Tacito (verkisto)

Romia politikisto kaj historiisto
(Alidirektita el Tacitus)

Tacito, origine PubliusGaius CORNELIUS Tacito[1] naskiĝis en 55 kaj mortis en 117, li estis romia verkisto. Liaj ĉefaj verkoj estas Analoj kaj Historio, unu el liaj malgrandaj verkoj Germania havas grandan historian intereson kaj estas la unua dokumento pri Germanaj popoloj. Ofte oni kvalifikis lin kiel la plej granda historiisto de Romio. La simpatio de Tacito klare iris al respublika reĝimo, pli ol al la arbitreco de kelkaj imperiestroj[2]. Li verkis pri imperiestroj kaj potenculoj kun sama evidenteco kiel pri personoj de malpi graveco kaj donas per tio belan priskribon de la vivo en sia epoko.

Tacito
Persona informo
Publius Cornelius Tacitus
Naskiĝo 55
en Gallia Narbonensis
Morto 117
en Romia Imperio
Etno Romianoj vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Edz(in)o Julia Agricola vd
Profesio
Okupo historiistopolitikistomilitisto • poeto • filozofo • biografo • annalist • juristoverkisto vd
Verkado
Verkoj Analoj (Tacito) ❦
Histories ❦
Pri la origino kaj la situo de la germanoj ❦
Agricola ❦
Dialogus de oratoribus vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Publius Cornelius Tacito verŝajne naskiĝis en la jaro 55 en provinca familio el Gallia Narbonensis (FréjusVaison-la-Romaine) aŭ Gallia Cisalpina (Padovo). En 77 Tacito edziĝis kun la filino de la konsulo de tiu jaro Gnaeus Iulius Agricola. Agricola estis hejmvokita en 84 de Domitiano el Britannia. Agricola malaperis al la fono kaj mortis en 93, pli malpli forgesita. Lia testamento estis malbona por la edzino de Tacito, ĉar krom ŝia patrino ankaŭ la princeps ricevis – kvankam tiu pli frue anoncis ne akcepti heredaĵon de iu kun infanoj – sian parton kun granda avideco.

Tamen tio ne malhelpis Taciton por evoluigi belegan politikan karieron. Kelkajn jarojn post sia geedziĝo li verŝajne jam estis XX-vir (pastrokolegio ekzistanta el 20 viroj) sub Vespasiano. De G. Alföldy estis sugestita tre kredinda interpreto ke Tacito estis indikita de Titus kiel quaestor Augusti (persono kiu verkas kaj laŭtlegas la paroladojn de la imperiestro al la Senato ), baziĝante sur epigrafo en la tombomonumento de Tacito je la Via Nomentana en Romo[3]. Verŝajne li praktikis tiun funkcion en 8081 – ne pli laste ol 82. Kiam li estis kvestoro en 81, tio signifas ke li estis parolanto por Tito kaj por ties frato Domiciano, ĉar Tito mortis je la 13-a de septembro 81. Ĉar li nun estas eks-kvestoro, li estis akceptita en la Senato kiel homo novus (unua de familio kiu en la Senato havis sidejon). El la epigrafo ni ankaŭ povas konkludi ke li en 8485 transsaltis la funkcion de aedilis kaj estas elektita kiel tribunus plebis. En 88 li eĉ estis praetor (funkcio en la justico) kaj membro de la prestiĝa pastrokolegio de la Dekkvin de quindecimviri sacris faciundis. En 89 li fariĝis delegito de posteno en la provincoj, por kvar jaroj – pri kiu oni scias malmulton.

Kiam Domitiano je la 18-a de septembro 96 estis murdita de siaj plej intimaj konatoj, la tiam proksimume kvardekjara Tacito havis sidejon kiel consul suffectus por la jaro 97 - probable ankoraŭ indikita de Domitiano – en la Senato. Sub Trajano li apartenis kiel eks-konsulo al la elito de la senatanoj kaj sin ĵetis sur la historiverkadon. En 112 kaj 113 li estis dum unu jaro guberniestro de la provinco Asia, tre havinda posteno. Probable li mortis ĉirkaŭ la jaro 120 kiel deputita oratoro kaj historiisto.

Verkoj redakti

 
La frontpaĝo de eldono de la verkoj de Tacito en eldono de Justus Lipsius el 1598.

De vita et moribus Iulii Agricolae (Agricola) redakti

De vita et Moribus Iulii AgricolaeAgricola estas tridekpaĝa biografia skizo de Gnaius Iulius Agricola – la bopatro de Tacito– eldonita de Tacito en 98, dum la tempo de Trajano.
tamen ĝi ne estas tradicia biografio, ĉar la vivrakonto de Agricola estis uzita por ilustri la tiranan konduton de Domitiano kaj por laŭdi Nerva-n kaj Trajano-n. Ĝi estas neekvilibra laŭ konstruo pro la de li – pliposta – karakteriza detala priskribo de militiroj, oratoradoj al la soldatoj kaj lia atento por la etnografio de Britannia kaj ĝia loĝantaro. R. Syme opinias ke oni povas nomi la verketon eĉ dokumento de Romia politika literaturo[4].
La verketo ankaŭ havas kvanteton da retoriko – kion ni ankaŭ retrovas en plipostaj verkoj – kio parte estas propra je la ĝenro kiu konas la laudatio kiel konstanta elemento.

De origine et situ Germanorum (Germania) redakti

De origine et situ GermanorumGermania kiu aperis en tiu sama jaro 98 estas vera etnografio en kiu unue Germanio kaj la vivmaniero de la loĝantaro estas pridiskutita kaj sekve li detale skribis pri la diversaj germanaj triboj. La nura konservita traktato pri tiu popolo kaj tial unika fonto por esploristoj.
La malnova temo de kontrasto inter la priskribita popolo - la germanoj – kaj la romianoj de tiu tempo havas ĉe Tacito kaj moralinstruan kaj informan celon, ĉar sub Trajano oni ankoraŭ daŭre estis konfrontita kun la reala minacanta danĝero kiu venis de la germanoj.
Venkoj kiuj estis proklamitaj de sinsekvaj imperiestroj, li konsideris ilin kiel historie nefundamentita propagando de tiuj imperiestroj.

Dialogus de oratoribus redakti

Dialogus de oratoribus estis longtempe pridisputita, sed nuntempe estas ĝenerala konsento ke temas pri verko de Tacito dediĉita al Lucius Fabius Iustus, consul suffectus en 102.
Estas formo de parolado inter la poeto-oratoro Curiatius Maternus, la oratoroj Marcus Aper kaj Iulius Secundus kaj ankaŭ Vipstanus Messalla en 75 pri la ruiniĝo de la oratorado. La kaŭzoj de tio estas laŭ li la edukado ĝenerale kun speciale la retoriko mem kaj la monarka ŝtataranĝo kiu jes estas bona kiel ŝtatformo, sed ne donas iniciaton al disvolviĝo de granda kaj grava oratorado. Li konkludis ke literaturaj talentuloj nun ankoraŭ nur sin okupis pri poezio.
Ofte oni konsideris ĉi tiun dialogon kiel la respondecigo de Tacito por la haltigo de sia tamen bone iranta kariero kiel retoriko kaj la sindediĉo al la nura restanta: historiverkado.

Historiae redakti

Historiae estas la unua grava kaj vasta historia verko de Tacito, kiu ni dank’ al leterskribado inter Tacito kaj Plinius minor parte povas datumi. Tiel montriĝas ke li ĉirkaŭ 106 verkis pri la jaro 79 kaj ke li okupis sin per la pritrakto de la registaro de Domitiano en 109. Li pritaraktas en ĉi tiu verko la historion de Romo dum la triimperiestrojaro 69 kaj sub la regado de Flavii. De la - supozata – dudu aŭ dekkvar libroj nur restas la unua kvar kaj la komenco de la kvina libro.

Oni opinias ke la verko divideblas en du heksadoj, nome la unua pri la enlanda milito sub Galbo, Oto kaj Vitelio (I-III) kaj la regado de Vespasiano (IV-VI); la dua pri la jaroj de stabileco sub Tito kaj la unuaj jaroj sub Domiciano (VII-IX) kaj fine la malluma periodo sub Domiciano de 89 ĝis 96 (X-XII). Ĉi ĉio tamen restas spekulado.
En lia praefatio (antaŭparolo) la drama elnodigo jam estas pli malpi anoncita kaj li anoncas ke – se la jaroj favoras lin – li ankoraŭ volas skribi pri la regado de Nerva kaj Trajano.

 
Codex Annales.
Fonto:UNESCO

Ab excessu divi Augusti (Annales) redakti

Ab excessu divi AugustiAnnales estas dua pli granda historia verko de Tacito kaj temas pri la Julia-Klaŭdia dinastio ekde la morto de la diigita Aŭgusto, de kiu verŝajne la plej granda parto estis verkita sub la regado de Hadriano (117-138) kaj do ne temas pri Trajano, nek Nerva. De la supozataj 18 libroj nur la libroj I ĝis IV estis entute konservitaj, V kaj VI nur parte, kaj XI ĝis XVI sen respektive komenco aŭ fino.
La unuaj ses estas analizaj laŭ konstruo - pro tio la nomo Annales, dum la lastaj pli koncentriĝis ĉirkaŭ temoj aŭ personoj. R. Syme opinias ke ĉi tiu stilŝanĝo referencas al pli profunda ŝanĝo, nome la evoluo de principato al la dominato[5].

Literatura stilo redakti

La verkaĵoj de Tacito estas konataj pro sia densa kaj fakta prozo, kiu malofte interpretas la faktojn, kontraste al la stilo de kelkaj el liaj samtempuloj, kiel ekzemple Plutarko. En la plej multaj el liaj verkaĵoj li konservas striktan kronologian ordon en sia rakonto, kaj malofte ĝenerale pentras la grandan bildon, lasante la leganton rekrei tiun bildon mem. Tamen, kiam li ja donas ĝeneralan aspekton, ekzemple en la alineoj, kiuj malfermas la Annales (resumante la soci-politikan situacion fine de la aŭgusta regnoperiodo), li uzas nur kelkajn koncizajn frazojn, kiuj kondukas la leganton al la centro de la rakonto.

Aliro al historio redakti

Tacito kombinas malsamajn historiajn alirojn, kreante sian propran metodon. Lia historia stilo nepre ŝuldas al Salustio. Lia historia verko enhavas penetrajn kaj foje pesimismajn prisciojn pri la psikologio de potencpolitiko, kombinante rektajn priskribojn de la okazaĵoj, moralajn lecionojn, kaj fokusitaj dramecaj raportoj. Lia vidpunkto estas tragika kaj ne sentimentala. Laŭ lia opinio, ne estas la honoro de la historio kolekti rakontojn por amuzi la leganton. Sekve, li malproksimiĝas de ĉio bagatela, vulgara kaj imaga.

La propra deklaro de Tacito pri sia aliro al la historio estas fama: "Sen kolerego kaj sen antaŭjuĝo, kies gustoj estas malproksime de mi." [6]

Kvankam lia priskribo estas la plej proksima al neŭtraleco kaj objektiveco kiu povas esti trovita en antikvo, ekzistas multe da diskuto en esplorado pri la neŭtraleco de Tacito, kaj kelkaj opinias ke la citaĵo supre estas nur malplenaj vortoj.

Tacito perceptas la historion de la heredantoj de Aŭgusto en la spekulareco de la pliiĝo de tiraneco kaj ĝia historio. La konflikto inter sklaveco kaj libereco kuras kiel gvida motivo tra la tuta Annales. Li kondamnas la flaton de la reganto kaj la submetiĝon antaŭ li. En ĉiuj liaj verkaĵoj, li traktas la ekvilibron inter la Senato kaj la imperiestro, kaj la kreskantan korupton de la regantaj klasoj en Romo kiuj tre rapide kaj facile adaptiĝis al la kreskanta riĉeco kaj potenco de la imperio. Laŭ Tacito, la senatanoj malŝparis sian kulturan heredon, tiun de sinesprimlibereco, por trankviligi la imperiestron.

Tacito emfazis la kreskantan dependecon de la imperiestro de la bonvolo de la armeo. Ĝi priskribas la ŝanĝiĝantan gravecon de diversaj legioj en influado al la imperio, kaj specife la influon fare de la soldatoj postenigitaj ene de Romo, precipe de la Pretora gvardio.

La politika kariero de Tacito estis plejparte sub imperiestro Domiciano. La sperto de lia vivo sub la tiraneco, korupto kaj degenero kiu estis en ĉi tiu periodo, povas klarigi lian amaran kaj ironian politikan analizon. Li avertas pri la danĝeroj de potenco sen respondeco, amo al potenco sen principoj kaj valoroj, kaj publika apatio kaj korupto, naskita de la granda riĉeco kreita de la imperio.

Tamen, la bildo, kiun li konstruas por Tiberio dum la unuaj ses libroj de la Annales estas ne nur morna, sed ankaŭ ne simpatia: La plej multaj akademiuloj vidas la karakteron de Tiberio kiel plejparte pozitiva en la unuaj libroj kaj ofte kiel negativa en libroj post la intrigoj de Sejano. La enpotencigo de Tiberio priskribanta en la unuaj ĉapitroj de la unua libro estas karakterizita per la hipokriteco kaj ŝajnigo de la nova imperiestro kaj liaj korteganoj. En la sekvaj libroj estas certa respekto por la saĝo de la veterana imperiestro, kiu alportas lin for de Romo por konservi lian statuson. Tacito enkorpigas en la priskribon de la faktoj komentojn kaj foje interpretoj pri la intencoj de Tiberio kaj liaj motivoj, kiuj estas vortigitaj kvazaŭ ili ankaŭ estus faktoj. La kaŝaj motivoj kiujn Tacito rivelas en la vortoj kaj faroj de Tiberio, ne estas devigataj per la faroj mem, sed per la ĝenerala vido kiun li havas de lia karaktero, kaj ilia aludo servas por fermi la interspacon inter ili. Sekvas, ke Tacito ne alvenis al sia ĝenerala koncepto pri la karaktero de Tiberio surbaze de la faktoj, sed male, ĝi foje iĝas la normo por taksi la faktojn kaj foje eĉ ŝajnas ke li estis kaptita al ĝi. Finfine, la portreto de Tiberio, kiel Tacito pentras ĝin, ne ĉiam kongruas kun la faktoj kiujn li mem alportis.

Ĝenerale, Tacito ne timas laŭdi kaŭ kategoriigi la saman homon, kiam li foje klare klarigas, kion li opinias liaj malbonaj kaj bonaj kvalitoj. Li sindetenis de tirado de vasta konkludo por aŭ kontraŭ la personecoj kiujn li priskribas, kaj tio kondukis pli postajn akademiulojn al konflikto pri lia opinio pri la imperia sistemo ĝenerale.

Proza stilo redakti

La stilo de Tacito en la latina estas tre altkvalita; Neniu alia verkisto estas konsiderata egala al li, eble krom Cicerono. Lia stilo diferencas de la kutima stilo en la tiel nomataj Arĝenta epoko kaj Ora epoko; kvankam ĝi havas grandiozecon kaj elokventecon (dank' al lia edukado en la parolarto), ĝi estas tre mallonga - la frazoj kutime ne estas fluaj aŭ belaj, sed ilia mesaĝo estas ĉiam klara. La esprimo estas mallonga, vigla kaj akra, helpata de la bilda potenco de la vortoj ene de kohezia strukturo, en kiu ne estas ajna nenecesa detalo. Ĝi povas ilustri la dinamikon de eventoj alkroĉante la eltiraĵoj al kohezia intrigo, kaj ankaŭ prilumi el la simbola signifo de privata evento pri la tendenco kaj atmosfero de la tuta okazo.

Liaj historiaj eseoj temigas la personecojn kaj la internajn faktorojn de la karakteroj, ofte kun enpenetra observado, kvankam ekzistas loko scivoli kiom veraj liaj komprenoj vere estas, kaj kiom konvinkaj ili estas nur pro lia retorika talento. Li estas ĉe sia plej bona kiam li rivelas hipokritecon kaj ŝajnigon.

Heŭristiko redakti

La fontoj de Tacito por la Agricola estas plejparte unuamanaj fontoj kaj ofte buŝe transdonitaj. Por lia Germania verŝajne la perdita Bella Germaniae de Plinius maior – kiu estis familiara kun Germania, De Bello Gallico de Cesaro kaj la libro CIV de Livius estas uzitaj kiel literatura fonto.

Pri la Historia kaj Annales, sur kiu P. Fabia klopodis apliki la Einquellenprinzip-on [7], ankoraŭ ne estas fiksa konsento. Tamen ni povas, surbaze de la opinio de multaj modernaj aŭtoroj, imagi kiujn fontojn Tacito eble uzis.

Tacito mem nomas, inter aliaj, Cluvius Rufus, Fabius Rusticus kaj Plinius maior (Ann. XIII 20.), sed estas pliaj: Aufidius Bassus, Servilius Nonianus, Verginius Rufus, kaj tiel plu.

Eble li ankaŭ uzis diversajn memoraĵojn, kiel la commentarii de Agrippina minor, memorkajeroj de Klaŭdio, kaj tiel plu. Kiel eks-konsulo kaj senatano li ankaŭ povis aliri al la acta senatus kaj diurna, kie li povis trovi dokumentajn fontojn. La fontoj de Tacito por la Agricola estas plejparte unuamanaj fontoj kaj ofte buŝe transdonitaj. Por lia Germania verŝajne la perdita Bella Germaniae de Plinius maior – kiu estis familiara kun Germania, De Bello Gallico de Cezaro kaj la libro CIV de Livius estas uzitaj kiel literatura fonto.

Tamen montriĝas ke Tacito ne laŭlitere transprenis ĉi tiujn donitaĵojn, sed en siaj propraj vortoj rakontis, io kio inter aliaj montriĝas el sia referaĵo de la alparolo de Klaŭdio pri la allaso de Gaŭloj en la Senato, kiuj de Tacito (Ann. XI 24.) kaj sur la fama Lyon Tabula estas indikita. Montriĝas ke Tacito lasis la tendencon de la parolado sendifekta, sed de la (karakteriza) Klaŭdia stilo, restas malmulte.

Li verŝajne ankaŭ uzis buŝajn fontojn kaj estas certa ke li skribis leterojn al homoj kiel Plinius minor, kun kiu li estis amiko, por peti informojn pri la erupto de la Vezuvio kaj la morto de lia onklo.

Tamen estas grave konsideri ke Tacito ne nur estis historiisto, sed ankaŭ eminenta politikisto, estranto, infano de sia tempo kaj super ĉio literaturisto. Lia fama deklaro sine ira et studio (sen furiozo aŭ kalkulo) estas nobla aspiro, sed jam dum la pritrakto de la registaro de Tiberio montriĝis ke la deklaro ne estis pli ol tio.

Paralelfontoj redakti

Krom Tacito estas multaj aliaj aŭtoroj kiuj postlasis al ni verkojn pri la Julia-Klaŭdia dinastio. La plej gravaj estas mallonge pritraktataj.

Velleius Paterculus (proks. 19 aK. - 31) estis soldato kiu servis sub Tiberio. Li verkis ĝeneralan - sed mallongan – Romian historion ĝis 30 pK., unu jaro antaŭ la renverso de Lucius Aelius Seianus. Lia lingvo ne estas tiel literatura kiel tiu de Tacito, sed li skizis pli pozitivan bildon de princeps Tiberio kaj estis samtempa atestanto.

Suetonius (69/70 - 140) estis pli juna samtempulo de Tacito kaj biografo. Liaj teme konstruitaj biografioj pri imperiestroj estas intermiksitaj per vervaj anekdotoj, sed li ofte forgesis la pli grandan tutaĵon.

Cassius Dio (155 - post 229) estis romiigita greka senatano kiu pli ol unu jarcento pliposte verkis la lastan romian historion ĝis sia propra tempo. Ŝajnas ke li kolektis enormajn kvantojn da informoj, sed li bedaŭrinde ne povis komuniki ĉion, ĉar ĝenerala historio bezonas multe da forstrekado. Li donas pli neŭtralan bildon de princeps Tiberio kaj ŝajne ankaŭ konsultis pozitivajn fontojn.

Tacito tamen elstaras pro sia literatura valoro kaj sinteza konstruo. Ankoraŭ ofte oni konsideras lin kiel la fonto por la frua principato, sed iom post iom oni pli aprezas la paralelfontojn kaj konsideras ilin kiel grava aldono al la monografio de Tacito.

En Esperanto redakti

En aperonta kvara volumo de Antologio Latina de Gerrit Berveling aperas sufiĉe reprezenta impreso pri liaj verkoj de ĉ 45 paĝoj. Ankaŭ de Velejo Paterkulo kaj Suetonio.

Imperiestroj en la verkoj de Tacito redakti

Ab excessu divi Augusti:

Historiae:

De vita et moribus Iulii Agricolae:

Referencoj redakti

  1. La leteroj de Sidonius Apollinaris nomas lin “Gaius”; unu el la du postrestantaj manuskriptoj nomas lin “Publius”. (Vidu R. Syme, Tacitus, I, Oxford, 1958 (=1963²), p. 59, n. 1)
  2. Ĉi tio almenaŭ estas la plej ofta opinio ekde la Franca Revolucio: Giuseppe Toffanin distingas du kampojn tra la historio: la Ruĝaj Tacitistoj, kiuj uzas la okazon por diskonigi iliajn respublikajn sentojn; kaj la Nigraj Tacitistoj, kiuj vidas en Tacito antaŭ ĉio kompendion por gvidi la monarkion al bona fino. De dum la Renesanco (kiam la verkoj de Tacito denove emerĝis) ĝis dum la frua Klerismo oni trovas ekzemplojn de ambaŭ “koloroj” inter la adeptoj de Tacito: Francesco Guicciardini kaj Diderot povas esti nomataj kiel ekzemploj de la Nigra Tacitismo, dum oni povas interpreti la verkojn de Machiavelli en du direktoj: Nigra Tacitismo en La Reganto; Ruĝa Tacitismo en la Discorsi. Por bibliografiaj referencoj: vidu la “Tacitean studies” artikolo en la angla Wikipedia.
  3. G. Alföldy, Bricht der Schweigsame sein Schweigen? Eine Grabinschrift aus Rom, in Mitteulungen des deutschen archeologischen Instituts. Römische Abteilung 102 (1995), pp. 251 - 268 (non vidi).
  4. R. Syme, Tacitus, 2 dln., Oxford, 1958 (=1963²), p. 125.
  5. R. Syme, Tacitus, 2 dln., Oxford, 1958 (=1963²), pp. 269 - 270.
  6. Tacito, Annales, Unua Libro, Ĉapitro A.
  7. P. Fabia, Les sources de Tacite dans les Histoires et les Annales, Parizo, 1893.

Literaturo redakti

  • H.W. Bernario, An Introduction to Tacito, Athene, 1975.
  • G. Schepens, Beknopte geschiedenis van de Griekse en Romeinse historiografie, Leuven, 1997, pp. 167 – 182.
  • Tacito, Annales: I-VI, trad. comm. M.A. Wes, 's-Hertogenbosch, 1999.
  • E. Flaig, art. Tacito (I), in NP 11 (2001), klm. 1209 - 1214.
  • A.J. Woodman, Tacito Reviewed, Oxford, 1998.