ISO 639 estas normo de la Internacia Organizaĵo por Normigado, kiu enhavas kodojn pri lingvaj nomoj. Ĝi enhavas 6 listojn :
- ISO 639-1:2002 listigas 2-literajn lingvo-kodojn
- ISO 639-2:1998 listigas 3-literajn lingvo-kodojn
- ISO 639-3:2007 listigas 3-literajn lingvo-kodojn
- ISO 639-4:2010 prezentas ĝeneralajn principojn pri kodado de lingvo-nomoj
- ISO 639-5:2008 listigas 3-literajn kodojn pri lingvaj familioj kaj grupoj
- ISO 639-6:2009 listigas kodojn pri lingvaj variantoj
ISO 639
|
normo de ISO vd
|
Dum
|
nekonata - nekonata/nuntempe
|
Partoprenanta
|
ISO 639-1 • ISO 639-2 • ISO 639-3 • ISO 639 Set 5 • ISO 639-6 vd
|
TTT
|
Oficiala retejo
|
|
23 lingvoj havas du triliterajn mallongigajn kodojn: derivitan de la angla nomo de la lingvo (ISO-639-2/B)
kaj "terminologian", derivitan de la nomo de la lingvo en la lingvo mem (ISO-639-2/T).
Lingvokodoj
Menciinde estas, ke la unua ISO-dokumento pri lingvokodoj, kiu aperis en novembro 1967 (ISO/R 639:1967), jam traktis Esperanton (pere de la dulitera kodo "eo").
Esperanto aperas en ISO 639-1:2002, ISO 639-2:1998 kaj ISO 639-3:2007.
Vidu ankaŭ
Tiuj tabeloj provas listigi ĉiujn lingvojn laŭ ISO 639-kodo (ordigitajn laŭ esperantonomoj kontrolendaj) kun duliteraj kaj triliteraj kodoj kaj angla kaj franca nomoj kiel ili aperas en la paĝoj de Library of Congress, la Kongresa Biblioteko de Usono, por helpi al ĝustigo de la esperanto-traduko.
Fontoj
Eksteraj ligiloj