Skotgaela lingvo

kelta lingvo parolata en Skotlando

La skotgaela lingvo (skotgaele: Gàidhlig [GA-lik], ISO-kodo ISO 639-2: gla, ISO 639-1:gd) estas gaela kelta lingvo, kiu estas parolata en Skotlando. La skotgaela (same kiel la irlanda) estas lingvo de la speco VSO (verbo-subjekto-objekto). Tiu karakterizaĵo estas tre utila ĉe samtempa interpretado, ĉar plejofte la interpretisto pli rapide ol ĉe aliaj lingvoj scias pri kio la gaela parolado temas.

Skotgaela lingvo
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Gaela lingvaro
Parolantoj 57 000
Skribo latina alfabeto, gaela alfabeto
Oficiala statuso
Reguligita de Skotgaela Lingva Konsilio
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 gd
  ISO 639-3 gla
  Glottolog scot1245
Angla nomo Scottish Gaelic
Franca nomo gaélique écossais
vdr
Por la ĝermanida skota lingvo, vidu la paĝon Skota lingvo.

Ĉi tiu artikolo estas pri la gaela lingvo de Skotlando. La skotgaela estas membro de la gaela lingvaro de la familio de keltaj idiomoj, kiu konsistas el la irlanda, la skotgaela (ofte sole nomita la gaela), kaj la manksa, lingvo de la Mankŝa Insulo. La alia membro de tiu familio estas la britona (kimra, kornvala kaj bretona). La skotgaela estas parolata en norda kaj okcidenta Skotlando, kaj en Nova Skotlando (Kanado). Skotaj loknomoj montras, ke iam la gaela estis parolata preskaŭ en la tuta lando, krom la sudorienta parto. Dum la lasta popolnombrado de Skotlando en 1991, proksimume 66 000 homoj anoncis sin parolantoj de la skotgaela, t.e. 1.34% de la skota loĝantaro, sed lastatempe iom pli da homoj anoncis sin kiel parolantoj, verŝajne pro la fakto, ke de post la restaŭro de la skota parlamento, ĝi estas nun pli agnoskita kaj instruata. La plej granda koncentriĝo de gaelaparolantoj estas en la okcidentaj insuloj, kie ili konsistigas du trionojn de la loĝantaro. Nun ekzistas norma unueca 'televida' versio de la gaela, sed ekzistas tri ĉefaj lokaj dialektoj el kiuj la plej aparta estas tiu de Lewis, laǔdire tre influita de Skandinavio, kaj kun apartaj eroj en la vortprovizo, ekzemple 'burn' tie estas la vorto por 'akvo' anstataǔ la norma gaela vorto 'uisge'. Pli kompleta informo pri la lingvo kaj ĝia historio troviĝas sur la retpaĝoj de la Esperanto-Asocio de Skotlando, ĉe la rubriko "La Lingvoj de Skotlando", kaj sur la anglalingvaj paĝoj de Wikipedia.

Skotgaela literaturo redakti

La gaela posedas riĉan buŝan (beul aithris) kaj skribitan tradicion, kiu devenas de la barda kulturo de la malaltejaj klanoj. Multo estas de antikva irlanda origino (legendoj, mitoj, proverboj, ktp). La unua skotgaela traduko de la Biblio estis farita en 1767. La manko de pli frua gaela versio malhelpis la disvolvon de moderna literaturo en la lingvo. Tamen, en la 19ª jarcento, kaj precipe dum la 20ª okazis riĉa florado de literaturo, kaj poezia (kiu ĉiam abundis), kaj proza. Nun verkiĝas kaj eldoniĝas en Skotlando publikigaĵoj de ĉiuj specoj: historio, biografio, poezio, noveloj, romanoj. La plej glora gaela poeto de la 20ª jarcento estas sendube Somhairle MacGill-Eain (angligita: Sorley Maclean), kiu – same kiel la samnacia Esperanta poeto William Auld (Vidu apartan vikipedian rubrikon) – estis proponita por la Nobel-premio por literaturo. Nuntempe, eble la plej elstara gaellingva romanisto estas Aonghas Pàdraig Caimbeul. Kvankam la nombro da denaskaj gaelparolantoj daŭre ŝrumpas, paradokse, la produktado de originala literaturo presita en la gaela neniam estis pli abunda. Estis eldonitaj kelkaj gaelaj tradukoj de Esperantaj verkoj. Tiuj inkludas la tutan tekston de La infana raso, kiu povas esti legata kaj elverŝata de la retpaĝoj de la Esperantlingva verkista asocio [1]. Du gaelaj versioj de Esperantaj poemoj de Kálmán Kalocsay estas inkluditaj en la kompilaĵo En nacia vesto redaktita de Ada Csiszár. Preskaŭ ĉiuj eldonitaj libroj en la gaela estas obteneblaj de Comhairle nan Leabhraichean Gàidhlig (Konsilantaro de gaelaj libroj) en Glasgovo. (Vidu ties retejon www.gaelicbooks.net Arkivigite je 2021-02-11 per la retarkivo Wayback Machine).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildaro redakti

  (Fonto de la ilustraĵo: Aŭtoro de la libro. Uzata kun lia permeso.)

Literaturo redakti

  • MacAoidh, Garbhan, La gaela lingvo en Skotlando - hodiaŭ kaj hieraŭ, eld. Esperanto-Asocio de Skotlando, Motherwell, Skotlando, 2005. ISBN 0-9540252-0-3.

Vidu ankaŭ redakti