Percy Bysshe Shelley

angla poeto

Percy Bysshe SHELLEY (naskiĝis la 4-an de aŭgusto, 1792, mortis la 8-an de julio, 1822) estis angla poeto. Li estis grava reprezentanto de la Romantismo.

Percy Bysshe Shelley
Portreto de Shelley fare de Amelia Curran
Portreto de Shelley fare de Amelia Curran
Persona informo
Percy Bysshe Shelley
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1792 (1792-08-04)
en Horsham
Morto 8-an de julio 1822 (1822-07-08) (29-jaraĝa)
en Gulf of La Spezia
Mortis pro Ŝiprompo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Drono Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tombejo nekatolika (Romo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Elan Valley vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)
Reĝlando Italio
Reĝlando de Granda Britio (–1801)
Svislando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitata Kolegio (1810–)
Eton College (1804–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Percy Bysshe Shelley
Familio
Patro Timothy Shelley (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Elizabeth Pilford (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Helen Shelley (en) Traduki, Margaret Shelley (en) Traduki, John Shelley (en) Traduki kaj Elizabeth Shelley (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Mary Shelley (1816–1822)
Harriet Westbrook (en) Traduki (1811–1816) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ianthe Eliza Shelley (en) Traduki
 ( Harriet Westbrook (en) Traduki)
Percy Florence Shelley (en) Traduki
 ( Mary Shelley)
Clara Everina Shelley (en) Traduki
 ( Mary Shelley)
William Shelley (en) Traduki
 ( Mary Shelley)
Charles Bysshe Shelley (en) Traduki
 ( Harriet Westbrook (en) Traduki)
Clara Shelley (en) Traduki
 ( Mary Shelley) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo lingvisto
romanisto
verkisto
dramaturgo
poeto
tradukisto
libretisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Ozymandias ❦
Love's Philosophy ❦
La Nubo ❦
Prometeo Malligita vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Percy Bysshe Shelley naskiĝis en Field Place (nuntempe apartenanta al Horsham respektive Warnham en la graflando Sussex), kiel filo de nobela familio. Lia patro estis parlamentano. Li estis instruata en la renoma Eton College, kie aliaj studentoj tiranis lin, kaj ekstudis en Oksfordo, sed devis en 1811 forlasi la universitaton pro sia ateisma flugfolio The Necessity of Atheism (La nepreco de ateismo). En la sama jaro li edziĝis al Harriet Westbrook, filino de gastejestro kaj amikiĝis kun la filozofo William Godwin. Dum restado en Irlando li ĉeestis naciismajn manifestaciojn kaj verkis pamfleton Parolado al la irlanda nacio. Tio altiris la atenton de la britaj instancoj.

Lia edzeco estis, por li, nekontentiga kaj li ofte forlasis sian edzinon kaj filinon (Ianthe Shelley, 1813-1876). Baldaŭ li enamiĝis al Mary, la dek-ses-jara filino de Godwin kaj en 1814 li vojaĝis kun ŝi al Svislando. Ilin akompanis ŝia duon-fratino Jane (poste Claire) Clairmont, ankaŭ dek-ses-jara. Post nur ses semajnoj la eta grupo revenis al Britio, senmona. Tie, la patro de Mary, William Godwin, antaŭa proponanto de libera amoro, rifuzis helpi ilin.

En 1816 Shelley kaj Mary denove iris al Svislando, ĉi-foje instigataj de Claire Clairmont, kiu estis en tiu lando, kaj uzis la ĉe-eston de la paro por altiri Byron al Ĝenevo (Claire kaj Byron estis ĝuintaj am-aferon, sed li perdis intereson pri ŝi). La du poetoj amikiĝis kaj luis najborajn domojn apud la lago Ĝenevo. Fine de la somero de 1816, Shelley, Mary kaj Claire denove revenis al Britio. En decembro, Harriet, la edzino de Shelley, dronis sin en Londono kaj li edziĝis al Mary Wollstonecraft Godwin, kiu sub la nomo Mary Shelley mem fariĝis fama aŭtorino. La celo de la geedziĝo estis parte por havi la varton de la infanoj de Shelley kaj Harriet, sed la tribunalo decidis ke la infanoj devos loĝi kun la gepatroj de Harriet.

Shelley kaj Mary loĝis en la vilaĝo Marlow, Buckinghamshire, kie ankaŭ loĝis amiko de Shelley, la romanisto Thomas Love Peacock. Aliaj amikoj estis Leigh Hunt kaj John Keats. Shelley verkis kaj poemojn kaj politikajn pamfeltojn.

En 1818 Shelley, Mary, Claire kaj Allegra (filino de Claire kaj Byron) vojaĝis al Venecio, kie Byron restis. Ekde tiam ĝis sia morto Shelley restis en Italio. La 8-an de julio 1822 li mortis pro boatakcidento en la Golfo de Spezia, Italio.

La verkaro de Percy Bysshe Shelley respegulas sopiron al libereco kaj harmonio, same kiel proteston kontraŭ ĉiu formo de subpremo. Li kredis ke la religio kaj la leĝoj estas ideologiaj iloj de ŝtataj registaroj. Pro siaj kredoj li estis multe kritikata dum sia vivo.

Kelkaj poemoj estas esperantigitaj de William Auld kaj Kálmán Kalocsay.

Listo de verkoj

redakti
  • Zastrozzi (1810)
  • St Irvyne (1810)
  • The Necessity of Atheism (La Nepreco de Ateismo, 1811)
  • Queen Mab: a Philosophical Poem (Reĝino Mab: filozofia poemo, 1813)
  • A Vindication of Natural Diet (Depostulado de Natura Dieto, 1813)
  • Alastor, or The Spirit of Solitude (Alastor, aŭ la Spirito de Soleco, 1815)
  • Mont Blanc (1816)
  • Hymn to Intellectual Beauty (Himno al Intelekta Beleco, 1817)
  • Laon and Cythna (1817)
  • The Revolt of Islam (La Ribelo de Islamo, 1817)
  • Ozymandias - soneto (1818)
  • Plato, The Banquet (or Symposium) - traduko el la greka de la Simpozio de Plato (1818)
  • The Cenci (1819)
  • Ode to the West Wind (Odo al la Okcidenta Vento, 1819)
  • The Masque of Anarchy (La Masko de Anarkio, 1819)
  • Men of England (Viroj de Anglio, 1819)
  • England in 1819 (Anglio en 1819, 1819)
  • The Witch of Atlas (La Sorĉistino de Atlaso, 1819)
  • A Philosophical View of Reform (Filozofia Konsidero de [Politika] Reformo, 1819)
  • Julian and Maddalo (1819)
  • Prometheus Unbound (Prometeo Malligata, 1820)
  • To a Skylark (Al Alaŭdo, 1820)
  • Adonais (1821)
  • Hellas (1821)
  • A Defence of Poetry (Defendo de Poezio, eld. 1840)
  • The Triumph of Life (La Triumfo de la Vivo, 1822, ne-finita, eld. 1824 post la morto de la poeto)

En Esperanto aperis

redakti

Odo al la okcidenta vento ; La indiana serenado / Percy Bysshe Shelley. - En: Tutmonda sonoro / Hrsg.: Kalocsay, Kálmán ; p. 407 - 410, vol. 2.