Karta Polaka, laŭvorte signifanta Pola Karto, Karto de Polo, aŭ Pola Ĉarto, estas dokumento konfirmanta apartenon al la Pola nacio, kiu povas esti havigita al individuoj kiuj ne povas akiri duoblan ŝtatanecon en siaj propraj landoj apartenantaj al la Pola nacio laŭ la kondiĉoj difinitaj laŭleĝe; kaj, kiu ne havas antaŭan polan ŝtatanecon aŭ permeson rezidi en Pollando. Ĝi estis establita per decido de la Pola parlamento datita en la 7a de Septembro 2007 nomita Akto de la Pola Karto (Ustawa o Karcie Polaka, Dz.U. 2007 no. 180/1280), kiu specifigas la rajtojn de la tenanto de la Karto, la regulojn por ricevi ĝin, perdo de la valideco kaj nuligo de la Karto, kaj la kompetentecon de la institucioj de la publika administracio kaj procedurojn en tiuj kazoj. La leĝo ekvalidiĝis la 29an de Marto 2008.

Karta Polaka – specimena dokumento.

Dekomence, la karto povis esti havigita de personoj kiuj ne havas polan ŝtatanecon aŭ permeson rezidi en Pollando kaj kiuj estas civitanoj de ŝtatoj de la iama Sovetunio: Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Estonio, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Litovio, Latvio, Moldavio, Rusio, Taĝikio, Turkmenio, Ukrainio kaj Uzbekio. Ekde 2019, la Karto povas esti havigita al civitanoj de ĉiuj ŝtatoj (eksklude Pollandon).

La Karto povas esti havigita al persono kiu deklaras apartenon al la "Pola Nacio" kaj plenumas la jenajn kondiĉojn:

  • pruvi rilato kun poleco per almenaŭ bazan konon de la Pola lingvo, kiu estu konsiderata denaska lingvo, kun kono kaj kultivo de polaj tradicioj kaj kutimoj;
  • en ĉeesto de la konsulo de Pollando aŭ de rajtigita membro de pola organizo montri verkitan deklaron aparteni al "la Pola Nacio";
  • pruvi, ke almenaŭ unu el gepatroj aŭ geavoj aŭ du praavoj estis de Pola ŝtataneco aŭ havis Polan naciecon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti