Slava lingvaro
subgrupo de la hindeŭropa lingvaro, enhavanta la rusan, la belorusan, la ukrainan, la polan, la ĉeĥan, la slovakan, la bulgaran, la makedoman, la slovenan, la serbokroatan, slavono, ktp.
La slava lingvaro estas sublingvaro de la hindeŭropa lingvaro. Ĝi dividiĝas je la orienta (rusa, ukraina, belorusa lingvoj), la okcidenta (pola, ĉeĥa, slovaka, kaŝuba, soraba lingvoj) kaj la suda (slovena, serbokroata, makedona, bulgara lingvoj) subgrupoj. La tri plej multnombraj popoloj de la grupo estas rusoj, ukrainoj kaj poloj. Entute en 1992 ekzistis 293,5 milionoj da parolantoj de slavaj lingvoj, inter ili en la Rusia Federacio loĝis 125,5 milionoj.
Slava lingvaro | |
Bazaj informoj | |
Parolata en | orienta, suda, kaj norda eŭropo. |
Klasifiko | |
Lingvistika klasifiko |
Hindeŭropa |
Baltslava | |
Slava | |
Pralingvo | Praslava lingvo |
Pliaj trajtoj | |
Skribo | Cirila alfabeto, Latina alfabeto, Glagolita alfabeto |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | sla |
Slavaj lingvoj havas ĝis nun bone rimarkeblan parencecon kaj leksikan kaj gramatikan. La eklezia slava lingvo estas la plej malnova skribita slava lingvo.
Klasifiko
redaktiLa slava lingvaro povas esti klasifikata laŭ la sekva skemo. Krome ĝi parencas al la balta lingvaro.
Ĝenerala klasifiko de la Balto-slava lingvaro
|
Etnoj de la grupo | Kvanto |
---|---|
Okcidenta subgrupo | |
Poloj | 50.000.000 |
Ĉeĥoj | 10.380.000 |
Slovakoj | 4.500.000 |
Soraboj | 100.000 |
Orienta subgrupo | |
Rusoj | 146.500.000 |
Ukrainoj | 46.000.000 |
Belorusoj | 8.000.000 |
Suda subgrupo | |
Slovenoj | 2.300.000 |
Kroatoj | 6.250.000 |
Bosnoj | 1.800.000 |
Serboj | 7.400.000 |
Montenegranoj | 600.000 |
Makedona | 1.770.000 |
Bulgaroj | 8.450.000 |
Belorusoj
redakti- Nomo: [m] беларусы (biełarusy); [f] Bielorusses; [r] белорусы (belorusy)
- Popolo, ĉefloĝantoj de Belorusio (pli ol 7,9 mln en 1992). Ili loĝas ankaŭ en Rusia Federacio (1,2 mln), Ukrainio (440 mil), Kazaĥio (183 mil), Latvio (120 mil), Litovio (63 mil), Uzbekio (63 mil), Estonio (27,7 mil), Pollando (ĉ. 300 mil), ka.
- Lingvo: belorusa.
- Kredantoj: precipe ortodoksuloj (60-65%), estas ankaŭ katolikoj (15%) ka.
Bosnianoj (Bosniaj islamuloj)
redakti- Nomo: [m] musulmane, bosanci, bošnjaci; [f] Musulmans, Bosniens; [r] боснийцы (bosnijcy)
- Popolo, ĉefloĝantoj de Bosnio kaj Hercegovino. Kvanto: 1,8 mln (1992). Ili loĝas ankaŭ en Jugoslavio (220 mil), Kroatio (14 mil), Turkio (30 mil), Usono (30 mil). Totala kvanto: 2,1 mln. Bosnianoj estas loĝantoj (precipe serboj kaj kroatoj) de historiaj regionoj Bosnio kaj Hercegovino, kiuj akceptis islamon dum osmana regado.
- Lingvo: bosna.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
Bulgaroj
redakti- Nomo: [m] Българи (Bălgari); [f] Bulgares; [r] болгары (bolgari)
- Popolo, ĉefloĝantoj de Bulgario (7,85 mln). Ili loĝas ankaŭ en Ukrainio (234 mil), Moldavio (88 mil), Rusia Federacio (32,8 mil) kaj aliaj landoj. Totala kvanto: 8,45 mln (1992).
- Lingvo: bulgara.
- Kredantoj: precipe ortodoksuloj, parto: muzulmanoj-sunaistoj.
Ĉeĥoj
redaktiKaŝuboj
redakti- Nomoj: [m] Kaszëbi; [f] Kachoubes; [r] кашубы (kašuby)
- Etnografia grupo de poloj, loĝas en ĉemara parto de Pollando.
- Lingvo: kaŝuba.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
Kroatoj
redakti- Nomoj: [m] Hrvati; [f] Croates; [r] хорваты (chorvaty)
- Popolo, ĉefloĝantoj de Kroatio (4,4 mln). Bosnio kaj Hercegovino (630 mil), ili loĝas ankaŭ en Serbio (100 mil), .... Totala kvanto: 6,21 mln (1995).
- Lingvo: kroata.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
Makedonoj
redaktiMontenegranoj
redakti- Nomoj: [m] Црногорци (Crnogorci); [f] Montenegrins; [r] черногорцы (ĉernogorcy)
- Popolo, ĉefloĝantoj de Montenegro (460 mil); en Serbio 140 mil (1992). Ili loĝas ankaŭ en Usono kaj Albanio. Totala kvanto: 620 mil.
- Ili parolas en ŝtokava dialekto de la montenegro.
- Kredantoj: precipe ortodoksuloj.
Poloj
redakti- Nomoj: [m] Polacy; [f] Polonais; [r] поляки (poljaki)
- Popolo, ĉefloĝantoj de Pollando (pli ol 37,75 mln). Totala kvanto: 50 mln (2006), inter ili en Usono 3.8 mln, Francio 300 mil, Rusia Federacio 94,6 mil, Ukrainio 219,2 mil, Litovio 258 mil, Belorusio 417,7 mil. Kelkaj etnografiaj grupoj (kaŝuboj, mazuroj ka.) konservis specifojn de la lingvo kaj kulturo.
- Lingvo: pola.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
Rusoj
redakti- Nomoj: [r] русские (russkije); [f] Russes
- Popolo, ĉefloĝantoj de Rusia Federacio (pli ol 119,87 mln). Ili loĝas ankaŭ en Ukrainio 11,35 mln, en Kazaĥio 6,23 mln, Uzbekio 1,65 mln, Belorusio 1,34 mln, Kirgizio 916,6 mil, Latvio 905,5 mil, Moldavio 562 mil, Estonio 474,8 mil, Azerbajĝano 392,3 mil, Taĝikio 388,5 mil, Litovio 344,5 mil, Kartvelio 341,2 mil, Turkmenio 333,9 mil, Armenio 51,5 mil (1989), en la landoj de Ameriko (precipe en Usono) kaj Okcidenta Eŭropo. Totala kvanto: 146,5 mln (1992).
- Apartenas al balta (en nordo), orienteŭropa (en centro) kaj aliaj tipoj de granda eŭropoida raso.
- Lingvo: rusa.
- Kredantoj: precipe ortodoksuloj, sed ankaŭ novprotestantoj.
- KOZAKOJ. Nomo: [f] Cosaques; [r] казаки (kazaki) - etnogrupo en konsisto de rusa kaj aliaj popoloj. Totala kvanto: en Rusia Federacio ĉirkaŭ 5 mln. Lingvo: rusa, estas disvastigita dulingvismo. Kredantoj: ortodoksuloj, estas ankaŭ reprezentantoj de aliaj konfesoj.
Serboj
redaktiSlovakoj
redaktiSlovenoj
redaktiSoraboj
redakti- Nomoj: [m] Lusace en Germanio [f] Sorabes de Lusace;(lužickije serby, sorby, vendy)
- Popolo en Germanio, Luzacio, 100 mil (1992).
- Lingvo: soraba.
- Kredantoj: precipe luteranoj, estas ankaŭ katolikoj.
- 1 en supra soraba lingvo
- 2 en malsupra soraba lingvo
Ukrainoj
redakti- Nomoj: [m] українці (ukrajinci); [f] Ukrainiens
- Popolo, ĉefloĝantoj de Ukrainio (37,42 mln), en Rusia Federacio 4362,8 mil, Kazaĥio 896,2 mil, Moldavio 600,3 mil, Belorusio 291 mil, Uzbekio 153,2 mil, Kirgizio 108 mil, Latvio 92,1 mil; en Kanado 530 mil, Usono 500 mil, Pollando 300 mil, Argentino 100 mil.
- Apartenas al mezeŭropa branĉo de eŭropoida raso.
- Dividiĝas je subetnaj grupoj - Litvinoj, Poleŝukoj, Guculoj, Bojkoj, Lemkoj. Totala kvanto: 46 mln (1992).
- Lingvo: ukraina, rutena, vaste uzata ankaŭ sudrusa.
- Kredantoj: kristanoj (diversaj branĉoj de ortodoksismo, grekkatolikoj, latinaj katolikoj, luteranoj ktp), parto - paganoj.