Fikcio estas imagema formo de ajntipa rakonto kreita de la imagopovo,[1][2] nome unu el la kvar sistemoj de diskurso. Kvankam la vorto fikcio estas derivita de la latina fingo, fingere, finxi, fictum "formi, krei", verkoj de fikcio ne devas esti tute imagaj kaj povas inkluzivi ankaŭ realajn homojn, ejojn, detalojn kaj eventojn. Fikcio povas esti skribita literaturo en noveloromano kaj similaj. Ĝi ankaŭ eblas esti parola, prezentita kiel filmo, teatraĵo, vivoteatraĵoj, radiodramo, televidprogramo, komputilaj ludoj, rolludoj, kaj ankaŭ vida, kiaj ĉe pentrarto, ornamarto ktp. Kvankam fikciaĵoj ne ĉiuj estas artemaj, ĝi ĝenerale estas konsiderata kiel formo de amuzaĵoartaĵo. Ĉiuokaze ĝenerale la termino fikcio estas uzata ĝenerale por aludi al la fikcia literaturo,[3] kio inkludas romanojn, novelojn, rakontojn, kaj teatraĵojn. Fikcio konstituas ago de kreiva inventado, tiele ke fideleco al la realo tipe ne estas konsiderata;[4] alivorte, fikcio supozeble ne prezentas nur rolulojn kiuj estas realaj personoj aŭ priskribojn kiuj estas fakte veraj. La kunteksto de fikcio estas ĝenerale malferma al la interpretado, pro la libero de la fikcio el ajna necesa inkrustado en realo;[5] tamen, kelkaj fikciaj verkoj estas postulitaj, aŭ eĉ etikeditaj, kiel historie aŭ laŭfakte akurataj, malfaciligante la tradician distingon inter fikcio kaj nefikcio.[6] Fikcio estas klasigo aŭ kategorio, pli ol specifa literatura maniero aŭ ĝenro, se ne uzata en pli mallarĝa senco kiel sinonimo por partikulara literatura fikcia formo.[7]

La "Ĉapelisto", rolulo en fikcia romano, La Aventuroj de Alico en Mirlando.
En la sama verko de Lewis Carroll la ĉefrolulo de fikcia Alico eĉ se bazita sur reala knabino, ludanta tute fantasta matĉo de kroketo.

Fikcio estas komparata al nefikcio, prezento de temo kiu estas verŝajne konsiderata kiel fakto.[8] Fikcio kun elementoj de nefikcio estas ankoraŭ ofte konsiderata kiel fikcio.

Realo kaj fikcioRedakti

Fikcio estas ofte subdividita en vario de subtipoj, aŭ ĝenroj, el kiuj ĉiuj tipe estas difinitaj de rakontaj teknikoj, tonoj, enhavoj aŭ aliaj populare difinitaj kriterioj. Sciencfikcio ofte antaŭdiras aŭ supozas teknologiojn kiuj estas ne realaĵoj en la tempo de la verkokreado. Por ekzemplo, la romano de Jules Verne nome De la Terre à la Lune (El la Tero al la Luno) estis publikigita en 1865 kaj nur en 1969 la kosmonaŭto Neil Armstrong surluniĝis. La historia fikcio lokigas imagitajn rolulojn en realajn historiajn eventojn. En la frua historia romano Waverley de Walter Scott la fikcia rolulo Edward Waverley renkontiĝas kun la historia figuro de Bonnie Princo Karĉjo kaj partoprenas en la Batalo de Prestonpans.

 
Kovrilpaĝo de La Hobito de J. R. R. Tolkien, en kies verkoj estaĵoj parolas fikciajn artefaritajn lingvojn.

Nerealisma fikcio tipe inkludas historion kies okazaĵoj ne povas okazi en la reala vivo, ĉar ili okazas en alternativa universo, en alternativa historio de la mondo diferenca el iu nuntempe subkomprenita kiel vera, aŭ en iu alia neekzistanta loko, aŭ ĉar ili postulas maleblan teknologion (tempomaŝinojn) aŭ devojiĝon el la nuntempe subkomprenitaj leĝoj de scienco. Fikciaj verkoj kiuj eksplicite postulas supernaturajn, magiajn aŭ logike maleblajn elementojn estas ofte klasitaj ene de la ĝenro de fantasto, kiaj la verkoj de Lewis Carroll nome Alico en Mirlando, de J. K. Rowling nome Harry Potter, kaj de J. R. R. Tolkien nome The Lord of the Rings. Fikciaj verkistoj kaj kreantoj laŭlonge de la historio ofte uzas kaj uzis imagajn estaĵojn kiaj drakoj kaj fe(in)oj en fikciaj verkoj.[9]

Kelkaj verkoj de fikcio estas bazataj sur vera historio, fikciigita rakonto aŭ rekonstruita biografio.[10] Ofte, eĉ kiam la aŭtoro plendas ke la historio estas vera, tiu povas enmeti gravajn aldonaĵojn kaj subtrahaĵojn el la vera historio faritaj por igi la rakonton pli interesa. Alia tia ekzemplo estus la verko de Tim O'Brien nome The Things They Carried (La aĵoj kiujn ili kunportis), nome serio de noveloj de historia fikcio pri la Vjetnama milito.

Laŭ terminoj de la tradicia separo inter fikcio kaj nefikcio, la linioj estas nuntempe ofte svagaj, montrante plie koincidon ol reciprokan ekskludon, speciale ĉar la realo povas esti prezentita pere de imagecaj kanaloj kaj konstruaĵoj, dum, samtempe, imago povas okazigi gravajn konkludojn pri realo kaj vero. Literaturkritikisto James Wood asertas ke "fikcio estas kaj artefariteco kaj verŝajneco," signife ke ĝi postulas kaj kreiva inventemo same kiel ioma akceptebla grado de kredebl(ec)o,[11] nome nocio ofte enkadrita en esprimo de la poeto Samuel Taylor Coleridge nome intenca suspendo de dubeco. Ankaŭ, senfinaj fikciaj ebloj markas la maleblon tute koni realon, provokeme demonstrante ke ne estas kriterio por mezuri konstruon de realo.[12]

Formoj de fikcioRedakti

Fikcio povas aperi en multaj formoj: kaj beletraj kaj spektaklaj. Tradicie, fikcio inkluzivas romanojn, novelojn, fabelojn, poezion, teatraĵojn, kaj epopeojn, tamen ĝi nun ankaŭ inkluzivas filmojn, komiksojn, videoludojn, kaj aliajn formojn.

La metafikcio estas formo de literaturo aŭ de memreferenca rakontostilo kiu temas pri aferoj de arto kaj pli precize pri la mekanismoj de fikcio mem.

Teknologiaj influoj de fikcioRedakti

 
Elektronika legilo

Moderne, teknologio grandparte influas la disvastigon kaj traktadon de fikcio. La vasta atingo de fikcio per retejoj kiel Projekto Gutenberg permesas atingon al multaj verkoj en Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj. Kopirajto - la rajto por kopiado de verko - helpas, ke la verkisto havigas sian verkon ĉar tiu profitas el tio, sed ankaŭ malhelpas la disvastigon de fikcioj kiuj estus pli etendaj sen tiaj baroj. Per la uzado de komputilo eblas interaktiva fikcio. Per la Interreto, fervoruloj kunlaboras po krei verkoj de fervorfikcio bazite sur popularaj filmoj kaj aliaj fikciaj formoj. Fikcio ankaŭ povas esti kreita kunlabore per vikio.

Elementoj de fikcioRedakti

Literaturo estas arto pli ol scienco, do ĉiuj elementoj de fikcio ne nepre ekzistas en ĉiu verko.[13] Tamen, ofte fikcio uzas multajn el la jenaj elementoj por trakti sian temon. Temo mem ne estas elemento de fikcio, sed estas la rezulto de la aplikado de individuaj elementoj inter aliaj.

Kvankam "Fikcio" kaj "Rakonto" ne estas sinonimaj terminoj kaj konceptoj (ĉar ne ĉia fikcio estas rakonta, nek ĉia rakonto estas fikcia), la rakonto en si mem estas la hegemonia maniero prezenti fikciajn mondojn. Pro tio ekzistas koncepto konata kiel "tutrakontismo", konsistanta en la apliko (foje troa) de la iloj por rakonta analizado, tradicie disvolvigitaj en la fako de la kritiko de la literaturo, por ajna el la formoj en kiuj povas prezentiĝi la fikcio: kino, teatro, televido, bildoliteraturo, videoludoj ktp. La rakontologio aŭ studo de la rakontaro, disvolvigita fundamente de la strukturismaj tendencoj laŭlonge de la 20a jarcento, fokusas ĉefe al kvar de la elementoj kiuj konstituas la rakonton: nome la rakontisto, la roluloj, la tempo kaj la spaco.

RakontantoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo rakontanto.
 
En la bildo, Sherlock Holmes (dekstre) kaj Doktoro Watson (maldekstre); ilustraĵo de Sidney Paget por la rakonto de Arthur Conan Doyle titolita La greka interpretisto.
Holmes estas kaj rolulo de la historio kaj kiu plenumas tie la ĉefan funkcion de rakontanto.

La rakontanto estas la ento ene de rakonto kiu diras la rakonton al la leganto. Ĝi estas unu el la tri entoj necesaj por ia ajn rakontado. La aliaj du estas la aŭtoro kaj la leganto (aŭ respektive aŭdantaro). La aŭtoro kaj la leganto ambaŭ loĝas en la reala mondo. Estas la funkcio de la aŭtoro krei alternativan mondon, homojn, kaj okazaĵojn en la historio. Estas la funkcio de la leganto kompreni kaj interpreti la rakonton. La rakontanto ekzistas ene de la mondo de la historio (kaj nur tie — kvankam en nefikcio la rakontanto kaj la aŭtoro povas sampersoni, ĉar tie la mondo reala kaj la mondo rakonta samas) kaj prezentas ĝin laŭ maniero komprenebla al la leganto. Verkista elekto pri rakontanto estas decidiga por tio, kiel fikcian verkon perceptos la leganto.

Unupersonaj rakontantojRedakti

Ĝenerale, unuapersona rakontanto alportas plian fokuson sur la sentojn, opiniojn, kaj perceptojn de la specifa rolulo en la rakonto, kaj sur tion, kiel la rolulo vidas la mondon kaj la opiniojn de la aliaj roluloj. Se la verkisto celas eniri la mondon de la rolulo, tiam ĝi estas bona elekto, kvankam triapersona limigita rakontanto estas alternativo kiu ne postulas, ke la verkisto malkaŝu ĉion kion ne scius unuapersona rakontanto-rolulo. Triapersona ĉioscia rakontanto provizas panoraman vidon pri la mondo de la historio, rigardante en multajn rolulojn kaj en la pli vastan fonon de la rakonto. Por historioj en kiuj la kunteksto kaj la vidoj de multaj roluloj gravas, triapersona rakontanto estas pli bona elekto.

Multoblaj rakontantojRedakti

Verkisto povas elekti, ke kelkaj rakontantoj rakontu el iom diversaj vidpunktoj. Tiuokaze, la leganto decidu tion, kiu rakontanto ŝajnas plej fidinda por la unuopaj partoj de la historio. Vidu ekzemple la verkojn de Louise Erdrich. Ĝenerale la verkoj kiuj estas rakontataj de multaj rakontantoj laŭvice komplikigas la taskon de la leganto, kiu foje devas peni por distingi aŭ memori kiu rakontas en preciza momento; aliflanke tiaj verkoj riĉigas la perspektivojn kaj la finan rezulton de la emocioj en la leganto kiu disponas el pli abunda perspektivaro kaj povas krei mozaikecan komprenon. Iela troigo de tiaj literaturaj ludoj povas rezulti en duonigo de la paĝo en du vertikalaj duonoj (same kiel en malnovaj libroj) tiel ke en unu kolumno aperas la rakonto de unu rakontanto kaj en la apuda tiu de alia rakonto, kiu ne montru la saman rigardon al la sama okazo (Vidu ekzemple "La saga/fuga de J. B." de Gonzalo Torrente Ballester.

Nefidinda rakontantoRedakti

Nefidinda rakontanto estas forto malantaŭ la potenco de unuapersonaj rakontoj, kaj provizas la solajn senantaŭjuĝajn indicojn pri la karaktero (trajtoj) de la rakontanto. Ĝisiome ĉiuj rakontantoj estas nefidindaj, diversantaj laŭgrade de la fidinda Iŝmael en Moby Dick ĝis la ege mensfebla Benjy en La sono kaj la furiozo (en:The Sound and the Fury de William Faulkner) kaj la krimula Humbert Humbert en Lolita. Aliaj notindaj ekzemploj de nefidindaj rakontantoj inkluzivas la ĉefserviston Stevens en La restaĵoj de la tago (en:The Remains of the Day de Kazuo Ishiguro), Nick Carraway en The Great Gatsby, kaj Holden Caulfield en The Catcher in the Rye. Nefidindaj rakontantoj ne limiĝas al fikcio. Memoraĵoj, membiografioj kaj membiografia fikcio havas la aŭtoron kiel kaj rakontanto kaj rolulo; kaj foje okazas, ke la aŭtoro mem trudas specifan version de la rolulo al la rakontanto (eĉ se temas pri triopa individuo) por ricevi pli favoran akcepton de la leganto. Foje la aŭtoro laŭcele faras la rakontanton nefidinda kiel Jim Carroll en La korbopilkaj taglibroj (en:The Basketball Diaries).

IntrigoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo intrigo.

Intrigo, aŭ rakontlinio, estas ofte listigita kiel unu el la fundamentaj elementoj de fikcio. Ĝi estas la formado kaj ordigo de la eventoj de rakonto. Je malgranda nivelo, intrigo konsistas de ago kaj reago (ĉefe cele al konflikto), ankaŭ konata kiel stimulo kaj respondo. Je pli granda nivelo, intrigo havas komencon, mezon, kaj finaĵon. Intrigo estas ofte montrita kiel arko kun zigzaga linio montranta la altigon kaj malaltigon de agado. Intrigo estas komponita de unu aŭ pliaj scenoj, kiuj siavice ankaŭ povas havi siajn proprajn intrigajn fluojn.

 
La arbo de la sciado de Pío Baroja interplektas du ĉefajn intrigojn kun tre duarangaj aliaj epizodoj.

Tia varieco rezultas en ampleksa gamo el la plej simplaj intrigoj al la plej komplikaj. La plej simplaj povas konsisti en nur unusola fadeno de unusola rolulo protagonista, kiu trairas diversajn epizodojn ĝis la verkofino. En mezkomplikaj intrigoj povas okazi temposaltoj, kiuj povas klarigi la rilaton inter epizodoj, spite la malfacilon por la leganto kompreni neliniajn intrigitineron; oftas ekzemple en filmoj agadkomenco per la reala fino (mortokondamnito en prizono kiu memoras sian vivon, kiu kondukis lin al tia situacio). En pli komplikaj intrigoj povas okazi interplektiĝo de diversaj agadfadenoj kiuj povas montri reciprokan rilaton aŭ ne; ekzemple en La arbo de la sciado de Pío Baroja aperas diversaj fadenoj, sed fokuse al la rilato de la protagonisto Andrés kun lia onklo en la mezo de la romano kaj kun lia edzino en la tria triono de la verko, dum fluas aliaj agadfadenoj. Rekordo estas en mozaikecaj verkoj, en kiuj estas multe da roluloj, kiuj sekvas siajn proprajn intrigojn aŭ vivofluojn, kiel en La granda kaldrono de John Francis, kiu montras rolulojn en militepoko, sed en diversaj agadoj ĉu en ariergardo (Skotlando, Londono) ĉu en milito (kazernoj, tranĉea fronto) ĉu en la Unua ĉu en la Dua Mondmilito.

Fundamente elemento de la intrigo kaj en literaturo kaj en filmoj estas la surprizo, kiu povas emociigi, distri kaj eĉ kortuŝi la leganton (respektive spektanton). Ekzemple en krimromanoj (aŭ nigra filmo) multaj intrigoj estas muntitaj sur la neceso malkovri kiu estas la murdisto, krimulo ktp., aŭ kiel oni esploru tiun aferon. La intrigo des pli riĉiĝas, se, spite la disdonitajn ŝlosilojn, la fina rezulto estas surpriza. Tamen kiam la strukturaj rimedoj de verkoj elĉerpiĝas, la verkisto povas turni sin al radikala solvo, kiel ekzemple la absoluta nuligo de la surprizo en la intrigo. Ekzemple en la romano Crónica de una muerte anunciada (Kroniko pri anoncita morto) de Gabriel García Márquez la leganto scias jam de la komenco ke okazos murdo, kaj kiu estos la murdito kaj kiuj la murdintoj; tiel la intrigo devas devojiĝi ne al la malkovro de la ĉefaj elementoj de la ĉefa ago, sed al la esploro fare de ĵurnalisto, kiu post multaj jaroj revenas al la loko por klarigi inter la diversaj versioj de la faro pri kio, kiel kaj kial vere okazis kaj la precizon de la detaloj.

RoluloRedakti

 
Rolulo Xiren en la ĉinlingva romano Ruĝdoma sonĝo.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo rolulo.

Rolulo (aŭ pli specife fikciulo) estas iu estaĵo kiu havas iun ajn influon en la rakonto. Rolulo ne devas esti homo, ekzemple en Winnie-la-Pu la roluloj estas pluŝbestoj, aŭ la komputilo HAL en 2001: A Space Odyssey. Rolulo ankaŭ povas esti tute ekster la rakonto, ekz-e la rolulo Godot en Atendante Godot de Samuel Beckett. Roluloj povas esti bazitaj de realaj homoj, aŭ tute imagitaj de la verkisto.

La bazaj specoj de roluloj estas la protagonisto aŭ ĉefrolulo, la kontraŭuloantagonisto, nome la rolulo kontraŭigita de la protagonisto, aŭ kontraŭanta tiun, kaj flankaj aŭ pli malgravaj roluloj. Kadre de la supre menciita varieco, antagonisto (same kiel protagonisto) povas esti io plej malkutima, ekzemple azeno en Platero kaj mi de Juan Ramón Jiménez.

La literatura kritikistaro faras klaran distingon inter personoj kaj roluloj, diferencigante inter realaj personoj kaj fikciaj roluloj. La persono apartenas al la reala mondo, dum la literatura rolulo estas nur fikcio, vortoj sur papero kiuj sugestas mensajn imagojn, kvankam tiuj povas esti bazitaj sur ekzistantaj aŭ ekzistintaj realaj personoj, ekzemple la rolulo de Simón Bolívar en La generalo en sia labirinto (la antaŭa ligilo kondukas al la artikolo pri la persono, ne pri la rolulo).

La kritikistaro de poezio kaj fikcio aludas al la "dua memo" kreita de la aŭtoro kaj tra kio la rakonto estas rakontita. La atribuoj kaj sintenoj asociaj kun la rolulo estas komprenataj kiel separataj el la aŭtora intenco, kvankam kompreneble povas fakte esti ia koincido inter ambaŭ. Ekzemple, en la romano de Fjodor Dostojevskij nome Leteroj Elsubteraj (ĝenerale konsiderata kiel la unua ekzistadisma romano), la rakontisto ne devus konfuziĝi kun la propra Dostojevskij mem, spite la fakton, ke Dostojevskij kaj lia rakontisto povas aŭ ne kunhavi multe komune. Tiusence, la rolulo estas ĉefe grava ilo por atingi partikularan mondkoncepton.

Fine, la 20a jarcento havigis al oni multajn intermezajn instancojn. Ekzemplo estas la romano de William Faulkner nome Dum mi agonias, historio rakontita entere laŭ la internaj monologoj de dekkvin diversaj unuapersonaj rakontistoj, kaj tio el la sama nombro de diferencaj vidpunktoj. Alia ekzemplo de nedifinita rilato inter rakontisto, ĉefrolulo kaj roluloj — eble la plej elstara ekzemplo de la anglalingva literaturo — povas troviĝi en la romano de James Joyce nome Uliso. Tie oni trafas ekzemplojn de rekta unuapersona rakontado, triapersona rakontado miksita kun unuapersona flukso de konscio, dekduoj da paĝoj de katekismaj demandoj kaj respondoj, superrealisma teatra epizodo kun dialogo kaj teatraj indikoj, kaj fine la fama etendita unuapersona konscifluo aŭ monologo kiu finigas la libron.

Por resumo, rolulo povas, larĝe parolante, esti komprenata kiel la "organizanta konscio" de la rakonto. Tio klare diferencigas ilin el roluloj, eĉ prilaboritaj, kiuj ne kondukas la vidpunkton de la leganto pri la eventoj.

MedioRedakti

Medio donas fonon por la roluloj enagi. Fikcio povas havi du specojn de "medioj," kaj fizika kaj kronologia. Fizika medio estas kie la rakonto okazas, kiu povas esti specifa aŭ ĝenerala. Kronologia medio estas kiam la scenoj okazas en tempo. Ankaŭ grava pri loko en fikcio estas aliaj aspektoj de la loko: la etoso de la rakonto, agoj de la roluloj, cirkonstancoj de la sceno, kaj aliaj. Medio povas rapide doni la leganton informon pri la fikcio. Ekzemple, Shichinin no samurai de Kurosawa Akira okazas en mezepoka Japanio, do la medio provizas multan informon por la rakonto. En 1960, la filmo estis rerakontita en la medio de frua Usono kiel The Magnificent Seven nome vakera filmo: tiel oni tute ŝanĝis kaj la tempon kaj la lokon, dum oni plutenis la esencon de la intrigo. Tiaj transigoj okazas ofte inter kinarto kaj literaturo (novelo, romano, teatraĵo). Lastatempe enmodiĝis filma tekniko, eble plej uzata en televidaj filmoj, kiu konsistas en precizigi en la unua fotogramo de la epizodo (aŭ eĉ de la tuta filmo) la lokon kaj la tempon eĉ aludante al minutoj kaj sekundoj!

SpacoRedakti

 
Don-Kiĥoto kaj Sanĉo Panza post atako al ventmuelejoj. Fare de Gustave Doré. La plej konata epizodo de la Kiĥoto estas la batalo de la heroo kontraŭ la ventomuelejoj kiuj tiam estis tipa elemento de la pejzaĝo de Manĉo. Kurioze pro la populareco kaj de la epizodo kaj de la rolulo, la ventomuelejoj (jam ne utilaj en la nuntempa ekonomio) estis rekuperitaj aktuale kiel ikona bildo de la regiono.

Delonge la plej tradicia maniero ŝajnigi, ke la fikcio vere okazas en iu loko de la realo. La plej populara kaj konata verko de la hispana literaturo nome La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha montras kaj en la titolo kaj en la unuaj vortoj de la libro la lokon kie okazos la agado kiel Manĉo, ne nur la preciza regionareo de sudcentra Hispanio, sed ĝenerale la rura hispana kamparo kie okazas la plej parto de la epizodoj de la verko, kies agado alvenas eĉ ĝis Barcelono, tute for, kie finfine finas la heroaĵoj de la protagonisto. En Tartarino de Taraskono la fona etoso de la lokaj ĉasistoj de Taraskono estas kontrastita kun la ironiaj agadoj de Tartarino en Afriko, tute for. Partikulara okazo estas tiu de la romano Robinson Crusoe de Daniel Defoe, en kiu la agado okazas en senhoma insulo ĝis venas indiĝeno de apuda insulo nome Vendredo kaj agadas kiel antagonisto de Robinson.

Ne ĉiam la loko de fikcio estas tiom precize indikita. La franca romanisto Jules Verne, kvankam sekvas tradiciajn intrigofadenojn, rekorde rompas la limigojn de tradiciajn literaturajn lokojn: En "Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj", kiel diras la titolo, la tuta mondo iĝas scenejo de la romanagado. En "Dudek mil leŭgoj sub la maroj" la agado okazas, denove kiel diras la titolo, submare, sed en epoko kiam ankoraŭ ne funkciis submarŝipoj, kiel tiu kiu estas eble la nepersona rolulo de la verko. Kaj finfine en "Vojaĝo al la centro de la Tero" aperas tute fikciega malreala vojo envulkana kiu kondukas el Islando al suda Italio. Tiel multaj Verne-aj romanoj estis adaptitaj al kinarto, ĉar ili havigas tre diversajn pejzaĝojn eĉ tiujn tute malrealajn.

Tiukadre kaj sekvante tiun tendencon, konsekvenca trarompo estas la kreado de sciencfikcio kiu spite sian nomon estas pli kontraŭscienca ol laŭscienca, ĉar temas pri fikcio kies intrigo okazas en loko (aŭ respektive tempo) tute nereala. Nesentiale oni konsideras ofte Jules Verne kiel patro de la sciencfikcio. Tiu subĝenro povas inkludi agadon okazantan en aliaj planedoj, galaksioj, aŭ estaĵoj kiuj devenas el tie, sociojn kiuj neniam ekzistis, aŭ en kiu eblas nerealaj okazoj, kiel tempoveturo ktp.

TempoRedakti

Precizigoj pri la tempo en kiu okazas la agado povas helpi al la verkisto por la konstruo de la verko kaj laŭ ties daŭro kaj laŭ ties aktualo (aŭ malaktualo). Pri ties daŭro tiu precizigo eĉ venas ofte al la titoloj de la verkoj kiel en Unu tago el la vivo de Ivano Denisoviĉ (Один день Ивана Денисовича) de la rusa verkisto Aleksandr Solĵenicin aŭ pli precize Dudek kvar horoj el la vivo de virino de la aŭstra verkisto Stefan Zweig. Certe la tago estas klara temponocio en la vivo de homoj, kaj unu tago daŭras la agado ankaŭ en Uliso, la plej fama verko de la irlanda verkisto James Joyce, kiu okazas precize en la 16-an de junio, 1904, alinomatan ekde tiam Bloomsday ("Tago de Bloom") en Dublino.

Oni povas esti pli preciza, ekzemple en "Cinco horas con Mario" (Kvin horoj kun Mario), romano de la hispana verkisto Miguel Delibes en kiu ĵusa vidvino antaŭ la ĉerko de la mortinta edzo meditas kaj memoras ilian tutan kunvivon: do tie la kvin horoj estas falsa tempindiko (falseco estas grava elemento de fikcio). De la alia ekstremo ankaŭ jarcento estas klara temponocio en la historio de homoj, kaj tiel aperas en la titolo Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez, kvankam la agado ne nepre daŭras precize cent jarojn. Kaj ĉiam povas veni rekordo: En La tragedio de l' homo de la hungara verkisto Imre Madách simbolaj roluloj kiel Adamo kaj Evo faras trairadon de la tuta historio de la homaro el sia propra tempo tra la epokoj de Antikva Egipto, Miltiades, Apostolo Petro, Bizanco, Kepler, la Franca Revolucio ĝis debato kun modernaj sciencistoj.

Ankaŭ el la vidpunkto el la aktualo (aŭ malaktualo) de la agado, la gamo de fikciaj historioj estas ampleksa. Romanoj kies agado okazas proksime de la propra vivo de la verkisto estas nepraj elementoj de la Realismo. Kompreneble homoj povas koni pli reale nur konatajn momentojn kaj lokojn. Aliflanke ekzotismo altiras el malproksimaj epokoj (aŭ lokoj). Tre populara estis en diversaj epokoj la subĝenro de la historia romano. Laŭ Georgo Lukács historia romano estas tiu, kiu celas proponi verecan version de historia epoko preferinde malproksima, tiele ke ŝajnu reala mondospegulo kaj kutima imago de moroj kaj idearo. En tiu tipo de romanoj uzindas vera faktaro kvankam la ĉefroluloj estu fikciaj.

 
Faraono Ramseso la 13-a (centre) kun sacerdotoj Herhor (maldekstre) kaj Mefres; sceno el la filmo de Jerzy Kawalerowicz bazita sur la romano de Bolesław Prus La Faraono.

Por diversaj nacilingvaj literaturoj, historiaj romanoj estis tre popularaj en diversaj kulturaj epokoj, ekzemple en brita, pola, hispana literaturoj. Por tiuj kulturoj estas relative facile rigardi reen al la pasinteco ĉar ili disponas el lingva pasinteco de almenaŭ ĉirkaŭ unu jarmilo. En la okazo de artefarita lingvo kiel Esperanto, la mekanismo devas esti alia. En Esperantujo oni disponas de tradiciaj historiaj verkoj nur per tradukoj, el la Biblio ĝis plej el la gravaj verkoj de la nacilingvaj literaturoj. Ĉiu esperantlingva verko kun historia fono estas tradukoj el aliaj lingvoj aŭ originalaj verkoj, sed ĉiuj verkitaj en proksimume nur la lasta jarcento. Tio signifas, ke estas nur relativa ebla rigardo al pasinteco en Esperantujo. Pro tio, esceptoj kiel la romanoj de Anna Löwenstein kies agado okazas en la Romia Imperio, kiel La ŝtona urbo kaj "Morto de artisto" estas plej salutindaj.

KonfliktoRedakti

Konflikto estas ofta elemento de fikcio, kiu kontraŭigas la ĉefrolulon kontraŭ aliaj elementoj, kaj estas centra fokuso de la temo. La ĉefrolulo povas kontraŭigi aliajn rolulojn, aŭ medio, kiel en Robinson Crusoe. Oftaj konfliktoj estas "Rolulo kontraŭ li mem" (Strange Case of Dr Jekyll and Mr Hyde de Robert Louis Stevenson), "Rolulo kontraŭ rolulo" (La grafo de Montekristo), "rolulo kontraŭ socio" (The Catcher in the Rye), "rolulo kontraŭ naturo" ("La vorágine" de la kolombia verkisto José Eustasio Rivera), "rolulo kontraŭ teknologio," kaj aliaj.

SimboligoRedakti

 
Ruĝkufulineto kaj la lupo, en fikcia historio, al kiu oni serĉis diversajn simbolismojn.

Simboligo estas la prezentado de simboloj en fikcio, prezentaĵoj kiuj kunportas aldonan signifon. Moby-Dick de la usona verkisto Herman Melville publikita en 1851 estas verko kun profunda simbolismo. Oni kutime konsideras ke ĝi havas karakterojn de la alegorio kaj epopeo. Ĝi inkluzivas referencojn al temoj tiel diversaj kiel biologio, religio, idealismo, obsedo, pragmatismo, venĝo, rasismo, hierarkio kaj politiko. Don Kiĥoto estas simbolo de idealismo kontraŭ la realo (ne kontraŭ realismo).

PerspektivoRedakti

Perspektivo traktas la rakontan vidpunkton de la fikcio, aŭ tiel ĝi estas rakontita. Variaj perspektivoj emfazas variajn vidpunktojn. Temas pri koncepto tre simila al tiu de la rakontanto, sed ne nepre ĉiam koincidanta. Rakontanto povas sekvi iun rolulon kiu estas la fadeno de la historio kaj tiele la vidpunkto foje estas plie tiu de la rolulo ol tiu de la rakontanto, kiu limiĝas al la persekutado de la rolulo.

En unuapersona perspektivo, unu el la roluloj rakontas rekte. Se la rakontanto estas la ĉefrolulo, li estas unuapersona ĉefrolulo. La rakontanto rigardante la agojn de la ĉefrolulo, kiel D-ro Watson en la Sherlock Holmes serio, estas konsiderata kiel unuapersona rigardanto. Ĉi tiu perspektivo povas rekte montri la menson de unu el la roluloj.

En triapersona perspektivo, la rakontanto ne estas rekta parto de la fikcio. Se la rakontanto montras la menson de ĉiuj roluloj, ĝi estas triapersona ĉioscia perspektivo. Rakontanto montranta la fikcion kiel kamero estas triapersona drameca perspektivo.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. "fiction." Merriam-Webster.com. Merriam-Webster, Incorporated. 2015.
  2. Sageng, Fossheim, & Larsen (eld.) (2012). The Philosophy of Computer Games. Springer Science & Business Media. pp. 186-187. [1] Alirita la 5an de Marto 2016.
  3. "Definition of 'fiction'." Oxford English Dictionaries (rete). Oxford University Press. 2015.
  4. Farner, Geir. (2014) “Chapter 2: What is Literary Fiction?”, Literary Fiction: The Ways We Read Narrative Literature. Bloomsbury Publishing USA.
  5. Culler, Jonathan. (2000) Literary Theory: A Very Short Introduction. Oxford University Press. “Non-fictional discourse is usually embedded in a context that tells you how to take it: an instruction manual, a newspaper report, a letter from a charity. The context of fiction, though, explicitly leaves open the question of what the fiction is really about. Reference to the world is not so much a property of literary [i.e. fictional] works as a function they are given by interpretation.”.
  6. Iftekharuddin, Frahat (eld.). (2003). The Postmodern Short Story: Forms and Issues. Greenwood Publishing Group. p. 23.
  7. M. H. Abrams, A Glossary of Literary Terms (7th edition). Fort Worth, TX: Harcourt Brace, 1999, p. 94.
  8. William Harmon kaj C. Hugh Holman A Handbook to Literature (7a eldono). New York: Prentice Hall, 1990, p. 212.
  9. William Harmon kaj C. Hugh Holman A Handbook to Literature (7a eldono). New York: Prentice Hall, 1990, p. 212.
  10. Whiteman, G.; Phillips, N. (13a de Decembro 2006). "The Role of Narrative Fiction and Semi-Fiction in Organizational Studies". ERIM Report Series Research in Management. ISSN 1566-5283. Alirita la 23an de oktobro 2009.
  11. Wood, James. 2008. How Fiction Works. New York. Farrar, Straus & Giroux. p. xiii.
  12. George W. Young: Subversive Symmetry. Exploring the Fantastic in Mark 6:45-56. Brill, Leiden 1999, p. 98, 106-109. ISBN 90-04-11428-9
  13. "The Elements of Fiction"

BibliografioRedakti

  • Albadalejo Mayordomo, Tomás: Teoría de los mundos posibles y macroestructura narrativa: análisis de las novelas cortas de Clarín, Alicante: Secretariado de Publicaciones, Universidad, D.L. 1986
  • Jonathan Culler. (1997) Literary Theory: A Very Short Introduction. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-285383-X.
  • Terry Eagleton. Literary Theory: An Introduction. ISBN 0-8166-1251-X.
  • Gottfried Gabriel: Fiktion und Wahrheit. Eine semantischen Theorie der Literatur. Frommann-Holzboog, Stuttgart 1975, ISBN 3-7728-0573-6 (Problemata 51).
  • Gérard Genette: Fiction et diction. Seuil, Paris 1991, ISBN 2-02-012851-9 (Deutsche Übersetzung: Fiktion und Diktion. Fink, München 1992, ISBN 3-7705-2771-2).
  • Käte Hamburger: Die Logik der Dichtung. Klett, Stuttgart 1957 (4. Auflage. Klett-Cotta, Stuttgart 1994, ISBN 3-608-91681-4).
  • Wolfgang Iser: Das Fiktive und das Imaginäre. Perspektiven literarischer Anthropologie. Suhrkamp, Frankfurt am Main 1991, ISBN 3-518-58077-9.
  • Eco, Umberto 2009. On the ontology of fictional characters: A semiotic approach. Sign Systems Studies 37(1/2): 82–98.
  • Pozuelo Yvancos, José María: Poética de la Ficción, Madrid: Síntesis, D.L. 1993

Eksteraj ligilojRedakti