Armenio

lando en Kaŭkazio

ArmenioArmenujo (armene Հայաստան [Hajastán], el Հայք Hajkh), oficiale Armena Respubliko, estas montara lando, sen mareliro, situanta en Suda Kaŭkazio[1]. Ĝi kundividas landlimojn okcidente kun Turkio[2], norde kun Kartvelio[3], oriente kun Azerbajĝano[4] kaj Irano[5], kaj sude kun la azerbajĝana enklavo Naĥiĉevano[6].

Armena Respubliko
Հայաստանի Հանրապետություն
Hajastani Hanrapetutjun
Flago de Armenio
Flago de Armenio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Մեր Հայրենիք
Nia Patrio
suverena ŝtatolandolando sen maraliro
Bazaj informoj
Ĉefurbo Erevano
Oficiala(j) lingvo(j) armena lingvo
Uzata(j) lingvo(j) armena
Plej ofta(j) religio(j) Armena-gregoria kristanismo
Areo 29,743 km²
- % de akvo 4,71 %
Loĝantaro 2 986 000 (2017)
Loĝdenso 101 loĝ./km²
Loĝantoj Armenoj
Horzono +4
Interreta domajno am
Landokodo AM
Telefona kodo 374
Plej alta punkto Aragaco
Plej malalta punkto Debed
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro prezidento Vahagn Ĥaĉaturjan
Ĉefministro Nikol Paŝinjan
Nacia tago 21-a de septembro (tago de sendependeco)
Sendependiĝo 21-a de aŭgusto 1990 (deklaro)
21-a de septembro 1991 (malfondo de Sovetunio)
Ekonomio
Valuto dramo (AMD)
vdr

Armenio estas eks-soveta respubliko, unitara, plurpartia kaj demokratia ŝtato kiu originas el unu el la plej antikvaj civilizoj de la mondo. Donacata de riĉa kulturheredaĵo, elstaris kiel la unua nacio en la adoptado de la kristanismo kiel oficiala religio. Kulture, politike kaj historie, Armenio sin konsideras parto de Eŭropo [7][8]. Tamen, ĝia situo en la suda Kaŭkazio situas ĝin en la arbitra landlimo inter Eŭropo kaj Azio: kio igas ĝin transkontinenta nacio[9]. Nuntempe, Armenio estas membro de pli ol 35 internaciaj organizaĵoj, inkluzive de Unuiĝintaj Nacioj, la Konsilio de Eŭropo, la Banko por Azia Disvolviĝo, la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, la Monda Organizaĵo pri Komerco kaj la Organizaĵo por Ekonomia Kunlaboro ĉe la Nigra Maro.

Origino de la vorto «Armenio» redakti

La origina nomo en la armena lingvo por nomi la landon estis «Hayk‘» (hajk). Tiu ĉi nomo evoluis dum la Mezepoko al «Hayastan», kio estas kombino de la vortoj Hayasa (Հայասա) aŭ Hayk‘ (Հայկ) kun la persa sufikso «-stan» kiu signifas «tero». La nomo estis tradicie derivata de HaikHayq [10] (Հայկ), legenda patriarko de la armenoj. Laŭ la tradicio Hajko estis la pra-pranepo de Noa. Armenio estis proponita de la armenaj kredantoj kiel la loko kie estis la biblia Edena ĝardeno kaj tre populare ili kredas ke la monto Ararato[11] estas la biblia monto sur kiu ripozis la arkeo de Noa[12] post la universala diluvo (Genezo 8:4). Hajko estis kaziko de la «armens», armena tribo el la Aratta epoko (la nomo ankaŭ similas al Ararat, kaj fakte la monto situas en la loko kie eble iam estis Aratta). La persa termino estas «armani», unue registrita en la surskribo de Behistuno (521 a. K.). La greka termino «Armenoi» estas konfirmita en la skriboj de Herodoto greke Ἀρμένιοι δὲ κατά περ Φρύγες ἐσεσάχατο, ἐόντες Φρυγῶν ἄποικοι., kiu diras ke la armenoj estis kolonio de Frigio. Laŭ la historiistoj, la unua mencio de la vorto «Armina» aperis en la kojnoskriboj de la epoko de la reĝo Dario la 1-a de Persio (6a kaj 5a jc. a. K.). Sed la nomo donita al la armenoj «Gai» (aŭ Jai), venas de la lando GaiasaJaiasa, menciita en la keramikaj hititaj skriboj de la 12-a jarcento a.K.

Kelkaj jardekoj poste, Ksenofono, greka generalo, kiu batalis kontraŭ la persoj, priskribas multajn aspektojn de la vivo de la armena popolo kaj de ĝia gastamo. Li rakontas ke la popolo parolas lingvon similan, laŭ la akĉento, al la lingvo de la persoj.

Kelkaj judaj kaj kristanaj erudiciuloj, skribas ke la nomo «Armenio» venas de Har-Minni, tio estas, la «Minni-montaro» (aŭ de Mannai). Pluraj armenaj erudiciuloj inkluzive de Ishkhanyan (1989), identigas la persan terminon kun «Armani» (Armanum, kiu ankaŭ legeblas kiel Armanim) menciata inter la venkitaj malamikoj fare de la akada reĝo Naram-Sin (2300 a. K.), situigante ĝin en la montaro de la norda Armenio.

La historiisto Arnold Toynbee[13] diras ke «Armenio» povas veni de «Erimena», patro de la lasta regento de Urarto, Russas la 3-a. Li aldonas ke alia alternativo estas «Aruma-ni», kio signifas «lando de la arameoj», popolo kiu alvenis el la nordo de la arabaj stepoj kaj fine de la 11-a aŭ komence de la 10-a jarcentoj konkeris Nairi-n

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Armenio.

Antikveco redakti

 
La reĝlando de Urarto en la epoko de Sarduris la 2-a de Urarto en la jaro 743 a.K.

Armenio estis loĝata ekde prahistoriaj epokoj. La arkeologoj daŭre trovas restaĵojn kiuj demonstras ke Armenio kaj ĝia montaro estis inter la unuaj lokoj kie la homa civilizo ekloĝis. Ekde 4000 a. K. ĝis 1000 a. K., iloj kaj ornamaĵoj el kupro, bronzo kaj fero estis ellaborataj en Armenio kaj ofte vendataj en najbaraj regionoj kie tiuj materialoj estis malabundaj.

La teritorio de Armenio ankaŭ estas fama pro la gastado de la monto Ararato al la Arkeo de Noa post la universala diluvo rakontata en la Biblio kaj en multaj aliaj skribaĵoj.

Dum la Bronzepoko, kelkaj ŝtatoj prosperis, inkluzive de la Hitita Imperio[14] (en ĝia pleja splendoro), Mitano (historia Armenio en sudokcidento) kaj de Hayasa-Azzi (15-a jarcento a.K.) kaj en la Ferepoko, la hindeŭropaj frigoj[15] kaj muŝkioj alvenis kaj detruis la reĝlandon Mitano, ankaŭ floris la popolo de Nairi (jc. 12a a.K.) kaj la reĝlando Urarto.[16][17](jc. 9a a.K.), sed la aldonaĵo de ĉiu popolo en la formado de la armena popolo ankoraŭ ne estas certa. Kelkaj diskutas pri pli da influo de la Huritoj en la frua Armenio, sed bazata laŭ diversaj drastaj patronoj de la lingvo, la plimulto akceptas ke la armenoj apartenas al la aro de hindeŭropaj popoloj dume Urarto apartenas al la Huro-Urartana familio. Erevano, la moderna ĉefurbo de Armenio, estis fondata en 782 a. K. de la reĝo Argiŝto la 1-a de Urarto.

Ĉirkaŭ la jaro 600 a. K., estis establita la Armena Reĝlando sub la Orontida Dinastio kaj ĝi ekzistis sub pluraj lokaj dinastioj ĝis 428. Post la detruado de la Seleŭka Imperio, la sukceda ŝtato de la imperio de Aleksandro la Granda, helena armena ŝtato, estis fondata ĉirkaŭ 190 a.K., kun Artashes kiel la una reĝo kaj al la fondinto de la dinastio Artashesid (190 a. C.). Samtempe, nova ŝtato disigita sub Zariadris, kiu estis konata kiel «malgranda Armenio» dume la ĉefa reĝlando akiris la nomon Granda Armenio[18]

 
La reĝlando Armenio sub Tigranes la Granda.

La Reĝlando Armenio atingis sian plejan ekspansion inter la 95a a.K. kaj 66a a.K. sub la regado de Tigranes la Granda el la Artaksia Dinastio, kiam konvertiĝis en unu el la reĝlandoj kiuj plej ekspansiiĝis en sia epoko. Tra ĝia historio, la reĝlando Armenio ĝuis portempajn sendependajn periodojn kaj aŭtonomiajn periodojn de la tiutempaj imperioj. Reĝoj, apogataj aŭ altrudataj de la Romia Imperio aŭ de Partujo, aŭ konsentite inter ambaŭ, fondis kaj detruis dinastiojn, kiaj la Arsakida Dinastio establita ekde la jaro 53 de ‎Tiridates la 1-a de Armenio. La strategia situo de Armenio inter la du kontinentoj (Eŭropo kaj Azio) fariĝis ĝin scenejo de sinsekvaj invadoj de la imperioj, inkluzive de la asiria, helena, romia, bizanca, araba, mongola, persa, otomana kaj rusa.

 
la romia provinco Armenia, jen malhelruĝe akcentita en la Romia Imperio (limoj de la jaro 117)
 
Sankta Gregorio la Iluminanto; lia influo atingis la adoptadon de la Kristanismo en Armenio en la jaro 301 kelkajn jarojn antaŭ ĝia adoptado en Romio. Li estas la sankta patrono de la Armena Apostola Eklezio.

En la jaro 301, Armenio konvertiĝis en la unua lando de la tuta mondo kiu adoptis la kristanismon kiel oficiala religio,[19][20] de la ŝtato pro la influo de Sankta Gregorio la Iluminanto hodiaŭ konsiderata kiel sankta patrono de la Armena Apostola Eklezio kaj de Armenio. Tiridates la 3-a de Armenio (238-314) estis la unua reganto kiu oficiale proponis kristanigi la popolon kaj lia kristaniĝo okazis dek jarojn antaŭ la toleremo koncedita al la kristanismo fare de la Romia Imperio[21] sub Galerio kaj 36 jarojn antaŭ la baptado de Konstantinopolo. En la jaro 405, Mesrop Maŝtoc kreis la armenan alfabeton[22].

Persa Armenio redakti

Post la falo de la armena reĝlando en la jaro 428, la plejparto de Armenio estis aneksita kiel marzpanato ene de la Sasanida Imperio[23], regata de marzpanestro. Post armena ribeliĝo en la jaro 451, la kristanaj armenoj konservis la religian liberecon, dume Armenio gajnis aŭtonomion kaj la rajton esti regata de armena marzpanestro, kiam tiutempe aliaj imperiaj teritorioj estis ekskluzive regata de persoj. La Armena Marzpanato ekzistis ĝis 630, kiam la Sasanida Persio estis detruata de la Araba Kaliflando.

Post la Araba konkero de Armenio kaj post la marzpanata periodo (428-636), Armenio estiĝis aŭtonoma princlando ene de la Araba Imperio[24], kunigante ankaŭ la antaŭajn konkeritajn armenajn teritoriojn de la Bizanca Imperio. La princlando estis regata de armena princo, agnoskata de la kalifo kaj la bizanca imperiestro. Ĝi estis parto de la emirlando kreata de la araboj, kiu ankaŭ inkluzivis teritoriojn de Kartvelio kaj de Kaŭkaza Albanio kaj havis sian centron en la armena urbo Dvin. La Armena princlando ekzistis ĝis la jaro 884, kiam ĝi rekuperis la sendependiĝon de la malforta Araba Imperio.

Mezepoko redakti

 
La reĝlando Kilikio, 1199-1375.

La armena reĝlando reaperis regata de la Bagratida dinastio, kiu regis ĝis 1045. Samtempe, pluraj regionoj de la bagratida Armenio estis disigitaj formante sendependajn reĝlandojn kaj princlandojn kiel la reĝlando Vaspurakano regata de la nobeldomo Arcruni, sed ĉiuj agnoskis la plejaltan regadon de la bagratidaj reĝoj.

En 1045, la Bizanca Imperio[25] konkeris la bagratidan Armenion. Baldaŭ, la aliaj armenaj ŝtatoj falis sub la bizanca kontrolo. La bizanca dominado estis mallonga ĉar la turkoj venkis en 1071 la bizancanojn kaj konkeris Armenion dum la batalo de Manzikert, formante la Selĝukan Imperion. Pro eskapado de la morto aŭ sklavigado de tiuj kiuj murdis lian parencon Gagiko la 2-a, reĝo de Ani, armeno nomata Rubeno la 1-a de Armenio eniris tra la montaro Taŭruso kun kelkaj sampatrianoj. Poste li alvenis al Tarsus, en Kilikio, kie la bizanca reganto protektis lin kaj kie estis finfine establita la Armena reĝlando en Kilikio.

 
armena monaĥejo de la 13-a jarcento 3 kilometrojn sudokcidente de la vilaĝo Kiranc en Tavuŝo

La Selĝuka Imperio baldaŭ ekdetruiĝis. Komence de la jaro 1100, la armenaj princoj de la nobelaj zakaridoj establis duonsendependan armenan princlandon en norda kaj orienta Armenio, konata kiel Zakarida Armenio . La nobela familio Orbeljan kundividis la regadon kun la Zakarida en kelkaj regionoj de la lando, speciale en Vajoco-Dzoro kaj Sjuniko. Tamen la sudo de Armenio restis sub la regado de la kurdaj dinastioj Ŝadadids kaj Ajubids.

Eksterlanda okupado redakti

 
Mapo de la oblasto Armenio.

En 1230 la mongola kanato konkeris la Princlandon Zakarjano, same kiel la reston de Armenio. La mongolaj invadoj baldaŭ estis sekvataj de aliaj centr-aziaj triboj, kiuj daŭris de 1200 ĝis 1400. Post senfinaj invadoj, pro ĉiu detruo okazigata al la lando, Armenio malfortiĝis. En la jaro 1500, la Otomana Imperio kaj la Safavida Persio disdonis Armenion inter si. La Rusa Imperio pli malfrue aneksis la orientan Armenion (kiu konsistis el la kanatoj de Erivano kaj de Karabaĥo ene de Persio) en 1813 kaj 1828.

Otomana Armenio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Otomana Armenio.

Armenio fariĝis ano de la Otomana Imperio[26] per la regado de Selimo la 2-a (1524—1574). Tamen, la komenca aneksiĝo ekis dum la regado de Meĥmedo la 2-a (15-a jc.), kiu ofertis la protektadon de la imperio al la Armena Patriarkato de Konstantinopolo. Tiu ĉi situacio daŭris 300 jarojn, ĝis la Ruso-Turka Milito (1828-1829), kiam la orienta teritorio de Armenio estis cedata al la Rusa Imperio. La resto, ankaŭ konata kiel Otomana Armenio aŭ okcidenta Armenio, restis sub la regado de la Otomana Imperio ĝis la fino de la Unua mondmilito.

Unua Mondmilito kaj Armena Genocido redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Armena Genocido.
 
Usono grandkvante helpis la armenan popolon dum la genocido. Tio ĉi estas afiŝo por la Helpa Komitato en Mezoriento kiu ekkrias Ili (la armenoj inter ni) ne forpasos.

Dum la ekdetruado de la imperio la Junaj Turkoj venkis la registaron de la sultano Abd-ul-Hamid la 2-a. La armenoj kiuj loĝis en la imperio esperis favoran ŝanĝon de ilia duaklasa stato. Tamen, pro la impakto de la Unua mondmilito kaj la invado de la otomana imperio sur la rusan imperion, la nova registaro ekrigardis la armenojn per malkonfido. Tio ŝuldiĝis al tio ke la rusaj trupoj havis armenan kontingenton. La 24-an de aprilo 1915 la otomanaj aŭtoritatoj ekarestis la armenajn intelektulojn.

 
Enver Paŝao, unu el la ĉefaj aŭtoroj de la armena genocido.

Per la Tehcir-leĝo, granda kvanto da armenoj kiuj loĝis en Anatolio forpasis kiel rezultato de la armena genocido. Sed estis loka armena rezistado en la regiono, disvolvita kontraŭ la aktivecoj de la otomana imperio. La okazintaĵoj de 1915 al 1917 estis konsiderataj de la armenoj kaj la plimulto de la okcidentaj historiistoj kiel amasmurdadoj gvidataj de la ŝtato (armena genocido)[27].

Malgraŭ la evidencoj de la genocido, la turkaj aŭtoritatoj neas tiun fakton kaj asertas ke tiuj forpasoj estis la konsekvencoj de intercivitana milito, kune kun la malsato kaj malsanoj, inkluzive de la forpaso kaj de armenoj kaj de turkoj. La plejmulto de la ĉirkaŭkalkuloj rilate al la nombro de mortigitaj armenoj komenciĝas je 650.000 ĝis miliono kaj duono da personoj. Armenio kaj ĝia armena diasporo ade kampanjas, dum pli ol 30 jaroj, serĉante la oficialan agnoskadon de tiuj okazintaĵoj kiel genocido. Tiu ĉi genocido estas solene memorata ĉiujare la 24-an de aprilo, la kristana armena tago de la Martiro aŭ de la armena genocido.

Kvankam la rusa armeo sukcesis okupi la plejparton de Armenio dum la Unua mondmilito, ĝiaj gajnitaĵoj estis perditaj pro la rusa revolucio. En tiu momento, Armenio, Kartvelio, kaj orienta Azerbajĝano regata de la rusoj, intencis arigi ilin en unusola lando: Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko. Tiu ĉi federacio, tamen, nur ekzistis de februaro al majo 1918, kiam la tri partioj decidis disigi ĝin. Kiel rezulto, orienta Armenio sendependiĝis kiel Armena Demokratia Respubliko (DRA) la 28-a de majo.

Armena Demokratia Respubliko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Armena Demokratia Respubliko.
 
La 11-a Ruĝa Armeo eniris en Erevano en 1920, metante finon al la sendependeco de Armenio.

Malbonŝance, la mallonga sendependiĝo de la DRA finis per milito, teritoriaj konfliktoj, amasa enmigrado de rifuĝintoj de la turka Armenio, malsanoj kaj malsato. Malgraŭ tio, la Entento, hororigata de la agado de la otomana registaro, intencis helpi la novan ŝtaton pere de fondusoj kaj aliaj rimedoj.

Post la fino de la milito, oni decidis disigi la otomanan imperion. Subskribata inter la aliancitaj potencoj kaj la otomana imperio en Sèvres la 10-a de aŭgusto 1920, la Traktato de Sèvres promesis restigi la ekzistadon de la Armena Demokratia Respubliko kaj aneksi la teritoriojn kiuj apartenis al la turka Armenio al la respubliko. Pro tio ke la novaj landlimoj devis esti desegnataj de la usona prezidanto Woodrow Wilson, la Otomana Armenio ankaŭ estas konata kiel la «Wilsona Armenio». Eĉ estis konsiderata la eblon konverti Armenion en usona protektorato. La traktato, tamen, estis rifuzita de la nacia turka movado kaj neniam efektiviĝis. La movado gvidata de Mustafa Kemal (Atatürk), uzis la traktaton kiel la okazo por deklari la laŭleĝan registaron de Turkio kaj anstataŭis la monarkion kaj ĉefurbon en Istanbulo al respubliko kun ĉefurbo en Ankaro.

En 1920, Armenio kaj Turkio ekmilitis, akra konflikto kiuj finiĝis per la Traktato de Aleksandropolo (la 2-a de decembro 1920). La Traktato de Aleksandropolo devigis al Armenio senarmigi la plimulton de ĝia armeo, cedi pli ol 50% de ĝia teritorio antaŭ la milito, rezigni ĉiujn teritoriojn ceditajn je ĝia favoro per la Traktato de Sèvres. Samtempe, la Dekunua Soveta Armeo sub la gvido de Grigorij Orĝonikidze, invadis Armenion en Karavansarai (nuna Ijevan) la 29-a de novembro. La 4-an de decembro la trupoj de Ordzhonikidze eniris en Erevanon kaj la efemera Armena Respubliko malaperis.

Soveta Armenio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Armena Soveta Socialisma Respubliko.
 
Blazonŝildo de soveta Armenio

En 1920, Armenio kaj Turkio konfrontiĝis en la Turko-Armena Milito (1920), akra konflikto kiu finiĝis per la Traktato de Aleksandropolo per kiu la armenoj liveris la plimulton de ĝiaj armiloj kaj teritorio al la turkoj. Samfoje, Armenio estis invadita de la Ruĝa Armeo, kio kondukis al la establiĝo de soveta dominado en Armenio en decembro 1920. Dum pluraj monatoj la armenaj naciistoj kontrolis la regionon Montara Karabaĥo, kiuj fine estis okupata de la komunistoj. La Traktato de Aleksandropolo, subskribata de la antaŭaj armenaj funkciuloj (forigataj pro la establiĝo de soveta registaro), neniam estis ratifita de la nova komunisma registaro.

En 1922, la lando estis aneksita al Sovetio kiel parto de la Transkaŭkaza Socialisma Soveta Respubliko, je mallonga ekzistado, kune al Kartvelio kaj Azerbajĝano. La Traktato de Aleksandropolo tiam anstataŭita de la Traktato de Kars, inter Turkio kaj Sovetio. Per ĝi, Turkio cedis la provincon Ajaro al Sovetio ŝanĝe de la suvereneco de la teritorioj Kars, Ardahan kaj Iğdır. Ĝis la nuntempo Armenio ne agnoskas tiun traktaton kiel valida, ĉar la armenoj ne partoprenis ĝin. Tamen, ĝis nun Armenio ne reklamis tiujn provincojn kiuj transiris al Turkio.

 
Flago de la SSR de Armenio.

La Transkaŭkaza Soveta Respubliko ekzistis de 1922 ĝis 1936, kiam ĝi estis dividita en tri apartaj respublikoj (SSR Armenio, SSR Azerbajĝano inkluzive de la armena aŭtonoma regiono Montara Karabaĥo, kaj SSR Kartvelio. La armenoj ĝuis relativan stabilan periodon dum la soveta regado. La lando ricevis medicinojn, nutraĵojn kaj aliajn provizojn el Moskvo, kaj la komunisma dominado estis balzamo kontraste kun la lastaj jaroj de la Osmanida Imperio. La situacio estis malfacila por la eklezio, kiu batalis sub la soveta regado. Post la forpaso de Lenin, Stalin ekregis Sovetion kaj komencis timan kaj hororan epokon renovigata por la armenoj. Kiel aliaj etnaj malplimultoj kaj eĉ la rusoj mem, travivis grandan purigadon de Stalin; dek mil armenoj estis ekzekutitaj aŭ deportitaj. La timoj malpliiĝis kiam Stalin forpasis en 1953 kaj Nikita Ĥruŝĉov iĝis la nova reganto de la lando.

Nikita Ĥruŝĉov redakti

 
Nikita Ĥruŝĉov ĉefulo de Sovetio

Post la forpaso de Stalin en 1953, Nikita Ĥruŝĉov fariĝis la nova reganto de la lando. La soveta registaro iĝis multe pli permisiva antaŭ la naciismaj demonstradoj de la diversaj respublikoj. La proceso pri senstalinigado promociita de Ĥruŝĉov mildigis la timojn de multaj sovetianoj. Krome, li uzis pli da rimedoj por la produktado de komsumaĵoj. Dum tiu ĉi epoko. Armenio ĝuis kreskantan kulturan kaj ekonomian renaskiĝon, kie estis permesataj la religiaj praktikadoj kiuj videblis per la entroniĝo de la armena katolikoso Vazgen la 1-a en 1955.

La 24-a de aprilo 1965, miloj da armenoj surstrate manifestaciiĝis en Erevano okaze de la 50a datreveno de la armena genocido. La sovetaj trupoj eniris en la urbon kaj intencis ordigi ĝin. Por preventado kontraŭ nova tia manifestado, la Soveta registaro akceptis la konstruadon de monumento honore al la viktimoj dum tiuj amasmurdadoj fare de la turka registaro. En 1967, la monumento, verkata de la arkitektoj Kalaŝjan kaj Mkrĉjan estis finita en Erevano. La monumento je 44 metroj signifis la nacian renaskiĝon de la armenoj.[28] Estis metitaj 12 encirklaj sojloj, reprezentante la 12 perditajn provincojn, ankoraŭ en turka teritorio. En la centro de la cirklo, kun 1,5 metroj profonde estas la eterna flamo. Laŭlonge de la memorejo estas 100-metra muro kun la nomoj de la vilaĝoj kie la amasmurdadoj okazis.

Perestrojko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Perestrojko.
 
Gorbaĉov aŭtoro de la Perestrojko

La politiko de Miĥail Gorbaĉov, la t.n. Perestrojko, nutrigis la esperon pri pli bona vivnivelo sub la sovetia regado en Armenio. La hamŝenizoj kiuj estis deportitaj de Stalin al Kazaĥio petis la rajton je reveno al la patrolando, reveno kiu ne estis akceptata de la supera soveta registaro pro timo je konfliktoj inter la islamaj armenoj (hamŝenizoj) kaj la kristanaj armenoj loĝantaj en Armenio. La armenoj de la regionoj Montara Karabaĥo, kiu estis promesita al Armenio de la bolŝevikoj sed aneksata al Azerbajĝano de Stalin, komencis pacan kaj demokratian movadon por unuigi la regionon al Armenio. La plimulto de la armena loĝantaro ne plu eltenis la perfortan adaptadon al la kulturo de Azerbajĝano.[29] La 20-a de februaro 1988, la armenaj diputitoj de la Nacia Konsilio de Montara Karabaĥo votis por la unuiĝo kun Armenio. Tamen, la etnaj konfliktoj baldaŭ akriĝis per rompado inter la loĝantaro de Armenio kaj Azerbajĝano kio malebigis la pacan kunvivadon en la regiono.

Sendependiĝo redakti

 
La ĉefurbo de Armenio, Erevano, fone la monto Ararato.

La regperiodo de Gorbaĉov en la 80-aj jaroj, karakteriziĝis je la streĉaj rilatoj inter Armenio kaj Azerbajĝano rilate al la regiono Montara Karabaĥo[30].

En 1991, la Armena Soveta Socialista Respubliko, oficiale deklaras sian sendependon. En 1992 Armenio kun apogo de Karabaĥo deklaras malferman militon kontraŭ Azerbajĝano[31], kiu ricevas la apogon de Turkio. En la milito partoprenis ĉeĉenajn batalantojn kaj afganajn muhadijojn, malgraŭ tio, Armenio sukcesis liberigi Arcaĥon kaj okupi regionojn kiuj historie apartenis al ĝi, kiel sekur-ŝnuro. La milito finiĝis en 1994 pro perado de Rusio. Ekde tiam, Armenio kaj ĝia najbaro negocadas la pacon pere de la Organizaĵo por la Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo. La ŝtato Karabaĥo ankoraŭ estas nedeterminata kaj la ekonomio de ambaŭ landoj estas damaĝataj pro manko de kompleta rezolucio. Tamen, malgraŭ la alta maldungado, Armenio povis efektivigi kelkajn ekonomiajn reformojn kaj en 2006, estis klasigita kiel la 27a ŝtato «ekonomie plej libera» en la mondo. Ĝiaj rilatoj kun Eŭropo, Meza Oriento, kaj la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, permesis la pliiĝon de la armena komerco. La gaso, petrolo kaj aliaj energifontoj estas ricevataj tra du gravaj vojoj: Irano kaj Kartvelio, kun kiuj Armenio havas bonajn rilatojn.

La Armena revolucio de 2018 (plej ofte konata en Armenio kiel #MerzhirSerzhin (armene: ՄերժիրՍերժին), kun la signifo "ForjetuSerĵ-on") estis serio de kontraŭregistaraj protestoj en Armenio de aprilo ĝis majo 2018 de diversaj politikaj kaj civilaj grupoj gviditaj de membro de la parlamento Nikol Paŝinjan (estro de la Partio Civila Kontrakto). Protestoj kaj marŝoj okazis komence kiel respondo al la tria sinsekva periodo de Serĵ Sargsjan kiel la plej potenca reprezentanto en la registaro de Armenio kaj poste kontraŭ la ĝenerala regado de la Armena Respublikana Partio.

Registaro kaj politiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Politiko de Armenio.

La politiko de Armenio estas efektivigata kadre de prezidanto de la demokratia respubliko. Laŭ la armena konstitucio, la prezidanto estas la ŝtatestro el plurpartia sistemo. La leĝdona sistemo estas kontrolata de la registaro kaj la leĝdona sistemo de la Registaro kaj la Parlamento. La unuĉambra parlamento (ankaŭ nomata Azgayin Zhoghov aŭ Nacia Asembleo) estas formata de koalicio de tri politikaj partioj: la konservativa Respublikana Partio, la Prospera Armenio kaj la Armena Revolucia Federacio. La ĉefaj opoziciaj partianoj estas Artur Baghdasarian el Rajto-Ŝtato kaj Raffi Hovannisian de Armenia Heredaĵo, kiu favorigas la aliĝon de Armenio kiel membro de la Eŭropa Unio kaj NATO.

La ĉefa celo de la armena registaro estas la konstruado de okcidentstila parlamenta demokratio kiel bazo por la enlanda regado. Tamen, la internaciaj observantoj de la Konsilio de Eŭropo kaj la Ŝtata Departemento de Usono dubas pri la politika travideblo de Armenio dum la lastaj prezidentaj kaj parlamentaj balotadoj kaj de la konstitucia referendumo ekde 1995, pro dubindaj balotadoj, la manko de kunlaborado flanke de la Elekta Komisiono kaj la malbonkvalita konservado de la balotaj listoj kaj de la balotejoj

Registaro redakti

 
Serĵ Sargsjan

La prezidanto de Armenio[32] estas la ŝtatestro, elektata rekte per universala voĉdonrajto. La plej alta leĝdona organismo estas la Nacia Asembleo. En 1990 okazis la unuaj demokratiaj balotadoj kaj en 1991 estis elektata la unua prezidanto de la Respubliko. La prezidanto nomumas la ĉefministron, kiu samtempe elektas la registarajn ministrojn. Armenio estas membro de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ). Robert Koĉarjan, la nuna prezidanto de la lando ekde 1998, ne estas ano de la komunisma partio, ankoraŭ tre forta pro la heredo kiun lasis la eksa Sovetio en Armenio. Tiu ĉi registaro estas konsiderata kiel naciisma.

La Ĉefministro de Armenio estas la estro de registaro kaj plej altranga ministro en la registaro de Armenio, kaj la konstitucio postulas "determini la ĉefajn direktojn de la registaro, administri la agadojn de la registaro kaj kunordigi la laboron de la membroj de la Registaro". Laŭ la konstitucio de Armenio, la ĉefministro estras la Sekurecan Konsilion, kiu priskribas la ĉefajn direktojn de la defenda politiko de la lando; tiel, la ĉefministro efektive estas la ĉefkomandanto de la Armitaj Fortoj de Armenio.


Konstitucio: 5-a de julio 1995.
Laŭleĝa sistemo por voĉdonrajto: 18 jaroj, universala.
Plenumpova sistemo: Prezidento de la Respubliko (Ŝtatestro, Vic-prezidento, Ĉefministro kaj Konsilio de Ministroj).
Leĝdona sistemo: Nacia Asembleo (190 membra)
Jura sistemo: Supera Kortumo, Ĝenerala Prokuroro kaj malgrandaj kortumoj.
Politika divido: 10 regionoj kaj 21 urboj.
Subdivida registaro: ĉiu distrikto havas siajn proprajn lokajn registarojn.

Internacia politiko redakti

 
La armena ambasado en Vaŝingtono.

Nuntempe Armenio havas bonajn rilatojn kun preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo[33], kun la grava escepto de ĝiaj du proksimaj najbaroj, Turkio kaj Azerbajĝano. La streĉaj rilatoj kreskis inter la armenoj kaj la azeroj dum la lastaj jaroj de Sovetio. La milito en Montara Karabaĥo regis la politikon de la regiono dum la 90-a jardeko. La landlimo inter du rivalaj landoj restas fermata ĝis la nuntempo, sen trovado de solvo por fini la konflikton malgraŭ la perado de kelkaj organizaĵoj kaj landoj.

Turkio havas longan historion je malbonaj rilatoj kun Armenio[34] ĉefe pro la neado de la armena genocido de 1915. La konflikto en Karabaĥo fariĝis ekskuzo por fermi la landlimon kun Armenio en 1993. Ankoraŭ ĝi ne retiris la blokadon malgraŭ la internaj interesoj en la armena merkato.

Pro ĝia situo inter Turkio kaj Azerbajĝano, Armenio havas mallarĝajn sekurec-rilatojn kun Rusio. Je peto de la armena registaro, Rusio havas militbazon en la nordoriento de la armena urbo Gyumri kiel preventiva elemento kontraŭ Turkio. Malgraŭ tio, Armenio alproksimiĝis al la eŭroatlantikaj strukturoj en la lastaj jaroj. Ĝi havas bonajn rilatojn kun Usono, ĉefe pro la armena diasporo. Laŭ la censo de 2000 Usono, ĉirkaŭ 385.488 armenoj loĝas en Usono.

Armenio estas ano de la Konsilio de Eŭropo[35], ĝi havas amikajn rilatojn kun Eŭropa Unio[36], speciale kun du el la membroŝtatoj, Francio[37] kaj Grekio, ĉar enketo de 2005 informis ke 64% de la armena loĝantaro favoras aŭ deziras la aliĝon al la Eŭropa Unio kaj pluraj funkciuloj esprimis ilian deziron ke Armenio fariĝu membroŝtato, ĉar kelkaj antaŭvidas oficialan oferton post kelkaj jaroj. Granda parto de la armena socio ankaŭ deziras aliĝi al NATO[38]. Tamen, la prezidanto Robert Koĉarjan deziras restigi Armenion en rilatoj kun Rusio kaj la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj.

Armeo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Armeo de Armenio.
 
Armena Armeo defiladas.

La armena armeo, la aera armeo, la aera defenda armeo kaj la landlima gardistaro estas la kvar branĉoj de la tuta armena armeo[39]. Tiu ĉi strukturo de la armenaj militistoj estis pretigata post la malapero de Sovetunio en 1991 per la kreado de la Ministerio de Defendo en 1992. La Ĉefkomandanto estas la prezidanto de Armenio, Robert Koĉarjan. La Ministerio de Defendo okupiĝas pri la politika gvidado, nuntempe gvidata de Serzh Sargsyan, dume ekzistas militkomando sub la Plejalta Ŝtato, gvidata de la Kolonelo Generalo Mikael Harutiunian.

La aktiva armeo havas ĉirkaŭ 60.000 soldatojn, kun aldona rezervo je 32.000, kaj «rezervo de la rezervo» de 350.000. La landlimaj gardistoj okupiĝas pri la sekureco kaj gvidado de la landlimoj Kartvelio kaj Azerbajĝano, dume la rusaj trupoj okupiĝas pri la landlimoj kun Irano kaj Turkio. En la supozata kazo je eventuala invado, Armenio estas preparata por la mobilizado de ĉiu sana viro inter 15 kaj 59, ĉiuj kun antaŭaj militistaj studoj.

Ekonomio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekonomio de Armenio.
 
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Armenio, 2019

Antaŭ ĝia sendependo, la ekonomio[40] de Armenio baziĝis sur la industria produktado de kemiaĵoj, elektronikaĵoj, maŝinoj, procesitaj nutraĵoj, sinteta kaŭĉuko kaj teksaĵoj, cetere, ĝi estis alte sendependa de eksteraj rimedoj. La terkultivado nur kontribuis la 20% de la Malneta Enlanda Produkto kaj la 10% de la dungado antaŭ la malapero de Sovetio en 1991. La respubliko disvolvigis modernan industrian sektoron kiu eksportis al la proksimaj sovetaj respublikoj kiel interŝanĝo de la materialoj kaj energio.

La armenaj minejoj enhavas kupron, zinkon, oron, kaj plumbon. La plejparto de la energio estas generata per la importado el Rusio, inkluzive de la gaso kaj nuklea energifonto (por la sola atomenergia planto).

Eksportaĵoj al Importaĵoj el
Lando Procento Lando Procento
  Belgio 23 %   Rusio 15 %
  Rusio 15 %   Usono 12 %
  Usono 13 %   Belgio 10 %
  Irano 10 %   Irano 9 %
Aliaj 39 % Aliaj 54 %

En junio 1994 estis aprobata liberala leĝo favore de la eksterlanda investado, kaj en 1997 estis adoptata leĝo pri la privatigo. La daŭra progreso dependos de la kapablo de la registaro konsolidi la makroekonomion, plibonigi la investadon kaj grandaj paŝoj kontraŭ koruptado.

En la internacia ĉarto 2005 de la CPI de la ekonomia travideblo (indekso laŭ la opinio pri koruptado), Armenio estis en la rango 88a (de 1 al 158), kio signifas ke ĝi estas unu el la malplej koruptaj landoj inter la antaŭaj sovetaj respublikoj. Laŭ la informo pri homa disvolvo de 2005 UN., Armenio estas en la rango 83a (de 1 al 177) la plej alta inter la transkaŭkazaj landoj. En la listo de 2006 pri la ekonomia libereco, Armenio estis en la rango 27a, la plej bona kune al Japanio kaj antaŭ landoj kiel Norvegio, Hispanio, Portugalio kaj Italio. Kio faras ĝin la plej ekonomie libera el la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj[41].

La Centra Banko de Armenio (en la armena Հայաստանի Հանրապետության Կենտրոնական Բանկ) estas la centra banko de Armenio kun ĝia ĉefsidejo en Erevano. La banko estas sendependa institucio, kiu respondecas pri la elsendado de ĉiuj monbiletoj kaj moneroj en la lando, prizorgante kaj reguligante la bankan sektoron kaj konservante la monajn rezervojn de la registaro.

«Nederlanda malsano» de Armenio redakti

Kiel informas armena fakulo Grigor Badaljan[42], ekde 2005 la loka valuto signife plifortiĝis, montrante probleman situacion, kiun Badalan nomas «nederlanda malsano» de ekonomio. Ekzistas unu tre floranta sektoro de la ekonomio, kiu negative influas la aliajn, artefarite plifortigas la lokan valuton kaj povas kaŭzi krizon. Temas pri konstrua industrio, kiu kreskis je 42% dum la jaro 2005.

La signifa kresko en konstruado estas kaŭzita de nestabila situacio en Libano kaj Irano, kiu igas multajn etnajn armenojn el ekster Armenio investi en nemoveblaĵojn en sia «metropolio». Alfluo de valuto el ekster la lando kaŭzas pli altan mendadon de dramo, la loka valuto, kiu rezulte kreskas rilate la ceterajn valutojn.

Transportoj redakti

Armavia (armene Արմավիա) estis flugentrepreno en 1996–2013, kiu funkciis kiel la flagkompanio de Armenio, kun sidejo kaj oficejo ĉe la Internacia Flughaveno Zvartnoco. Ĝi ĉesis funkcii la 1-an de aprilo 2013.

Teritoria organizo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Armenio.
 
la 11 marzoj (« provincoj ») de Armenio.

Armenio dividiĝas en 11 provincoj. Ili nomiĝas marzer (մարզէր) aŭ singulare marz (մարզ) en la armena lingvo.

Marzo Ĉefurbo Areo Loĝantaro
1-Aragacotno (Արագածոտն) Aŝtarako (Աշտարակ) 2,753 km² 126,278
2-Ararat (Արարատ) Artashat (Արտաշատ) 2,096 km² 252,665
3-Armaviro (Արմավիր) Armavir (Արմավիր) 1,242 km² 255,861
4-Gegharkunik (Գեղարքունիք) Gavar (Գավառ) 5,348 km² 215,371
5-Kotajko (Կոտայք) Hrazdan (Հրազդան) 2,089 km² 241,337
6-Lori (Լոռի) Vanadzor (Վանաձոր) 3,789 km² 253,351
7-Ŝirako (Շիրակ) Gyumri (Գյումրի) 2,681 km² 257,242
8-Sjuniko (Սյունիք) Kapan (Կապան) 4,506 km² 134,061
9-Tavuŝo (Տավուշ) Ijevano (Իջևան) 2,704 km² 121,963
10-Vajoco-Dzoro (Վայոց Ձոր) Yeghegnadzor (Եղեգնաձոր) 2,308 km² 53,230
11-Erevano (Երևան) 227 km² 1,091,235

Geografio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Geografio de Armenio kaj Orienta Armenio.
 
Topografia mapo de Armenio, kie videblas la regado de montaro.

Nuntempe Armenio estas lando sen marelirejo situtanta en Malgranda Azio, inter la maroj Nigra kaj Kaspia. Ĝi havas limojn norde kaj oriente kun Kartvelio kaj Azerbajĝano, kaj sude kaj okcidente kun Irano kaj Turkio.

La armena teritorio estas ĉefe montara, kun mallongaj riveroj kaj malmultaj arbaroj. La klimato estas kontinenta: varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj. Neniu punkto de la lando estas sub 400 metroj sur la marnivelo. La monto Ararato, armena simbolo, estas la plej alta monto de la regiono kaj de longa tempo troviĝas en turka teritorio. La Zangezur-montaro, en armena lingvo "Զանգեզուրի լեռնաշղթա" [Zangezuri lernaŝĥt'a], konsistas el montoĉeno kiu difinas la landlimon inter la suda provinco de Armenio (Sjuniko) kaj la Aŭtonoma Respubliko Naĥiĉevano (Azerbajĝano). La Geghama montaro (armene: Գեղամա լեռնաշղթա) kovras basenon de altebenaĵo de la lago Sevan en la oriento, enfluoj de riveroj Araks kaj Hrazdan de nordaj kaj okcidentaj riveroj Azat kaj Vedi de suda-okcidento kaj Arpaĉai-rivero de sudo.

La poluado rezultate el la toksaj kemiaĵoj, kiel DDT, malfavoras la riĉigadon de la armena grundo, kiu estas malbonkvalita. Komunikadblokado de Turkio okaze de la konflikto kun Azerbajĝano rezultigis procezon de senarbarigadon.

Armenio intencas solvi ĝiajn naturmediajn problemojn. Estis kreata la Ministerio por la Naturprotektado, samtempe estis kreataj impostoj pro la poluado de la aero kaj akvo, kaj ankaŭ pro la verŝado de solidaj toksiaj restaĵoj, kies kolekto estas uzata por naturmediaj projektoj kaj naturmedia rekuperado. La armena registaro intencas fermi la solan nuklea-energian bazon de la lando, kiu datiĝas el la soveta epoko, kiam estos atingata la uzado de aliaj alternativaj energifontoj.

Plantaro kaj bestaro redakti

 
Bruna siria urso (Ursus arctos syriacus).
 
Armena roka lacerto.

La teritorio de la Armena Respubliko estas riĉa je multnombraj endemiaj specoj. Ĉe la valo Arakso troviĝas halofitaj plantoj. Ekde altaĵo je 1400 m estas komunaj la artemizioj. En la montara areo kreskas multaj dornaj arbustoj kaj aliaj plantoj. En la alta montaro troviĝas la kserofitoj. Ĉirkaŭ la jaroj 1900 la arboj kaj arbustoj kovris proksimume 25 % de la areo, en 1964 ĉirkaŭ 15 % kaj en 2005 nur inter 8 kaj 10 %.

En Sjuniko, en la suda parto de la lando, la limoj de la arbaro atingas 2400 metrojn alte. Inter la bestaro abundas la reptilioj, inter ili la armena roka lacerto kaj kelkaj venenaj serpentoj. Ankaŭ araneoidoj, kiaj la skorpioj. Ĉe la humidaj valoj vivas la sovaĝaj porkoj, ŝakaloj, cervoj, musteloj kaj agloj; sur la stepoj vivas montaraj ronĝuloj; kaj en la arbaroj siriaj brunaj ursoj, sovaĝaj katoj kaj lupoj. En la protektata areo Ĥosrov ankoraŭ troveblas linkoj kaj kelkaj kaŭkaziaj leopardoj.

La latinlingva vorto por abrikoto, venas de la armena. La abrikoto havas grandan famon kaj apartenas al la naciaj simboloj de Armenio, reprezentata de la koloro de la malsupera strio en la flago.

Ĉirkaŭo redakti

Armenio situas en Transkaŭkazio, la regiono de la sudoriento de Rusio, inter la Nigra Maro kaj la Kaspia Maro. La moderna Armenio okupas parton de la historia Armenio, kies centro estis en la valo de la rivero Arakso kaj la regiono ĉirkaŭ la Lago Van en Turkio.

Loĝantaro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Armenoj.
 
Armenaj infanoj

Armenio havas 3.215.800 loĝantojn laŭ la censo de aprilo 2006, kaj ĝi estas la dua plej dense loĝata lando el la eks-sovetaj respublikoj. Tamen, ekestis problemo pro la malpliiĝo de la loĝantaro pro la kreskanta pliiĝo de la elmigrado post la malapero de Sovetio. Tamen, la elmigrado kaj malpliiĝo de la loĝantaro draste reduktiĝis dum la lastaj jaroj, per moderata alveno de armenoj kiuj revenas al Armenio; oni esperas la daŭron de tiu alveno. Fakte, Armenio atendas pozitivan kreskadon de la loĝantaro en 2010.

La 97,9% de la loĝantaro estas el armena etno. La jezidoj konsistas el 1,3%, kaj la rusoj la 0,5%. Aliaj malplimultoj inkluzivas la asirianojn, ukrainojn, grekojn, kurdojn, kartvelojn kaj belorusojn. Ankaŭ ekzistas pola kaj germana malplimultoj el Kaŭkazio, kvankam tre rusigitaj.[43] Dum la soveta epoko, la azeroj estis la historie dua etno kiu plej loĝis la landon (ĉ. 10% en 1939[44]. La azeroj kiuj loĝis en Armenio pro la konflikto kun Azerbajĝano pro la Montara Karabaĥo, preskaŭ ĉiuj elmigris de Armenio. Male, Armenio ricevis grandan nombron de armenaj rifuĝintoj de Azerbajĝano kiu pliigis la armenojn.

Armenio havas grandan diasporon (8 milionoj laŭ kelkaj kalkuloj, kiu amplekse superas la loĝantaron de la lando mem), kun komunumoj en la tuta mondo. La plej multnombraj komunumoj troviĝas en Rusio, Francio, Irano, Usono, Kartvelio, Sirio, Libano, Argentino, Aŭstralio, Kanado, Cipro, Ukrainio kaj Israelo. Oni ankaŭ devas konsideri la nombron de 40.000 al 70.000 armenoj kiuj ankoraŭ loĝas en Turkio (la plimulto en Istanbulo).[45] Pri tiu diasporo agadas Birthright Armenia.

Cetere, ĉirkaŭ 130.000 armenoj loĝas en la disputata Respubliko Montara Karabaĥo, kie estas la plimulta etno.[46]

Virinoj en Armenio ricevas oficiale garantiitan seksegalecon ekde la establado de la Respubliko Armenio en 1991. Tio rajtigis virinojn aktive partopreni ĉiujn sferojn de armena vivo. Armenaj virinoj ekhavis eminentecon en distro, politiko kaj aliaj kampoj.

Kulturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kulturo de Armenio.

La armenoj havas siajn proprajn alfabeton kaj lingvon kiuj distingas ilin. La alfabeto estis ellaborata de Mesrop Maŝtoc kaj konsistas el 36 literoj, tri el ili estis aldonataj dum la ekzistado de la Kilikio. 96 % de la enlandaj loĝantoj parolas la armenan lingvon, dume 75,8 % de la loĝantaro ankaŭ parolas la rusan rezulte de la soveta lingva politiko. La adolta alfabetismo en Armenio estas je 98 % [6] Arkivigite je 2005-07-07 per la retarkivo Wayback Machine. La plimulto da la adoltoj de Erevano povas komunikiĝi en la rusa, dume la populareco de la angla kreskas.

La Nacia Akademio de Sciencoj de la Respubliko Armenio (armene:Հանրապետության գիտությունների ազգային ակադեմիա, ՀՀ ԳԱԱ,) estas la ĉefa korpo, kiu esploras kaj kunordigas agadojn en la kampoj de scienco kaj sociaj sciencoj en Armenio.

La Eduka Fondaĵo Ajb celas formi kulturon de plejboneco en lernado kaj subteni la disvolviĝon de armena edukado.

Arkitekturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Armena arkitekturo.
 
Preĝejo Sankta Ripsime

Armenio posedas riĉan arkitektan heredaĵon[47] konsistante el monaĥejoj, preĝejoj kaj kapeloj. Oni trovas kaj en la lando kaj en la historia armena teritorio — tipan armenan arkitekturon ĉefe eklezia.

La otomana regado bremsis la disvolviĝon de la armena arkitekturo kaj tio ŝajnas kvazaŭ paŭzo en la kronologio de la arkitektura armena historio ekde la 14-a jarcento ĝis la invado de la turananoj al la Armena reĝlando en Kilikio.

Post efemera sendependeco post la Armena Genocido fare de la turka registaro, Armenio fariĝis respubliko de Sovetio. La soveta influo estis tiom granda ke ĝi estis la sola arta inspiro ĝis la sendependeco en 1991.

Literaturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Armena literaturo.

La literaturo komenciĝis en Armenio ĉirkaŭ la jaro 400 a.K.[48] La plimulto de la literaturaĵoj estis kreataj ĉirkaŭ Moseo de Ĥoreno, en la 5-a jarcento. Kun la paso de la jaroj, la elementoj de la origina armena literaturo ŝanĝis kiaj la historioj kaj mitoj kiuj estis tre gravaj tra la generacioj. Dum la 19-a jarcento, la verkisto Mikael Nalbandian agadis por la kreado de literatura armena identeco. La poemo de Nalbandian «kanto de la itala knabino» eble estis la inspiro por la nacia armena himno, Mer Hayreniq.

En la 12-a kaj 13-a jarcentoj rimarkeblas renaskiĝon de la armena literaturo kiu estas konsiderata kiel la arĝenta epoko de la literaturo en Armenio kies ĉefaj temoj estas religio kaj historio. Dum tiu epoko elstaras Nerses la 4-a Schnorhali (1102-1172), poligrafo, aŭtoro de religiaj poemoj, prievangeliaj komentoj kaj historio de la armenoj. De la 13-a jarcento ekiĝas lirika popola poezio, plena de sensual mistikismo, kun eksterlandaj influoj, ĉefe de la trobadoroj. La pleja reprezentanto de tiu epoko estos Arutjun Sajadjan (1712-1795), nomata Sajat Nova; menciendas, pro la verkaĵo pri profana amorado, al Nahapet Kuchak. Oni supozas ke en tiu epoko naskiĝis la populara epopeo de Davido de Sasuno, kiu konserviĝis kiel pervoĉa tradicio ĝis 1873[49].

 
Unua paĝo de la Evangelio laŭ Sankta Marko, en la armena lingvo.

La politikaj okazintaĵoj je la fino de la 14-a jarcento okazigas literaturan dekadencon kiu daŭras ĉirkaŭ 4 jarcentoj, sed la historia literatura tradicio ne interrompiĝas. La renaskiĝo de la literaturo kaj de la klasika lingvo ŝuldiĝas al la agado de Meĥitaro (1676-1749), aŭtoro de klasika gramatiko, kaj de lia kongregacio (meĥitaranoj), kiu establiĝis en Venecio, ĝi havis humanistan influon, ĉefe en la literatura aspekto; al ili oni ŝuldas gravan vortaron kaj la presadon de originalaj kaj klasikaj verkaĵoj. Aldonendas grava faktoro por la literatura disvolvado: disvastigado de la preso kaj pliiĝo de lernejoj en Armenio dum la 19-a jarcento. Ekde tiu dato la literaturo en Armenio sekulariĝas kaj spertas proceson de alproksimiĝo al la okcidenta literaturo. En la orienta flanko, Armenio trovas inspiron en Rusio, dume la okcidenta trovas ĝin en Francio.

En la moderna lirteraturo videblas unua ŝtupo kie regas tadiciismo kaj patriotismo sekvataj poste de realismo. Inter la ĉefaj aŭtoroj menciindas Ĥaĉaturo Abovjan (1805-1848), kiun oni konsideras kiel la patro de la armena literaturo, aŭtoro de patriotismaj verkaĵoj; inter la poetoj el realisma skolo troviĝas Daniel Varuĵan (1884-1915). En la rakonta ĝenro elstaras Akop Paronjan (1842-1891), dramaturgo el popola stilo; la literatura kritikanto Ĉobanjan, kaj la plej fama romanverkisto, Akop Melik-Akopjan (1835-1888), nomata Raffi. Ankaŭ menciindas la plej elstara dramaturgo, Gabriel Sundukjan (1825-1912), kiu bildigas la armenan socion loĝantan en Tbiliso (Kartvelio). Inter la elstaruloj dum la soveta Armenio troviĝas Avetik Isahakjan (1875-1957).

Muziko kaj danco redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Armena muziko kaj Armena danco.
 
Armenaj muzikistoj

Armenio estas la patrolando de la komponisto kaj klasika-nuntempa muzikestro Aram Ĥaĉaturjan. Ĥaĉaturjan estas unu el la grandaj muzikistoj de la 20-a jarcento. Lia kariero ĉefe disvolviĝis en Moskvo. Li populariĝis danke al la popularega Sabra Danco kaj al la elektado de kelkaj eroj de lia verkaĵo fare de la genia Stanley Kubrick por la muzikbando de 2001 'Galaksia Odiseado'. Inter liaj verkaĵoj elstaras, Gayaneh, Spartako kaj kontribuado per liaj partituroj al la soveta baleto.

En Armenio, ekzistas pluraj muzikgrupoj kaj soluloj kiuj interpretas modernajn kaj tradiciajn stilojn[50]. Inter ili elstaras Hajko, Arsen Safarjan, Miŝo, Nana, Arminka, Siruŝo[51] kiu reprezentis Armenion en Eŭrovido 2008, Inga kaj Anuŝ (Eŭrovido 2009), Sofi Mĥejan, Ŝuŝan Petrosjan, Alla Levonjan, Silva Hakobjan kaj aliaj.

Jarĥuŝto, en armena lingvo Յարխուշտա, prononcite kiel 'jarĥuŝta' estas tre malnova popola kaj bataldanco armena asociita kun la altebenaĵoj de la historia regiono Sasuno en Okcidenta Armenio, nuna Turkio. La jarĥuŝto apartenas al pli larĝa kategorio de armenaj "aplaŭdodancoj" (ծափ-պարեր). Ĝin dancas la viroj, kiuj dancas ĝin pare. La pivota elemento de la danco estas antaŭa movado kiam partoprenantoj rapide aliras unu la alian kaj forte aplaŭdas sur la manpalmoj de dancistoj en la kontraŭa vico.

La origino de la Nacia Ĉambra Orkestro de Armenio estas la soveta epoko. Ĝi estis fondita de la violonisto Zareh Sahakianc kiel la armena ŝtatĉambra orkestro en 1961. En 1997 ĝi kunfandiĝis kun la Ĉambra Orkestro Erevano por formi la novan ĉambran orkestron. En septembro 2010 la ĉefdirektisto kaj muzika direktoro estas Vahan Mardirossian.

Kuirarto redakti

 
Armenaj tipaj pladoj.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Armena kuirarto.

La armena kuirarto baziĝas sur la pladoj kaj kuirarta tradicio de la armena popolo[52], inkluzive de la armena diasporo. La historio de Armenio rakontas ke post la detruado de la Seleŭka imperio naskiĝis la unua armena sendependa ŝtato, fondita en 190 a.K de la Artaksia Dinastio kaj poste en la 20a jarcento membro de Sovetio, lasta okazaĵo kiu markis kelkajn kuirartajn tradiciojn en tiu ĉi lando kaj fiksis ŝanĝon en la tradicioj de multaj jarcentoj. La armena kuirarto estas en la mezo de la mediteranea kuirarto kaj la kaŭkaza, do, ĝi estas aro da ellaboraĵoj de nomada loĝantaro kiu loĝas en malvarma regiono. Kun granda influo de la mezorienta kuirarto, rusa kaj balkana.

Religio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Armena Apostola Eklezio, Katolika Armena Eklezio kaj Armena Evangelia Eklezio.

La ĉefa religio de Armenio estas la kristanismo[53]. La radikoj de la armena eklezio komenciĝas en la 1-a jarcento. Laŭ la tradicio, la armena eklezio estis fondita de du el la dek du apostoloj de Kristo, Judaso Tadeo kaj Bartolomeo, kiuj predikis la kristanismon en Armenio inter la jaroj 40 kaj 60. Pro tiuj du apostoloj, la oficiala nomo de la armena eklezio estas Armena Apostola Eklezio[54]. Armenio estis la unua nacio kiu adoptis la kristanismon kiel ŝtata religio, en la jaroj 301. Ĉirkaŭ 93% de armenaj kristanoj apartenas al la Armena Apostola Eklezio, unu el la antikvaj orientaj eklezioj same kiel la Kopta Eklezio kaj Siria Ortodoksa Eklezio. Armenio ankaŭ havas romkatolikajn kredantojn (Katolika Armena Eklezio) kiuj estas ĉirkaŭ 180.000 kaj evangelianoj. La jezidoj, kiuj loĝas en la okcidenta parto de la lando, praktitas la propran antaŭislaman kredon. Plejmulto da jezidoj-islamanoj rifuĝas el Armenio en 1980-aj. Fine 1990-aj en la lando restis ĉirkaŭ 1000 jezidoj-islamanoj[55]. La hierarkio de la Armena Katolika Eklezio[56] troviĝas en Bzoummar, Libano.

Sportoj redakti

En Armenio estas ludataj multaj sportludoj inter la plej menciindaj estas lukto, halterlevo, ĵudo, futbalo, ŝakludo kaj boksado.[57]. Armenio estas montara lando kaj adekvatas por kelkaj sportoj kiaj skiado kaj alpismo estu amase praktikataj. Malgraŭ ĝi ne havas marelirejon, la akvaj sportoj nur povas esti praktikataj en lagoj, ĉefe en la lago Sevan. Konkurence, Armenio sukcesas en halterlevo kaj lukto. Armenio estas aktiva partoprenanto en la internacia sportiva komunumo kiu plene apartenas al la Unuiĝo de Eŭropaj Futbal-Asocioj.

Tamen, Armenio estas monda potenco rilate al la ŝakludo. Dum la lasta Ŝak-Olimpiado celebrata en Torino, la vira teamo proklamiĝis ĉampiono kaj la ina atingis la sepan lokon.

Levon Aronjan, Vladimir Akopjan, Karen Asrjan, Smbat Lputjan, Gabriel Sarkissjan kaj Artaŝes Minasjan formis la viran teamon. Lilit Mkrtĉjan, Elina Danielan, Nelli Aginjan kaj Siranuŝ Andriasjan la inan. La teknika skipo estis formata de Arĵak Petrosjan kaj Tigran Nalbandjan.

La Tut-armenaj Ludoj (armena: Համահայկական խաղեր) estas mult-sporta aranĝo, okazinta inter konkurencantoj de la armena diasporo, Arcaĥo kaj Armenio. Ili konsistas el diversaj konkuroj en individuaj kaj teamaj sportoj inter la armenaj atletoj. Ĝi okazas en Erevano, la ĉefurbo de Armenio, kaj en aliaj urboj. La Ludoj estas malfermitaj al armenaj pasport-posedantoj (sendepende de nacia deveno) kaj civitanoj de aliaj landoj, kiuj havas armenan devenon. Ankaŭ nearmenaj geedzoj de armendevenaj sportistoj rajtas konkurenci.

Armendevenaj famuloj redakti

Esperanto en Armenio redakti

Armena Esperantista Unuiĝo estis fondita en 1991 kaj aliĝis al UEA en 1997.

MONA Informado

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. http://www.proel.org/index.php?pagina=mundo/caucaso/caucasomap
  2. http://www.tccb.gov.tr/
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-25. Alirita 2009-04-20.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-04-21. Alirita 2009-04-20.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-29. Alirita 2009-04-20.
  6. http://www.ndu.edu.az/
  7. http://www.libertas-institut.com/de/PDF/Armenia%20ante%20portas.pdf
  8. http://www.insideeurope.org/index.php?id=401
  9. classification of world regions places Armenia in Western Asia; the CIA World Factbook [1] Arkivigite je 2010-10-10 per la retarkivo Wayback Machine, National Geographic, and Encyclopædia Britannica Arkivigite je 2008-02-09 per la retarkivo Wayback Machine [2], Oxford Reference Online [3], Merriam-Webster's Collegiate Dictionary
  10. http://penelope.uchicago.edu/Thayer/E/Gazetteer/Places/Asia/Armenia/_Texts/KURARM/8*.html
  11. Razmik Panossian, The Armenians: From Kings And Priests to Merchants And Commissars, Columbia University Press (2006), ISBN 978-0-231-13926-7, p. 106.
  12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2003-05-08. Alirita 2003-05-08.
  13. [4]
  14. http://www.historyfiles.co.uk/KingListsMiddEast/AnatoliaHittites.htm
  15. http://encyclopedia.jrank.org/PER_PIG/PHRYGIA.html
  16. http://penelope.uchicago.edu/Thayer/E/Gazetteer/Places/Asia/Armenia/_Texts/KURARM/home.html
  17. Movsisyan, Artak. (2000) Sacred Highland: Armenia in the spiritual conception of the Near East. Yerevan.
  18. [historio de antikva Armenio en livius.org]
  19. CIA World Factbook: Armenia. Arkivita el la originalo je 2010-10-10. Alirita 2009-04-20.
  20. Brunner, Borgna. Time Almanac with Information Please 2007, p. 685 (ISBN 1-933405-22-8).
  21. http://roman-empire.info/
  22. http://am.translit.cc/
  23. http://www.humanities.uci.edu/sasanika/
  24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-04-13. Alirita 2009-04-20.
  25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-10-21. Alirita 2009-04-20.
  26. http://www.armenianhighland.com/
  27. http://www.genocidioarmenio.org/
  28. April 24th in Armenia..
  29. Karagiannis, Emmanuel (2002). Energy and Security in the Caucasus. Routledge (UK), p. 37. ISBN 0-7007-1481-2.
  30. http://www.nkrusa.org/
  31. http://www.president.az/
  32. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-08-07. Alirita 2009-04-20.
  33. http://www.globalaffairs.es/index.php?name=News&file=article&sid=187&theme=Printer
  34. [5] Arkivigite je 2009-04-09 per la retarkivo Wayback Machine Obama instigas al Turkio kaj Armenio solvi siajn problemojn
  35. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2003-12-28. Alirita 2003-12-28.
  36. http://europa.eu/index_es.htm
  37. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-11-25. Alirita 2009-04-20.
  38. http://www.nato.int/cps/en/natolive/index.htm
  39. http://en.wikipedia.org/wiki/Armed_Forces_of_Armenia
  40. http://www.proyectocaucaso.cl/Armenia.html
  41. http://www.therussiasite.org/legal/laws/CIScharter.html
  42. Григор Бадалян: "Голландская болезнь" армянской экономики: диагноз и лечение
  43. Garnik Asatryan kaj Victoria Arakelova, Las Minorías Etnixas de Armenia Arkivigite je 2007-07-10 per la retarkivo Wayback Machine, Routledge, part of the OSCE, 2002
  44. The All-Union Population Census of 1939 (ru). Demoscope.ru
  45. Bolsohays:Istanbul Armenians http://www.bolsohays.com/webac.asp?referans=1
  46. Nationmaster.com: Azerbaijan
  47. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-23. Alirita 2009-04-20.
  48. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2005-01-16. Alirita 2005-01-16.
  49. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-30. Alirita 2009-04-20.
  50. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-05-14. Alirita 2009-04-20.
  51. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-05-28. Alirita 2009-04-20.
  52. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-01. Alirita 2009-04-20.
  53. http://www.wcc-coe.org/wcc/news/press/01/06feat-s.html
  54. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2004-05-09. Alirita 2004-05-09.
  55. Maiane Mgoian v. Immigration and Naturalization Service[rompita ligilo] angle. United States Court of Appeals for the Ninth Circuit
  56. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-26. Alirita 2009-10-26.
  57. World info