vivan, el la ventro de la mortintulino kaj enmetis lin en sian femuron ĝis la fino de la koncipiĝo. Kelkaj monatoj poste naskiĝis Dionizo, la dio dufoje naskiĝinta.

Oni diras ke post kelktempo, Dionizo masupreniris Hadeson kaj reakiris Semelan, portante ŝin al Olimpo kie ŝi fariĝis senmorta kaj estis alinomita Tionea, la ardantino, hodiaŭ adorata kiel diino de la geedziĝo. Por atingi tiun heroaĵon, la dio de la vino malsupreniris tra la regiono Lerno, direktiĝis al Hadeso, kie li subaĉetis Persefonan, la reĝino de la inferoj, por ke ŝi liberigu sian patrinon, kiu kune kun la filo supreniris al la templo de Artemisa. Ŝia nova nomo, Tionea, estis interkonsento inter Dionizo kaj Zeŭso, por eviti la koleron de Hera kaj la ĵluzoj de aliaj animoj. Parto de la konstelacio Corona Australis havas la nomon Harplekto de Tionea, honore al tiu nova diino.

Oni ankaŭ diras ke Semela estas fondintino aŭ la diino de la nigra popolo, ĉar ŝi ascendis al ĉielo tute nigrumita de la fajro de Zeŭso.

Vidu ankaŭ redakti