Ukrainoj
Ukrainoj (ukraine українці [ukrajinci]) estas orient-slava etno, parolanta en la ukraina lingvo; proksimaj parencoj de la najbaraj belorusoj kaj rusoj. Ukrainoj estas posteuloj de triboj loĝantaj sude de Kieva Regno.

Nombreco Redakti
En la tuta mondo estas ĉirkaŭ 44-45 milionoj da ukrainoj, el ili en Ukrainio 37.541.693 (2001), en Rusio 2.942.961 (2002) kaj en Kanado 1.071.060[1]. Plurmilaj ukrainaj diasporoj estas ankaŭ en Brazilo, Kazaĥio, Germanio kaj multaj aliaj landoj.
Religio Redakti
Kredantoj estas ĉefe ortodoksuloj, sed ankaŭ katolikoj kaj protestantoj. En Ukrainio samtempe ekzistas tri ortodoksaj eklezioj (Ukraina Ortodoksa Eklezio de la Moskva Patriarkio, Ukraina Ortodoksa Eklezio de la Kieva Patriarkio kaj Ukraina Aŭtokefala Ortodoksa Eklezio).
Literaturo Redakti
Kalle Kniivilä, Lando kiu vekiĝis - Rakontoj el Ukrainio, Novjorko, 2023, Eld. Mondial, ISBN 9781595694522 [2]
Referencoj Redakti
- ↑ statcan.ca Arkivigite je 2008-05-30 per la retarkivo Wayback Machine angle france
- ↑ (eo) Kalle Kniivilä, Lando kiu vekiĝis - Rakontoj el Ukrainio, Libroservo UEA
Vidu ankaŭ Redakti
- Ĥoĥol
- Historio de Ukrainio
- Ukraina Popola Respubliko
- Ukraina Grek-Katolika Eklezio
- Slava lingvaro
- Orienta Eŭropo