Volgogrado

urbo en Rusio

Volgogrado (ruse Волгоград) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Volgograda provinco.

Volgogrado
(Stalingrado)
ruse Волгоград
urbo
Fotomontaĵo
Blazono
Oficiala nomo: Волгоград
Lando Rusio Rusio
Regiono Suda federacia regiono
Provinco Volgograda provinco
Konataj lokoj Kurgano de Mamaj, Domo de Pavlov
Statuo La patrino Patrujo
Riveroj Volgo, Carica
Situo Volgogrado
 - koordinatoj 48° 42′ 00″ N 44° 29′ 00″ O / 48.70000 °N, 44.48333 °O / 48.70000; 44.48333 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 156 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco −12 m s. m.
Areo 859,353 km² (85 935,3 ha)
Loĝantaro 1 004 763 (2021)
Denseco 1 169,21 loĝ./km²
La unua mencio 1579
 - Fondita 1589
 - Statuso de urbo 1780
 - Statuso de provinca ĉefurbo 1918
Urbestro Vitalij Liĥaĉjov
Horzono MT (UTC+3)
Poŝtkodo 400001—400138
Telefona antaŭkodo +7 8442
Aŭtokodoj 34, 134
OKATO 18 401
Honorigo Urbo-Heroo
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Vikimedia Komunejo: Volgograd
Retpaĝo: www.volgadmin.ru
Urbo-Heroo

Map

Antaŭ 1925 la urbo nomiĝis Caricin (ruse Царицын, ne miksu kun Caricino en Moskvo); inter 1925 kaj 1961 la nomo estis Stalingrado (ruse Сталинград).

La urbo estas plej bone konata kiel la scenejo de Batalo ĉe Stalingrado dum la Dua Mondmilito.

Ĝeneralaĵoj redakti

Kodo de OKATO de la urbo estas 18401.

La interurba telefona kodo estas 8442, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj.

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2021).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 48°42' norde, longitudo 44°29' oriente.

La urbo estas laŭlonge de la dekstra bordo de rivero Volgo kaj havas longon ĉirkaŭ 100 km. Ĉevolga Altaĵo estas parto de Orienteŭropa ebenaĵo, situanta sur la okcidenta bordo de Volgo ekde Niĵnij Novgorod norde ĝis Volgogrado sude.

En la urbo estas fervoja intersekcia nodo.

En jaro 1959 la urbo havis 591 000 loĝantojn.

En jaro 2010 la urbo havis 1 021 000 loĝantojn (maksimumo).

En jaro 2021 la urbo havis 1 004 700 loĝantojn.

Historio redakti

Origine la setlejo estis fondita kiel fortreso por defendi la sudo de Rusio kontraŭ nomadaj stepanoj - precipe, nogajoj. La unua dokumenta mencio de la gardistaro sur riverinsulo en Volgo estis en 1579; en 1589 caro Fjodor Ivanoviĉ ordonis konstrui tie la fortreso - tiu jaro estas konsiderata kiel la fondodato de la urbo nomita Caricin (Цари́цын) .

Post 1861 la urbo komencis rapide kreski kaj burĝoni - danke al la oportuna loko apud du grandaj riveroj - Don kaj Volgo, - kaj nova fervojo. Je 1913 Caricin havis pli ol 130 000 loĝantojn, do estis pli granda ol multaj provincaj ĉefurboj. Estis en la urbo lernejoj, hospitaloj, akvodukto, elektro, telefonreto, tramvojo, ktp.

Post la Revolucio la urbo en 1925 estis renomita kiel "Stalingrado" - omaĝe al Josif Stalin, kiu partoprenis en la komando de la Ruĝa armeo en Caricin dum la Enlanda milito. Ĉi tio estis farita kadre de la provoj de la revolucia reĝimo forigi la memoron pri la cara reĝimo kaj glori la regadon de Stalin.

Dum la Dua Mondmilito la plej grava batalo okazis en Stalingrado, en kiu la sovetianoj venkis la atakantajn naziojn. La venko ĉe Stalingrado gravis tutmonde, pruvinte al popoloj, ke naziajn trupojn eblas venki. Tamen, la urbo tute detruiĝis.

Nomo redakti

En 1589 la setlejo estis nomita Caricin (Цари́цын). De 1925 ĝis 1960 ĝi estis nomita Stalingrado, omaĝe al Josif Stalin. En 1961, post la morto de Stalin, kiam lia diktaturo kaj krimoj estis malkovritaj, kiel parto de iniciatoj mal-stalinigi kaj redukti la kulton de personeco al Stalin, la Ĥruŝĉov-registaro decidis refoje renomi la grandurbon al "Volgogrado", signifanta la urbo sur la rivero Volga, ĝia nuna nomo. Sed estas ses tagoj en la jaro, kiam la urbo revenas al sia historia nomo, "Stalingrad", kiel rimedo por memorigi la heroecon de la urbo ĉe la Batalo de Stalingrado kaj la heroecon de Sovietunio en la Dua Mondmilito. La ses tagoj estas la 2-a de februaro (Stalingrada Batalo-Fina Tago), la 9-a de majo (Tago de Venko), la 22-a de junio (Operacio Barbaroso-Tago), la 23-a de aŭgusto (Stalingrada Batalo-Komenca Tago), la 2-a de septembro (Operaco aŭgusta Ŝtormo-Fina Tago) kaj la 19-a de novembro (Tago de Operacio Urano).

Vidindaĵoj redakti

La plej fama vidindaĵo de Volgogrado estas Kurgano de Mamaj, sur kiu staras grandega statuo de Patrino Rusio. Ĝi estas la plej alta statuo en Rusio kaj tuta Eŭropo.

Dum la Dua Mondmilito la urbo estis profunde deturita, do malmulte da vere malnovaj konstruaĵoj estas tie. Tamen, post la milito Stalingrado estis rekonstruita en la tre bela kaj patosa empira stilo, do mulaj konstruaĵoj de tiu epoko nun estas objektoj de kultura heredaĵo. La ekzemplo de tia arĥitektura ensemblo estas la ĉefa placo de Volgogrado - placo de la Falintaj Porbatalantoj.

Tram-metroo de Volgogrado estas la sola tramvojo en Rusio, kiu estas konstruita subtere. Malkiel tradicia metroo, en Volgogrado ordinaraj tramoj estas tie uzata.

Ĝemelurboj redakti

En 1944 Stalingrado kaj Coventry fariĝis la unuaj ĝemelurboj en la mondo, kaj iniciatis la movadon de ĝemelaj urboj. Nun Volgogrado havas 25 ĝemelurbojn:

Multaj urboj havas Volgogradajn Stratojn. En Moskvo Volgograda Prospekto kaj la samnoma metrostacio situas. Krome, multaj objektoj estas nomitaj omaĝe al Stalingrado (ekzemple, unu el asteroidojmetrostacio en Parizo).

Esperanto en Volgogrado redakti

En Volgogrado estas Esperanto-klubo kaj iom da esperantistoj.

En 1988 Volgogrado okazis la unua ĉiujara Esperanto-festivalo Esperanto - Lingvo Arta.

Vidu ankaŭ redakti

Galerio redakti