Poloj

Eŭropa popolo, multe loĝantaj en Pollando
pola lingvo

Poloj, la okcidentaj Slavoj vivantaj en la centro kaj la oriento de Eŭropo. Laŭ la alia difino ĝi estas la grupo de homoj el diversaj etnoj kunigitaj per la pola nacia konscio kreita dum multaj jaroj de la pola historio. Ekzemple multaj Judoj vivantaj en Pollando parolis pri si kiel "Poloj de la hebrea religio" (ekzemple Bruno Schulz) kaj Litovoj nomiĝis multfoje Poloj kiel apartenantaj al la Respubliko (ekzemple Adam Mickiewicz). Ĝenerala nombro de Poloj en la mondo estas 50-60 milionoj. En Pollando vivas 36 983 720 (en 2002a jaro). Poloj vivas ankaŭ en Usono, Brazilio, Britujo, Francio, Kanado, Arĝentino, Belarusio, Germanio, Litovio, Ukraino, Rusio, Irlando, Ĉeĥio kaj aliaj landoj.

Poloj

Supre: Skłodowska–CurieJohano Paŭlo la 2-aKopernikoWałęsaConrad
Meze: GretzkySobieskiKościuszkoRejewskiWajdaKolbe
Sube: PiłsudskiLemBrzezińskiWarnerWielickiWolszczan
etnopopolo
okcidentaj slavoj • Lechites
Suma populacio
55000000
Ŝtatoj kun signifa populacio
 Pollando 38,860,000
[1]
 Usono 10,024,711 [2]
 Germanio 2,850,000 (2016) [3][4]
 Brazilo 1,800,000 [5]
 Kanado 984,565 [6]
 Francio 900,000
 Britio 500,000
 Argentino 500,000 [7]
 Belorusio 400,000 [8]
 Litovio 250,000 [9]
 Rusio 173,000 [10]
 Aŭstralio 150,900 [11]
 Ukrainio 144,130 [12]
 Norvegio 120,000 [13]
 Hispanio 78,305 [14]
 Irlando 63,090 [15]
 Latvio 51,995 [16]
 Italio 50,790 [17]
 Meksiko 50,000 [18]
 Kazaĥio 47,293 [19]
Nederlando Nederlando 39,500 [20]
 Ĉeĥio 39,269 [21]
 Aŭstrio 21,000 [22]
 Islando 10,000 [23]
 Turkio 5,000 [24]
Resto de la mondo 1,145,000 (est.)
[25]
Lingvo(j)
pola lingvo
Religio
katolikismoortodoksismoprotestantismo
vdr
Entombigo de tri pereintoj de la ribelo en 1861 en Varsovio de Aleksander Lesser. La pentraĵo prezentas la tutan strukturon de la diversigita pola socio- Nobeluloj, kamparanoj, Judoj, inteligenciuloj, katolika episkopo, juda rabeno, armena episkopo, ortodoksoj, protestantoj

Historio redakti

Laŭ legendo la prapatro de Poloj estis Lech kiu fondis sian domon en Gniezno. La etnika pola nacio devenas de la grupo de okcidentaj Slavoj kiuj vivis inter Bug kaj Odra. La gento de Polanoj kunigis ĉiujn gentojn en tiu tero en 10-a jarcento ogranizante la unuan ŝtaton de Poloj. Post multaj bataloj kun Ĉeĥio, Kievo kaj Germanoj la unuaj reĝoj de Pollando komencis toleri aliajn etnikojn en la ŝtato. La populacio de Pollando trioblis nur dum la reĝado de Kazimiro la Granda. La toleremo en Pollando farigis ke el Hispanio, Germanio, Francio kaj aliaj landoj venadis multe Judoj, Ciganoj, Armenoj, banituloj, herezuloj, samseksemuloj, protestantoj kaj aliaj. En 1573 jaro Pollando kuniĝis kun Litovio per la unio kunkreante la Respublikon de Ambaŭaj Nacioj. En la sama jaro ili kreis la konfederacion de la Varsovio kiu konstatis pri la toleremo al ĉiuj religioj, etnoj kaj ideoj en Pollando. Ili ankaŭ elektis la reĝon Henri de Valois, la ano de la masakro de la Sankta Bartolomeo, sed kiam li sciigis pri tiuj reformoj li eskapis el Pollando. Dum baroko la feŭdala sistemo malamikigis nobeluloj kun malliberigitaj kamparanoj. Nobeluloj opinis ke nur ili estas Poloj. Ili opinis, ke li devenas de Sarmatoj. Multaj ne nobelaj urbanoj kaj kamparanoj opinis cetere same pri si ekzemple portante la sarmatajn kostumojn. La grava momento de la konscio de Poloj estis la batalo kun Svisujo- La "Svisa Diluvo" en 1656 dum kiu okazis la unua tutnacia ribelo. En la ribelo batalis ne nur nobeluloj kiel Stefan Czarniecki, aŭ pastroj kiel Augustyn Kordecki sed ankaŭ la pola urbanaro kaj kampanaro, kaj eĉ polaj Judoj kaj Armenoj. Postea "juda mesio" Jakub Frank parolis ke la Dia reĝo estos fondota en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Dum la bataloj pri la sendependeco kaj konstitucio batalis preskaŭ ĉiuj Pollandanoj. Dum tiuj bataloj inter 1791 ĝis 1920 jaro ege plifortigis la komencita dum la Svisa Diluvo tutnacia konscio. Post 2-a mondmilito estis mortigita la grandega parto de polaj Judoj, Ciganoj kaj Armenoj. La komunista ŝtato forigis Judojn en la ŝtato tial ili estas nun malnombraj en Pollando. La etnikaj problemoj post la 2-a mondmilito kaj konstatoj pri la pola limo de Josif Stalin kaj Winston Churchill ekzistas ankaŭ hodiaŭ. Nuntempe Poloj estas plejparte katolikoj. Plejmulto da homoj en Pollando deklaras ke ili estas Poloj (pli ol 97%).

La granda parto de pola kulturo provenas de la emigracio. La plej grandaj elmigracioj okaziĝis dum la okupacioj de Pollando post la insurekcioj (en 1795, 1830, 1846, 1863), post la 2-a mondmilito kaj post la komunista forigo de Judoj en 1968 kaj lastatempe post la enigo de Pollando al Europa Unio en 2004.

Eminentaj poloj redakti

 
Koperniko
 
Jan Kochanowski
 
Fryderyk Chopin
 
Johano la 3-a Sobieski
 
Adam Mickiewicz
 
Stanisław Wyspiański
 
Johano Paŭlo la 2-a

Mitologio redakti

Lech (prononco [Leĥ]) estas laŭlegenda prapatro de la poloj. Laŭ la legendo Lech, Čech kaj Rus li kun siaj fratoj Čech kaj Rus gvidis sian slavan popolon el la regiono inter supra Vistulo kaj meza Dnepro, por serĉi novan, fekundan landon. Dum Rus kun sia tribo unue dividiĝis irante orienten, kaj fondis slavan regnon, el kiu poste evoluis la kieva regno, la fratoj Lech kaj Čech iris okcidenten kaj poste dividiĝis al sudokcidenta direkto, kie la tribo de Čech laŭlegende fondis Bohemion, kaj al nordokcidenta direkto, kie la tribo de Lech laŭlegende fondis Pollandon.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Excel spreadsheet from Polish Central Statistical Office. Arkivita el la originalo je 2011-05-12. Alirita 2011-05-12.
  2. 2006 Community Survey. Arkivita el la originalo je 2011-11-10. Alirita 2021-08-18.
  3. germane http://www.zeit.de/politik/deutschland/2016-06/polen-deutschland-einwanderung-integration
  4. Zensusdatenbank - Ergebnisse des Zensus 2011. Arkivita el la originalo je 2013-06-21. Alirita 25 April 2015.
  5. Polish Society in Brazil
  6. en:List of Canadians by ethnicity
  7. Poles in Argentina. Arkivita el la originalo je 2010-05-16. Alirita 2008-10-22.
  8. Poles in Belarus. Arkivita el la originalo je 2020-04-30. Alirita 2008-10-22.
  9. Poles in Lithuania. Arkivita el la originalo je 2020-05-13. Alirita 2008-10-22.
  10. Poles in Russia. Arkivita el la originalo je 2008-02-02. Alirita 2008-10-22.
  11. Poles in AustraliaPDF (56.3 KiB)
  12. Poles in Ukraine. Arkivita el la originalo je 2010-08-24. Alirita 2008-10-22.
  13. Aftenposten.no: - 120.000 polakker i Norge (Innenriks)
  14. http://www.ine.es/prensa/np503.pdf
  15. Poles in Ireland. Arkivita el la originalo je 2007-06-15. Alirita 2007-06-15.
  16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2010-10-26.
  17. Poles in Italy (click on Tutti i Paesi - Tavola)
  18. Poles in Mexico
  19. [1]PDF (87.2 KiB)
  20. Poles in NetherlandsPDF (162 KiB)
  21. http://notes2.czso.cz/cz/sldb2011/cd_sldb2011_11_12/index_html_files/PVCR062.pdfPDF
  22. Poles in AustriaPDF
  23. www.hagstofa.is
  24. www.polonezkoy.com. Arkivita el la originalo je 2007-01-16. Alirita 2008-10-22.
  25. Poles around the World (>polonia > statystyka)