Karbigejo

Karbigejo estas la loko, kie estas produktada la lignokarbo el ligno. Dum la historio ekzistis diversaj sistemoj. La plej konata estas kupolforma tipo, kiu estas uzata ĝis hodiaŭ. La unua datala priskribo kun desegno aperis en Eŭropo en la 16-a jarcento en la libro Pirotechnia de Vannocio Biringucio ĉirkaŭ la jaro 1535. En multaj eŭropaj lingvoj estas uzata simila termino por ĉi tiu tipo (germane: Meiler; finne: Miilu; ĉeĥe: milíř; pole: mielerz, svede: kolmila) kaj la procezo estas tute simile. En nordaj landoj (Svedio, Rusio) oni uzis rektangulan kaj multe pli grandan tipon, kiu aperis en la 19-a jarcento en la Alpoj. Ĝi ebligis la utiligon de kompletaj arboj post demeto de la branĉoj kaj bezonis malpli da manlaboro. Laŭ germana terminaro el la 18-a jarcento la vorto "Meiler" ne signifas pli ol la "loko, kie oni produktas lignokarbon" sendepende de la metodo. Poste pro la populareco de la kupolforma karbigejo, la signifo reduktiĝis al unu speciala, tre konata aspekto.

La karbigejo - stako da ligno antaŭ la kovro per tero aŭ argilo (ĉirkaŭ la jaro 1890)
La bildosekco de karbigejo
La konstruado de la "animo" t.e. kerno de la karbigejo
La modelo de karbigejo (en Albstadt Onstmettingen, Germanio)
La karbigejo en la etnografia muzeo/subĉiela muzeo en Germanio
La skemo de karbigejo
La nuntempaj retortoj por produkti lignokarbon (braĝon)
La karbigejo en Arizono, Usono.
La karbigejo
La karbigejo en Sudermanio / Södermanland en Svedio.
La karbigejo en Eŭskio (Hispanio).

Antaŭe ĝis la antikva tempo la karbigejo estis truo en la tero kun diametro de eble 1 metro, en kiu ekbrulis la ligno kaj poste estis kovrita por kontroli la aliron de aero. Lignokarbo estis bezonata por prudukti feron (reduktado de la erco kaj por atingi la altan temperaturon por forĝi) kaj por fandi metalojn.

La asertoj de historiistoj, ke grekoj kaj romianoj uzis la karbigejon en la formo de kupolo (vidu la apudajn fotojn), kovrita per argilo, tero, filiko, musko aŭ turfo (razeno), ne estas pruveblaj. La historiaj dokumentoj estas malklaraj kaj multaj antikvaj aŭtoroj komplete ignoris la lokon kaj funkcion de karbigejoj. La arkeologio trovas multegajn subterajn karbigejojn kaj ne pli frue ol dum mezepoko eblas trovi rondajn artefaritajn ebenaĵojn en arbaroj, kiuj enhavas pli altan kvanton da lignokarbo ol la ĉirkaŭaĵo. Ofte multaj de ĉi tiuj ebenaĵoj troviĝas tute proksime.

El kelkaj indikoj en la literaturo de klasikaj aŭtoroj oni povas konkludi, ke en antikva tempo la produktanto de lignokarbo mem portis sian produkton al la lokan merkaton aŭ liveris rekte al la konsumantoj en la domoj aŭ metiejoj. Ĝis hodiaŭ en multaj latindevenaj lingvoj la termino por la produktanto de lignokarbo t.e. lignokarbisto/karbigejisto, kiu funkciigas la karbigejon, kaj de la liveranto de lignokarbo, estas la sama. Ekzemple france (| Charbonnier, itale Carbonaio[rompita ligilo]. En aliaj lingvoj ekzistas diversaj nomoj por la profesio de produktado kaj vendo (germane: KöhlerKohlenbrenner / Köhleträger; pole: węglarzewęgielnicy).

La ĉefa funkcio de la karbigejo dum sufiĉe longa tempo estis la utiligo de la arbaro. La transporto de la ligno el foraj kaj montaraj regionoj estis komplika kaj multekosta. Per la karbigejo oni transformis la lignon al produkto, kiu estis pli facile transportebla kaj povis disponigi brulaĵon en la lokoj, en kiuj ĝi estis bezonata. Eĉ post la malkovro kaj enkonduko de ŝtonkarbo la lignokarbo ne perdis sian rolon por la metalurgio kaj tradiciaj karbigejoj funkciis eĉ en industrilando ĝis la fino den la Dua Mondmilito.

En pasinta tempo en karbigejo oni bruligis la lignon en limigita eniro de aero por fari la lignokarbon en la procezo (procedo) de seka distilado.

La produktadon de la lignokarbo oni trovas ĝis hodiaŭa tempo, malgraŭ ke pli efika ekonomie estas la produktado en la modernaj lignokarbo-retortoj.

Karbigejoj ekzistis jam en la romiaj tempoj en la 1-a ĝis la 4-a jc, kaj multe disvastiĝis en nuntempo post la disvolviĝo de gisejoj (metalurgio), ĉar multe da lignokarbo oni bezonis por fandi la metalojn el erco en fornercego (fandforno).

La plej konvena loko por konstrui karbigejon estas la argila grundo kun iom da gruzo kaj sablo. Oni komencas la konstruon de t.n. "animo" t.e. kern-fosteto (vidu la apudan foton), apude de ĝi oni metas tri stangojn ligitajn supre.

La "animon" oni ĉirkaŭigas per peĉozaj lignosplitetoj, betulŝelo kaj sekaj branĉetoj. Sekve oni metas lignon. Lignopecojn (ŝtipojn) oni metas tiel, ke ili estu la plej dense unu apud la alia iom klinitaj al la centra fosteto je angulo 70°.

Ĉiujn etajn liberajn spacojn oni plenigas per branĉetoj kaj rabotaĵoj. Dum la konstruado oni strebas ricevi la kupolan formon de la karbigejo. Sekve oni kovras la tuton per branĉetoj kaj per musko, folioj de filiko kaj la tuton oni kovras per argilo, tero aŭ turfo (razeno) 30 cm dikan por ke ne eniru la aero, lasante tamen kelkajn truojn por ke la unua fajro ekbrulu sufiĉan parton de la lignokaj ke fariĝu alta temperaturo. Poste oni forprenas la "animon" kaj per torĉo sur la longa stango oni ekbruligas la internon de karbigejo.

Post la akiro de sufiĉe da fajro (tion pritaksas sperta lignokarbisto/karbigejisto) oni fermas per tero aŭ argilo ĉiujn truojn sur la karbigejo.

La procezo (procedo) kontrolata devas esti tage kaj nokte, kaj eniron de la aero oni regulas per farado de truoj en la kovraĵ-tavolo kaj per fermado de fendoj.

Tio daŭras de unu semajno ĝis unu monato kaj tio dependas de la speco de ligno kaj grandeco de la karbigejo. La seka ligno transformiĝas al lignokarbo pli rapide kaj oni ricevas pli bonan kvaliton de ĝi. La malrapida procedo donas pli da lignokarbo.

La karbigejistoj diferencigas du specojn de lignokarbo la la molan kaj malmolan. La malmolan lignokarbon oni ricevas de la ligno de kverko, fago, karpeno, frakseno kaj la molan lignokarbon de la ligno de betulo, alno, tremolo, kastaneo kaj tute malofte de la pingloarboj (abio, lariko, pino).

La bonkvalita lignokarbo estas blunigra, briletanta, facile rompebla, se oni batas ĝin donas la sonon. Bruliĝas kiel kurta blua ardanta flamo sen fumo, sen aromo kaj sen krakado.

Karbigejo povis esti ankaŭ gudrejo se oni konstruis ĝin de la lignopecoj de peĉpino. Lignokarbistoj (karbigejistoj) same kiel gudristoj aŭ peĉistoj apartenis al la profesigrupo malalta en la socio, tre mizera kaj ofte nomata per malbelaj epitetoj pro la malpuraj vestaĵoj aŭ fuma odoro.

De 100 kg da kruda ligno oni ricevas meze ĉirkaŭ 30 kg da lignokarbo.

Utileco de lignokarbo redakti

 
Ŝaŝliko preparata sur ĝardenrostilo
 
Lignokarba rostilo

Laŭ malnova receptaro la odorantan kaj "putrintan" akvon danke al lignokarbo eblas utiligi por trinki, simile eblas nuligi malbonodoron de la viando aŭ liberigi grenon de la mucidodoro.

La lignokarbo ricevata de la ligno de tilio estis/estas uzata por forigado de la malbonodoro de la fuzelo (la fuzela oleo) la dum produktado de vodko.

Vaste uzata estis la lignokarbo en samovaro (temaŝino) sur la teritorio de Rusa Imperio.

Same grava estis la uzo de la lignokarbo ricevata de la ligno de tilio por produktado de pulvo (fuzaĵo).

Nuntempe la lignokarbo estas ege grava en la konsuma kemio kaj ĉe la produktado de specoj de la filtriloj.

La plej populara nun estas la uzado de lignokarbo en la ĝardena aŭ hejma rostado (en braĝujoj ekz.: rostiloj, ĝardenrostiloj) por preparado de manĝaĵoj sur braĝo kaj ardo.

En suda Hispanio la braĝujo kun la lignokarbo estas uzata kiel hejtilo kaj funkcias kiel plado kiun oni enmetas sub tabloj kiujn siavice kovriĝas per speciala kovrilo por reteni la varmon sub la tablo.

 
La aktiva karbono

La aktiva karbono tio estas substanco ĉefe konsistanta de la kemia elemento karbono senforma ekzemple en fulgo aŭ et-kristala grafito tamen kun alkaliaj metaloj kaj siliko. Ĝi havas grandan surfacon kompare kun la maso (pro la mikro-poroj, tio estas akirita de la ligna deveno, kaj eĉ pligrandigita pro la varmigado dum la procedo de de la seka distilado sen la aliro de la aero - ĉar oni produktas ĝin de la lignokarbo en la karbigejo), danke al tio estas bonega adsorbaĵo por multaj kemiaĵoj i.a. la pezajn metalojn.

La aktiva korbono eĉ pli gravas ĉar ĝi estas netoksa substanco (oni povas ĝin manĝi), malmultekosta en la produktado (oni ricevas ĝin en karbigejo) kaj facila por utiligo post la uzo (per forbrul(ig)o). Se estis adsorbitaj la pezaj metaloj, oni povas facile reakiri ilin de la postbruliga cindro.

La kromaj aplikadoj redakti

  • En medicino - kontraŭ laksoj, en dispepsio kaj en flatulencoj (meteorismoj), ankaŭ sub kontrolo de kuracisto se okazis toksiĝo per medikamentoj aŭ aliaj kemiaĵoj, krome por forigi bakteriojn kaj toksaĵojn post la digesta toksiĝo[1]
  • En la plibonigado de la akvo (ankaŭ en la hejmaj filtriloj) por forigi la malpuraĵ-substancoj eĉ en minimumaj kvantoj.

Laŭ docento Roland Schnell el la Berlina Universitato: "Trioblan avantaĝon atendas la Eŭropa Unio de BioKarbo ĉar ĝi forprenas karbondioksidon el la atmosfero, plibonigas la grundon kaj ofertas fonton de renovigebla energio."[2]

Dum la E-aranĝo en Poznano en la seminario pri tu temo: La brazilanino Maria Angela konstatis, ke oni konsilas la aplikon por forpreni malbonajn odorojn el la fridujo. En Japanio lignokarbo estas ofte uzata por altigi la kvaliton de akvo kaj multaj sciis, ke oni eĉ povas uzi ĝin kiel medikamento.[3]

 
La konstruado de karbigejo
 
La sekvonta etapo de la konstruado de karbigejo
 
La kovrado de la karbigejo per argilo
 
La karbigejo jam brulas
 
Karbigejistoj dum la laboro en la 19a kaj en la 20 jc

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti