Padovo

komunumo de Italio

Padovo (itale Padova [pAdova]) estas urbo kun ĉirkaŭ 210mil loĝantoj, ĉefurbo de samnoma provinco en la regiono Veneto.

Padovo
komunumo de Italio • urbego • urbo • universitata urbo • urboŝtato
Ŝtato  Italio
Regiono Veneto (2005)
Provinco PD Padovo (2005)
Geografia situo 45° 25′ N, 11° 52′ O (mapo)45.41666666666711.866666666667Koordinatoj: 45° 25′ N, 11° 52′ O (mapo)
Alto super marnivelo 12 m
Areo 92 (2005) km²
Loĝantaro 206 496 (2023)
Loĝdenso 2220 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Mandria, Salboro (2005)
Najbaraj komunumoj Abano Terme, Albignasego, Cadoneghe, Legnaro, Limena, Noventa Padovana, Ponte San Nicolò, Rubano, Saonara, Selvazzano Dentro, Vigodarzere, Vigonovo (VE), Vigonza, Villafranca Padovana (2005)
Patrono Sankta Antonio
Festa tago 13-a de junio (2005)
Nomo de loĝantoj padovaniPatavini
Poŝtkodo 35121–35143
Imposta kodo G224
Kodo laŭ ISTAT 028060
Telefona prefikso 049
Retpaĝo http://www.comune.padova.it
Loko en mapo
vdr
Situo

Ĝi estas sidejo de malnova universitato kaj posedas multajn atestaĵojn de glora kultura kaj arta pasinteco. Pro tio Padovo estas celo de multaj turistoj, kaj nuntempe ankaŭ grava ekonomia centro.

En katolikismo Padovo estas tre konata pro Sankta Antonio de Padovo.

Palaco de la Ragione
Baziliko de Sankta Antonio

Historio redakti

Tradicio asertas, ke Padovon (same kiel Romon) fondis grupo da rifuĝintoj el Trojo, gvidataj de Antenoro.

La antikva Padovo (nomata de la romianoj Patavium) situis ĉe rivero Brenta, kiu tiam nomiĝis Medoacus kaj fluis en la nuna fluejo de rivero Bachiglione [bakiljOne]. Ĝi estis unu el la ĉefaj centroj de la praveneta kulturo.

Tito Livio skribas ke en 302 a.K. ŝipoj el Sparto atingis la buŝon de la rivero kaj la spartanaj militistoj atakis la urbon, kiu tamen sukcesis defendi sin kaj eĉ detrui plejparte la spartanajn ŝipojn.[1]

Patavium estigis aliancon kun Romo kontraŭ la padanaj gaŭloj ekde 226 a.K.. En 49 a.K. ĝi iĝis romia municipo. Ĝi estis unu el la plej riĉaj urboj de la Romia imperio, nelaste danke al la bredado de ĉevaloj.

Dum Mezepoko Padovo estis disrabita almenaŭ tri fojojn (de Hunoj en 452-53; de Lombardoj en 601; de Hungaroj en 899) sed, kvankam malfacile, daŭre estis loĝata.

En 1405 Venecio konkeris Padovon, kiu restis sub la Venecia Respubliko ĝis kiam tiu ĉi estis transdonita al Aŭstrio (1797).

Padovo eniris Italion en 1866.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Padovo naskiĝis pluraj famuloj, inter kiuj:

Kelkaj el tiuj famuloj ankaŭ mortis en Padovo, kelkaj ne.

Aliaj famuloj, naskiĝintaj en diversaj urboj, nur mortis en Padovo. Inter ili:

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti