Kluĵo

ĉefurbo de la rumana distrikto Cluj

Kluĵo (rumane Cluj-Napoca [kluĵ napoka], hungare Kolozsvár [KOloĵva:r], germane Klausenburg [KLAŬznburk]) estas la ĉefurbo de la rumana distrikto (județ) Cluj en Transilvanio. Ĝi situas ĉe la rivero Someșul Mic, 440 km nord-okcidente de Bukareŝto. Ĝi estas grava scienca kaj kultura centro de la regiono (Universitatea Babeș-Bolyai, ĉirkaŭ 40 000 studentoj, rango 1 en Rumanio).

Kluĵo
CJROCluj-Napoca 19.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 400001–400930 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 286 598  (2021) [+]
Loĝdenso 1 597 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 47′ N, 23° 34′ O (mapo)46.7823.559444444444Koordinatoj: 46° 47′ N, 23° 34′ O (mapo) [+]
Alto 410 m [+]
Areo 179,5 km² (17 950 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Situo de Kluĵo

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Cluj-Napoca [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

En la centra placo de la urbo, ĉe la dekstra flanko de la preĝejo Sankta Mikaelo, staras la skulptaĵo pri la hungara reĝo Matiaso la 1-a, kreaĵo de János Fadrusz. De 1894 estas aligita al Kluĵo Cartierul Mănăștur aŭ en malnova nomo Cluj-Mănăștur kaj Someşeni en 1950.

Horzono: GMT+2h (+3h de aprilo ĝis oktobro)
Loĝantaro: ĉirkaŭ 318 mil
Rumana nomo: Cluj-Napoca /SAMPA/: [kluĵ napoka]

HistorioRedakti

 
Kluĵo (1617).

En la tempo de la romia koloniado (2-a ĝis 3-a jarcento) estis fondita malgranda kolonio (colonia) nomita Napoca, sed ĝi estis detruita dum la epoko de la migrado de la popoloj. Germanaj koloniistoj fondis la urbon en la 13-a jarcento ĉe la bordo de la rivero "Someșul Mic". Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario je la nomo reĝa departemento Kolozs. Ekde 1790 ĝis 1867 Cluj estis ĉefurbo de la Grandprinclando Transilvanio. Hodiaŭ Cluj-Napoca estas kultura centro de la hungara minoritato en Rumanio. Ĝis 1974 la urbo nomiĝis Cluj. La iaman dakan/romian nomon oni aldonis al Cluj en 1974, por festi 1850 jarojn de urbeco.

LoĝantaroRedakti

En 1910 la urbo havis 60 808 loĝantojn (83% hungaroj, 14% rumanoj, 3% germanoj); en 1992 estis 328 602 (76 % rumanoj, 23% hungaroj, 1% ciganoj).

GefilojRedakti

FontojRedakti

Esperanto en Cluj-NapocaRedakti

 
La Esperanto-grupo de Kolozsvár en 1907
  • Gábor Bálint eldonis litografie la regulojn de Esperanto por hungarlingvanoj kaj gvidis la unuan Esperanto-kurson en Hungario tie en 1897.
  • En 1898 Ábel Barabás publikigis tie la unuan E-lernolibron por hungarlingvanoj.
  • La loka Esperanto-klubo estas unu el la plej longdaŭraj en Rumanio.

Partneraj urbojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Kulturaj institucioj kaj institutojRedakti

VidindaĵojRedakti

BibliografioRedakti

  • Lászlóffy Aladár, foto: Kántor László: Házsongárd, Budapest, Helikon, 1989. hungare
  • Gaal György: Kalauz a régi és új Kolozsvárhoz Kolozsvári séták (Promenadoj en Cluj-Napoca), Kolozsvár, 1992. hungare
  • Gyarmathy Zsolt: Nyilvánosság és magánélet a békeidők Kolozsvárán, Kolozsvár, 2005. en Korunk. hungare

Eksteraj ligilojRedakti