1-a jarcento

jarcento de nia erao

La 1-a jarcento de nia erao komenciĝis la 1-an de januaro 1 kaj finiĝis la 31-an de decembro 100.

daŭre diskutatas ĉu la Granda Incendio de Romo de 64 estis ekigita fare de la imperiestro Nerono

La 1-a jarcento estas konsiderata parto de la Klasika epoko, epoko aŭ periodo en la historio de la mondo. En la 1-a jarcento ankaŭ okazis la apero de kristanismo.

Dum tiu ĉi periodo, Eŭropo, Norda Afriko kaj la Proksima Oriento falis sub kreskanta dominado de la Romia Imperio, kiu daŭre disetendiĝis, plej precipe konkerante Brition sub la imperiestro Klaŭdio (43). La reformoj enkondukitaj de Aŭgusto Cezaro dum lia longa regado stabiligis la imperion post la tumulto de la civitaj militoj de la antaŭa jarcento. Poste en la jarcento la Juli-Klaŭdia dinastio, kiu estis fondita de Aŭgusto Cezaro, finiĝis kun la memmortigo de Nerono en 68. Sekvis la fama jaro de la kvar imperiestroj, mallonga periodo de civita milito kaj malstabileco, kiu estis finfine alportita al fino de Vespasiano, naŭa romia imperiestro, kaj fondinto de la Flavia dinastio. La Romia Imperio ĝenerale travivis periodon de prospero kaj domineco en tiu periodo kaj la unua jarcento estas memorita kiel parto de la ora epoko de la Empiro.

Ĉinio daŭre estis dominita fare de la Han-dinastio, malgraŭ dek kvar-jara interrompo de la Xin-dinastio sub Ŭang Mang. Han-regado estis restarigita en 23, La ĉefurbo ankaŭ estis translokita]] de Chang'an al Luoyang.