Abugido

skribsistemo

Abugido (አቡጊዳ Abugida, de la unuaj signoj de la Geeza alfabeto) estas skribsistemo, en kiu signo reprezentas konsonanton kun defaŭlta vokalo (tipe, mallonga aŝvao) kaj la aliaj vokaloj indikiĝas per modifoj de la baza signo. La literoj ne sekvas unu la alian, sed ili estas grupigitaj je silaboj. Ĝi ankaŭ estas erare titolita kiel silabaro.

Komparo de diversaj abugidoj kiuj devenas de brahmia skribo. Signifo: Ŝiva protektu tiujn, kiuj ĝojas pri la lingvo de la dioj. (Kalidasa)
19-ajarcenta dokumento, skribita en brahmia skribo

Ekzemploj estas la Geeza alfabeto kaj la skribsistemoj de la aliaj lingvoj de Eritreo kaj Etiopio kaj la brahmiaj skriboj kiel Devanagari, Tamila alfabeto, Tibeta alfabeto, uzataj por lingvoj de suda Azio, kiel Ĥaroŝti. Maltipaj abugidoj estas Kanadaj aboriĝenaj silabaroj, kiuj indikas la vokalojn per la direkto de la signoj.

Enloĝanta vokalo redakti

Ekzemplo en la Devanāgarī-skribsistemo redakti

  • K = /ka/ =  
  • Ki = /ki/ =  
  • K* = /k/ = क्   (kun halanto   sub la signo)
  • K*M = /kma/ =  
  • İK = /ika/ =  
  • İK* = /ik/ =  
  • İKi = /iki/ =  
  • ktp.

En abugidaj sistemoj signaro de unu silabo konsistigas la fundamenton de la skribo; la silaberoj estas konstruitaj el malgrandaj pecoj. Ĉiu konsonanto enhavas Enan Vokalon, kiu povas esti modifita per kelkaj vokalaj signoj. Tiel en la hinda Nagario-skribsistemo la signo क signifas la silabon ka. Per aldonado de vokala signo oni ekzemple povas skribi la silabon के ke.

Vokalaj signoj redakti

La nememstara vokala signo ne povas stari por si mem, sed ĝi formiĝas kune kun la konsonanta signo fiksan unuecon. El la baza silabo ल la estiĝas per la vokalaj signoj ला , लि li, ली , लु lu, लू , ले le, लै lai, लो lo kaj लौ lau

  • {| class="wikitable" !ल !ला !लि !ली !लु !लू !ले !लै !लो !लौ |- |la |lā |li |lī |lu |lū |lē |lai |lo |lau |}

La devenintaj unuecoj ne devas kongrui kun la parolataj silaboj.

En Abugidoj, kiuj devenas de hindaj skribsistemoj, komencaj vokaloj havas alian memstaran formon.

Pozicio de la diakritiloj Brahmi-Abugidoj
Pozicio Silabo Elparolo Elementa formo Skribsistemo
supre के /keː/ /k(a)/ Devanāgarī
sube कु /ku/
maldekstre कि /ki/
dekstre को /koː/
ĉirkaŭ கௌ /kau/ /ka/ Tamil
enkadrigita កៀ /kie/ /kɑɑ/ Khmer
interne ಕಿ /ki/ /ka/ Kannada

Termino redakti

La termino “Abugido” estis de la lingvosciencisto Peter T. Daniels kaj staras kontraste al la termino Abjad’, kiu estas skribsistemo sen vokalsignoj. La nomo devenas — kompare al la nomo de ”Alfabeto” devenas de la du unuaj literoj en la greka alfabeto — de la unuaj tri literoj de la geeza alfabeto. En la angla oni ofte diras alphasyllabary.

Netipa Abugido redakti

Unu ekzemplo de netipa abugido estas Kanada indiĝena silabaro, la aro de skribsistemoj kiujn kristanaj misiistoj kreis por indiĝenaj popoloj de nuna Kanado kaj norda Usono en la komenco de la 19-a jarcento. En ĝi vokaloj estas reprezentataj ne per aldonitaj signopartoj, sed per orientiĝo de la konsonanta signo. Ekzemple:

i        pi        ti
a o   pa po   ta to
e   pe   te

Skribsistemoj surbaze de la kanadaj indiĝenaj silabaroj estas uzataj nuntempe por ĉiuj dialektoj de kria lingvo, la inuktituta lingvo de Kanado (aparte en Nunavuto) kaj okaze por kelkaj aliaj indiĝenaj lingvoj kiel la aniŝinabeka, la nigrapieda, la dakelha, la ĉipevajana, la slejveja, la tliĉoa kaj la danezaa. Ili grave malsamas je formo kaj signifo de simboloj, sed la ĝenerala principo — ke ĉiu litero signifas unu silabon kaj ke formo de simbolo montras konsonanton kaj ĝia orientiĝo montras la vokalon — restas la sama en ĉiuj tiuj skribsistemoj.

Parenceco redakti

Al la koncepto de la Abugido similas la korea skribsistemo, en kiu oni kunmetas la silaboj el solaj literoj; sed neniu litero povas esti memstara.

Listo de abugidaj skriboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti