Antonio Cermisone
Antono Ĉermizone (1387-1441) estis itala kuracisto kaj profesoro pri medicino en la Universitatoj de Padovo, Pavio kaj Florenco. El hebrea deveno kaj filo de la kondotiero Bartolomeo Cermisone ankaŭ konata kiel Bartolomeo da Parma, li estis aŭtoro de diversaj traktaĵoj pri medicino.
Antonio da Parma (1387-1441) | ||
---|---|---|
"Recepto kontraŭ la pestepidemio",
verko eldonita en 1483 | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1387 en Padovo, Italio | |
Morto | Septembro 1441 en Pavio, Italio | |
Lingvoj | latina vd | |
Alma mater | Studio patavino, Universitato de Pavio, Studio fiorentino | |
Familio | ||
Patro | Bartolomeo Cermisone (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiLi estis filo de Bartolomeo da Parma, itala kondotiero serve de Francesco Carrara kaj poste de Gian Galeazzo Visconti.[1] Post la konkero de Verono, Bartolomeo akiris kelkajn havaĵojn kiuj estis hereditaj de sia filo. Antono Ĉermizono studis arto kaj medicino en la Universitato de Padovo, kie li en 1387 ricevis sian doktoriĝon pri arto dank'al Giovanni kaj Marsilio di Santa Sofia kaj Biagio Pelacani el Parmo.
Enskribita en la Kolegio de la doktoroj, kuracistoj kaj artistoj, en septembro 1389, li fariĝis profesoro pri medicino en la Studio patavino en la jaroj 1389-1390. En aprilo 1390 li ricevis sian doktoriĝon pri medicino.
Inter la jaroj 1393-1394 li aperas kiel leganto pri medicino en la Universitato de Pavio, kie li instruis plej probable ĝis 1399, ĉar la Universitato de Piacenza provizore translokiĝis kaj li troviĝis inkludita kiel profesoro pri ordinara fiziko (aŭ medicino). En la 6-a de junio 1401 li troviĝas denove en Pavio kiel promocianto de la licenciiĝo pri filozofio kaj medicino de Thomas Stranger el Londono. Iom poste, li revenis kiel leganto pri medicino en la Studio patavino, eble en 1411, kaj tie li restis ĉirkaŭ 1413, tiam kiam li suferis kelkajn ekonomiajn sankciojn kaŭze de foresto en kelkaj lecionoj.
Verkaro
redakti- Consillia medicinalia contra omnes fere aegritudines a capite usque ad pedes, 1415, 1604
- Consiglio per preservare della peste Napoli, 1475
- Recollectae de urinis, 1475
- Consilium contra morbum pestilentialem, 1480, Milano
- Consilia medica, 1495
- Tractatum de tyriaca Francisci caballi, 1498 (Bonetto Locatello)
- Consilia domini Bartholomei Montagnane cum tribus tractatibus de Balneis ..., 1514, Bartolomeo Montagnana, Iacobus de Vitalibus, Antonio Cermisone, Francesco Cavallo
- Consilia Cermisoni, Consilia gentilis. Recepte gentilis de febribus. Tractatulus de balneis gentilis. Tractatum de tyriaca Francisci caballi. 1520, Venetiis: [Ottaviano Scoto]
- Consilia montagnane cum tabula. Bartholomaei Montagnane ... sex et trecenta ..., 1525, Bartolomeo Montagnana,Antonio Cermisone
- Consilia montagnane. Consilia magistri Bartholomei montagnane. Tractatus de ..., 1525, Bartolomeo Montagnana, Iacobus de Vitalibus, Antonio Cermisone, Francesco Cavallo
- Recepte Gentilis de febribus, 1498
- Tractatulus de Balneis gentilis, 1498
- Pro Gatamelata, armigero famoso, contra mictum sanguinis et dolorem calculi[2] 1477, 1484
- In re medica commentaria
- "De sanitate tuenda", 1526
Literaturo
redaktiVidu ankaŭ
redakti- al-Razio (854-925)
- Gentile da Foligno (1272-1348)
- Bartolomeo Cermisone (1340-1415) patro de Antono Ĉermizono
- Ugo Benci (1360-1439)
- Erasmo Gattamelata (1370-1443) kondotiero serve de la papo
- Michele Savonarola (1385-1468)
- Ferrari da Grado (1400-1472)
- Bartolomeo de Montagnana (1400-1460)
- Bartolomeo Facio (1410-1457) itala humanisto