Artemiso

helena diino de luno, ĉaso, kaj akuŝo

Artemiso[1]Artemisa[2] (antikve-greke Ᾰ̓́ρτεμῐς, Ártemis [ártemis], Micen-greke 𐀀𐀳𐀖𐀵 A-te-mi-to) estas en la helena mitologio la virga diino de la ĉaso kaj unu el la 12 ĉefaj grekaj dioj, unu el la plej populara inter la grekoj.

Artemiso

Originala nomo Ἄρτεμις
Sekso ina
Eble sama Diana, Anahit, Artio, astrologia Luno, Awilix
Familio
Patro Zeŭso
Patrino Leto
Amkunuloj Oriono
vdr
Bildo de Artemiso (dekstre) kaj Apolono (maldekstre) de 5-a jarcento a.K.

Atributoj redakti

Ŝia arbo estas la cipreso. Ŝia astro estas la luno. Ŝia favorata urbo estas Efezo.

Ĉasistino redakti

Oni ofte bildigis ŝin kiel juna virino en cervledaj vestoj, kaj kun arko kaj arĝentaj sagoj en la manoj. Kiel la ĉasistino-diino, ŝia atributoj estis la pafarko, la sago, la ora ĉaro, la ĉashundoj, la ĉasataj cervoj, kaj aliaj ĉasaĵoj: urso, apro, kaj numido.

Akuŝistino redakti

Alia rolo de Artemiso estas la diino de akuŝo, laŭ la arketipo de la patrino-diino. Virinoj preĝis al Artemiso por helpo pri gravediĝo kaj akuŝo.

Mitoj redakti

Artemiso kaj Apolono estas ĝemelaj gefiloj de Zeŭso kaj Letoa. Kiel Apolono estis la dio de la suno, do Artemiso estis la diino de la luno. Ŝi komplementis Apolonon.

Artemiso kaj la giganto Oriono pasigis multan tempon kune, kaj Apolono ne ŝatis tion. Tial Apolono petis Artemison pruvi ŝian arkpafadan lertecon. Ŝi devis trafi malproksiman celon, kiu flosis en la maro. Artemiso estis bona arkisto, kaj ŝi trafis la celon. Ĝi estis la kapo de Oriono. Ŝi mortigis sian bonan ĉaskamaradon, kies konstelacio nun estas en la ĉielo.

En multaj mitoj, Artemiso gardas sian virgecon tre ĵaluze, unufoje transforminte viron, kiu vidis ŝin sen vesto, en cervon.

Kulto redakti

Artemiso estis alpreĝata tra la helena mondo. La centro de ŝia kulto estis en Efezo, kie staris ŝia Templo, unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, kiun mencias la Agoj de la Apostoloj. Ĝin prirabis la gotoj en 268 p.K. Oni ne scias precize kiam en la 5a jarcento la kristanaj aŭtoritatoj ordonis ĝian fermon.

Krom Efezo, grava kulto de Artemiso ekzistis en Deloso (kie ŝi estis naskita) kaj en Sparto.

Rilato kun Diana redakti

La romianoj nomis ŝin latinlingve Diana, kies kulto kunfandis kun la greka kulto de Artemiso.

Notoj redakti

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: Artemis/o
  2. Laŭ Francisko Azorín Artemisa estas Greka diino, fratino de Apolono, simbolo de ĉasteco, reprezentita ofte de la artistoj per ĉasistino kun cervo. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 22.

Vidu ankaŭ redakti