Palia lingvo

hind-arja lingvo; la lingvo de la sanktaj libroj de Teravado, inkluzive de la palia Tripitako
Tiu ĉi artikolo temas pri la prakrita lingvo Palio. Pri la ĉevalkurado en Sieno, vidu la artikolon Palio (Sieno).

Paliola palia lingvo estas mezhinda lingvo kaj la plej frua sankta lingvo de budhismo. La budho Gotamo, kiu loĝis en Norda Hindio, parolis almenaŭ unu formon de prakrito, eble plurajn; la budhisma kanono de la teravado, la unua versio de la Tripitako), estis redaktita en normigita prakrito, kiun uni nomis tutsimple "tekstlingvo" - en tiu lingo pāḷi-bhāsa, poste pli mallonge pāḷi (kio do fakte signifas "teksto").

Palio
Palie: पाळि
lingvo • antikva lingvo
prakrito
Parolata en Srilanko, Barato
Parolantoj 0
Denaskaj parolantoj 0
Skribo Nagario
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 pi
  ISO 639-2 pli
  ISO 639-3 pli
  Glottolog pali1273
Angla nomo Pali
Franca nomo pali
Vikipedio
vdr

Palio estas parenca al Sanskrito, sed ne estas ido de Sanskrito; la prahinda, el kiu ĝi devenis, estis verŝajne pli proksima al la veda ol al la sanskrita. La buŝa instruado de la Budho en Palio venis al Cejlono/Srilanko en la 4-a jarcento a.K., kaj tie ĝi estas skribe fiksita kelkajn jarcentojn poste (vidu Tripitako). El Hindio kaj Cejlono, la lingvo disvastiĝis en multajn landojn, precipe al la regiono tiam nomata palie Suvanna-bhūmi, sanskrite Suvarna-bhūmi. "Or-lando", kie nun estas Birmo, Siamo/Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo.

Palio kaj Budhismo redakti

Krom la Tripitakon, oni verkis en Palio multajn postkanonajn tekstojn. La unua estis Milinda-pañhā ("La demandoj de Milinda"), pri dialogo inter la monaĥo Nāgasena kaj la greka reĝo Menandros (en Palio: Milinda), kiu regis en Baktrio en la nordokcidenta parto de la hinda subkontinento. Grava paliverkisto, ĉirkaŭ mil jarojn post la Budho, estas Buddhaghoṣa (5-a jarcento p.K.), kiu verkis unue la dikan kompendion Visuddhi-magga ("Vojo de la puriĝo"), kaj poste longajn komentariojn al multaj tekstoj de la Tripitako (surbaze de antaŭa komentario en la sinhala, nun malaperinta); lin postsekvis la pli juna komentariisto Dhammapāla. La birma monaĥo Ledi Sayadaw verkis palilingvajn disertaciojn ankoraŭ antaŭ ĉirkaŭ cent jaroj.

Fine de la 19a jarcento, fondiĝis en Britio Pali Text Society, por eldoni la paliajn tekstojn en originalo (latinlitere) kaj en angla traduko.

Hodiaŭ, multaj homoj ankoraŭ lernas la lingvon. Oni regule recitadas en ĝi en theravadbudhismaj temploj.

La palilingva vikipedio havas la adreson <http://pi.wikipedia.org/wiki>

Vidu ankaŭ redakti