Literaturo

skribita arto konsistanta el vortoj

Literaturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturofako.

Skulptaĵo rememoriga al Johannes Gutenberg per montro de verkoj el famekonataj verkistoj, Berlino.
Kelkaj malnovaj libroj.
La Libro de Ritoj (en ĉina: 禮記; en pinjino: Lǐjì), nome antikva ĉina teksto. Kelkaj difinoj de literaturo konsideras ĝin por inkludi ĉiujn skribitajn verkojn.

Literaturo estas tre disputata koncepto. Laŭ iu vidpunkto, ĉefe en ĝermanlingvaj landoj, literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacioepoko. Tiele literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj. En latinidaj landoj, oni preferas nomi per la termino bibliografio tiun koncepton de literaturo kaj rezervas nomon literaturo al beletro.

Literaturo, en sia plej larĝa senco, estas ĉiu ajn verkita verko; etimologie la termino derivas el la latina literatura/litteratura "verkaĵo formita per literoj", kvankam kelkaj difinoj inkludas parolitajn aŭ kantitajn tekstojn. Pli precize, ĝi estas verkaĵo kiu posedas literaturajn meriton kaj intencon, kaj lingvaĵon kiu fonas literaturecon, kontraŭe al ĉiutaga lingvo. Literaturo povas esti klasita laŭ ĉu ĝi estas fikcionefikcio, kaj ĉu ĝi estas poezioprozo; ĝi povas esti krome distingita laŭ ĉefaj formoj kiaj romano, novelo, rakontoteatro; kaj verkoj estas ofte kategoriigitaj laŭ historiaj periodoj, aŭ laŭ sia alproksimiĝo al iaj estetikaj karakteroj aŭ intencoj (ĝenro).

Prenita por signifi nur skribajn verkojn, literaturo unue estis produktita fare de kelkaj el la plej fruaj civilizoj de la mondo – tiuj de antikva Egipto kaj Sumerio – jam la 4-a jarmilo a.K.; prenita por inkludi ĉu parolitajn aŭ kantitajn tekstojn, ĝi eĉ pli frue originis, kaj kelkaj el la unuaj skribaj verkoj eble estis bazitaj sur jam-ekzistanta parola tradicio. Ekde kiam urbaj kulturoj kaj socioj formiĝis, ekzistis proliferado en la formoj de literaturo. Evoluoj en pres-tekniko permesis ke literaturo estu distribuita kaj travivita sur senprecedenca skalo, kio kulminis en la 21-a jarcento per elektronika literaturo.

Difinoj

 
Skiza portreto de Naguib Mahfouz, unu el ĉefaj verkistoj de araba literaturo, nome egipta.

Duncan Charters en sia artikolo Kial valoras legi literaturon en Esperanto?, surbaze de la opinioj esprimitaj fare de lernantoj el liaj kursoj pri hispana literaturo, komentas diversajn ideojn rilatajn al la graveco legi literaturon.[1] Tiukadre li havigas jenan komenton:

 
 Pri la difino de literaturo aŭ literatura verko ne ekzistas definitive akceptitaj deklaroj kaj dividolimoj. Kaj tute normale, ĉar verko neliteratura povas evidentigi belan kaj rimarkindan uzadon de la lingvo, eĉ tiun lingvan koherecon, kiu karakterizas literaturverkojn. Aliflanke verko, celanta agnoskon kiel literaturaĵo, povas tiel lami ke la verkinto neniel rajtigis sin al Parnasa sidejo. Eĉ se tiu atentigas, kiel klarigis en antaŭparolo ŝajne sinpravigema anonima hispana verkisto deksesjarcenta, ke eĉ la plej malbona verko tamen certe enhavas ion, kio indas la atenton de iu leganto. 
— p. 762.

En Hispanio, ĝis la 17-a jarcento, tio kio aktuale estas nomita «literaturo» male estis nomita kiel poezioelokvento. Dum la Hispana Ora Jarcento, poezio estas komprenata kiel ajna literatura inventaĵo, apartenanta al ajna ĝenro kaj ne nepre en verso, kaj tiel oni subkomprenis tri fundamentajn tipoj de "poezio/literaturo": nome la liriko (propra de la kanto, en verso), la epiko (propra de la rakonto, en longa verso aŭ prozo) kaj la dramo (en dialogo)[2]. Komence de la 18-a jarcento oni ekuzis la vorton «literaturo» por referenci al aro de aktiveco kiu uzis la skribadon kiel esprimrimedo. Meze de tiu sama jarcento, Lessing publikigis Briefe die neueste Literatur betreffend, kie li uzas la terminon «literaturo» por referenci al aro de literaturaj verkoj. Fine de la 18-a jarcento, la signifo de la termino "literaturo" specializiĝis, limige al la literaturaj verkoj de agnoskita estetika kvalito. Tiu koncepto estas trovebla en la verko de Marmontel, Eléments de littérature (1787), kaj en la obra de Madame de Staël, De la littérature considérée dans ses rapports avec les institutions sociales.

 
Lord Byron en albana vestaĵo.

En Anglio, en la 18-a jarcento, la vorto «literaturo» ne referencis nur al verkoj de kreiva kaj imagopova karaktero, sed ĝi enhavis ankaŭ la aron de verkoj produktitaj de la kleraj klasoj: tie estis loko por el la filozofio ĝis la eseoj, tra la leteroj kaj evidente la poezio. Temas pri socio en kiu la romano havis malbonan reputacion, kaj oni pridubis ĉu ĝi devas aparteni al la literaturo. Pro tio Eagleton sugestis, ke la kriterioj por difini la literaturan korpuson en Anglio en la 18-a jarcento estas ideologiaj, limigitaj al valoroj kaj plaĉoj de klera klaso. En tiea koncepto ne estis loko por la surstrataj baladoj nek por la romancoj (amaferoj), nek por la teatraĵoj. En la lastaj jardekoj de la 18-a jarcento aperis nova limigo en la kultura diskurso de la angla socio. Eagleton rakontas, ke aperis la vorto «poezio» kiel produkto de la homa kreivo en opozicio al la utilisma ideologio de la komenco de la industria epoko. Tia difino estas trovebla en la verko A Defence of poetry (1821) de Shelley. En Anglio en la epoko de la Romantikismo, la termino «literaturisto» estis sinonimo de «viziisto» aŭ «kreivema». Sed tiu kompreno ankoraŭ havis ideologiajn nuancojn, kiel en la kazoj de Blake kaj Shelley, por kiuj tio transformiĝis en politika idearo, kies celo estis transformi la socion pere de la valoroj kiuj kristaliĝas en arto. Pri la prozaj verkoj, ili ne havis la forton aŭ la enradikigon de la poezio; la socio konsideris ilin kiel produktaĵo vulgara al kiu mankas inspirpovo.

La literaturo estas difinita per sia literarureco

Serĉe al la difino de la konceptoj «literaturo» kaj «literatura», aperis la fako de la teorio de la literaturo, kiu komencis per la limigo de ties studobjekto: nome la "literaturo". Ne estas ununura difino de la termino, ĉar tio dependas de la literatura kritikisto kiu difinas ĝin, same kiel de la epoko kaj de la kunteksto en kiu la verko estas produktita. Tamen, la unuaj fakuloj kiuj okupiĝis pri la studo de tiu fako estas la nomataj russaj formalistoj.

Komence de la 20-a jarcento, la rusa formalismo interesiĝis por la literatura fenomeno, kaj esploris pri la trajtoj kiuj difinas kaj karakterizas tiujn literaturajn tekstojn, tio estas, pri la literatureco de la verko. Roman Jakobson proponis, ke la literaturo, komprenita kiel literatura mesaĝo, havas partikularaĵojn tiel ke tiuj faras ĝin diferenca disde aliaj esprimtipoj; tiu speciala intereso por la formo estas tio kion Jakobson nomas «poezia funkcio», per kiu la atento de la verkinto venas al la formo de la mesaĝo (aŭ, kio estas samo, estas «volo de stilo» aŭ de stiligo de la lingvo fare de la verkisto). Fakte, estas determinataj lingvaj produktoj kies baza funkcio estas havigi literaturan plezuron, plaĉon por la naturo estetika, produktita per la beleco, rilate al la aristotela pensaro. La lingvo kombinas en siaj plej simplajn elementojn du tipojn de rimedoj: ripetoj ajnatipaj, ritmaj rimedoj kaj semantika enhavo, tio estas, analogioj, unuflanke, kaj aliflanke, devojiĝoj de la normo, por malproksimiĝi de la komuna parolmaniero, por okazigi rarecon, plinovigi: nome la nomata "anomalio"; tiel oni impresas la imagopovon kaj la memoron kaj oni altiras la atenton al la formo de la mesaĝo, al la pekuliara esprimformo. De ambaŭ tendencoj, la ritma aŭ ripetema estas populiga, dum la dua, male estas de aristokratema karaktero.

La literaturo lingvaĵo estus stiligita kun partikulara esenco, dediĉita al la longdaŭreco; tre diference de la esprimoj de la komuna ĉiutaga lingvaĵo, dediĉita al la tuja konsumo. La literaturo, aliflanke, postulas tradicie elteneblan apogon: El Ingenioso Hidalgo Don Quijote de La Mancha ne estus estinta verkita se ne estus ekzistintaj antaŭe la kavaliraj libroj.

Wolfgang Kayser, meze de la 20-a jarcento, proponis ŝanĝi la terminon «literaturo» per tiu de Belles Lettres (Beletro), diferencigante ĝin de la parolo kaj de la eksterliteraturaj tekstoj, en la senco ke la literatur–poeziaj tekstoj estas strukturita aro de frazoj kiuj portas same strukturitan aron de signifoj, en kiu la signifoj referencas al realaĵoj sendependaj de la parolanto, kaj tiel oni kreas proprajn objektivecon kaj unuecon.

La termino literaturo kaj ties adjektoj

Raúl H. Castagnino, en sia libro ¿Qué es la literatura? (Kio estas literaturo?), pridemandas sin pri la koncepto de literaturo kaj pri kiel ĝi etendiĝas al realaĵoj kiel la verkado, la historio, la didaktiko, la oratorado kaj la kritiko. Laŭ Castagnino, la vorto "literaturo" akiras foje la valoron de kolektiva referenco kiam ĝi estas uzata por nomi la aron de produktoj de nacio, epoko aŭ tendenco; aŭ temas pri teorio aŭ pri meditado pri la literatura verko; aŭ estas la aro de sciaro akirita pere de la studo de la literaturaj produktoj. Aliaj konceptoj, kiel tiu de Paul Verlaine, indikas al literaturo kiel io superflua kaj banaligita, kio estas necesa por la pura estetika kreado. Poste, Claude Mauriac proponis la terminon "aliteraturo" (senliteraturo) kontraste al «literaturo» en la pejorativa senco havigita de Verlaine. Ĉiuj tiuj specifigoj faras la literaturon propono kiu dependas de la perspektivo ekde kie oni rigardas. Tiel, Castagnino konkludas, ke la klopodoj limigi la signifon de «literaturo», pli ol unu difino, konstituas aron de limigaj kaj specifigaj adjektaĵoj.

Se oni konsideras la literaturon laŭ ties «etendo kaj enhavo», la literaturo povus esti universala, se ĝi enhavas la verkaron de ĉiuj tempoj kaj lokoj; se oni limigas ĝin al la literatura verkaro de lando partikulare, ĝi estas nacia literaturo, plej ofte ligita al specifa lingvo, sed ne ĉiam. La produktaĵoj, ĝenerale skribaj, de unuopa aŭtoro, kiu havante konscion de aŭtoro, de kreanto de literatura teksto, laŭkutime subskribas sian verkon, formas parton de la klera literaturo, dum la sennomaj produktaĵoj frukto de la kolektiveco kaj de la parola dissendo, kvankam foje kolektitaj poste skribe, kunformas la korpuson de la popola aŭ tradicia literaturo.

Laŭ la «objekto», la literaturo estas preskriba se ĝi serĉas normojn kaj ĝeneralajn principojn; «histori-kritika» se la fokuso de ties studo estas genealogia; «kompara», se oni aientas samtempe al la ekzamene de verkoj de diversaj aŭtoroj, epokoj, temaroj aŭ historiaj, geografiaj kaj kulturaj kuntekstoj; «engaĝiĝinta» se ĝi adoptas sintenojn aktivulecajn antaŭ la socio aŭ la ŝtato; «pura» se ĝi proponas sin nur kiel estetika objekto; «alicela», se ties celo ne estas la estetika plezuro sed male ĝi estas je la servo de eksterliteraturaj interesoj.

 
Jukio Miŝima en 1956.

Laŭ la «esprimaj kaj proceduraj rimedoj», Castagnino proponas, ke la literaturo havas kiel formoj por esprimivo la verson kaj la prozon kaj ties realigoj montriĝas en universalaj literaturaj ĝenroj, kiuj troveblas, pli malpli disvolvigitaj, en ajna kulturo; «lirika», «eposa» kaj «drama». Montroj de liriko estas tiuj kiuj esprimas personajn sentojn; de eposo, estas tiuj kiuj konstituas esprimon de kolektiva sento manifestata pere de rakontoj stiloj, kaj de dramo, estas tiuj kiuj objektivigas la individuajn sentojn kaj problemojn komunikante ilin tra rekta dialogo fare de roluloj kiuj povas esrpimi tion sur scenejo. Al tiuj klasikaj literaturaj ĝenroj eblus aldoni krome la didaktikaneseojn.

La teoriulo Juan José Saer, inter multaj aliaj, postulas, ke la literaturo estas fikcio; tio estas, ĉio legata kiel literaturo ne havu rektan referencon kun la reala mondo real.[3] Tio literatura ekzistas nur rilate al la teksto en kiu ĝi aperas. Sed la literaturo, kvankam tio ŝajnas paradoksa, estas en la fono vera, en la senco, ke ties aŭtenteco estas bazita sur sia agnosko kiel fikcio kaj se oni parolas pri la realo, tio okazas ekde la fikcio, pli evidente ekzemple en la historia romano. Saer asertas krome, «ke la vero ne estas necese malo de la fikcio», kaj ke kiam oni decidas por la praktiko de la fikcio oni ne faras tion kun la konfuziga celo manipuli la veron. Pri la hierarkia dependo inter vero kaj fikcio, laŭ kiu la unua posedus pozitivecon pli ampleksan ol la dua, tio estas certe «simpla morala fantasto».

La literatura fenomeno estis ĉiam en konstanta evoluo kaj transformo, tiel ke la kriterio de aparteno de difinita verko al literaturo povas varii laŭlonge de la historio, dum same varias la koncepto de «literatura arto». Tiel, antikva kroniko kiu estis iam verkita kiel montro de la vera realo, hodiaŭ povas esti legata kiel fikcia verko, serĉe de distro, aventuro aŭ emocio. Male iama poeziaĵo eposa, verkita por plialtigi la senton de aparteno al kolektiveco, do kun preskaŭ politika sinteno, povas esti legata hodiaŭ kiel didaktiva verko por lerni pri la historiaj cirkonstancoj.

Rigardinte el tiu vidpunkto, la literaturo estas arto, nome aktiveco de artaj radikoj kiuj uzas kiel esprimrimedo la lingvon, la parolon, kiu ricevas vivon pere de la verkaĵoj mem. Kiel arto, literatura teksto estas des pli literatura, ju pli ĝi apartiĝas el profito, utileco aŭ ajna intereso. Temas pri iela modifo de la realo, plej ofte manipulante la lingvaĵon, ordigante ĝin laŭ preciza sistemo kiu rezultu en estetika emocio.

Barthes: la literaturo kiel praktiko de verkado

Para Barthes la literaturo estas nek aron da verkoj, nek intelekta kategorio, sed praktiko mem de skribo. Ĉu kiel skribpraktiko ĉu kiel teksto, la literaturo estas for de la instituciita povo ĉar en ĝi okazas translokigo de la lingvaj strukturoj, en kiu funkcias tri potencoj: nome "matezo", "mimezo" (arta imitado de la realo) kaj "semiozo" (signifo, enhavo).[4] Ĉar la literaturo estas plimultigo de sciaroj, ĉiu scio havas nerektan lokon kiu ebligas dialogon kun sia tempo. Same kiel ĉe la scienco, en kies randoj moviĝas la literaturo, ĉiam frue aŭ malfrue rilate al tiu: «La scienco estas vasta, la vivo estas subtila, kaj por korekti tiun distancon estas interesa la literaturo».

 
Statuo de brava soldato Švejk, laŭ fama verko de Jaroslav Hašek ĉe stacidomo en Humenné - Slovakio, kie Švejk estis dum la milito.

Aliflanke, la sciaro kiu movigas la literaturo estas nek kompleta nek fina. La literaturo diras nur, ke ĝi scias ion, estas la forta cemento de la lingvo, en kiu oni reproduktas la diversecon de sociolektoj kio konstituas limigitan lingvon aŭ nula grado, atinginte el la literaturo, el la skribpraktiko, senfinan meditadon, aktivecon de signoj.

Tzvetan Todorov: komenco de moderna kategoriigo

Studi la literaturecon kaj ne la literaturon markis la aperon de la unua moderna tendenco en la studoj priliteraturaj: nome la rusa formalismo. Tiu grupo de fakuloj, inter kiuj Tzvetan Todorov, redifinis la esplorobjekton, kiu ne pretis anstataŭi la fokuson al transcendeco. Male, oni studis, ne la verkon, sed la trajtojn de la literatura diskurso kiuj ebligis ĝin. Tiel, la studoj priliteraturaj povis iĝi scienco de la literaturo kiel oni konas ĝin aktuale.

Por kompreni la funkciadon de la literatura diskurso oni devas serĉi ĝin en precizaj verkoj. Por izoligi tiun analizkampon oni devas difini du aspektojn: nome la senco kaj la interpretado. La senco estas la eblo eniri en kunrilato kun aliaj elementoj de tiu sama verko kaj en ties totaleco. Aliflanke, la interpretado estas diferenca depende de la personeco de la kritikisto kaj de ties ideologia sinteno, kaj krome ĝi varias ankaŭ laŭ la epoko kaj kunteksto de produktado de la verko; alivorte, la elemento estas inkludita en sistemo, kiu ne estas tiu de la verko, sed tiu de la kritikisto-leganto.

M. A. Garrido Gallardo: la termino “literaturo”

 
Madame de Staël en 1812, pentraĵo de Vladimir Borovikovskij.

Sekve al Barthes kaj Todorov, Garrido Gallardo ĝisdatigis la difinon de la termino “literaturo”[5] kiel Arto de la parolo opozicie al la aliaj artoj (la pentrarto, la muziko ktp.). Aktuale, tiu estas ties plej klara senco, kiu naskiĝis fine de la 18-a jarcento kaj estis disvolvigita en la verkaro de Mme. de Staël, De la Littérature (1800); kaj kiel Arto de la parolo opozicie al la funkciaj uzoj de la lingvo. Tiuj konceptoj korespondas al limigo inter la kreivaj verkoj (“poezio” en la etimologia senco) kaj la aliaj skribaĵoj kiuj postulas statuson apartan kiel sciencaj. En strikta senco, kiel kreiva verko per la lingvo, la termino literaturo estas la vorto de la 19-a kaj 20-a jarcentoj por signifi tiun realecon. Antaŭe ĝi estis nomita poezio. Ties pluigo en la cifereca mondo de la 21-a jarcento estas foje nomata ciberliteraturociferliteraturo kaj jam ne plu estas literaturo mem: ĝi havas diferencajn komunikajn kondiĉojn. Ĉiuokaze, aktuale, la literaturo plue estas kultura fenomeno tre grava, ĉar ĝi plutenas en sendorma stato la materialojn de la “poezio” kaj survivas plue kun la “ciberliteraturo”, en bonfarta stato.

Evoluo

En antikvaj tempoj, popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis skribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon.

Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj.

Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn ĉapitrojn:

Ĉapitroj pri literaturo de diversaj regionoj
Ĉapitroj pri literaturo de diversaj lingvoj

Specoj poezio kaj prozo

 
Ekzemplo de kaligramo de Guillaume Apollinaire. Tiuj estas tipo de poemo en kiu la skribitaj vortoj estas aranĝitaj tiele ke ili produktas vidan bildon.

Oni distingas du specojn de literatura arto: kaj poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolado ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, ĉar kiam la homoj ne ankoraŭ regis skribadon, la poezia maniero helpis la memoron daŭre konservi la tekstojn; la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro.

Por pli da specoj, vidu:

Ĉapitroj pri diversaj literaturaj specoj

Poezio

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Poezio.

Poezio estas formo de literatura arto kiu uzas estetikajn kaj ritmajn kvalitojn de lingvo por elvoki signifojn aldone al, aŭ anstataŭe, banala ŝajna signifo.[6] Poezio estis tradicie distingita de prozo memstare enkadriĝita en verso. Tiu distingo estas komplika ĉar ekzistas variaj hibridaj formoj kiaj proza poemo[7] kaj prosimetrum,[8] kaj pli ĝenerale pro la fakto ke ankaŭ prozo povas posedi ritmon.[9] Prozo estas gisita en frazoj, poezio en linioj; la sintakso de prozo estas diktita per signifado, dum tio de poezio estas tenita trans metro aŭ la vidaj aspektoj de la poemo.[10] Antaŭ la 19a jarcento, poezio estis ofte komprenita por esti io metita en metrikaj linioj; sekve, en 1658 difino de poezio estas "ajna speco de subjekto konsistanta el ritmo aŭ versoj".[6] Eventuale kiel rezulto de la influo de Aristotelo (lia Poetiko), "poezio" antaŭ la deknaŭa jarcento estis kutime malpli teknika nomo por verso ol normiga kategorio da fiktiva aŭ retorika arto.[11] Kiel formo ĝi povas dati de antaŭ legopovo, kie la plej fruaj verkoj estas kunmetitaj ene kaj daŭrigitaj per parola tradicio;[12][13] tial ĝi konsistigas la plej fruan ekzemplon de literaturo.

Prozo

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Prozo.
 
El ingenioso hidalgo Don Quixote de la Mancha (1605) estas unu el la plej gravaj fruaj prozaj verkoj, fame konata tutmonde kaj tradukita en Esperanton.

Prozo (latine prosa, greke πроза) estas ordinara parolo aranĝita nek laŭ versmezuro nek laŭ drama formo, t.e. ne nur beletro senversa (normala rakontado), sed ankaŭ tekstoj instruaj, fakaj, ĵurnalistaj.

La difino de prozo estas iusence negativa, kiel tio, kio ne estas poezio. Tial ne estas facile analizi la diversajn specojn de prozo. Laŭ la celo de aŭtoro eblas plej facile distingi inter beletra kaj utileca prozoj; beletro esence sekvas artajn celojn similajn al tiuj de poezio, dum ke utileca prozo emfazas la enhavon de teksto kaj ĝian komunikadon. Komunaĵoj de tiuj du kampoj povas okazi en propagando kaj varbado.

Pro la kontraŭeco de prozo al poezio la adjektivo "proza" akiris la kromsignifon "senpoezia", "ordinara".

En la antikva kaj mezepoka tempoj oni ne diferencigis inter beletra kaj faka stilo, sed ankaŭ nun kelkaj ĝenroj staras sur la dislimo de beletro kaj ĵurnalismo.

Literaturo kiel socia procezo

Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin.

La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.

Duncan Charters en sia artikolo Kial valoras legi literaturon en Esperanto?, surbaze de la opinioj esprimitaj fare de lernantoj el liaj kursoj pri hispana literaturo, komentas diversajn ideojn rilatajn al la graveco legi literaturon. Inter allogaĵoj listiĝas la granda vivvarieco, vasta perspektivo, eblo revivigi historion, montro de vivdefioj, la diverseco de komprenaj niveloj ("sama literatura verko povas komuniki tute malsamajn sentojn al diversaj legantoj"), la atentigo al sociaj problemoj ktp. Pri la Esperanta literaturo oni emfazas la gravecon de ties "esprimiva kapablo", nome la kvalito de tradukoj ebligas la superon super tradukoj al aliaj lingvoj. Oni montras la partikularecon, ke en Esperantujo tre ofte novbakitaj lernantoj jam deziras verki, eĉ literature.[14]

Literatura rondo aŭ verkista grupo aŭ asocio, bando aŭ fako estas grupo de poetoj, verkistoj, kreivuloj kaj intelektuloj, kiuj flegas kaj konservas kreajn kaj sociajn ligojn inter ili. Kutime ekzistas vasta konsento inter la membroj pri la enhavo kaj formalaj metodoj por literatura kaj poezia kreado, kaj ofte ĉi tiu interkonsento ankaŭ estas formulita kiel manifesto, laŭ kiu la membroj de la grupo kreas. La membroj de la literatura grupo kutime traktas ne nur literaturon sed ankaŭ rilatajn temojn kiel plastan arton, filozofion, psikologion kaj similajn.

Literaturo kiel scienca celo

  • Literaturteorio, Literatura teorioTeorio de la literaturo estas la sistema studo de la naturo de literaturo kaj de la metodoj analizi literaturon.[15] Tamen, literaturistaj fakuloj jam ekde la 19a jarcento ofte inkludis — aldone al, aŭ eĉ anstataŭ literaturteorio striktasence — konsiderojn de intelektula historio, morala filozofio, kaj aliajn interfakajn temojn kiuj estas elstaraj al la maniero kiel homoj interpretas signifon.[15] En homa scienco, la lasta stilo de fakularo estas elkreskaĵo de kritika teorio kaj estas ofte nomata simple "teorio".[16] Kiel konsekvenco, la termino "teorio" iĝis ombreltermino por vario de fakulaj alproksimiĝoj al legado de tekstoj. Multaj el tiuj alproksimiĝoj estas formitaj de variaj tendencoj de eŭropaj filozofio kaj sociologio.
  • Literaturscienco estas la ĝenerala scienca okupiĝo pri literaturo. Laŭ vasta kompreno ĝi ampleksas subfakojn kiel literatura historio, literatura kritiko, literaturinterpretado, literaturteorio kaj tekstkritiko.
  • Literatura kritiko estas la studo, pritaksado kaj interpretado de literaturo. Moderna literatura kritiko estas ofte informata de la literatura teorio, kio estas la filozofa studo de ties metodoj kaj celoj. Kvankam ambaŭ aktivaĵoj estas tre proksime rilataj, literaturaj kritikistoj estas ne ĉiam, kaj certe ne estis, teoriistoj.

Aliaj artikoloj pri literaturo

Literaturo laŭ regionoj

Afrika literaturo - Barata literaturo - Eŭropa literaturo - Islama literaturo - Latinamerika literaturo - Nordamerika literaturo

Literaturo laŭ lingvo

Angla - Araba - Armena - Belarusa - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Irlanda - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Skotgaela - Slovaka - Slovena - Sveda - Turka - Urdua poezio - Vjetnama

Literaturo laŭ formo aŭ ĝenro (Literaturaj ĝenroj)

Prozo

Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano

Poezio

Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Kaligramo - Limeriko - Poemo - Renko - Romanco - Soneto - Tankao - Verso

Apartaj specoj

Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo.

Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco

Literaturo laŭ rimedoj

Esprimmanieroj - Figuroj - Parolfiguroj - Sonfiguroj - Vortfiguroj - Rimo

Literaturo laŭ enhavoj

Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo aŭ Scienca literaturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo aŭ Amafera literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj - Veturliteraturo

Literaturo laŭ skoloj

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Literatura movado.
Dadaismo - Klasikismo - Kreadismo - Magia realismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Superrealismo

Literaturo laŭ famo

Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto (kompilita de William Auld) - Literaturpremioj

Literaturo laŭ distribuo

Parola literaturo - Elektronika literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo

Famaj verkistoj

Vidu ĉe Verkistoj.

Diverse

Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento
Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Duncan Charters, Kial valoras legi literaturon en Esperanto?, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 761-768.
  2. «10 Características del Siglo de Oro». Alirita la 30an de Aprilo 2021.
  3. Saer, Juan José El concepto de ficción.
  4. Barthes, Lección Inaugural, pp. 120-124.
  5. Garrido Gallardo, Miguel Ángel (30a de decembro 2009). «/Literatura/ Investigaciones sobre el campo entre poesía». Revista de literatura 71 (142): 379-406. ISSN 1988-4192. doi:10.3989/revliteratura.2009.v71.i142.87. Konsultita la 19an de aprilo 2020.
  6. 6,0 6,1 poetry, n.. Oxford English Dictionary. OUP. Alirita 13a Februaro 2014.
  7. Poetic Form: Prose Poem. Poets.org. Academy of American Poets. Alirita 15a Februaro 2014.
  8. Preminger, The New Princeton Encyclopedia of Poetry and Poetics, 981
  9. Preminger, The New Princeton Encyclopedia of Poetry and Poetics, 979
  10. Preminger, The New Princeton Encyclopedia of Poetry and Poetics, 938–9
  11. Ross, "The Emergence of "Literature": Making and Reading the English Canon in the Eighteenth Century", 398
  12. Finnegan, Ruth H.. (1977) Oral poetry: its nature, significance, and social context. Indiana University Press.
  13. (1953) “Oral-Formulaic Character of Anglo-Saxon Narrative Poetry”, Speculum 28 (3), p. 446–67. doi:10.2307/2847021. Alirita 13a Februaro 2014.. 
  14. Duncan Charters, Kial valoras legi literaturon en Esperanto?, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 761-768.
  15. 15,0 15,1 Culler 1997, p. 1
  16. Searle, John. (1990) "The Storm Over the University", The New York Review of Books, 6a de decembro, 1990.

Bibliografio

  • Aguiar e Silva, Vítor Manuel. Teoría de la literatura. Madrid: Editorial Gredos, S.A., 1972. pp. 10-13.
  • Aullón de Haro, P., Idea de la Literatura y Teoría de los Géneros literarios, Salamanca: Universidad de Salamanca, 2016.
  • Peter Barry. Beginning Theory: An Introduction to Literary and Cultural Theory. ISBN 0-7190-6268-3.
  • Barthes, Roland. Placer del texto y lección inaugural. México: Siglo XXI, 1986.
  • Castagnino, Raúl H. ¿Qué es la literatura? La abstracción «Literatura, naturaleza y funciones de lo literario». Buenos Aires: Editorial Nova, 1992.
  • Jonathan Culler. (1997) Literary Theory: A Very Short Introduction. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-285383-X.
  • Terry Eagleton. Literary Theory: An Introduction. ISBN 0-8166-1251-X.
  • Miguel Ángel Garrido Gallardo, Lubomir Dolezel et alii. El lenguaje literario. Vocabulario crítico. Madrid: Editorial Síntesis, 2009.
  • The Johns Hopkins Guide to Literary Theory and Criticism. ISBN 0-8018-4560-2.
  • Kayser, Wolfgang. Interpretación y análisis de la obra literaria. Hispanlingva versio de María D. Mouton kaj Valentín García Yebra. Madrid: Editorial Gredos, 1992.
  • Todorov, Tzvetan. Theorie de la littérature. Textes des formalistes ruses présentés et traduits par Tzvetan Todorov. París: Aux Éditions du Seuil, 1965
  • Wellek, R. kaj A. Warren. Teoría de la literatura. Madrid: Gredos, 1959.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Literatura en la hispana Vikipedio.