Gudro estas fluida aŭ viskoza, nigra aŭ malhele bruna substanco, restaĵo el la distilado de organikaj substancoj. Oni povas paroli pri ligna, terkarba, pina, osta ktp. gudro. Oni uzis gudron por ŝirmi ŝnurojn, ŝipojn ktp.

Gudro en muzeo

Lignogudro redakti

Ĝi havas du specojn:

  • la durligna gudro el kverko, fago kaj la
  • rezina gudro el pino (pina gudro).

Oni uzas la krudan lignogudron por hejtado, konservado de ŝnuroj, lignaĵoj kaj por porŝtopigo. Oni povas produkti el gudro per frakciigo kreozoton, oleon aŭ peĉon.

La durligna gudro estas produktita per sedimentigo de ligna vinagro aŭ per ties distila restaĵo. La kruda ligna vinagro estas densa, volatila materialo, gajnita per seka distilado de la ligno.

La rezina lignogudro entenas terpentinon, agrabla-odoran terpenmiksaĵon.

La pina gudro - konata ankaŭ kiel stokholma aŭ arĥangelska gudro-, estas produktita en granda kvanto, en arbaroj de Rusio, Svedio kaj Finnlando. Ĝi postrestas per distilado de terpentino, plej ofte per vaporo. Krom la supre menciitaj uzeblecoj, ĝi estas uzata en la medicina industrio por kremaĵoj, balĵamoj kaj kontraŭinfektaĵoj.

La kreozoton uzas la metala industrio en la ŝaŭmflosa proceso.

Terkarba gudro redakti

Tiu ĉi likvaĵo estiĝas dum distilado de la terkarbo, tio estas dum senaera proceso, ĉe ardiĝo je 900–1200 °C.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti