Mary Shelley

angla verkistino

Mary SHELLEY [meri ŝeli] (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1797 en Londono; mortis la 1-an de februaro 1851 en Londono) estis angla verkistino.

Mary Shelley
Persona informo
Mary Shelley
Naskonomo Mary Wollstonecraft Godwin
Naskiĝo 30-a de aŭgusto 1797
en Londono, Anglio, Unuiĝinta Reĝlando
Morto 1-a de februaro 1851
en Londono, Anglio, Unuiĝinta Reĝlando
Mortis per cerba tumoro vd
Tombo St Peter's Church, Bournemouth vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Londono vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio vd
Subskribo Mary Shelley
Familio
Patro William Godwin vd
Patrino Mary Wollstonecraft vd
Gefratoj William Godwin the Younger • Claire Clairmont • Fanny Imlay vd
Edz(in)o Percy Bysshe Shelley
Infanoj Clara Everina Shelley • William Shelley • Percy Florence Shelley • Clara Shelley vd
Profesio
Okupo verkistino
Laborkampo fikcio vd
Verkado
Verkoj La Lasta Viro ❦
Frankenŝtejno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Mary Shelley estis filino de la filozofo William Godwin kaj ties edzino Mary Wollstonecraft. La patro estis fama iniciatinto de la utopia socialisma movado kaj unu el la unuaj teoriistoj de la anarkiismo. La patrino estis unu el la unuaj feministoj, ege revolucia en sia epoko, ĉar ŝi defendis, ke edukado estu egaliga por ĉiu homa estaĵo ĉu viro ĉu virino, ke tiu egaleco devus esti agnoskita de la leĝaro kaj ke virinoj agadu en politiko. Tamen la patrino mortis nur 11 tagojn post la nasko de la estonta verkistino, kiu pro tio neniam ekkonis ŝin. La patro reedziĝis al vidvino, kiu ne bone traktis Mary; ŝi tamen bone rilatis al la patro kaj ricevis de li bonan edukadon. En 1816 ŝi edziniĝis al la poeto Percy Bysshe Shelley. La rilato komenciĝis en 1814, kiam Mary estis nur 16-jara kaj Shelley estis jam edzo, sed malkontenta pri sia edza vivo. Ambaŭ geedzoj estis tre interligitaj kaj kunhavis saman intelektan viglon, estis vegetaranoj kaj bestodefendantoj. Nur la ideo pri libera amo estis lia kaj ne ŝia. Ili havis gefilojn kaj loĝis en diversaj lokoj de Anglio kaj Italio. La unua filino supervivis nur unu monaton, kio deprimis ŝin. En 1819 ankaŭ la filo William, 3-jara, mortis pro paludismo; samjare naskiĝis la ununura filo, kiu supervivis, nome Percy Florence Shelley. En 1822 la edzo mortis drone, kiam li estis nur 30-jara. Tiam ŝi dediĉis sin al la aranĝo kaj publikigo de lia verkaro. Ŝi forpasis en Londono pro cerba kancero februare de 1851, estante 53-jara.

Verkoj redakti

Ŝi verkis romanojn, rakontojn kaj biografiojn. Ŝia plej fama verko, la romano Frankenstein, or the Modern Prometheus, estiĝis en la vilao de Lord Byron en Svislando en la jaro 1816. Inspirite de hororaj fantaziaĵoj rakontataj dum noktaj fulmotondroj, ŝi elpensis la figuron de la sciencisto Victor Frankenstein, kiu el korpopartoj de mortintoj faris novan homon. En 1818 la verko unuafoje publikiĝis. El ŝiaj pliaj verkoj nur The Last Man (1844), inteligenta romano pri fora estonto, elstaras. Krome Matilda estas novelo, kiu ne publikiĝis ĝis 1850. Ŝi nuntempe estas foje rigardata kiel la unua verkistino de sciencfikcio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti