Piedo (poetiko)

En klasika (precipe latina kaj greka) poetiko piedo estas la plej malgranda parto de verso, kiu estas ritme aŭtonoma, la elemento de la metriko.

La piedo baziĝas sur la longo de la vokaloj kaj povas enhavi 2 aŭ 3 silabojn.

En Esperanto ne gravas la longo de la vokaloj pri la senco. Kutime tamen la akcentataj vokaloj estas pli longaj ol la ceteraj; ankaŭ estas longaj la vokaloj antaŭ du konsonantoj en la sama vorto (krom se la dua estas "l" aŭ "r").[1] Unusilabaj vortetoj ("mi", "la" ktp) estas ofte taksataj kiel aldona silabo de la sekvanta vorto.

La piedspecon de verso difinas ĝia komenco, ne la fino. Por aldona distingo, oni diras ke verso estas "vira", se ĝia lasta silabo estas akcentita (◡); alie ĝi nomiĝas "ina". La anapesta ekzemplo do estas ina, ĉar post la lasta anapesto sekvas senakcenta silabo.

La speco de la piedoj povas ŝanĝiĝi ene de verso. Ekzemple, aleksandro konsistas el jamboj kaj amfibrakoj.

EkzemplojRedakti

La ĉefaj piedoj estas ("◡" = mallonga vokalo, "—" = longa vokalo):

  • dusilabaj:
    • jambo: ◡— (ekzemplo en Esperanto: ku-ra en kuraĝo)
    • trokeo: —◡ (ekzemplo en Esperanto: "En la mondon venis nova sento" enhavas nur trokeojn)
    • piriko: ◡◡
    • spondeo: —— (ekzemplo en Esperanto: san-da en "sandalo")
  • trisilabaj:
    • amfibrako: ◡—◡ (ekzemplo en Esperanto: "tra densa")
    • anapesto: ◡◡— (ekzemplo en Esperanto: "Ne riproĉu la sorton" enhavas 2 anapestojn kaj unu aldonan silabon)
    • daktilo: —◡◡ (ekzemplo en Esperanto: "Forta spirado de…" enhavas 2 daktilojn)
    • tribrako: ◡◡◡
  • kvarsilabaj (malkutimaj):
    • peona piedo: —◡◡◡ aŭ ◡—◡◡ aŭ ◡◡—◡ aŭ ◡◡◡— (ekzemplo en Esperanto: "muzikisto")
    • ĥorjambo: —◡◡—

Diversaj lingvoj uzas malsamajn distingojn inter la elementoj "◡" kaj "—"; ili povas esti mallonga/longaj aŭ sen-/kunakcentaj. Akcentaj metrikoj malfacile produktas certajn piedojn, ekzemple la spondeon aŭ la tribrakon.

Notoj kaj bibliografioRedakti

  1. K. Kalocsaj, G. Waringhien, R. Bernard - Parnasa Gvidlibro - 3a eldono - Edistudio, 1984, p. 16.