Minejomino estas la tuto de la instalaĵoj, galerioj ktp. aranĝita por la ekspluatado de mino. En minejo laboras ministoj, kiuj elfosas enterajn aŭ subterajn substancojn. La minkonstruaĵo aŭ mindomo estas la tuteco de ĉiuj subteraj kavaĵoj de minejo.

Interno de subtera mino.

Laŭ Francisko Azorín mino estas Entera loko el kiu oni elfosas mineralon, valoraĵon. Diverscela fosaĵo, galerio subtera.[1] Li indikas etimologion el la greka mina (minaĵo) kaj de tie la latina mina. Kaj li aldonas la terminojn mini, por fari diverscele truon, galerion, kavaĵon sub tereno aŭ konstruaĵo; ministo, minaĵo, kontraŭmino.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 139.
  2. Azorín, samloke.