Kuŝejo, en geologio, estas formaĵo en kiu estas koncentro statistike nenormala de mineraloj (mineralaj kuŝejoj) kiuj estas sur la terkrustolitosfero.

Kuŝejo mineja estas tiu en kiu la kvalito kaj kvanto de la mineraloj pravigas specifan studon, kiu celas difini laŭ kvanto, kvalito, profondeco kaj grando la kuŝejon cele disvolvigi la minadan agadon por ke la minado de la kuŝejo estu ekonomie enspeziga per la nunaj teknologioj.

La plej parto de la naturaj kemiaj elementoj, eĉ la malplej abundaj, troviĝas ĉe la terkrusto laŭ konsiderindaj kvantoj. Tamen por atingi elfoseblon necesas koncentroj kiuj aperas nur eksterordinare, krom taŭgaj kondiĉoj de alreblo. Kelkaj procezoj de interna kaj ekstera geologio povas produkti surloke koncentrojn ekonomie interesajn de materialoj kiaj metaloj, karbohidrokarbidoj.

Estas kuŝejoj ankaŭ formaĵo de scienca intereso, ĉefe en la kampo de la paleontologio kiam ĝi enhavas restojn fosiligiitajn de vivaj estaĵoj.