Fosilio

petriĝinta restaĵo aŭ spuro de organismo

Fosilio estas objekto el antaŭa geologia epoko elfosita de homo(j) aŭ nudigita de erozioabrazio. Fosilioj donas gravajn informojn pri la tempo de sia ekesto, ekzemple pri tiamaj bestoj kaj plantoj. Ili ankaŭ ebligas eltrovi la proksimuman aĝon de la stonaĵo, en kiu ili konserviĝis.

Isocrinus nicoleti
Kiel ekestas fosilioj? - video de la jutuba kanalo Scivolemo.

Ili estas restaĵoj (ekz. ostoj, dentoj, ŝeloj, konkoj, karapacoj, ungoj, ktp.) aŭ postsignoj (ekz. spuroj, muldaĵoj, piedsignoj) de vivantaj estaĵoj. Ili estas normale trovataj en sedimentaj roktavoloj.

La unuan verkon pri fosilioj verkis la greko Ksenofano en 500 a.K., sed nur en la 18-a jarcento ekis la sciencaj studoj pri ili.

Kondiĉoj kiuj faciligas la fosiliĝadon redakti

Estas necese ke estiĝu kelkaj favoraj kondiĉoj por ke okazu la fosiliĝo, ĉar, normale, la organikaj estaĵoj putriĝas kaj ĝiaj restaĵoj disiĝas kaj estas detruitaj de l' fenomenoj de l' atmosfero.

La ĉefaj kondiĉoj kiuj favorigas la fosiliĝadon:

  • Rapida enteriĝo: La besto aŭ planto devas tuj esti kovrita per koto, argilo, sablo aŭ aliaj materialoj. Tio ilin protektas kontraŭ detruado. La rapida enteriĝo normale okazas en marĉoj, moveblaj sabloj, asfaltaj lagoj, cindroj de vulkanoj, sedimentoj aŭ rokrestaĵoj transportitaj de akvoj kaj deponitaj sur la fundo de lagoj aŭ maroj.
  • Foresto de nekrofagaj bestoj, tiu estas, foresto de bestoj (kiel hienoj, vulturoj, ktp.) kiuj manĝas kadravaĵojn. Ili ne nur detruas la mortintajn bestojn, sed ankaŭ disĵetas la ostojn kaj aliajn malmolajn partojn.
  • Trankvilaj akvoj estas necese por ne disĵeti la restaĵojn.
  • Akvoj kun malmute da oksigeno kiel okazas en fundoj de maroj. La foresto de oksigeno malrapidigas la oksidadon de la mortintaj organismoj.
  • Akvoj kun alta kvanto da saloj. La saleco protektas la organikajn restaĵojn kontraŭ putriĝo.
  • Akvoj ne acidaj por ne disolvi la ostojn, dentojn kaj organikajn histojn.

Tipoj de fosilioj redakti

Estas multaj tipoj de fosilioj, la ĉefaj estas:

  • Konservataj partoj;
  • Envolvaĵoj kaj Iĥtiolitoj;
  • Ŝtonigado;
  • Distilaĵo;
  • Muldaĵoj;
  • Spuroj aŭ piedsignoj;
  • Truaĵoj;
  • Gastrolitoj kaj Koprolitoj.

Konservataj partoj redakti

Konservataj partaj fosilioj estas ne difektitaj aŭ ne transformitaj partoj (aŭ tutaĵo) de plantoj kaj bestoj, kiuj restas tre bone konservataj.

La konservado povas okazi:

  1. En glacio aŭ frostiĝintaj grundoj, ekzemple, lana mamuto trovita en Siberio, perfekte konservata; eĉ la karno estis bone konservata.
  1. En sukceno. Sukceno estas organika fosila ŝtoniĝinta rezino de koniferaj arboj. Ĝi ofte enhavas bone konservatajn korpojn de insektoj kaj animaletoj, kajn ankaŭ folioj kaj partoj de plantoj.
  1. En gudrobitumo formantaj lagoj en kiuj la bestoj mergiĝas kaj ĝiaj ostoj, dentoj, ktp restas perfekte konservataj. Ekz: smilodonto (tigro kun sabra-dentoj) el Ranĉo la Brea en Los Angeles, Kalifornio.

Envolvaĵoj kaj Iĥtiolitoj redakti

Envolvaĵaj fosilioj okazas kiam malmolaj partoj estas kovritaj per maldika tavolo de protekta substanco, kiel mineralaj saloj (ekz. CaCO). Ĝenerale tio okazas en kelkaj kavernoj.

Iĥtiolitoj estas kabornataj aglomeraĵoj (de CaCO3) kiuj enhavas en sia internaĵo fosilojn de fiŝoj, ekzemple, la iĥtiolitoj el Grupo Araripe, kretacee en Cearao.

Ŝtonigado redakti

Ŝtonigado okazas diversmaniere, sed, precipe, la organikaj restaĵoj tre malrapide, molekulo post moleculo, estas anstataŭataj per mineralaj substancoj. Ekzemple, silikiĝintaj arbotrunkoj (la siliko anstastaŭas la organikajn partojn). Raraĵoj estas ŝtonigitaj ovoj.

Distilaĵoj redakti

Kiam kelkaj substancoj (oksigeno, nitrogeno, hidrogeno) de la organikaj korpoj vaporiĝas, restas nur karbonaj lamenoj (siluetoj) inter la tavoloj de rokoj. Tio permesas rekoni la tipon de la orignala organismo.

Muldaĵoj redakti

Muldaĵoj povas esti:

  • Ekstera muldaĵo, kiam restas la konturoj de iu vivulo en la solidiĝinta sedimento, post kiam la vivulo mem, parte aŭ tute, jam estas komplete malkomponiĝinta.
  • Interna muldaĵo (nomita ankaŭ ŝtonkerno), kiam la interna kavoj aŭ la loko de la malkomponiĝinta mola parto de organismo (ekz. heliko, konko, ktp.) pleniĝis per minerala sedimento; tiu solidiĝis kaj la ekstera formaĵo poste malaperis kaj postrestis nur la interna planaĵo.
  • Modelo aŭ Reproduktaĵo kiam estas kopio aŭ reprodukto de la originala organismo. La originala estaĵo dissolviĝis, kaj ĝia loko estis plenigita per alia materialo.

Spuroj aŭ piedsignoj redakti

Muldaĵoj de la piedoj de l' animaloj premitaj sur koto aŭ malseka sablo povas esti poste kovritaj per sedimentoj kiuj protektas ilin kontraŭ detruo, ekzemple, piedsignoj de dinosaŭroj en regiono de Piau (Valo de la Dinosaŭroj), proksime de Sousa, Paraibo. Tie oni trovis spurojn de 200 malsimilaj tipoj de dinosaŭroj de la periodo Kretaceo.

Truaĵoj redakti

Estas truoj en la sedimentoj faritaj de spongoj, lamenbrankuloj, gastropodoj, vermoj, ktp.

Gastrolitoj kaj Koprolitoj redakti

Gastrolitoj estas ŝtonetoj kiujn kelkaj bestoj (kiel birdoj) englutas kaj restas en iliaj stomakoj helpante la dispecigadon de manĝaĵoj. Koprolitoj estas fosilaj ekskrementoj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti