Ŝablono-Diskuto:Informkesto lingvo

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by Tlustulimu in topic Vikidatumaj eroj
de, en, es, fr, fi, it, ja, pl, sv

Ĉu eblas iom malgrandigi tiun ŝablonon? Ĝi estas iom dika laŭ mi. Eb.eric 17:22, 15. Jun 2008 (UTC)

Nova aspekto redakti

Saluton. Mi pensas, ke la nuna ŝablono estas malbela; tial mi proponas novan aspekton. Mutichou 16:40, 26. Dec 2008 (UTC)

Ligilo al vikipedio redakti

Salutuon, gekaraj. Mi ĵus vidis, ke Airon90 aldonis aldonan eron al la informkesto, kiu enhavas ligilon al alilingva vikipedio. Sed la kodigo jam montras maltaŭga je la fino de la dokumentado-paĝo. Do tie la kesto pri la araba lingvo fuŝiĝas, ĉar la uzita parametro enhavas ligilan kodon. Tial mi proponas, ke ni uzu apartan parametron por la vikipedia ligilo. Taŭgaj modeloj por tio jam ekzistas, nome la du sorabaj versioj de la ŝablono: hsb:Předłoha:Infokašćik rěč, dsb:Pśedłoga:Infokašćik rěc. Se ne estos alia propono, mi aranĝos tion post kelkaj tagoj. Kore --Tlustulimu 11:20, 28. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton. Mi ĵus vidis plian eraron ĉe la ekzemploj, nome ke ĉe la kompleta prifranca ekzemplo la listeroj pri lingva klasifikado montriĝas duoble. - Krome la parametro ISO1 ne taŭgas por la ligilo al la alilingva vikipedio, ĉar kelkaj vikipediaj serviloj havas nomon laŭ ISO2 aŭ eĉ tute ne rilatan al la ISO-normo. Kore --Tlustulimu 13:07, 30. Aŭg 2009 (UTC)
Ni ne supertaksu la lingvan diversecon de vikipedio: Ekzistas vikipediaj branĉoj en multaj lingvoj, sed neniel en ĉiuj. Ekzemple en la sejŝela lingvo, kies artikolon mi ĵus verkis, ŝtata lingvo de la Sejŝeloj, tute mankas vikipedia branĉo, kaj ekzistas multaj pliaj tiaj lingvoj, ekzemple en Eŭropo la saterfrisa kaj nordfrisa lingvo, tute ne parolante pri historiaj lingvoj kiel ekzemple la malnovaltgermana aŭ, ni diru, hitita lingvo.
Nepre necesus enkonduki nedevigan parametron kiel " |Vikipedio= ", kaj permesi per nemencio de kodo en tiu linio malaperigi la mencion pri laŭdira vikipedia branĉo, kiu tute ne ekzistas.
ThomasPusch 20:33, 4. Sep 2009 (UTC)
Saluton, Thomas. Mi ĵus aranĝis la aldonan parametron vikipedio kaj aldonis ĝin al la granda ekzemplo en la ŝablona dokumentaĵo. Kore --Tlustulimu 17:39, 7. Sep 2009 (UTC)

Ukraina lingvo redakti

Saluton. Mi ĵus enmetis la ŝablonon en la artikolon Ukraina lingvo. Sed ial ne funkcias la aldono de informo pri la lingva familio. Do ne aperas "hindeŭropa lingvaro" aŭ simile. Ĉu tion kaŭzas iu subŝablono? Se jes, kiun sencon ĝi havas? Kore --Tlustulimu 22:06, 7. Nov 2009 (UTC)

kiel redaktu iun ŝablonon? redakti

Kiel redaktu? Ekzemple, gana lingvo malĝustas ĉe la angla nomo. Kwamikagami 20:41, 21. Jun 2010 (UTC)

Redaktado de ŝablonon redakti

Ĉu iu povas aldoni sekcion pri pralingvo en la ŝablonon? --Frglz 14:43, 3 Feb. 2012 (UTC)

Saluton, Frglz. Tio certe eblas. Ĉu tio aperu en la informkesta sekcio pri klasifikado? Amike --Tlustulimu 15:25, 3 Feb. 2012 (UTC)
(+) Sed mi vidis, ke vi uzas la ŝablonon en artikoloj pri lingvaroj. Por tio ekzistas la ŝablono {{Informkesto lingva familio}}. Amike --Tlustulimu 15:58, 3 Feb. 2012 (UTC)
Dankon pro via redaktado. Mi ne sciis pri tio lingvara ŝablono; mi anstataŭigos la antaŭajn ŝablonojn. --Frglz 16:40, 3 Feb. 2012 (UTC)
En la dokumentado de {{Informkesto lingvo}} eĉ troviĝas ligilo al la alia ŝablono kun atentiga frazo. - Mi ĵus iomete aldonis informojn pri la pliaj parametroj de {{Informkesto lingva familio}} al ties dokumentado. --Tlustulimu 16:44, 3 Feb. 2012 (UTC)

Fonaj koloroj de la kaplinio redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke Iketsi (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) ŝanĝis la fonajn kolorojn de la kaplinio. Li faris tion sen antaŭa interkonsento, sed laŭ la angla vikipedio. Ĉu tio restu, ĉu mi malfaru ĉion? Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:23, 19 Apr. 2012 (UTC)

Kaplinio redakti

Eblas, ke komikso ne estas la plej bona CSS‑class‑o por tiu ĉi ŝablono? Eble la laŭvortan io‑n anstataŭe? —LLarson (dirita & farita) 19:52, 2 jun. 2016 (UTC)Reply

Alirebleca peto redakti

Mi kreis provejan version de la ŝablono, kun alirebleca ŝanĝo, kiu devas esti nevidebla al preskaŭ ĉiuj[1]. Aldonis mi fonan koloron al enhavo, kiu havis nure tekstan koloron. Oni vidus la du formojn ĉe la supro de la proveja paĝo. —LLarson (dirita & farita) 20:30, 2 jun. 2016 (UTC)Reply

@Tlustulimu kaj Pingveno: Mia alia peto estus eble polemika. Tiu ĉi, kredas mi, ke ne. Ĉu opinioj? —LLarson (dirita & farita) 17:55, 6 jun. 2016 (UTC)Reply
  Farite (malsamoj). —LLarson (dirita & farita) 15:01, 14 jun. 2016 (UTC)Reply

Beligeco redakti

Bedaŭras mi, sed, mi samete malfuŝaĉis ankaŭ la flagon kaj ties priskribon. —LLarson (dirita & farita) 21:43, 7 jun. 2016 (UTC)Reply

  Farite (malsamoj). —LLarson (dirita & farita) 19:54, 18 jun. 2016 (UTC)Reply

ISO 639-3 redakti

Al mi ŝajnas ke mankas la ebleco indiki lingvokodon laŭ sistemo ISO 639-3 ... la kodoj laŭ laŭ sistemo ISO 639-2 ofte indikas multe tro ĝeneralan lingvaron, ne la konkretan lingvon pri kiu temu en la artikolo. Ĉu estas iu argumento kontraŭ enkonduko de tia plia parametro? ThomasPusch (diskuto) 20:51, 28 dec. 2016 (UTC)Reply

Vikidatumaj eroj redakti

Saluton. Mi ĵus malfuŝis la kodon por la enplekto de Vikidatuma ero, se la samĉele uzebla parametro ne estas difinita. Bedaŭrinde ĉiuj tiaj kodopecoj estis fuŝaj, ĉar la parametro uzebla en artikoloj ne povas esti valoro de Lua-skripto. Bonvolu rigardi la sumon de miaj tri ŝanĝoj kaj provi kompreni, kial mi tiel ŝanĝis. --Tlustulimu (diskuto) 18:52, 17 apr. 2017 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Informkesto lingvo".