Malfermi la ĉefan menuon

Granda Incendio de Romo

La Torĉoj de Nerono, de Henryk Siemiradzki. Laŭ Tacito, Nerono celis kristanojn kiel respondeculoj de la incendio.

La Granda Incendio de Romo estis urba incendio kiu startis la nokton inter la 18a kaj la 19a de julio en la jaro 64 AD. Ĝi kaŭzis disvastigatan detruon antaŭ esti kontrolita post ses tagoj. Diferencaj rakontoj ĉu kulpigas la imperiestron Neronon pro ekincendii aŭ kredas, ke li organizis decidojn por reteni ĝin kaj havifi helpon por la rifuĝintoj.[1]

Variaj historiaj rakontojRedakti

La variaj historiaj rakontoj de la evento venas el tri duarangaj fontoj — Diono Kasio, Suetonio kaj Tacito. La unuarangaj rakontoj, kiuj eble inkludis historiojn verkitajn de Fabio Rustiko, Kluvio Rufo kaj Plinio la Maljuna, ne survivis. Tiuj unuarangaj rakontoj estis priskribitaj kiel kontraŭdiraj kaj troigaj.[2] Almenaŭ kvin separataj historioj cirkulis rilate al Nerono kaj al incendio:

  • Pro deziro detrui la urbon, Nerono sekrete forsendis homojn kiuj kun ekskuzo esti ebriaj incendiu la urbon. Nerono rigardis el sia palaco sur la Palatina Monteto kantante kaj ludante liron.[3]
  • Profrenezo, Nerono ege malferme forsendis homojn por incendii la urbon. Nerono rigardis el la Turo de Meceno sur la Skvilina Monteto kantante kaj ludante liron.[4]
  • Nerono forsendis homojn por incendii la urbon. Nerono kantis kaj ludis sian liron el privata loko.[5]
  • La incendio estis akcidento. Nerono estis en Antio.[5]
  • La incendio estis kaŭzita de kristanoj.[5]

Ĉiukaze la incendio estis kiel okazintaĵo por la historio de Romo dum la sinteno de la imperiestro (krom kompreneble la enormeco de la tragedio) restis kiel temo por la literaturo.[6]

Komenco kaj Progreso de la IncendioRedakti

Laŭ Tacito, la incendio komenciĝis en butikoj kie flamiĝema komercaĵoj konservis, en la zono apud la Kaelio kaj la Palatino Montetoj de Romio. La nokto estis venta, tiel la flamoj povis ekdisvastigi rapide. La stratoj estis tre malvastaj kaj apartmentoj estis malproksime konstruita. La incendio haltiĝis post ses tagoj de daŭre brulanta, tamen baldaŭ komencis ekbruli denove por aliaj tri tagoj.[7]

NotojRedakti

  1. DANDO-COLLINS, Stephen. (September 2010) The Great Fire of Rome. Da Capo Press. ISBN 978-0-306-81890-5.
  2. Tacito, Analoj XV.38
  3. Diono Kasio, Roma Historio LXII.16-17
  4. Suetonius . “Lives of Twelve Caesars”, p. 38. 
  5. 5,0 5,1 5,2 Tacitus . “Annals”. 
  6. Anna Löwenstein. Morto de artisto. FEL: Antverpeno, 2008. ISBN: 978-90-77066-39-3. 624 paĝoj.
  7. TACITUS, Publius. The Annals.

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti