Aŭtonoo
Aŭtonoo (helene Αὐτονόη, latine Autonoe) estis en la helena mitologio filino de la teba reĝo Kadmo kaj lia edzino Harmonia.
Aŭtonoo | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | ina |
Patro | Kadmo |
Patrino | Harmonia |
Gefratoj | Inoa • Agavo • Semela • Polydorus |
Edzo/Edzino | Aristeo |
Infanoj | Akteono • Charmus |
Edzo de Aŭtonoo estis Aristeo. Ili kune havis filon Akteonon, la faman ĉasanton, kiun diino Artemiso transformis en cervon kaj tiel kaŭzis lian morton.