Ningbo
Ningbo (ĉine 寧波市/宁波市) estas metropolo, havenurbo, ĉefsidejo de mararmeo kaj universitata urbo en Ĉinio. La municipo administras ankaŭ la proksimajn urbojn kaj distriktojn.
Ningbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
subprovincnivela dividaĵo de Ĉinio setlejo departemento-ranga urbo havenurbo urbego urbo city specifically designated in the state plan (en) vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 315000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 9 404 283 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 004 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 29° 53′ N, 121° 33′ O (mapo)29.875121.54916666667Koordinatoj: 29° 53′ N, 121° 33′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 150 m [+] | ||||
Areo | 9365,58 km² ( 936 558 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ningbo [+] | |||||
Geografio
redaktiNingbo etendiĝas laŭ Orientĉina maro ĉe enfluejo de rivero.
Historio
redaktiNingbo havas proksimume 7 miljarajn historiojn. Ĝi estis grava komerca loko de la silka vojo. Portugaloj komercadis tie ekde 1522. La britoj pro Traktato de Nankingo akiris la komercadon en 1842. Poste okazis ribelo kaj ĉina-franca mara batalo. En 1940 la japanoj bombardis la urbon.
Ekonomio
redaktiMotoro de la ekonomio estas la haveno, kie komercadis jam en la 7-a jarcento.
Klimato
redaktiNingbo havas subtropikan klimaton kun influo de musono. La tutjara averaĝa temperaturo estas 17 °C. En junio kaj aŭgusto tio estas proksimume 30 °C. Foje dum vintro iomete frostas. Jare pluvas po 1450 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter marto-septembro.
Trafiko
redaktiNingbo havas internacian flughavenon, havenon, gravajn pontojn, 2 fervojajn liniojn kaj 5 ĉefvojojn. En la urbo metroo konstruiĝas.
Vidindaĵoj
redaktiKulturo
redaktiLa legendo de Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai estas tragika amhistorio inter Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai. La legendo naskiĝis en la urbo Ningbo kaj estas unu el la kvar plej famaj legendoj en Ĉinio. La malfeliĉa paro estas konata ankaŭ kiel Romeo kaj Julieta de Oriento.
Famuloj
redakti- ZHOU Wei Hui ĉina verkistino tie naskiĝis
- Chou Io tie naskiĝis en 1912
Ĝemelurboj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiFontoj
redakti- Angla Vikipedio