Ukraina lingvo

orientslava lingvo, parolata en Ukrainio

La ukraina lingvo (ukraine українська мова [ukrɑˈjɪnʲsʲkɑ ˈmɔwɑ]) estas orienta slava lingvo proksime parenca al la belorusa kaj la rusa, sed kun multaj rimarkindaj malsamoj kaj kun forta leksika influo de la pola.

Ukraina lingvo
українська мова
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Orientslavaj lingvoj
Parolata en  Ukrainio
 Pollando
 Slovenio
 Moldavio
 Rusio
Parolantoj 26 900 000 (26-a plej parolata lingvo)
Skribo cirila alfabeto, latina alfabeto
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa
Slava
Orienta slava
Ukraina
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Ukrainio, Ĉednestrio (regiono en Moldavio)
Reguligita de Nacia Akademio de Sciencoj de Ukrainio
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 uk
  ISO 639-2 ukr
  ISO 639-3 ukr
  SIL UKR
  Glottolog ukra1253
Angla nomo Ukrainian
Franca nomo ukrainien
vdr
Ukraina lingvo

Historio redakti

Historie, la ukraina lingvo elvenas de la praslava lingvo parolata inter diversaj slavaj gentoj. Esploro pri la frua historio de la ukraina lingvo malfacilas pro la manko de ukraina sendependeco. Tial, la plejparto de frua scio pri la lingvo estis influegita de la vidpunktoj de iliaj fremdaj najbaroj. Plej rimarkinde, la rusaj carismaj historiaj skribaĵoj neis la ekziston de aparta ukraina lingvo. Sovetaj skribaĵoj montris ideologion de tri fratecaj orientaj slavaj nacioj. Modernaj entuziasmuloj pri la Rusa Imperio emas agnoski apartecon inter la ukraina kaj la rusa nur dum pli malfruaj periodoj (la 14-a ĝis la 16-a jarcento). Ekde 1100 ukrainaj historiistoj jam vidis apartiĝon inter la lingvo de Kievanoj kaj Rusjoj, ankaŭ nomata la haliĉ-volinia, kaj la lingvo de la miksita finn-ugra/slava nacio al la nordo (Rusio). Kelkaj eŭropaj kaj usonaj lingvistoj akordas. Dum la tempo de la fariĝo de Rutenio (Ukrainio kaj Belorusio) en la Polan komunumon, la ukraina (rusja) kaj la belorusa plene apartiĝis.

La pola lingvo iam forte influis la ukrainan (kaj ankaŭ la belorusan). Dum la plua evoluo de la ukraina, ĝi elprenis kelkajn vortojn el la tatara kaj el la turka. Ukraina kulturo kaj lingvo prosperis dum la 16-a jarcento kaj la unua duono de la 17-a, kiam Ukrainio estis parto de la Pola-Litova Unio. La ukraina estis ankaŭ la oficiala lingvo de ukrainaj provincoj en la Pola reĝlando. Inter multaj tiamaj lernejoj, la Kieva akademio estis la plej grava, sed la bazaĵo de la ukraina kulturo ne daŭris dum la anarĥio de la Ĥmelnickia ribelo kaj la sekvantaj militoj. La Kievan akademion fine regis Rusio kaj la plejparto de ukrainaj nobeluloj kaj lernejoj ŝanĝiĝis al pollingva uzado. Iom post iom la oficialaj lingvoj de la ukrainaj provincoj en Pollando ankaŭ ŝanĝiĝis al la pola, kaj la rusa parto de Ukraino ofte uzis la rusan.

Post la partigo de Pollando, Aleksandro la 2-a de Rusio malpermesis la ukrainan lingvon en la gazetaro, per la Dekreto de Emso, kiu malhelpis la evoluon de la ukraina lingvo. Dum la sama tempo, en Galicio la ukraina lingvo estis ofte uzata en lernejoj kaj en oficialaj dokumentoj.

Dum la soveta periodo, la ukraina lingvo havis vastan oficialan subtenon. Oni uzis ĝin en lernejoj, gazetoj, radio kaj televido en la Ukraina SSR. Tamen, la registaro konsideris la rusan lingvon kiel pli prestiĝan, tial la rusa iom post iom anstataŭis la ukrainan.

Ekde 1989, la nune sendependa Ukrainio elektis la ukrainan kiel la solan oficialan lingvon (malgraŭ la fakto, ke ĉirkaŭ duono de la loĝantaro parolas denaske la rusan).

Historio de ukraina literaturo redakti

La ukrainan literaturan oni povas dividi en du periodojn: la praukraina (la 14-a ĝis la 18-a jarcento) kaj la moderna ukraina (ekde la fino de la 18-a jarcento). Multaj ekzemploj de la praukraina ekzistas: leĝoj, polemikaj artikoloj, sciencaj traktaĵoj kaj multaj tipoj de fikcio.

Influaj literaturuloj en la evoluo de la moderna ukraina literaturo inkluzivis la filozofon Hrihorij Skovoroda, Ivan Kotlarevskij, Pantelejmon Kuliŝ, Mikola Kostomarov, Taras Ŝevĉenko, Ivan Franko, Vasil Stefanik kaj Lesja Ukrajinka.

Strukturoj de la lingvo redakti

Fonetiko kaj ortografio redakti

La ukraina uzas la ĉi-postan variaĵon de la cirila alfabeto:

Litero IFA-simbolo Litero IFA-simbolo Litero IFA-simbolo
А а a І і i Т т t
Б б b Ї ї ji У у u
В в v/w Й й j Ф ф f
Г г ɦ К к k Х х x
Ґ ґ g Л л l Ц ц ʦ
Д д d М м m Ч ч ʧ
Е е e Н н n Ш ш ʃ
Є є je О о o Щ щ ʃʧ
Ж ж ʒ П п p Ь ь ʲ
З з z Р р r Ю ю ju
И и ɪ С с s Я я ja

La ukraina lingvo havas ses vokalojn (a, e, ɪ, i, o, u; skribataj konforme per а, е, и, і, о, у) kaj unu duonvokalon (j, skribata per й). La kunmetaĵo de j antaŭ kelkaj el la vokaloj estas skribata per unu sola litero ("ja" = я, "je" = є, "ji" = ї, kaj "ju" = ю). Por skribi la aliajn kunmetaĵojn, oni devas uzi du literojn: йи kaj йо. Йи ekzistas nur en kelkaj dialektoj.

La plejparto de la konsonantoj havas tri eblajn formojn: nepalataligitan, palataligitan kaj longan, ekzemple /l/, /lʲ/ kaj /ll/ aŭ /n/, /nʲ/ kaj /nn/. Ortografie la vokaloj povas palataligi aŭ nepalataligi antaŭan konsonanton; tiam la vokaloj я, є, ю estas legata sen /j/, ekzemple ню estas legata /nʲu/, sed ne /nʲju/. En kelkaj pozicioj, ekzemple ĉe la fino de vorto, speciala simbolo (ь) estas uzata por indiki palataligitan konsonanton. Oni uzas apostrofon por indiki la nepalataligitecon de konsonanto kie normale la sekvanta vokalo palataligus ĝin; ekzemple "з'явитись" estas legata /zjavɪtɪsʲ/ (ne /zʲavɪtɪsʲ/; kaj ne /zʲjavɪtɪsʲ/, kiel estus se ь estus anstataŭ la apostrofo). Por indiki longecon oni ripetas la literon. Ukrainoj emas elparoli mallongajn konsonantojn kaj ne skribi duoblajn literojn en fremdaj vortoj, kiam la literoj estas duoblaj en la fontlingvo; sed en iuj tiaj vortoj tiaj konsonantoj estas longaj kaj estas skribataj kiel duoblaj literoj.

La lingvo ankaŭ havas la fonemojn /ʣ/ kaj /ʤ/ (kiel Esperantaj "dz" elparolata unusone kiel "c", kaj "ĝ"), kiuj ne havas siajn proprajn literojn en la alfabeto kaj estas skribataj per du literoj: дз, дж. Tamen, ili estas unuopaj fonemoj.

La ukraina alfabeto estas preskaŭ plene laŭfonema, sed ĝi havas tri sonojn, kiuj ne havas proprajn literojn kaj malsimplajn (sed lerneblajn) regulojn pri palataligo de konsonantoj laŭ sekvantaj vokaloj.

Gramatiko redakti

Substantivoj redakti

La ukraina lingvo havas tri genrojn por substantivoj: virgenro, ingenro kaj neŭtra genro. Ĉiu substantivo havas sian genron; ne ekzistas reguloj difinantaj la genron de substantivo per ĝia senco, se ĝi ne signifas vivulon de difinita sekso. Sed ofte genroj estas difinitaj per finaĵo de substantivo.

Substantivoj estas deklinacieblaj (7 kazoj) kaj povas esti uzataj en singularo kaj pluralo.

Adjektivoj redakti

Adjektivoj en la ukraina akordigas kun substantivoj je genroj, kazoj kaj nombroj (singularo aŭ pluralo). En pluralo genroj malestas.

Adverboj redakti

La ukraina lingvo havas multe de diversaj tipoj de adverboj. Konsiderinda parto de ukrainaj adverboj estas derivitaj de adjektivoj; tiaj adverboj diferenciĝas de konformaj adjektivoj per finaĵo.

Pronomoj redakti

La tipoj de pronomoj en la ukraina estas similaj al tiuj en esperanto.

Personaj pronomoj:
я - mi;
ти - vi (singularo, familiara);
він - li;
вона - ŝi;
воно - ĝi;
ми - ni;
ви - vi (pluralo aŭ ne familiara);
вони - ili.

La deklinacio de multaj pronomoj estas simila al tiu de substantivoj aŭ adjektivoj. Aparte personaj pronomoj estas deklinacieblaj laŭ kazoj. Ofte nominativo de persona pronomo tre diferenciĝas de la ceteraj kazoj. Ekzemple, "mi" estas tradukato "я" ("ja"), sed "min" - "мене" ("mene").

Numeraloj redakti

Kardinalaj numeraloj de la ukraina:
0: нуль
1: один (virgenro), одна (ingenro), одне (neŭtra genro)
2: два (virgenro, neŭtra genro), дві (ingenro)
3: три
4: чотири
5: п'ять
6: шість
7: сім
8: вісім
9: дев'ять
10: десять
11: одинадцять
12: дванадцять
13: тринадцять
14: чотирнадцять
15: п'ятнадцять
16: шістнадцять
17: сімнадцять
18: вісімнадцять
19: дев'ятнадцять
20: двадцять
21: двадцять один (virgenro), двадцять одна (ingenro), двадцять одне (neŭtra genro)
22: двадцять два (virgenro, neŭtra genro), двадцять дві (ingenro)
30: тридцять
37: тридцять сім
40: сорок
50: п'ятдесят
60: шістдесят
70: сімдесят
80: вісімдесят
90: дев'яносто
100: сто
102: сто два (virgenro, neŭtra genro), сто дві (ingenro)
137: сто тридцять сім
200: двісті
215: двісті п'ятнадцять
300: триста
400: чотириста
500: п'ятсот
600: шістсот
700: сімсот
800: вісімсот
900: дев'ятсот
1000: тисяча
1989: тисяча дев'ятсот вісімдесят дев'ять
2000: дві тисячі
2012: дві тисячі дванадцять
3000: три тисячі
4000: чотири тисячі
5000: п'ять тисяч
6000: шість тисяч
10 000: десять тисяч
16 000: шістнадцять тисяч
21 000: двадцять одна тисяча
23 256: двадцять три тисячі двісті п'ятдесят шість
101 003: сто одна тисяча три
1 000 000: мільйон
215 003 017: двісті п'ятнадцять мільйонів три тисячі сімнадцять
1 000 000 000: мільярд

Kardinalaj numeraloj estas deklinacieblaj (6 kazoj). Iuj kardinalaj numeraloj aliformiĝas ankaŭ je genroj.

Ordnumeraloj gramatike similas adjektivojn. Plimulto de ordnumeraloj havas radikojn de respondaj kardinalaj numeraloj (en iuj kazoj kun iuj modifoj); ekzemple, "п'ять" ("kvin") - "п'ятий" ("kvina"), "сім" ("sep") - "сьомий" ("sepa"), "двадцять" ("dudek") - "двадцятий" ("dudeka"). Sed "один" ("unu") - "перший" ("unua"), "два" ("du") - "другий" ("dua"). Se kardinala numeralo konsistas el kelkaj vortoj, en la responda ordnumeralo nur la lasta vorto diferencas de la kardinala numeralo: "п'ятсот двадцять три" (523) - "п'ятсот двадцять третій".

Verboj redakti

La ukraina lingvo havas tri verbotempojn (tensojn): prezencon, preteriton kaj futuron.

Ĉiu verbo en la ukraina estas aŭ perfekta aŭ neperfekta. Por esprimi la ideon, ke farado estas finita, oni devas uzi perfektan verbon. Neperfekta kaj perfekta verboj estas ne formoj de unu vorto, sed diversaj vortoj. Krom tio, al unu neperfekta verbo povas respondi pluraj perfektaj verboj. Ekzemple, la verbo "писати" (skribi) estas neperfekta verbo. Por esprimi ĝian perfektan formon ekzistas multaj neparencaj verboj, ĉiuj esprimante malsametan aspekton de skribi : "написати", "записати", "переписати", "приписати", "дописати", "списати", ktp. Sed, parolante pli precize, nur la vorto "написати" estas preciza konvena al "писати". Aspektoj de aliaj de ĉi tiuj perfektaj verboj kapablas esti esprimitaj per pli specifaj neperfektaj verboj: "записувати", "переписувати", "приписувати", "дописувати", "списувати", ktp.

Perfektaj verboj ne havas prezencon.

En la prezenca kaj futura verbotempoj, oni konjugacias verbojn laŭ persono kaj pluraleco. Aliflanke, la preterita (pasinta) verbotempo indikas genron anstataŭ personon, kiel ankaŭ en la rusa.

La ukraina havas participojn kaj verbajn adverbojn, sed malpli multe formojn ol la esperanto. Ekzemple, ili neniam estas de futuro (-ont-, -ot-); ne ekzistas formoj respondintaj al esperanta -inta; formoj responditaj al -anta estas uzataj malofte. Participoj estas gramatike similaj al adjektivoj.

Komparo kun la rusa redakti

Plimulto de literoj signifas samajn sonojn en la ukraina kaj la rusa. Literoj signifantaj malsamajn sonojn en ĉi tiuj lingvoj estas:

г ("h" en la ukraina, "g" en la rusa);
ґ ("g" en la ukraina, ne ekzistas en la rusa);
е ("e" en la ukraina, "je" en la rusa);
є ("je" en la ukraina, ne ekzistas en la rusa);
и ("malmola" "i" en la ukraina, ordinara "i" en la rusa);
і ("i" en la ukraina, ne ekzistas en la rusa);
ї ("ji" en la ukraina, ne ekzistas en la rusa);
ъ (ne ekzistas en la ukraina, en rusa ĝia rolo estas simila al rolo de apostrofo en la ukraina);
ы (ne ekzistas en la ukraina, "malmola" "i" en la rusa);
э (ne ekzistas en la ukraina, "e" en la rusa).

Vokaloj en la ukraina estas multe pli klaraj, ol en la rusa. Ekzemple, en la rusa "o" ofte sonas kiel "a", sed en la ukraina tia fenomeno ne ekzistas.

En la rusa "molaj" variantoj de sonoj e kaj i estas multe pli oftaj ol iliaj "malmolaj" variantoj, sed en la ukraina tia fenomeno ne ekzistas kaj eĉ "malmolaj" variantoj estas pli oftaj. Tial la literoj "е" kaj "и" estas tre oftaj en ambaŭ lingvoj, kvankam signifas en la rusa malsamaj sonoj ol la ukraina. En la rusa "е" estas pli ofta ol "э", kaj "и" estas pli ofta ol "ы"; en la ukraina "е" estas pli ofta ol "є", kaj "и" estas pli ofta ol "і".

La litero "о" en rusaj vortoj ofte estas kie "і" en ukrainaj vortoj, kiel en "под/під" (pod/pid) - 'sub'. Krome en tiaj ukrainaj vortoj la litero "о" povas alterni kun "і" en deklinacio, kiel "кіт" (kit) - 'kato', "кота" (kota) - 'katon'.

La litero "г" signifas malsamajn konsonantojn en la rusa kaj la ukraina. Ukraina "г" similas al la esperanta sono "h", sed la rusa "г" similas al "g". La sono elparolata tiel estas unu el la distingaj trajtoj de Ukrainoj, kiam ili parolas la rusan. Por sono simila al "g" en la ukraina oni uzas literon "ґ"; ĉi tiun literon havas malmulte de vortoj.

Oni povas diri, ke la ukraina estas ĉirkaŭ inter la rusa kaj la pola koncerne vortaro kaj gramatiko. La rusa "на первом этаже" (na pjervom etaĵe) 'en la unua etaĝo' estas deklinaciita prepoziciokaze. La sama esprimaĵo en la ukraina estus "на першому поверсі" (na perŝomu poversi). -Ому (-omu) estas la norma lokativa (= prepozicionkaza) sufikso, sed variaĵo -ім (-im) estas komuna en dialektoj kaj en poezio, kaj estas oficiale gramatika. La "х" (ĥ) en la vorto "поверх" (poverĥ) ŝanĝiĝis al "с" (s) pro la influo de la vokalo "і". La litero "к" estas simile ŝanĝiĝema silabfine.

Nuna uzado redakti

La ukraina lingvo nun ekprosperas post longa periodo de subpremo kaj senprestiĝeco. Kvankam estas almenaŭ 50 milionoj da ukrainoj tra la mondo, inkluzive de ĉirkaŭ 38 ĝis 39 milionoj en Ukrainio (tri kvaronoj de la tuta ukrainaro), nur en okcidenta Ukrainio oni komune uzas ĝin. En Kievo kaj centra Ukrainio la rusa estas la lingvo de preskaŭ ĉiu urbano, kvankam ja estas ekŝanĝo al la ukraina; en orienta Ukrainio, la rusa estas ankoraŭ la ĉefa lingvo kaj kelkaj personoj parolas rusigitan variaĵon de la ukraina (t. n. "surĵik"). En Krimeo la ukraina estas preskaŭ neniam uzata. Uzado de la ukraina lingvo en Ukrainio verŝajne plialtiĝos, ĉar la kampara loĝantaro (preskaŭ ĉiu kamparano ankoraŭ parolas la ukrainan) migras al la urboj, kaj la ukrainlingva uzado tial vastiĝos trans centran Ukrainion.

La ukrainan parolas ankaŭ granda ukraina diasporo, speciale en Kanado kaj Brazilo (ĉirkaŭ 300.000). La unuaj anoj de tiu elmigrintaro ĉefe venis el Galicio — regiono, kiu estis parto de Aŭstrio-Hungario antaŭ la Unua mondmilito kaj inter la mondmilitoj apartenis al Pollando. Ilia vorttrezoro montras iom malpli da rusa influo ol la moderna lingvo en sendependa Ukrainio — por la vorto "magazeno" ili eble preferus la formon "крамниця" (kramnicja) kaj ne "магазин" (mahazin) (de la rusa "магазин", origine el la franca 'magasin'). En Ukrainio, "магазин" estas multe pli komuna ol "крамниця", kiu arĥaismiĝas.

Lingvopolitiko redakti

En Rusio la ekzisto de propra ukraina lingvo longtempe ne estis agnoskita pro rusa lingvopolitiko. Ĝis la revolucio estis striktaj limigoj pri la uzo de la ukraina kiel skriba lingvo[1].

Literaturo redakti

Monato, internacia magazino sendependa, numero 1996/09, paĝo 22: La ukraina verkita de Mikael Korotkov.

Referencoj redakti

  1. (nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p.482, De Geus, 2019, ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).

Vidu ankaŭ redakti