Unuiĝinta Reĝlando
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando. Por aliaj signifoj, vidu Unuiĝinta Reĝlando (apartigilo) kaj Britio (apartigilo). |
La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando, kutime konata kiel Unuiĝinta Reĝlando (UR), Britio aŭ Britujo[noto 1], estas ŝtato en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo.
La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Reĝlando.
En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝinta Reĝlando.
La insulo Britio mem (Great Britain aŭ Britain angle) havas areon da 229.893 km², kaj estas la 9a plej granda insulo en la mondo. Ĝia areo estas 244.100 km² kun laŭtaksa populacio en 2020 de 67 milionoj. La ĉefurbo estas Londono. La regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a, sed la efektivan politikan potencon havas la parlamento. La nuntempa ĉefministro estas Liz Truss, kaj la registaro estas de la la Konservativa Partio.
Pro sia mara potenco kaj sia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando establis la tutmondan Britan imperion, kiu antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj (escepte de Antarkto). Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations).
HistorioRedakti
La 1-an de majo 1707, la Reĝlando de Granda Britio[1][2] estis kreita de la politika unio de la Reĝlando de Anglio (inkluzivinte Kimrion) kaj la Reĝlando de Skotlando. Ĉi tiu evento estis la rezulto de la Traktato de Unio kiu estis subskribita la 22-an de julio 1706[3], kaj adoptita de Parlamento de Anglio kaj Parlamento de Skotlando, ambaŭ farante Aktojn de Unio en 1707. Preskaŭ post jarcento, la Reĝlando de Irlando, jam sub angla kontrolo ekde 1691, kuniĝis kun la Reĝlando de Granda Britio por formi la Unuiĝintan Reĝlandon de Granda Britio kaj Irlando per la adopto de la Akto de Unio de 1800.[4] Kvankam Anglio kaj Skotlando estis apartaj ŝtatoj antaŭ 1707, ili estis ligitaj ekde la Unio de la Kronoj en 1603, kiam Jakobo la 1-a heredis la tronon de la Reĝlandoj de Anglio kaj Irlando kaj translokigis sian kortegon de Edinburgo al Londono.[5][6]
En sia unua jarcento, la Unuiĝinta Reĝlando grave rolis disvolvante okcidentajn ideojn de la parlamenta sistemo, kaj farante gravajn kontribuojn al literaturo, artoj, kaj sciencoj.[7] Ĝia Industria Revolucio transformis la landon kaj servis kiel motoro al la kreskantan Britan Imperion. Dum ĉi tiu tempo, ĝi ekspluatis sklavecon, tamen post la adopto de la Akto pri Sklava Komerco en 1807, ĝi estris kiel unu el la kelkaj landoj kontraŭ sklaveco.[8]
Post la venko super Napoléon Bonaparte en la Napoleonaj Militoj (kaj posta relativa venko super Usono en la Brit-usona milito de 1812), Unuiĝinta Reĝlando havis la ĉefan maran armadon de la 19-a jarcento, kaj estis mara superpotenco ĝis meza 20-a jarcento. La Brita Imperio kreskis ĝis sia maksimuma grandeco en 1921, akirinte la germanajn kaj osmanidajn posedaĵojn sekve al la Unua Mondmilito kaj kadre de aljuĝoj far la Ligo de Nacioj. Post unu jaro, la BBC, la unua mondvasta elsenda servo, estis kreita.
Balota gajno de Sinn Féin en 1918 kaj Irlanda Milito de Sendependeco kaŭzis partigon de Irlando en 1921.[9] Poste, Irlando establis Irlandan Liberan Ŝtaton en 1922, sed Norda Irlando elektis esti parto de la Unuiĝinta Reĝlando.[10] Rezulte, en 1927, la formala nomo de la lando iĝis la nuna nomo: United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando).
La Unuiĝinta Reĝlando estis unu el la Aliancanoj de la Dua Mondmilito. Sekve de la malvenko de ĝia eŭropaj aliancanoj en la unua jaro de la milito, Britio kontinuis la batalon kontraŭ Germanio en la aerarmea kampanjo konata kiel la Batalo de Anglio. Post la venko, Britio estis inter la superpotencoj kiuj planis la postmilitan mondon. La Dua Mondmilito finance damaĝis Brition. Tamen, kun la helpo de la Plano Marshall kaj pruntoj de Usono kaj Kanado, la brita ekonomia situacio denove pliboniĝis.
Dum la unuaj post-militaj jaroj kreiĝis la sociala ŝtato, inkludante tre novan kaj kompreneblan sanosistemon, konata kiel la nacia prisana servo de britio (angle NHS). Pro la postulado de repliboniĝanta ekonomio, multaj eksterlandanoj el la Commonwealth migris en Brition, kio kondukis al la estigo de multetna Britio. Kvankam la fino de la Dua Mondmilito signifis malpligraviĝon de la brita politiko, kio montriĝis en la malkoloniigo, la internacia disvastigo de la angla lingvo samtempe kontribuis al la ankoraŭa influo de la britaj literaturo kaj kulturo, precipe de la popola kulturo en la 1960-aj jaroj.
La 23-an de junio 2016 Britio per referendumo elektis forlasi la Eŭropan Union (52% por kaj 48% kontraŭ). La Briteliro (forlaso de EU) fine okazis la 31-an de januaro 2020.
GeografioRedakti
La subŝtatoj Anglio, Skotlando kaj Kimrio situas sur insulo nord-okcidenta de la eŭropa kontinento, kiu lokiĝas en la Norda maro. La nordo de la insulo, kie estas Skotlando, famas pro sia vasta montaro, kiu estas anglalingve nomata Scottish Highlands (esperante Skotaj altlandoj). Okcidente de la brita insulo estas la irlanda.
Onidire la vetero en Anglio kaj la ceteraj subŝtatoj estas ofte pluva kaj nesuna, sed fakte la vetero ne estas tre malsimila al la vetero de la apudaj kontinentaj landoj kiel Francio aŭ Germanio. Krome la vetero estas relative milda pro la proksimeco al la Atlantika Oceano, de kies okcidento venas la varmeco de la Golfa Marfluo.
Landonomo en la oficialaj lingvojRedakti
La ŝtato Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj nord-Irlando nomiĝas en la oficialaj lingvoj de la lando:
- United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (angle)
- Teyrnas Unedig Prydain Fawr a Gogledd Iwerddon (kimre)
- An Rìoghachd Aonaichte na Breatainn Mhòr agus Eirinn a Tuath (skotgaele)
- Ríocht Aontaithe na Breataine Móire agus Thuaisceart Éireann (irlande)
- Unitit Kinrick o Great Breetain an Northren Ireland (ulsterskote kaj skote)
PolitikoRedakti
10 Downing Street, do "registaro de sia majesto" kaj la oficiala restadejo kaj oficejo de la "Unua Senjoro de la Fisko", kiu dum granda parto de la 18-a kaj 19-a jarcentoj kaj senescepte ekde 1905 estas plenumata de la Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando.
La brita parlamento, la Parliament of the United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando) estas la plej supera leĝfaranta estraro de Britio. Ĝi konsistas el la House of Commons (Ĉambro de Komunuloj, aŭ la Suba ĉambro) kaj la House of Lords (Ĉambro de lordoj, aŭ la Supera ĉambro), kiujn titole estras la brita reĝo, nuntempe Karlo la 3-a. Ĝi troveblas en Londono, ĉe la palaco de Westminster, konata kiel Houses of Parliament (Ĉambroj de parlamento). Laŭ la neskribita konstitucio de Britio, la ĉefministro kaj registaro devas esti parlamentanoj, ordinare de la Komunuloj, sed kelkfoje de la Lordoj.
EkonomioRedakti
Britio havas parte reguligitan merkatan ekonomion. Surbaze de merkatkurzoj , la UK hodiaŭ estas la kvina plej granda ekonomio en la mondo kaj la dua plej granda en Eŭropo post Germanio.
La Banko de Anglio estas la centra banko de Britio kaj respondecas pri emisiado de biletoj kaj moneroj en la valuto de la nacio, la brita pundo (sterlingo). Bankoj en Skotlando kaj Nord-Irlando konservas la rajton emisii siajn proprajn biletojn, kondiĉe de reteni sufiĉe da biletoj emisiitaj de la Banko de Anglio en rezervo por kovri sian propran emision. La brita pundo estas la kvara plej granda rezerva valuto de la mondo (post la usona dolaro, eŭro kaj japana eno).
Post la Dua Mondmilito kaj la disfalo de la brita imperio, la ekonomio de Britio estis difektita kaj ĝi perdis sian lokon kiel ekonomia superpotenco. Ĉar aliaj nacioj industriiĝis, kunligita kun ekonomia malkresko post du mondmilitoj, Britio komencis perdi sian konkurencivan avantaĝon kaj peza industrio malkreskis, iom post iom, dum la 20-a jarcento. Produktado restas signifa parto de la ekonomio sed respondecis pri nur 16.7 procentoj de nacia produktado en 2003.
Kvankam Britio ne revenis al sia antaŭa pozicio, ĝi estas unu el la plej prosperaj landoj en la mondo kaj ĝia MEP estas la 8-a en la mondo. Ĉe la bazo de la ekonomio estas industrio, kiu dungas ĉirkaŭ kvaronon de la laboristaro kaj provizas la plej granda parto de la eksportaj varoj. La plej granda parot de la ekonomio estasla serva sektoro, kaj ĉirkaŭ 70 % de la laborforto estas dungita en servoj. Turismo, bankado kaj komerco ankaŭ estas tre gravaj. Agrikulturo progresas, kaj tiuj dungitaj en ĝi (2 % de la laboristaro) provizas proksimume 90% de lokaj bezonoj. Ĝis 1975, Britio estis dependa de importado de nafto kaj tergaso por ĝiaj industrioj, sed post la malkovro de petrolo kaj gaso en la marfundo de la Norda Maro, ĉirkaŭ 75% de kiuj estas sub la kontrolo de Britio, ĝi provizas sian tutan konsumon kaj eĉ eksportas petrolon. Tradicie kaj historie, krom la uzo de petrolo kaj tergaso, Britio ankaŭ uzas karbon, kiu originas de la Britaj Insuloj mem, por produkti energion. En la Britaj Insuloj estas aliaj mineraloj kiel stano, fero, plumbo kaj kupro.
La ĉefaj ekonomiaj partneroj de Britio estas la landoj de Eŭropa Unio, ĉefe Germanio kaj Francio, Usono kaj aliaj okcidentaj landoj. Britio estas membro de la Organizo de Industriigitaj Landoj, kaj do ankaŭ de la G20.
Specife Londono estas unu el la plej grandaj financaj centroj de la mondo, vicigante dua en la mondo, malantaŭ Novjorko. Londono ankaŭ havas la plej grandan urbokerna MEP en Eŭropo; kun Edinburgo vicigita 17-a en la mondo, kaj sesa en Okcidenta eŭropo.
Turismo estas tre grava por la brita ekonomio; kun pli ol 27 milionoj da turistoj alvenantaj en 2004, Britio estas vicigita kiel la sesa grava turistloko en la mondo kaj Londono havas la plej multajn internaciajn vizitantojn de iu grandurbo en la mondo.
KulturoRedakti
Klasika britecoRedakti
La brita kulturo estis dum longa tempo (almenaŭ ekde la frua 19-a jarcento ĝis la fino de la 20-a) difinita de la eco havi “rigidan supran lipon”, kio signifas, ke la britoj – almenaŭ tiutempe – restis trankvilaj kaj ne montris multajn emociojn, eĉ se io grava okazas. Tiu seriozeco kaj trankvileco povas esti karakterizataj kiel pretendo esti la enkarniĝo de la civilizita mondo. Tio ankaŭ influas la organizatecon de la britoj, ĉar tradicioj tre gravas por civilizacio – tiel briteco estas ofte kunligata al teo je la 6-a vespere, nigraj ĉapeloj sur la kapo kaj kunportata pluvombrelo.
ArtoRedakti
Vidu ankaŭRedakti
- Britannia (personigo)
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado en Britio
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Historio de Britio
- Rilatoj inter Belgio kaj Britio
- Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo
- Brita rabato
Eksteraj ligilojRedakti
- Informoj pri Unuiĝinta Reĝlando en la vikio de UEA esperante
ReferencojRedakti
- ↑ Welcome. www.parliament.uk. Alirita 7-a de oktobro 2008.
- ↑ THE TREATY or Act of the Union. www.scotshistoryonline.co.uk. Alirita 27-a de aŭgusto 2008. Arkivigite je 2019-05-27 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Articles of Union with Scotland 1707. www.parliament.uk. Alirita 19-a de oktobro 2008.
- ↑ The Act of Union. Act of Union Virtual Library. Alirita 15-a de majo 2006. Arkivigite je 2012-04-15 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Ross, David. (2002) Chronology of Scottish History. Geddes & Grosset, p. 56. ISBN 1855343800. “1603: James VI becomes James I of England in the Union of the Crowns, and leaves Edinburgh for London”.
- ↑ Hearn, Jonathan. (2002) Claiming Scotland: National Identity and Liberal Culture. Edinburgh University Press, p. 104. ISBN 1902930169. “Inevitably, James moved his court to London”.
- ↑ Ferguson, Niall. (2003) Empire: The Rise and Demise of the British World Order. Basic Books. ISBN 0465023282.
- ↑ Sailing against slavery. By Jo Loosemore BBC
- ↑ SR&O 1921, No. 533 of 3 May 1921
- ↑ The Anglo-Irish Treaty, 6 December 1921. CAIN. Alirita 15-a de majo 2006.
NotojRedakti
- ↑ Oni ofte uzas la vortojn Britio kaj Britujo por paroli pri la tuta Unuiĝinta Reĝlando, sed tio estas malekzakta. La vortoj ekskluzivas Nord-Irlandon, kiu troviĝas ĉe alia insulo ol Britio. Tamen, aparte la vorto Britio estas amplekse uzata en esperantaj tekstoj, simple ĉar ĝi lingve multe pli praktikas ol la formaleca titoligo Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando kaj en tekstoj oni bezonas ankaŭ adjektivan (britia) kaj adverban (britie) formojn, kiujn oni neniel havus baze de pli longa landonoma titolo.