Malfermi la ĉefan menuon

Skotgaela literaturo

Frua historioRedakti

Ekde la 6a jarcento p.K., koloniantoj el Irlando hejmiĝis en okcidenta Skotlando, kaj enkondukis sian gaelan lingvon en teritorion, kie antaŭe loĝis la indiĝena pikta popolo. Iom post iom la gaela potenco kreskis, kaj la lingvo disvastiĝis tra preskaŭ tuta Skotlando. Nur la sudorienta regiono apud la limo kun la hodiaŭa Anglio restis ekster influo de la gaeloj kaj la gaela. Eĉ nun, la plimulto da loknomoj en Skotlando estas de rekonebla gaela origino. La koloniantoj kunportis siajn tradiciojn: legendojn, proverbojn, rakontojn kaj bardan poezion, kaj tiuj iĝis komuna kultura heredaĵo de la irlandaj gaeloj kaj la skotaj. Tra la jarcentoj, la lingvo parolata en Irlando kaj la dialektoj de la gaeloj en Skotlando disiĝis, kvankam ĝis la 18ª jarcento, poetoj en ambaŭ landoj uzis la saman bardan lingvaĵon. Post la fino de la klasika barda periodo, estaĵoj de la antikvaj irlandaj legendoj, epopeoj kaj proverboj iĝis buŝa tradicio, longe recitita, kaj en Irlando kaj en Skotlando.

Manuskriptoj kaj presitaj verkojRedakti

La unua ankoraŭ ekzistanta skotgaela manuskripto estas la Libro de la dekano de Lismore, antologio de poezio kompilita je la komenco de la 16ª jarcento. Preskaŭ du jarcentoj poste, klan-ĉefo Duncan Macrae faris similan kompilaĵon, la tiel nomatan Fernaig-manuskripton. La unua gaela libro presita en Skotlando estis versio de la religia verko, Libro de komuna ordo, pliofte nomata Liturgio de John Knox, eldonita en Edinburgo en 1567. La irlanda versio de la kristaj skribaĵoj, la tiel nomata Bedell-Daniel-Biblio, originale presita en irlanda manuskripta tiparo, estis represita en romana tiparo kaj enkondukita – ne tre sukcese pro la tro irlanda lingvaĵo – en skotajn paroĥojn. (Longe poste - en 1801 - aperis skotgaela traduko de la Biblio, ekde tiam reviziita.)

17-a kaj 18-a jarcentojRedakti

Grava skolo de populara gaela poezio estiĝis en la 17ª kaj 18ª jarcentoj en Skotlando. La koncernaj poetoj uzis, ne la bardan lingvon sed pli dialektan idiomon. Remarkinda estis Màiri NicLeòid (Màiri Nighean Alasdair Ruaidh), unu el la unuaj el longa listo da renomaj gaelaj poetinoj. Alia konata poeto de la sama tradicio estis Iain MacDhòmhnaill (Iain Lom). Pli elstara poeto estis Alasdair MacDhòmhnaill, kiu en 1741 eldonis la unuan vortaron de la skotgaela lingvo, kaj dek jarojn poste eldonis la unuan presitan kolekton da skotgaela poezio. La granda poeto de la naturo, kaj unu el la plej ŝatata el ĉiuj gaelaj poetoj, estis Donnchadh Bàn Mac an t-Saoir, kies vort-trezoro estis eksterordinare vasta, kvankam li estis analfabeta. Multaj gaelaj poetoj estis satiristo, ekzemple, Iain MacCodrum. La plej grava religia poeto estis Iain Bochanan, kies longa poemo Là a’ Bhreitheanais ("Tago de Juĝado") estas ankoraŭ legata kaj estimata.

Eòghan MacLachlainn, rektoro de la gramatika lernejo en Aberdeen, gaeligis diversajn homerajn verkojn.

Mondfama kaj kapabla, sed iom ĉarlatana, estis James MacPherson (Seumas Mac a’ Phearsain), kiu en 1760, eldonis la mondfaman verkon Ossian, kiu multe influis la eŭropan literaturon. MacPherson pretendis, ke ĉi tiu longa poemo estas originala kelta epopeo. Kiam oni esprimis dubojn pri ĝia originaleco, MacPherson prezentis gaelan tradukon, kiun li ŝajnigis esti la originalo. Laŭŝajne, malmulto en la verko estas aŭtentika, kvankam ĝi estas lerte komponita.

19-a jarcento – Poezio kaj prozoRedakti

La produktado de poezio daŭris en diversaj regionoj, sed relative malmulte da prozo aperis en tiu periodo. Elstara escepto estas la verkaro de Norman MacLeod, rigardata kiel modelo pro ĝia stilo kaj polurita lingvaĵo. Elekto (preskaŭ 800-paĝa) de la skribaĵoj de MacLeod estis eldonita en 1899 sub la titolo Caraid nan Gàidheal (“Amiko de la gaeloj” - kromnomo de la verkisto.) Du ege valoraj kompilaĵoj de tradicia gaela materialo estis eldonitaj je la fino de la 19ª jarcento kaj la komenco de la 20ª. Temas pri kvarvoluma dulingva verko, Popularaj rakontoj de la okcidenta altaĵo (unua eldono: 1890), de la kolektanto J.F. Campbell (gaele: Caimbeul); kaj Carmina Gadelica, sesvoluma dulingva kolekto da preĝoj, versaĵoj, diraĵoj, sorĉkantoj kaj tradicioj – verko de sublima beleco, kompilita de Alexander Carmichael, kaj plie redaktita kaj eldonita de liaj familianoj post lia morto. La tuta procedo de eldonado daŭris 40 jarojn. Alia grava kolekto estas la 470-paĝa verko Gaelaj proverboj (1881), kompilita de Alexander Nicolson, kaj represita de Malcolm MacInnes en 1951.

20-a kaj 21-a jarcentoj - romanoj kaj aliaj skribaĵojRedakti

Nur tre malfrue aperis romanoj en la skotgaela. La unua romano, en la moderna senco de la vorto, estis Dùn-aluinn de Iain MacCormaic (1912). De tiam ĝis nun la kvanto da romanoj daŭre pliiĝis kaj la kvalito pliperfektiĝis. Lastatempaj eldonaĵoj estas kvalite komparebla kun romanoj en aliaj pli disvastigitaj lingvoj. Same disvolviĝas la gaela novelarto. Aktuale, eble la plej admirata romanisto estas Aonghas Pàdraig Caimbeul, kies unua longa romano, An Oidhche Mus do Sheòl Sinn ("La nokto antaŭ nia forvojaĝo", 2003, estis bonvenigita en Skotlando kiel la plej bona gaela romano iam verkita. Eĉ pli entuziasme oni laŭdis liajn sekvantajn romanojn Là a’ Dèanamh Sgèil do Là (“Tago al tago transdonas diron”) 2004. En 2007, Caimbeul eldonis trian romanon, An Taigh-Samhraidh ("La somera domo"). Lastatempe aperis pluraj aliaj romanistoj kaj novelistoj lerte uzante la gaelan lingvon. Ne ĉiuj verkistoj en la skotgaela, tamen, estas skotaj. Ilia nombro inkludas aŭtorojn el Kanado, Anglio, Irlando, kaj el aliaj partoj de la mondo.

Sendube la plej glora gaela poeto de nia epoko estas Somhairle MacGill-Eain (angligita: Sorley Maclean), kiu (kiel la skota poeto en Esperanto, William Auld) estis proponita por la Nobel-Premio por Literaturo. Aliaj elstaraj poetoj de la 20ª jarcento estas Deòrsa Mac Iain Deòrsa, Iain Mac a’Ghobhainn, Dòmhnall MacAmhlaigh kaj Ruaraidh MacThòmais. La laste nomita, denaska gaelparolanto el la insulo Lewis (gaele: Leòdhas) estis universitata profesoro pri keltaj lingvoj en Glasgovo. En 1952, li kaj alia kolego fondis la gaelan literaturan revuo Gairm (“Voko”), kiu estis eldonita ĉiujare ĝis 2002. Dum tiuj 50 jaroj, MacThòmais seninterrope redaktis la revuon en kiu aperis tradiciaj rakontoj, noveloj, felietonaj romanoj, vojaĝrakontoj, biografioj, sciencaj artikoloj, politika komentaro, ktp. La inkludo de teknika legaĵo aldonis multe da vortoj al la faka terminaro en la gaela. MacThòmais ankaŭ iomete normigis kaj simpligis la gaelan ortografion, sed ne sufiĉe por arkaikigi pli fruajn tekstojn. Verŝajne neniu en nia epoko tiom kontribuis kiom li al la gaela literaturo kaj al la konservado, disvolvo kaj modernigo de la lingvo. Li instigis junajn verkistoj eldoni siajn skribaĵojn en la revuo, kaj lia influo persistas. Post lia emeritiĝo, nova simila revuo, nome Gath (plursignifa titolo, kies signifo povas esti “pikilo”, “rajo”, “sago”, ktp) iĝis “posteulo” de Gairm, sub redakto de profesoro Donald Meek. Verkisto el diversaj landoj krom Skotlando kontribuas al Gath, kiel ankaŭ ĉiam okazis ĉe Gairm.

Nun oni esperas ke la ekzisto de gaela altlernejo Sabhal Mòr Ostaig sur la insulo Skye, kiel parto de la Alteja Universitato, plie instigas la kreadon kaj legadon de gaela literaturo. Pluraj antaŭaj studentoj de tiu altlernejo jam verkas kaj eldonas siajn proprajn skribaĵojn en la gaela.

Dum la 20-a jarcento estis eldonitaj multaj libroj de ĉiuj genro en la skotgaela, kaj malgraŭ la konstanta ŝrumpado de la nombro da gaelparolantoj en la Altaĵo kaj la Insuloj, tiu eldonada aktiveco daŭris kaj kreskis. Eĉ pli da verkoj estas eldonata nun en la unuaj jaroj de la nova jarmilo, kaj novaj verkistoj kaj poetoj konstante aperas. Tiu literatura revigligo estas precipe dank’ al Ruaraidh MacThòmais kaj aliaj gvidantoj de la gaela afero. La restaŭro de la Skota Nacia Parlamento en 1997, kun pli da oficialigo de la gaela, ankaŭ kontribuas al la konservado de la lingvo.

La gaela en KanadoRedakti

En Nova Skotio (Kanado), la gaela lingvo estas ankoraŭ parolata de la posteuloj de skotaj enmigrantoj, kvankam ili ne plu estas tiom multnombraj kiel dum antaŭaj jarcentoj. Ofte, kiam gaeloj el Nova Skotio vizitis Skotlandon, oni miras pri la pli pura formo de ilia lingvaĵo, ne koruptita de modernaj slangaĵoj kaj malbonaj gramatikaĵoj. Diversaj libroj kaj aliaj publikigaĵoj en la gaela estis tie eldonitaj, kaj la poezia tradicio ne tute mortis inter la loĝantoj, precipe sur la insulo Cape Breton (Kabo Bretona). En 1964, la Departemento de la Ŝtata Sekretario de Kanado eldonis kolekton da gaelaj kantoj, sub la titolo Gaelic Songs in Nova Scotia. Du kolektoj da gaela materialo el Kanado (Rakontoj el Nova Skotio, 1969, kaj Poezio el Nova Skotio, 1970) estis kompilitaj de skoto loĝanta en Kanado, nome, Calum I. N. MacLeod, kiu dumtempe estis Konsilanto pri la Gaela en Nova Skotio, kaj Ĉefo de la Fako de Keltaj Studoj ĉe Universitato de Sankta Francisko Ksaviero en Halifakso, Kanado.

AldonaĵoRedakti

En la gaela tradicio, oni ne rigore distingas inter poemoj kaj kantoj (kaj tradiciaj kaj modernaj kantoj abundas inter la gaeloj). Splenda kolekto da kelkaj el la plej belaj gaelaj kantoj estas dulingva eldonaĵo (kun tekstoj de la kantoj en la gaela; notoj en la angla), nome: Songs of Gaelic Scotland (“Kantoj de gaela Skotlando”), kompilita de Anne Lorne Gillies (2005). Interesa iniciato estis la publikigo de granda dulingva ilustrita antologio de poemoj en la irlandgaela kaj en la skotgaela: An Leabhar Mór (“La granda libro”), redaktita de Malcolm Maclean kaj Theo Dorgan (2002).

Esperantaj tradukoj el la skotgaela kaj el Esperanto en la gaelanRedakti

Ne multe da skotgaela literaturaĵo troviĝas en esperanta traduko. La verko Nova esperanta krestomatio inkludas tradukon farita de William Auld de la poemo Virin' gaela originale verkita de Somhairkle MacGhill-Eathain. Eble la plej longa skotgaela versio de esperanta verko estas An Cinneadh Leanabail, traduko de La infana raso de William Auld, rete eldonita sur la paĝoj de la Esperantlingva verkista asocio, [1]


REFERENCOJRedakti

1. En la angla:

- Maclean, Magnus, The Literature of the Highlands, eld. Blackie & Son Ltd., Glasgovo, 1925.

- Thomson, Derick, An Introduction to Gaelic Poetry, eld. Victor Gollancz,Ltd., Londono, 1974.

- de Blácan, Aodh, Gaelic Literature Surveyed, eld. The Talbot Press, Dublino, 1973.


2. En Esperanto:

- MacAoidh, Garbhan, La gaela lingvo en Skotlando - hodiaŭ kaj hieraŭ, eld. Esperanto-Asocio de Skotlando, Motherwell, Skotlando, 2005. ISBN 0-954-0252-0-3.

Vidu ankaŭRedakti