Roland SCHNELL (naskiĝis la 3-an de decembro 1953) estas germana esperantisto.

Roland Schnell
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1953 (1953-12-03) (70-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
en 2006 dekstre, meze Gabriela Schnell (edzino), maldekstre Jan Wagner (amiko)
Membroj de la Esperanto-Ligo Berlin prezentas tekstojn el la libro Metropoliteno. De maldekstre Fritz Wollenberg, Henryk Wenzel, Roland Schnell (reĝisoro de la prezento), Peter Kühnel en "Café Mittendrin" 2002

Li vivas de la 1980-aj jaroj en Berlino, kie li estis foje en la estraro de la Esperanto-Ligo Berlin.

Schnell estas aktivulo en diversaj kampoj: Motorboato Esperanto, blogisto Arkivigite je 2010-07-15 per la retarkivo Wayback Machine, tradukanto de la libro Metropoliteno.

Literatura verko redakti

Lia literatura produktado estas ampleksa kaj varia. Temoj estis medioprotektado, paco, maldekstra politiko kaj strategio de la Esperanto-movado. Ekzistas multaj leteroj de leganto, kiel reago al aliaj aŭtoroj, nome en la revuo Monato. Menciindas sciencnivelaj prelegoj pri fakaj temoj, nome pri biogaso kaj alternativaj energifontoj.

Tekstoj en la reto redakti

La tektstoj troveblaj en la reto estas nur modesta elekto el la tuta verko. Nome la regulaj kontribuoj pri porpacaj kaj kontraŭmilitaj aferoj en la revuo PACO de [MEM] (Mondpaca Esperantista Movado) inter 1970 kaj 1990 ankoraŭ mankas. Ĉi tiu kunlaboro kaŭzis akrajn atakojn de certaj Esperantistoj, kiuj supozis konspiron kun la komunistoj. Tamen la propagando de certaj ideoj en la socialisma mondo estis la realigo de la promeso, kiun ĉiu membro de la germana porpaca organizo DFG/VK (Deutsche Friedensgesellschaft) subskribas: Ĉie batali kontraŭ milito. Ĉi tiu organizo estis forte ligita kun la pratempo de Esperanto.

En la revuo MONATO redakti

  • Poŝtmarka memorscio. En Monato 10/1994, p. 12

En La Gazeto redakti

  • A.I.S. - Ĉu pli ol lavilo por titoloj el LG-10 p. 20, 1987

Intervjuoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti