Louise ERDRICH (denaske Karen Louise Erdrich, 7-an de junio 1954)[1] estas usona aŭtoro, verkisto de romanoj, poezio kaj libroj de porinfana literaturo en kiuj aperas indianaj roluloj kaj scenejoj. Ŝi mem estas engaĝiĝinta membro de la Testudmontuloj, federacie agnoskita tribo de Aniŝinaboj (konataj ankaŭ kiel Oĝibvoj).[2]

Louise Erdrich
Persona informo
Louise Erdrich
Naskiĝo 7-an de junio 1954 (1954-06-07) (69-jaraĝa)
en Little Falls
Etno Oĝibvoj vd
Lingvoj usona anglaangla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Johns Hopkins Universitatokolegio Dartmouth vd
Familio
Gefratoj Angie Erdrich vd
Edz(in)o Michael Dorris vd
Infanoj 7
Profesio
Okupo poeto • verkisto • romanisto • verkisto de porinfana literaturo • novelisto vd
Laborkampo poezio • kreiva kaj profesia verkado • prozoporinfana literaturo vd
Verkado
Verkoj Love Medicine ❦
Tracks ❦
The Master Butchers Singing Club ❦
The Round House ❦
LaRose ❦
The Birchbark House ❦
Jacklight ❦
The Game of Silence vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Erdrich estis amplekse laŭdita kiel unu el la plej gravaj verkistoj de la dua tajdo de la Indiana Renaskiĝo. En 2009, ŝia romano "La kolomboplago" estis finalista por la Premio Pulitzer pri Fikcio kaj ricevis la Premion Anisfield-Wolf.[3] En novembro 2012, ŝi ricevis la premion National Book Award for Fiction por sia romano The Round House.[4] Ŝi ricevis ankaŭ la premion por Usona Fikcio de la Kongresa Biblioteko en la Nacia Librofestivalo en septembro 2015.[5] Ŝi estis edzino de la verkisto Michael Dorris kaj ambaŭ kunlaboris por nombraj verkoj. Poste ili havis problemojn kun gefiloj, divorcis kaj poste Dorris memmortigis.

Ŝi estis ankaŭ posedanto de Birchbark Books, malgranda sendependa librovendejo en Minneapolis kiu fokusas al literaturo fare de la indiana komunumo en la Du Urboj.[6]

Kelkaj verkoj redakti

  • The Crown of Columbus [kunverkita kun Michael Dorris] (1991)
  • The Antelope Wife (1998)
  • The Master Butchers Singing Club (2003) ISBN 9780060837051, OCLC 1016695053
  • Shadow Tag (Harper, 2010)
  • Future Home of the Living God (2017)
  • The Night Watchman (2020)

Justica trilogio redakti

  • The Plague of Doves (2008)
  • The Round House (2012)
  • LaRose (2016)

Notoj redakti

  1. Stookey, Lorena Laura (1a de januaro, 1999). Louise Erdrich: A Critical Companion. Greenwood Publishing Group. pp. 1–. ISBN 9780313306129. Alirita la 15an de decembro, 2019.
  2. "Louise Erdrich: Voices From the Gaps: University of Minnesota". Voices.cla.umn.edu. Alirita la 15an de decembro, 2019.
  3. The Anisfield-Wolf Book Awards – Winners by Year Alirita la 15an de decembro, 2019.
  4. Leslie Kaufman (14a de novembro, 2012). "Novel About Racial Injustice Wins National Book Award". The New York Times. Alirita la 15an de decembro, 2019.
  5. Alexandra Alter (17a de marto, 2015). "Louise Erdrich Wins Library of Congress Award". The New York Times. Alirita la 18an de marto, 2015.
  6. "Birchbark Books & Native Arts | Welcome!". Birchbarkbooks.com. Alirita la 15an de decembro, 2019.