Anahit (en la armena alfabeto " Անահիտ ") estis la diino de la fekundeco kaj nasko de la antaŭkristana Armenio (analoge al Afrodito por la grekoj), de la beleco kaj la akvo de la armena paganismo. Ŝi estis la diino de la milito dum la praepoko. En la 1-a jarcento a.K ŝi estis unu el la du ĉefaj gedioj el la armena diaro kune kun Mitrao.

Anahit
diino
Informoj
Eble sama ArtemisoAfroditoAnahitaDiana
Sekso ina
Patro Aramazdo
Gefratoj MihrAstghik • Nane
vdr
Anahit, armena poŝtmarko (1992) — kapo de antikva statuo de Anahit konservita en la Brita Muzeo.

La historiisto Berossus identigas al Anahit kun Afrodito, kvankam la armenaj skriboj el Mezepoko identigas ŝin kun Artemiso. Laŭ Strabono, la kultado al Anahit estis dediĉata al la prostituado, kvankam la reĝo Tiridates la 3-a adoras ŝin kiel la granda Damo Anahit, la gloro de nia nacio kaj . . ., patrino de ĉia ĉasteco, kaj filino de la granda kaj plegranda Aramazdo. La kultado al Anahit establiĝis en Eriza, Armaviro, Artashat kaj Aŝtiŝato. Monto de la teritorio de Sofeno estis nomata kiel la trono de Anahit (Athor Anahta). Kvankam la kultado al tiu diino rekte malaperis, la kultado nerekte daŭris sub la adorado al la Virgulino Maria, la "Dipatrino". Ŝia nomo estas tre populara armena ina nomo.