Parmo
Parmo (itale Parma [parma]) estas komunumo de Italio. Ĝi estas provinca ĉefurbo kaj troviĝas en la regiono Emilio-Romanjo.
Parma | |||||
komunumo de Italio urbego urbo Komunuma epoko vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Emilio-Romanjo (2005) | ||||
Provinco | PR Parmo (2005) | ||||
Geografia situo | 44° 48′ N, 10° 20′ O (mapo)44.810.333333333333Koordinatoj: 44° 48′ N, 10° 20′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 55 m | ||||
Areo | 260 (2005) km² | ||||
Loĝantaro | 196 764 (2023) | ||||
Loĝdenso | 755 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Vedi Parma#Frazioni (2005) | ||||
Najbaraj komunumoj | Collecchio, Felino, Fontanellato, Fontevivo, Gattatico (RE), Langhirano, Lesignano de' Bagni, Mezzani, Montechiarugolo, Noceto, Sala Baganza, Sant'Ilario d'Enza (RE), Sorbolo, Torrile, Traversetolo, Trecasali (2005) | ||||
Patrono | Sant’Ilario | ||||
Festa tago | 13-a de januaro (2005) | ||||
Nomo de loĝantoj | parmigiani (parmensi: gli abitanti della provincia) | ||||
Poŝtkodo | 43121–43126 | ||||
Imposta kodo | G337 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 034027 | ||||
Telefona prefikso | 0521 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | http://www.comune.parma.it/ | ||||
Parmo estas industria urbo kiu estas precipe grava por la nutraĵa industrio. Produktoj kiel ekzemple la fromaĝo Parmezano kaj parma ŝinko estas rilataj al la grandurbo. La laktofirmao Parmalat havas sian hejmbazon ĉi tie.
Parmo, kune kun Piaĉenco, formis duklandon dum jarcentoj (Duklando de Parmo kaj Piaĉenco), al kiu nomoj estas asociitaj kiel ekzemple Margareta de Parmo kaj Aleksandro Farnese, mallonge la Duko de Parmo, kiuj ludis gravan rolon en la historio de Nederlando. La nuna Duko de Parmo estas Princo Carlos de Bourbon de Parme, filo de Princino Irene de Nederlando kaj Princo Carel Hugo.
Parmo havas monumentan historian urbocentron.
Famaj Parmanoj inkludis la operkomponiston Giuseppe Verdi, kiu naskiĝis proksime de la grandurbo kaj laŭ kiu la loka flughaveno estas nomita, la direktisto Arturo Toscanini kaj la kinoreĝisoro Bernardo Bertolucci.
Vidindaĵoj
redakti- La katedralo el la 11a jarcento
- La okangula baptejo de 1196
- La eklezio de San Giovanni Evangelista de la 15-a jarcento
- La Sanktejo de Santa Maria della Steccata de la 16-a jarcento, kiu enhavas la kripton de la Dukoj de Parmo (princo Carlos Hugo de Bourbon-Parma estis enterigita ĉi tie la 28an de aŭgusto 2010)
- La Palazzo del Governatore de la 13a jarcento
- La Parco ducale
- Teatroj Farnese kaj Regio
- Palatina Biblioteko
- S.S.D. Parma Calcio 1913 (loka futbala klubo)
Servoj
redaktiHistorio
redaktiLa duklando de Parmo estis historia lando ĉirkaŭ la urbo Parmo, situanta en la nord-okcidento de hodiaŭa Italio, kiu ekzistis de 1545 ĝis 1860.
Famuloj
redaktiEn Parma naskiĝis hungara pianisto Alex Szilasi.