Poezio

literatura ĝenro, kiu traktas estetikan literaturan arton

Poezioversarto (de la greka ποίησις pOjesis = verkado, agado, kreado; adotado; fabrikado; komponado, poezio; poeziaĵo; < ποιέω 'fari, fabriki; generi, naski; akiri; okazigi; krei') estas literatura ĝenro, skribita en versoj, ritme kaj melodie organizite laŭ certaj lingvaj kaj stilaj rimedoj.

Tabuleto de la Eposo pri Gilgameŝ en la akada lingvo konservita en la Brita Muzeo; tekstero pri la granda diluvo pri kio poste esperanta poeto Abel Montagut verkos la Poemon de Utnoa.
Kaligramo (bildoforma poeziaĵo) de Guillaume Apollinaire.
Supozebla portreto de Garcilaso de la Vega, kiu enkondukis la dekunusilaban verson italecan en la hispana poezio.
Portreto de Dante Alighieri, kreinto de la strofo nome katenitaj tercetoj, fare de Sandro Botticelli.
César Vallejo, perua moderna poeto, kiu krome kreis personajn vortojn, do poeziarto eĉ povas (rajtas) krei la lingvaĵon mem.

En poezio oni aparta emfazas la belecon aŭ estetikon de la uzata lingvaĵo pere de la lerta uzado de la vorto kompare kun la nura signifo. Tion oni atingas interalie per ritmigita lingvaĵo en versoj, per rimoj kaj per aliteracio. Poezio estas literatura speco apud prozo kaj dramo, foje ĝi estas epika, foje lirika[1].

La poezio kutime estas dividata el la klasika epoko laŭ tri subĝenroj: liriko, nome poezio kantata kun akompano de liro, rakonta poezio kaj versteatro. Kontraste al la longaj verkoj de la rakonta poezio, lirikaj verkoj estas kutime malpli longvaj verkoj, kiuj elvokas emociojn ĉe la leganto. La diferenco de versteatro al la aliaj du subĝenroj estas ke ĝiaj verkoj estas teatraĵoj, do estas prezenteblaj (ludeblaj) sursceneje. Ĉar tiu kaj la rakonta poezio estas apartaj subĝenroj, kutime oni subkomprenas ĝenerale kiel poezio ĉefe la aludojn al la lirika poezio, kvankam historie ĝi estas nur unu el la tri klasikaj tipoj de poezio.

Poezio estas ankaŭ konsiderita kiel unu el la «tekstaj tipoj» (tio estas, tipo de teksto).[2]

Poezian verkon eblas nomi poeziaĵoversaĵo; dum "poeziaĵo" estas uzata por verkoj el ĉiuj ĝenroj de la poezio, "versaĵo" kutime estas uzata nur por pli mallonga lirika verko. Foje ankaŭ la vorto poemo estas uzata por ajna poezia verko, sed en Esperanto tiu vorto ofte havas pli striktan signifon de verko de la rakonta poezio (vidu la artikolon poemo).

Aŭtoro de poezio nomiĝas poetoversisto. Foje la vorto uziĝas en la signifo de homo kun grandaj povoj de imago kaj lingva esprimado. La vortplekto Mizera poeto parolas iomete ŝerce pri homo kun altaj aspiroj sed sen sufiĉaj materiaj rimedoj. La alegoria atributo de la poeto estas Pegazo - ĉevalo kun flugiloj. En la historio la unuaj poetoj esprimis sin kantante, kiel ankoraŭ hodiaŭe okazas en Brazilo.

Por la antikva poezio estis tipa la pieda versolibera verso, por la mezepoka ĝis romantika poezio la rimo; la moderna poezio denove revenas al la libera verso sed eksperimentas ankaŭ per la antikvaj formoj, donante al ili novajn signifojn ofte stilrompemaj.

Historia evoluo de la termino kaj koncepto redakti

Grekio redakti

Origine en la unuaj okcidentaj pripensadoj pri literaturo, nome tiuj de Platono, la greka vorto koresponda al «poezio» enhavis la nuntempan koncepton de literaturo. La termino «poiesis» signifis «faro», en teknika senco, kaj aludis al ĉia metia laboro, inklude tiun kiun faris artisto. Tia artisto estas la ποιητής (poietés) 'kreanto, aŭtoro; fabrikanto, manfaranto; faranto, leĝofaranto; poeto', inter la multaj eblaj tradukoj por la vorto. Sekve, «poiesis», estis termino kiu aludis al la kreativa agado kiel agado kiu havigas ekziston al io kio ĝis tiam ne havis ĝin.[3] Aplikita al la literaturo, ĝi referencis al la kreativa arto kiu utiligis lingvaĵon.

La greka poezio karakterizis ĉar temas pri komunikado ne cele al legado, sed al ludado antaŭ espektantaro fare de individuo aŭ ĥoro kun akompano de muzika instrumento.[4]

En sia verko Respubliko, Platono starigas tri tipojn de «poezio» aŭ subĝenroj: la imita poezio, la neimita poezio kaj la eposo. Ĉar la literatura pripensado de Platono troviĝas en la interno de alia multe pli amplaksa, de metafizikaj dimensioj, la kriterio uzata de la greka filozofo por starigi tiun trioblan distingon ne estas literatura, sed filozofia. Platono dekomence priskribas la teatran kreadon, nome teatro, kiel «imita poezio» ĉar la aŭtoro ne parolas sianome, sed paroligas aliulojn; li priskribas, siaflanke, kiel «neimita poezio» tiun verkon kie la aŭtoro ja parolas sianome, alude precize al ditirambo, nome religia kompono honore de Dionizo; kaj laste, starigas trian tipon de poezio en kiu la voĉo de la aŭtoro miksiĝas kun tiu de aliaj, nome la roluloj, kaj tie estas la eposo.[5]

El tiu unua platona klasigo, elvenas la origino de la ligo de la poezia ĝenro kun la karaktero de la voĉo de la aŭtoro. Aliflanke la uzado de verso ne estas tiurilate elstara, ĉar la antikva literaturo estis komponita ĉiam per versoj (inklude teatron).

Kiel dirite, Platono pritraktas la literaturon en la kunteksto de sia traktado de iaj filozofiaj problemoj. Aristotelo la unuan fojon frontos la laboradon de literatura teorio sendependa. Lia ŝlosila verko tiurilate estas Poetiko (ĉ. 334 a.K.), tio estas, lia verko pri poezio.

Aristotelo enkondukas, unue, elementon novan en la priskribo de poezio, kiam li rimarkas ke, ĉe la lingvaĵo (nome la «imita rimedo» karakteriza de poezio), en difinataj ties formoj oni povas utiligi, krome, aliajn rimedojn kiaj la harmonio kaj la ritmo. Tiele, en la teatraj subĝenroj, la muzika poezio kaj la ditiramboj.

Due, kiam pli primeditas pri la formo de imitado, distingas inter rakonto pura aŭ kiel propra nomo (ditirambo) kaj alterna rakonto (eposo), kio iĝas divido simila al tiu establita de Platono.[6]

Funkciado redakti

Ĝi estas unu el la manifestoj artaj plej antikvaj. La poezio utiligas diversajn rimedojn aŭ procedurojn: je niveloj fon-fonologia, kia la sono; semantikaj kaj sintaksa, kia la ritmo; aŭ pro la transpaŝo inter versoj de vortoj, same kiel pro la amplekso de signifo de la lingvaĵo.

Por kelkaj modernaj aŭtoroj, la poezio praviĝas ĉe la renkonto kun ĉiu leganto, kiu havigas novajn sencojn al la verkita teksto. De antikve, la poezio estas ankaŭ konsiderata de multaj aŭtoroj realo spirita kiu estas trans la arto; laŭ tiu koncepto, la kvalito de ĉio poezia transirus el la etosoj kaj de la lingvo kaj de la lingvaĵo. Komune dirite, la poezio estas formo esprimi emociojn, sentojn, ideojn kaj konstruaĵoj de la imagopovo.

Kvankam antikve, kaj la teatro kaj la eposo kaj la liriko estis verkitaj laŭ metrikaj versoj, la termino poezio estas rilatigita plej ofte kun la liriko, kiu, laŭ la Poetiko de Aristotelo, estas la ĝenro en kiu la aŭtoro esprimas siajn sentojn kaj vidojn personajn. En pli etenda senco, oni diras, ke havas «poezion» situojn kaj aĵojn kiuj inspiras sensaciojn kortuŝajn aŭ misterajn, ensonĝigojn aŭ ideojn de beleco kaj perfekteco. Tradicie referenca al la ama pasio, la liriko ĝenerale, kaj speciale la nuntempa liriko, alfrontis temojn kaj sentivajn kaj filozofajn, metafizikajn kaj sociajn.

Sen temara specifeco, la moderna poezio difiniĝas per sia kapablo sintezi kaj asociigi. Ties ĉefa ilo estas la metaforo; tio estas, la esprimo kiu enhavas kaŝe komparon inter terminoj kiuj nature sugestas unuj la aliajn, aŭ inter kiuj la poeto trovas subtilajn similecojn aŭ alproskimiĝojn. Kelkaj aŭtoroj moderne diferencigis metaforon disde komparo, nome vortoj kiujn la tradicia retoriko parencigas. Ĉe tiuj aŭtoroj, la komparo estas la konstruaĵo de nova realo semantika pere de signifoj kiuj are sugestas unuvojan sencon kaj samtempe distingan kaj fremda.

Historio de ĝia origino redakti

 
Tabuleto pri la diluvo, el la Epopeo pri Gilgameŝ, (ĉirkaŭ la 7-a jarcento a.K.), Brita Muzeo.
 
Homero, de Philippe-Laurent Roland, Muzeo Luvro.


Estas atestiloj de skribitaj tekstoj en formo de poezio en hieroglifoj egiptaj de 25 jarcentoj antaŭ Kristo. Temas pri kantoj pri laboro kaj pri religio. La Epopeo pri Gilgameŝ, eposa verko de sumeroj, estis verkita per kojnformaj karaktroj kaj sur argilaj tabuletoj ĉirkaŭ 2 000 jaroj antaŭ Kristo kaj poste sur papiruso.[7] La Istanbula tabuleto 2461, datita el ĉirkaŭ 2000 a.K., priskribas ĉiujaran ritaron en kiu la reĝo simbole edziĝis kaj pariĝis al la diino Inano por sekurigi fekundecon kaj prosperecon; kelkaj konsideris ĝin la plej antikva ampoemo en la mondo.[8][9] Ekzemplo de egipta eposa poezio estas La historio de Sinuhe (ĉirkaŭ 1800 a-K.).

La kantoj de la Iliado kaj la Odiseado, kies kompono estas atribuita al Homero, datas de ok jarcentoj antaŭ la kristana erao. La Vedoj, religiaj libroj sanktaj de la hinduismo, enhavas ankaŭ himnojn kaj ties lasta versio estas ĉirkaŭkalkulata kiel verkita en la 3-a jarcento a.K. El tiuj kaj aliaj antikvaj tekstoj oni prave supozas, ke la diversaj popoloj komponis kantojn, kiuj estis transigitaj parole. Kelkaj el tiuj kantoj akompanis la laborojn, dum aliaj utilis por alvoki la diaĵojn aŭ celebri ilin kaj ankaŭ aliaj utilis por rakonti heroajn faktojn de la komunumo. La homeraj kantoj rakontas epizodojn tre antaŭajn al Homero kaj ties strukturo permesas dedukti, ke ili cirkulis parole kaj ke ili estis kantitaj kun akompano de muzikinstrumentoj. Homero mencias en sia verkaro la figuron de la aedo (kantisto), kiu rakontis okazaĵojn en versaro kongrue kun la ludado de la liro. La ritmo de la kantoj ne celis nur la plaĉon al aŭdsento, sed ankaŭ ebligis la parkeradon de tekstoj per plej facileco.[10][11]

Aliaj alilandaj tiamaj verkoj estas la persaj avestaj libroj (nome Ĝasna) kaj la hindiaj eposoj, nome Ramaĝano kaj Mahabarato. Por multaj el la menciitaj verkoj kritikistoj sugestis, ke ili ludis gravan rolon por la kreado de nacia sento en la respektivaj popoloj (hindoj, grekoj, romianoj ktp.).

La lirika poezio havis elstarajn reprezentantojn en la Antikva Grekio. La unua poeto kiu elektis siajn temojn el la ĉiutaga vivo, nome en la periodo tuj post la vivo de Homero, estis Heziodo, per sia verko La laboroj kaj la tagoj. Je ĉirkaŭ 600 jaroj antaŭ Kristo datas la poezio de Sapfo, poetino naskiĝinta en la insulo Lesbos, aŭtoro de celebraj odoj kaj nuptaj kantoj (nome epitalamoj), el kiuj oni konservas nur fragmentojn. Anakreono, naskiĝinta unu jarcenton poste, verkis mallongajn verkaĵojn, ĝenerale celitaj al celebrado de vino kaj juneco, el kiuj survivis nur malmultaj. Kalino de Efeso kaj Arĥiloĥo de Paros kreis la ĝenron elegio, por kanti al mortintoj. Arĥiloĥo estis la unua kiu uzis la verson jambon (konstruita per «piedoj» de po unu silabo mallonga plus alia longa). Li verkis ankaŭ satirojn. En la 3-a jarcento a.K., atingis pinton la ĥora liriko, ĉefe fare de Pindaro. Temis pri kantoj cele al la venkintoj de la Olimpiaj ludoj.

Romio kreis sian poezion surbaze de la greka. La Eneido, de Virgilio, estas konsiderata la unua majstroverjo de la latinlingva literaturo, kaj ĝi estis verkita malmultajn jarojn antaŭ la kristana epoko, je la maniero de la greklingvaj eposoj, por rakonti la historion de Eneo, survivinto de la Troja milito, ĝis lia alveno al Italio. La orepoko de la latinlingva poezio estas tiu de Lukrecio kaj Katulo, naskiĝintaj en la 1-a jarcento a.K., kaj de Horacio (majstro de la odo), Propercio kaj Ovidio. Katulo dediĉis sian tutan poezion al amatino kiun li nomis Lesbia. Liaj ampoemoj, direktostilaj, simplaj kaj intensaj, gapigis la poetojn de ĉiuj tempoj.

Aliaj formoj de poezio, kiel antikvaj kolektoj de religiaj himnoj kiel la hindia Sanskrito-lingva Rigvedo, la avestaj Gatha, la Huritaj kantoj, kaj la hebrea Psalmaro, eble disvolviĝis rekte el popolkantoj. La plej fruaj eroj en la plej antikva survivanta kolekto de ĉina poezio, nome Ŝiĉing (Shijing), estis dekomence liriko.[12] Tiu Ŝiĉing, kun sia kolekto de poemoj kaj popolkantoj, estis tre alte aprezita fare de la filozofo Konfucio kaj estas konsiderata unu el la oficialaj Konfuciaj klasikaĵoj. Liaj asertoj pri diversaj temoj iĝis nekalkulebla fonto pri la sciaro pri antikva muzikteorio.[13]

La klopodoj de antikvaj pensuloj por determini tion kio faras poezion io distingita kiel formo, kaj tion kio distingas bonkvalitan poezion disde malkvalita poezio, rezultis en "poetiko" — nome studo de estetiko de poezio.[14] Kelkaj antikvaj socioj, kiel la ĉina tra Ŝiĉing, disvolvis kanonojn de poeziaj verkoj kiuj havis kaj ritaran kaj estetikan gravojn.[15] Pli ĵuse, pensuloj baraktis por trovi difinon kiuj povas enhavi formalajn diferencojn tiom grandajn kiel tiuj inter Canterbury Tales de Chaucer kaj Oku no Hosomichi de Macuo Baŝo, same kiel diferencojn en la enhavo tra la Tanaĥa religia poezio, ampoezio, kaj repo.[16]

Poeziaj rimedoj kaj formoj redakti

Piedoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Piedo (poetiko).

En klasika (precipe latina kaj greka) poetiko piedo estas la plej malgranda parto de verso, kiu estas ritme aŭtonoma, la elemento de la metriko. Oni distingas ekzemple inter jenaj piedoj:

  • amfibrako: ̆ ¯ ̆ ("Tra densa mallumo briletas la celo")
  • anapesto: ̆ ̆ ¯ ("Ne riproĉu la sorton, ho juna animo")
  • daktilo: ¯ ̆ ̆ ("Kanto sincera de mia animo")
  • jambo: ̆ ¯ ("Mi amis vin")
  • tribrako: ̆ ̆ ̆ ("")
  • trokeo: ¯ ̆ ("En la mondon venis nova sento")
  • spondeo: ¯ ¯ ("")

(Ĉiuj ekzemploj el la Fundamenta krestomatio).

Poezio de diversaj landoj kaj lingvoj redakti

Poetoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Poeto.

Poetoj ĝuas konsiderindan pli ampleksan kulturan kaj artan prestiĝon kompare kun aliaj verkistoj. Laŭlonge de la historio ili kunigis aŭreolon de diversaj sentoj kaj konsideroj koncerne al ties arta kapablo verki poezion, nome kunmeti tre diversajn vortojn, enhavojn, ritmojn ktp., eĉ kun preskaŭ religiaj, misteraj, kulturgravaj nuancoj. Multaj poetoj portis tiajn eksterordinarajn ecojn al siaj propraj vivoj per rimarkindajn malkutimajn ecojn.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nacia poeto.

Nacia poeto estas poeto konsiderita de la tradicio kiel populara reprezentanto de la identeco, kredoj kaj principoj de partikulara nacia kulturo.[17] La nacia poeto kiel kultura heroo estas longdaŭra simbolo, distingebla el sinsekvaj tenantoj de burokrate nomumitaj al poetokronita posteno. La ideo kaj honoro de naciaj poetoj aperis ĉefe dum Romantismo, kiel figuro kiu helpis la plifirmigon de naciŝtatoj, ĉar ĝi havigas validigon de ties etno-lingvaj grupoj.[17]

Esperantlingva poezio redakti

Detala artikolo pri Esperantlingva poezio

Historio redakti

La unuaj provoj de originala poezia verkado estis tiuj de Ludwik Lejzer Zamenhof mem, kiu en sia Unua Libro (1887) publikigis siajn poemojn Mia penso kaj Ho, mia kor'!, el kiuj la unua estas gemo de la esperantlingva poezio. En 1896 aperis la unua aparte presita poemo: Nevola Mortiginto de Vasilij Devjatnin. La Fundamenta Krestomatio unue eldonita en 1903, enhavis krom originalaj poemoj de Zamenhof, ankaŭ verkojn de aliaj esperantistoj; la materialo grandaparte jam aperis dise en la kajeroj de La Esperantisto kaj ĝia anstataŭinto Lingvo Internacia.

 
Teksto de poeziaĵo verkita de Clarence Bicknell okaze de la morto de Zamenhof kaj aperigita en 1917 en L'Esperanto

Al la kresko de la antaŭmilita poezio kontribuis precipe poloj Wiktor Elski kaj Eska (Unuaj Agordoj, 1910), ĉeĥo Stanislav Schulhof (Per Espero al Despero, Kion la Vivo Alportis, 1911; Aŭtunaj Floroj, 1912), sviso Edmond Privat (Tra l' Silento, 1912), polo Juljusz Kriss (Melodioj de l' Nokto, 1914) kaj Clarence Bicknell, anglo loĝinta longe en Italio, kiu kontribuadis per poemoj al pluraj gazetoj.

Baldaŭ post la fino de la Unua Mondmilito denove laboris la originalaj verkistoj; kaj al iliaj vicoj aliĝis ankoraŭ novaj figuroj. En Moskvo ekpoetis ruso Eŭgeno Miĥalski sub la standardo de la klasbatalantaj esperantistoj en La Nova Epoko kaj daŭrigis en la verko Prologo. En Budapeŝto du hungaroj, Kalman Kalocsay kaj Julio Baghy, ekpaŝis sur vojon, kiu kondukis al ŝatinda plivaloriĝo de la poezio esperantlingva.

En 1921 aperis la unua poemaro de Kalocsay: Mondo kaj Koro; jam en tiu verketo evidentis, ke sur la kampon venis poeto, kiu pli ol liaj antaŭuloj zorgos pri la tekniko poezia; tamen oni sentas kelkfoje deziron, ke li ne estus repolurinta du-tri el la gemoj de tiu unua kolekto por ilin konformigi al siaj plej lastaj teorioj. Dum dek jaroj aperadis en diversaj gazetoj multaj poemoj de Kalocsay; en 1931 eldoniĝis la plena kolekto Streĉita Kordo. Kio ajn venos estonte por pliriĉigi nian poetotrezoron, ne estas antaŭvideble, ke Streĉita Kordo per tio perdos sian rajtan lokon ĉe la kapo. En ĝi oni trovas poemojn kantantajn la esperantismon, la seniluziiĝon de la maturiĝo, la amon, la naturon, la malfeliĉon; vere rimarkinda estas la alta nivelo de tiom ampleksa verko.

Aliaj debutantaj poetoj de la postmilitaj jaroj estis: Julio Mangada Rosenörn (Versaĵaro, 1922), Jaume Grau Casas (Amaj Poemoj, 1924; Novaj Amaj Poemoj, 1927), Imanuel Olŝvanger (Eterna sopiro, 1925), Teodor Jung (La Alta Kanto de la Amo, 1927), Jan Van Schoor (Amo kaj Poezio, 1928), Nikolao Hohlov (La tajdo, 1928). El ĉi tiuj verkoj elstaras tiu de Hohlov, poste forlasinta la originalan lirikon por helpi al la progresigo de la revolucia literaturo; La tajdo rajtas lokon sur la sama breto kun Streĉita Kordo kaj Preter la Vivo. La poezion de Hohlov oni povas plej trafe nomi rava; oni sentas, ke la poeto same estras materialon kaj esprimteknikon.

 
Raymond Schwartz.

La poemaro Verdkata Testamento (1926) de Raymond Schwartz, por la unua fojo kontentige reprezentis en la literaturo de Esperanto tiun tipe francan spritecon, kiu baziĝas sur la epikura filozofio kaj la trankvilanima akcepto de la homoj tiaj, kiaj ili estas. Trafinte per sia unua verko sukcesan vejnon, li eldonis en 1932 sian duan poemaron La Stranga Butiko, "honore al la granda krizo". En tiuj verkoj Schwartz dediĉis grandan parton por priridi la esperantistojn kaj iliajn instituciojn.

La plej elstaraj anoj de la skota skolo estis John Dinwoodie, Reto Rossetti, kaj William Auld. Ili kunpublikigis la poeziaron Kvaropo (1952). Inter ili plej rimarkindas William Auld, aŭtoro de la majstroverko La Infana Raso (1958), poemo en dudek kvin ĉapitroj, kaj de Unufingraj Melodioj. De Reto Rossetti precipe memorindas El la Maniko (prozaĵo kun brila lingvo, 1955) kaj Pinta Krajono (kolekto de spritaj poeziaĵoj, 1959). La skotan skolon partumis ankaŭ Marjorie Boulton, verkistino aktiva en pluraj stiloj. En la fako de poezio, ŝiaj verkoj Kontralte (1955), Cent ĝojkantoj (1957) kaj Eroj (1959) estas menciindaj.

Dum la periodo 1952-1974 agadis verkisto el anglalingva lando kiu tamen ne ligiĝis al la skota skolo, nome Brendon Clark, novzelandano, kies eseo Kien la Poezio? (1957) kontraŭis la enkondukon de novaj vortoj kaj de aparta poezia terminaro, kion male deziris la skotskolanoj. Unu el la ĉefverkoj originale en Esperanto verkitaj en la lastaj jardekoj estas la poemo "Poemo de Utnoa"[18] de Abel Montagut. Kaj kelkaj el la ĵusaj poetoj estis Ulrich Becker, Gerrit Berveling, Peter Browne, Tim Carr, Christian Declerck, István Ertl, Ibera Skolo (Ibere libere: Jorge Camacho, Miguel Fernández, Abel Montagut, Gonçalo Neves), Mao Zifu, Moskva Skolo (Mikaelo Giŝpling), Mauro Nervi, Baldur Ragnarsson, Nicola Ruggiero ktp.

Kelkaj esperantlingvaj poetoj redakti

Ideoj pri poezio redakti

Poemoj povas movi homojn trans politikaj aŭ sociaj faŭltoj . Ja poezio estas ĉiam ambigua kaj ĝi rezistas la unudimensian legadon de iu ajn ideologio. Tiusence la poezio povas instigi al dubo kaj nuanco, kondiĉe ke la leganto estas malfermita al tio. - Nicole van Overstraeten

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. (eo) Jan Werner, Respondaj klarigoj, La Gazeto, n-ro 170, p. 23, la 15-an de februaro 2014.
  2. Fernando Cabo Aseguinolaza kaj María do Cebreiro Rábade, «A poesía», paĝo 296.
  3. Manuel Asensi Pérez, Historia de la Teoría..., paĝo 36.
  4. Bruno Gentili, Poesía y público..., paĝo 20.
  5. Manuel Asensi Pérez, Historia de la teoría de la literatura..., paĝo 51.
  6. Manuel Asensi Pérez, Historia de la teoría de la literatura..., paĝo 68.
  7. Sanders, NK (trad.) (1972). The Epic of Gilgamesh (Reviziita eld.). Penguin Books. pp. 7–8.
  8. Mark, Joshua J. (13a de Aŭgusto 2014). "The World's Oldest Love Poem". "'[...] What I held in my hand was one of the oldest love songs written down by the hand of man [...].'"
  9. ARSU, SEBNEM. "Oldest Line in the World". The New York Times. Alirita la 20an de Majo 2022. "A small tablet in a special display this month in the Istanbul Museum of the Ancient Orient is thought to be the oldest love poem ever found, the words of a lover from more than 4,000 years ago."
  10. Goody, Jack (1987). The Interface Between the Written and the Oral. Cambridge University Press. p. 98. ISBN 978-0-521-33794-6.
  11. Ahl, Frederick; Roisman, Hannah M (1996). The Odyssey Re-Formed. Cornell University Press. pp. 1–26. ISBN 978-0-8014-8335-6..
  12. Ebrey, Patricia. (1993) Chinese Civilisation: A Sourcebook, 2‑a eldono, The Free Press, p. [htt://archive.org/details/chinesecivilizat00r/e/11 11–13]. ISBN 978-0-02-908752-7.
  13. (Julio 1999) “In Quest of Harmony: Plato and Confucius on Poetry”, Philosophy East and West 49 (3), p. 317–345. doi:10.2307/1399898. 
  14. Abondolo, Daniel. (2001) A poetics handbook: verbal art in the European tradition. Curzon, p. 52–53. ISBN 978-0-7007-1223-6.
  15. Gentz, Joachim. (2008) “Ritual Meaning of Textual Form: Evidence from Early Commentaries of the Historiographic and Ritual Traditions”, Text and Ritual in Early China. University of Washington Press, p. 124–48. ISBN 978-0-295-98787-3.
  16. Habib, Rafey. (2005) A history of literary criticism. John Wiley & Sons, p. [htt://archive.org/details/historyofliterar0000habi/e/607 607–09, 620]. ISBN 978-0-631-23200-1.
  17. 17,0 17,1 Nemoianu, Virgil. (2002) Esterhammer, Angela: "'National Poets’ in the Romantic Age: Emergence and Importance." Romantic Poetry. John Benjamins Publishing, p. 537. ISBN 9789027234506.
  18. Abel Montagut, Poemo de Utnoa, 258 paĝoj, eld. Create Space, 2018 (2a eldono, ISBN 9781718814424.

Literaturo redakti

En Esperanto redakti

  • Baldur Ragnarsson, Verki poezion en Esperanto, Beletra Almanako numero 3, Septembro 2008, paĝoj 56-66.
  • Esperanta Antologio. Poemoj 1887-1981, 2-a eldono, reviziita kaj kompletigita, Roterdamo, Universala Esperanto-Asocio, 1984. 887 paĝoj; Jubilea Kolekto Jarcento de Esperanto. 1.
  • Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007, eldonejo Mondial, Novjorko, 2008, X + 728 paĝoj, ISBN 978-1-59569-090-6.

Fontoj redakti

  • Asensi Pérez, Manuel, Historia de la teoría de la literatura (desde los inicios hasta el siglo XIX, Tirant Lo Blanch, Valencia, 1998. ISBN 978-84-8002-712-0
  • Cabo Aseguinolaza, Fernando y María do Cebreiro Rábade Vilar, «A poesía», en Arturo Casas (coord.), Elementos de crítica literaria, Xerais, Vigo, 2004, págs. 295-339. ISBN 978-84-9782-253-4
  • Gentili, Bruno, Poesía y público en la Grecia antigua, Quaderns Crema, Barcelona, 1996. ISBN 84-7769-070-7

Alia redakti

  • Varela Merino, Elena; Moíno Sánchez, Pablo y Jauralde Pou, Pablo, Manual de métrica española. Madrid: Castalia, 2005.
  • Andrés Toledo, Guillermo: El ritmo en el español. Madrid: Gredos, 1988.
  • Baehr, Rudolf: Manual de versificación española. Madrid: Gredos, 1997.
  • Bonnín Valls, Ignacio: La versificación española. Manual crítico y práctico de métrica. Barcelona: Ediciones Octaedro, 1996.
  • Bustos Gisbert, José M.: La introducción del encabalgamiento en la lírica española. Salamanca: Universidad de Salamanca. Ediciones Universidad Salamanca, 1996.
  • Butiñá, Julia: Métrica comparada: (española, catalana y vasca). Madrid: Universidad Nacional de Educación a Distancia, 1994.
  • Carvajal, Antonio: De métrica expresiva frente a métrica mecánica : ensayo de aplicación de las teorías de Miguel Agustín Príncipe. Huétor Vega (Prov. Granada): Carvajal Milena, Antonio, 1995.
  • Domínguez Caparrós, J.: Contribución a la bibliografía de los últimos treinta años sobre métrica española. Madrid: C.S.I.C., 1988.
  • Domínguez Caparrós, J.: Métrica y poética. Bases para la fundamentación de la métrica en la moderna teoría literaria. Madrid: U.N.E.D., 1988.
  • Domínguez Caparrós, J.: Métrica española. Madrid: Síntesis, 1993.
  • Domínguez Caparrós, J.: Métrica comparada: española, catalana y vasca. Guía didáctica. Madrid: U.N.E.D., 1994.
  • Domínguez Caparrós, J.: Estudios de métrica. Madrid: U.N.E.D., 1999.
  • Domínguez Caparrós, J.: Análisis métrico y comentario estilístico de textos literarios. Madrid: Universidad Nacional de Educación a Distancia, 2002.
  • Domínguez Caparrós, J.: Diccionario de métrica española. Madrid: Alianza Editorial, 2004.
  • García Calvo, Agustín: "Tratado de Rítmica y Prosodia y de Métrica y Versificación".Zamora: Lucina, 2006.
  • Gómez Bravo, Ana María: Repertorio métrico de la poesía cancioneril del siglo XV. Alcalá de Henares : Universidad de Alcalá de Henares. Servicio de Publicaciones, 1998.
  • Herrero, José Luis: Métrica española. Teoría y práctica. Madrid: Ediciones del Orto, 1995.
  • López Estrada, F.: Métrica española del siglo XX. Madrid: Gredos, 1987.
  • Mario, Luis: Ciencia y arte del verso castellano. Miami: Ed. Universal, 1991.
  • Navarro, Tomás: Métrica española. Reseña histórica y descriptiva. Nueva York, 1956.
  • Porcu, Giancarlo, Régula castigliana. Poesia sarda e metrica spagnola dal '500 al '700 (Regla castellana. Poesía sarda y métrica española desde el siglo XVI asta el siglo XVIII). Nuoro: Il Maestrale, 2008. [1]
  • Quilis Morales, Antonio: Fonética acústica de la lengua española (1º Ed.). Madrid: Gredos, 1987.
  • Quilis, Antonio: Métrica española. Barcelona: Ariel, 2004.
  • JJHJ, Jork: 777 Poemas y un corazón, capítulo 1, 77 Poemas y una Historia". México: Publicaciones UAA, 2009.
  • Torre, Esteban: El ritmo del verso: estudios sobre el cómputo silábico y distribución acentual a la luz de la métrica comparada. Murcia: Editum: Ediciones de la Universidad de Murcia, 1999.
  • Torre, Esteban: Métrica española comparada. Sevilla: Servicio de Publicaciones de la Universidad de Sevilla, 2000.

Vidu ankaŭ redakti

Pri kanta poezio, vidu ligilojn en artikolo "Muziko".

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Poetry en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Poesía en la hispana Vikipedio.