Odeso
Odeso[1] aŭ Odessa aŭ Odesa (ukraine Одеса, ruse Одесса, jide אָדעסאַ) estas ukrainia havena urbo ĉe la Nigra Maro kaj la administra centro de la Odesa provinco. Neoficialaj nomoj de la urbo estas: perlo de Nigra Maro, Odeso-panjo (ruse Одесса-мама [odesa-mama]), Suda Palmira.
Odeso | |||
ukraine Одеса (latinlitere: Odesa), ruse Одесса | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Одеса | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Odesa provinco | ||
Historiaj regionoj | 5
| ||
Konata loko | Potjomkina ŝtuparo | ||
Situo | Odesa | ||
- alteco | 40 m s. m. | ||
- koordinatoj | 46° 28′ 18″ N 30° 42′ 37″ O / 46.47167 °N, 30.71028 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 65 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | −4,2 m s. m. | ||
Areo | 236,9 km² (23 690 ha) | ||
Loĝantaro | 1 010 537 (2022) | ||
Denseco | 4 265,67 loĝ./km² | ||
Maro | Nigra Maro | ||
Fondita | 2-a de septembro 1794 | ||
Horzono | OET (UTC+2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 65000–65480 | ||
Kodo | +380 48 | ||
OKATO | 5110100000 | ||
Honorigo | Urbo-Heroo | ||
Situo enkadre de Ukrainio
| |||
Situo rilate al Nigra Maro
| |||
Vikimedia Komunejo: Odessa | |||
Retpaĝo: www.odessa.ua | |||
Situo
redaktiOdeso situas ĉe norda bordo de la Nigra Maro. Apud la urbo troviĝas tri estuaroj: Kujalnik, Haĝibejskij, Suhoj.
Klimato
redaktiLa klimato de Odeso estas kontinenta kun milda vintro kaj varma somero. Mezjara temperaturo estas 10,3 °C.
Historio
redaktiLa urbo fondiĝis en 1794 per reskripto de Katerina la 2-a. Post centjaro Odeso transformiĝis el modesta urbeto en la kvaran plej grandan urbon de la Rusa Imperio.
En 1920 komencis soveta potenco en la urbo.
Dum la Dua Mondmilito en Odeso la soveta armeo batalis kontraŭ pli forta malamiko dum 73 tagoj de la 5-a de aŭgusto ĝis la german-rumana venko je la 16-a de oktobro 1941. La soveta armeo liberigis Odeson la 10-an de aprilo 1944. En 1945 Josif Stalin donis al la urbo la titolon Urbo-Heroo.
Vidindaĵoj
redaktiEkonomio
redaktiLa Haveno de Odeso[2] (ukraine Одеський морський торговельний порт) estas la plej grandaj havenoj en Ukrainio kaj unu el la plej gravaj havenoj en la baseno de Nigra Maro, kun kapacito de totala ĉiujara trafiko de 40 milionoj da toneloj (15 milionoj da toneloj de solida kargo kaj 25 milionoj da toneloj de likva kargo). La haveno havas tujan aliron al fervojoj kiuj permesas rapidan transporton de kargo de maraj itineroj al surtera transporto.
Loĝantaro
redaktiNacio | Kvanto de homoj, mil (%) |
---|---|
Ukrainoj | 622,9 (61,6 %) |
Rusoj | 292,0 (29,0 %) |
Bulgaroj | 13,3 (1,3 %) |
Judoj | 12,4 (1,2 %) |
Moldavoj | 7,6 (0,7 %) |
Belorusoj | 6,4 (0,6 %) |
Armenoj | 4,4 (0,4 %) |
Poloj | 2,1 (0,2 %) |
Sume | 1 010,3 |
Urbaj festoj
redakti- 2-a de septembro — Tago de la urbo.
- 1-a de aprilo — Humurino (La Tago de Rido).
- 10-a de aprilo — Tago de liberigo de Odeso (dum la Dua Mondmilito).
- julio - Odesa internacia filmfestivalo
Religio
redaktiPlejmulte odesanoj estas ortodoksanoj.
Ekzistas ankaŭ rimarkeblaj komunumoj de katolikoj, judistoj kaj islamanoj, kiuj, tamen, antaŭe estis pli nombraj ol nuntempe.
Internaciaj rilatoj
redaktiĜemelurboj
redakti
|
|
Partneraj urboj
redakti
|
|
Famaj odesanoj
redakti- Anna Aĥmatova — elstara rusa poetino, tradukisto.
- Ilja Arnoldoviĉ Ilf kaj Eŭgeno Petroviĉ Petrov — rusaj verkistoj.
- Ilja Meĉnikov — Nobel-laŭreato pri medicino.
- Leonido Utjosov — eminenta rusia kantisto, aktoro kaj orkestrestro de la unua ĵaza bando en Rusio
- Oleksandr Dovĵenko — ukraina kino-reĝisoro, scenaristo, verkisto.
- Rodion Malinovskij — soveta marŝalo.
- Sergej Korolov — eminenta sovetia sciencisto kaj organizisto de la raketa-kosma industrio de USSR.
- Vladimir Ĵabotinskij — verkisto, frua gvidanta cionisto.
- Miĥail Ĵvaneckij (Михаи́л Жване́цкий, 1934-2020) - ruslingva humura kaj satira verkisto (kaj aktoro de propraj verkoj).
- David Ojstraĥ - rusia juddevena violonisto, dirigento kaj profesoro.
- Waldemar Haffkine - rusia juddevena bakteriologo, li disvolvigis la kontraŭĥoleran vakcinon kiun li aplikos sukcese en Hindio (vidu: bubona pesto kaj ĥolero) (Waldemar Mordechai Wolff Haffkine [Valdemar Mordeĥaj Volf Hafkine], jen en germanlingva literumo, en la rusa Мордехай-Вольф Хавкин [Mordeĥaj-Volf Ĥafkin] (naskiĝis la 15-an de marto 1860 en Odeso,[4] Rusia Imperio - mortis la 26-an de oktobro 1930 en Laŭzano, Svisio) estis rusi-juda bakteriologo, kies kariero estis damaĝita en Rusio ĉar "li malakceptis konvertiĝi al Rusia Ortodoksismo."[5] Li elmigris kaj laboris ĉe la Institut Pasteur en Parizo, kie li disvolvigis la kontraŭĥoleran vakcinon kiun li aplikos sukcese en Hindio. Li estis agnoskita kiel la unua mikrobiologo kiu disvolvigis kaj uzis vakcinojn kontraŭ ĥolero kaj bubona pesto. Li provis siajn vakcinojn sur si mem).
Esperanto en Odeso
redaktiEn Odeso estas okazinta la 71-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda ekde la 18-a ĝis la 25-a de Julio 1998, en kiu partoprenis 240 reprezentantoj.[6]
Esperanto-renkontiĝoj
redaktiLa ĉefa ĉiujara esperanta aranĝo en Odeso estas Esperanto Humurino.
Esperanto-kluboj
redakti- Blanka Akacio (kontaktu: seiv2004@mail.ru).
- Verdaĵo (kontaktu: verda99@mail.ru).
Esperantistoj el Odeso
redakti- Abram Kofman
- Eŭgeno Aisberg
- Miĥail Solovjev
- Nikolaj Borovko
- Samuil Ŝatunovskij
- Semen Vajnblat
- Sergej Rublov
- Tatjana Aŭderskaja
- Vladimir Gernet
- Vladimir Samodaj
- Nataliya Chumak, nun loĝas en Antverpeno
ZEO-oj
redaktiEn Odeso estas du Zamenhof/Esperanto-Objektoj[7]:
- Monumento al Zamenhof. La monumento estis muntata en 1957[8] kaj ĝis nun ĝi estas la sola monumento de Zamenhof en Ukrainio. Ĝi troviĝas laŭ la adreso Deribasivska 3.
- Memortabulo de Gernet. La tabulo al Gernet troviĝas en la Tairova instituto de vinberkulturo kaj vinfarado kaj estis farata dank' al iniciato de e-klubo «Verdaĵo» en julio 2011.
Galerio de vidindaĵoj
redakti-
Potjomkina ŝtuparo inter 1890 kaj 1905
-
Richelieu Strato kaj la Opera Teatro inter 1890 kaj 1905
-
Kanono sur Primorskij bulvardo
-
Voroncova palaco
-
Voroncova lumturo
-
La statuo de leo en Urboĝardeno
-
Katakomboj estas reto de subteraj labirintoj sub Odeso.
-
Tipa arĥitekturo de Moldovanka
-
Ruĝa hotelo
-
Pasaĵo
-
Odesa filharmonio
-
La monumento de Duko
-
Arkadio estas la plaĝo kaj la banloka distrikto en Odeso.
-
Odesa ortodoksa kadetralo
-
Bazaro Privoz
-
La memorejo de heroa defendo de Odeso
-
Odesa funikularo
Noto
redakti- ↑ Jam la referenca esperantlingva "Poŝatlaso de la mondo", eldonita 1971 en Prago, en sia mapo 17 esperantigas la urbon Odeso.
- ↑ Informoj pri la haveno. Arkivita el la originalo je 2012-02-20. Alirita 14 de marto 2014.
- ↑ "Partneraj urboj". klaipeda.lt. Klaipėda (litove)
- ↑ Waldemar Haffkine: Pioneer of Cholera Vaccine. EDYTHE LUTZKERAND kaj CAROL JOCHNOWITZ. American Society for Microbiology Arkivigite je 2012-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Rats, fleas and men; Anthony Daniels on how the secret of bubonic plague was found.de Anthony Daniels. Sunday Telegraph (Londono). p. 14. 25a de Aŭgusto, 2002.
- ↑ La 71-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda. Arkivita el la originalo je 2012-04-11. Alirita 2011-01-07.
- ↑ ZEO-oj en Odeso. Arkivita el la originalo je 2012-03-03. Alirita 2011-09-05.
- ↑ historio pri la ekesto de la monumento de Zamenhof. Arkivita el la originalo je 2015-06-10. Alirita 2017-01-11.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo
- La retejo pri Odeso kaj ĝia E-vivo (eo) Arkivigite je 2012-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- La Grupo de odesaj esperantistoj ĉe VKontakte.ru (eo, rusa, ukraina)
- La Grupo de odesaj esperantistoj ĉe Vizaĝlibro (eo)
- Esperanta Humurino en Odeso (eo) Arkivigite je 2013-04-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Kanto pri Odeso (eo)
- Elektrona mapo de Odeso (angla) Arkivigite je 2010-08-11 per la retarkivo Wayback Machine