Piriko

metrika piedo, de du mallongaj silaboj

Je klasika metriko, la piriko[1] (antikve-greke πυρρίχιος, purrhiĥios, latine pyrrhichius) estas piedo konsistanta el du mallongaj silaboj.

Priskribo

redakti

Je la metriko de la klasikaj Eŭropaj lingvoj (latino, antikva greka lingvo), la metro estas kalkulata laŭ la silaba longo: ĉu la silabo estas longa (—) aŭ mallonga (◡). La piriko estas, laŭ la tradicia analizo, piedo konsistanta el sinsekvo de du mallongaj silaboj:

◡◡

En la analizo de aliaj lingvoj kiel Esperanto, kiuj uzas la akcentecon de silaboj anstataŭ longoj (tiel — signifas akcentan silabon kaj ◡ signifas senakcentan silabon), la piriko estas sinsekvo de du senakcentaj silaboj.

En la klasika poezio, la piriko, havanta du moraojn, estas ekvivalenta laŭ longo al unu longa silabo.

Ekzemploj

redakti

En Esperanta poezio:

En la / mondon / venis / nova / sento,
◡◡ —◡ —◡ —◡ —◡ —◡
tra la / mondo / iras / forta / voko;
◡◡ —◡ —◡ —◡ —◡ —◡
(El “La Espero” far L. L. Zamenhof)

En tiu fama poemo en trokea pentametro, la unuaj trokeoj estas anstataŭigitaj per pirikoj (depende de la prononco).

En anglalingva poezio:

When the / blood creeps / and the / nerves prick.
◡◡ —— ◡◡ ——
“Kiam la sango rampas kaj la nervoj pikas.”
(El “In Memoriam A.H.H.” far Alfred Tennyson)

La kvarpieda verso konsistas el du pirikoj kaj du spondeoj.

Referencoj

redakti