Procezo
natura sinsekvo de fenomenoj disvolviĝanta sen efiko de ia ekstera forto kaj rigardata en sia tuteco
La termino procezo havas iomete malsamajn signifojn laŭ la koncernataj laborkampoj.
- Procezo estas natura sinsekvo de fenomenoj disvolviĝanta sen efiko de ia ekstera forto kaj rigardata en sia tuteco, poioma progresado kaj finaj rezultoj.
- Procezo estas sinsekvo da antaŭplanitaj okazoj, dependa de objekto aŭ fenomeno, kaj realiĝanta en determinitaj kondiĉoj: Bessemera procezo (por produkti gisferon en industrio)
- Procezo en komputila scienco estas sinsekvo da operacioj (komandoj) estiĝanta dum plenumo de programo aŭ de parto de programo kaj konsiderata kun la datumoj uzataj kaj produktataj de tiuj operacioj.