Por nomo de ludo, vidu la paĝon Morao (ludo).

Morao[1] estas unuo de sono uzata por determini la fonologian silaban pezon en iuj lingvoj. La radiko mora signifas "periodon de tempo" deveninte de la latina vorto por "paŭzo, malfruo", kiu ankaŭ uzita por traduki la grekan Χρόνος (chronos signifanta "tempon"). En 1968 usona lingvisto James D. McCawley priskribis kiel "longa silabo konsistas el du moraoj kaj mallonga silabo el unu."

Ĝenerale, unu-moraa silabo estas nomata malpeza silabo, du-moraa silabo estas peza silabo, kaj tri-moraa silabo ​​estas super-peza silabo. Plej da lingvistoj opinias, ke neniu lingvo uzas silabon enhavantan kvar aŭ pli moraojn.

La japana redakti

La japana estas fama lingvo pro sia enhavo de moraoj (japane nomata mōrahaku lingvistike, aŭ on komune). Multaj dialektoj, inkluzive la norman, havas moraojn. En tradicia poeziaĵo, hajko kaj senrjuo havas tri fonetikajn partojn de 5, 7, 5 moraoj, kaj tankao kvin partojn de 5, 7, 5, 7, 7 moraoj.

En la skribsistemo, unu moraon havas unu kanao inkluzive Hatsuon-on ("ん") kaj Sokuon-on (malgranda "っ"). Chōon (longa vokalo) konsistas el du moraoj: Ekzemple, la vorto mōra (strekkanae: モーラ, rondakanae: もおら) havas tri kanaojn, do la moraoj estas tri, eĉ se la silaboj estas du. Malgrandaj literoj por Yōon (palatigita sono) ne kreas moraon: Ekzemple, cha (rondakanae: ちゃ, strekkanae: チャ, signifanta "teon") havas nur unu moraon kaj unu silabon.

Se japana vorto, Hepburn-sisteme ojisan (kanae おじさん, IFA: [od͡ʑisaɴ], signifanta "onklon") kun kvar moraoj estus transskribata per Esperantaj literoj kiel "oĝisan" aŭ "oĵisan", kiu estas prononcebla kiel [o'(d)ʒiːsan] (IFA) kun forta kaj longa akcento en la antaŭlasta silabo laŭ Esperanta gramatiko, ĝi eble estus perceptata en la japana kiel ojiisan (kanae おじいさん, IFA: [od͡ʑiːsaɴ], signifanta "avon") kun kvin moraoj.

Hindaj lingvoj redakti

En hindaj lingvoj, la konsonanto-vokala sekvenco estas skribita kiel unuo (Abugido), sed ankoraŭ subtenas la moraon de la vokalo. En la tamila, அளபு (Alabu) estas tre bone difinita koncepto kiu datiĝas de la libro de gramatiko, Tolkāppiyam (தொல்காப்பியம்), en 1973. Tio difinas mallongajn vokalojn kiel unu morao (ஓர் அளபு), kaj longan vokalon kiel du moraoj (ஈர் அளபு).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti