Industrio

Industrio estas baza branĉo de la produktado. En la industrio oni ekspluatas kaj prilaboras la materialojn de la naturo (ankaŭ la agrikulturajn produktojn). La industrio produktas eĉ ankaŭ la laborilojn kaj labormaterialojn. Oni dividas la industrion al diversaj gravaj branĉetoj, subbranĉoj, fakbranĉoj.

William Bell Scott, Iron and Coal, (fero kaj karbo, 1855–60)
Fabriko, nome tradicia simbolo de industria disvolviĝo (nome paperfabriko en Georgetown, Usono)

Industrio estas la produktado de varo aŭ servo ene de ekonomio.[1] Industrio iĝis grava sektoro de produktado kaj laboro en eŭropaj kaj nordamerikaj landoj dum la Industria revolucio, renversante antaŭajn komercajn kaj feŭdajn ekonomiojn. Tio okazis tra multaj sinsekvaj rapidaj progresoj en teknologio, kiel ekzemple la produktado el ŝtalo kaj karbo.

Post la Industria revolucio, eble triono de la ekonomia produktaĵo de la mondo estas derivita de industrioj. Multaj industrilandoj kaj multaj evoluaj/duon-evoluintaj landoj (Ĉina Popola Respubliko, Barato ktp.) dependas signife de industrio. Industrioj, la landoj kie ili ekzistas ene, kaj la ekonomioj de tiuj landoj estas interligitaj en kompleksa teksaĵo de interligiteco.

DifinojRedakti

 
Industrio el ŝtalo en Nederlando. La du turegoj estas fornoj.

En PIV oni listigas tri difinojn tre interrilatajn, nome la jenaj:

  • Arto, metio aŭ plej ĝenerale aparta agado, per kiu oni produktas riĉaĵojn aŭ plivaloraĵojn per transformado de krudaj materialoj: kaj kiel ekzemploj oni havigas la industriojn de fero, minoj, libro, ledo; la peza industrio (ŝtalprilabora); tapiŝoj, kaj derivajn konceptojn kaj esprimojn kiel majstraĵoj de industrio kaj bongusto kaj vilaĝa industrio el Zamenhofo mem.
  • Tuto de la artoj kaj metioj, per kiuj oni produktas riĉaĵojn per transformado de krudaj materialoj, kontraste kun terkulturo kaj komerco, kiuj estus la aliaj du klasikaj sektoroj de la ekonomio, tio estas terkulturo la unua, industrio la dua, kaj komerco la tria (neniu povas ekzisti sen la antaŭa komprenante per terkulturo la tuton de la krudmaterialoj: kaj kiel ekzemploj oni mencias frazojn "la ŝtato devas interakordigi la bezonojn de agrikulturo kaj industrio"; "lando kun prospera, naskiĝanta industrio". Rilataj konceptoj estus kartelo, konzerno, planizado.
  • Tuto de la teknikoj kaj agadoj, per kiuj homgrupo transformas krudajn materialojn en objektojn; tuto de la objektoj de ĉi tiu industrio: ŝtona, osta, korna industrio, kio sugestas prahistorian originon de industrio.[2]

Oni listigas en la menciita fama vortaro kaj difinas jenajn derivaĵojn: industria, industriigi, industriisto, industriulo, bioindustrio, etindustrio, grandindustrio, pezindustrio, reklamindustrio.[3]

La termino «industrio» devenas de la latinlingva termino "industrio" komponita de la latinaj vortoj "indo" (en) kaj "struere" (konstrui). Dumlonge ĝi signifis kapablon fari ion, inventon aŭ inventemon, scipovi fari,[4] kaj pro etendo, metio kiun oni plenumas por vivtenado.[5] Poste la vorto ekhavis pli mallarĝan sencon en la 18-a jarcento por referenci «ĉian produktivan agadon»,[6] tio estas ĉiu agado kiu rezultas en la produktado de riĉeco: nome la terkultura, la komerca kaj la fabrika (muntado) industrio. Ekde la 19-a jarcento, la ĉefaj aktivecoj de la agrikulturo estis komprenitaj ekster la kampo de la industrio kiu nuntempe aludas al la «aro de aktivecoj soci-ekonomiaj fonditaj sur la transformado de la krudmatieraloj».[6]

Klasifikado de industrioRedakti

Industrioj povas esti klasifikitaj laŭ gamo da vojoj. Sur la pinta nivelo, industrio ofte estas klasifikita en sektorojn: Primara aŭ ekstrakcia, sekundara aŭ industria, kaj terciara aŭ servoj. Kelkaj verkistoj aldonas kvaran (scio) aŭ eĉ kvinan (kulturo kaj esplorado) sektorojn. Laŭ la tempopaso, la frakcio de la industrio ene de socio kaj ene de ĉiu sektoro ŝanĝiĝas. Tiuj sektoroj estas la jenaj:

Sektoro Difino
Unuaranga Tio implikas la ekstraktadon de resursoj rekte el la Tero; tio inkludas terkultivadon, minadon kaj arbodehakadon. Ili ne prilaboras la produktojn entute. Ili sendas ĝin for al fabrikoj por fari profiton.
Duaranga Tiu grupo estas engaĝita en la pretigo de produktoj de primaraj industrioj. Tio inkludas ĉiujn fabrikojn - tiuj kiuj rafinas metalojn, produktas meblaron, aŭ pakas farmproduktojn kiaj ekzemple viando. Entute oni fabrikas ĉiujn produktojn kiujn oni bezonas fare de unuopuloj kaj entreprenoj, nome nutrado, vestoj, domoj, transportiloj, laboriloj, distriloj ktp.
Triaranga Tiu grupo estas engaĝita en la zorgado de servoj. Ili inkludas instruistojn, manaĝerojn, financajn servojn, bankojn kaj aliajn teleliverantojn.
Kvararanga Tiu grupo estas engaĝita en la esplorado de scienco kaj teknologio kaj aliaj altnivelaj taskoj. Ili inkludas sciencistojn, kuracistojn, kaj advokatojn.
Kvinaranga Kelkaj pripensas ke tio estas filio de la kvararanga sektoro nomita la Kvinaranga, kiu inkludas la plej altajn nivelojn de decidiĝo en socio aŭ ekonomio. Tiu sektoro inkludus la pintoficulojn aŭ oficialulojn en tiaj kampoj kiaj registaro, scienco, universitatoj, neprofitocela, kuracado, kulturo, kaj la amaskomunikilaro.

Ekzistas multaj aliaj malsamaj specoj de industrioj, kaj ofte organizitaj en malsamajn klasojn aŭ sektorojn per gamo da industriaj klasifikoj. Merkat-bazitaj klasifiksistemoj kiaj ekzemple la Global Industry Classification Standard (Tutmonda Industria Klasiga Standardo) kaj la Industria Klasifikada Komparnormo estas uzitaj en financoj kaj merkat-analizo. Tiuj klasifikaj sistemoj ofte disigas industriojn laŭ similaj funkcioj kaj merkatoj kaj identigas entreprenojn produktantajn rilatajn produktojn.

 
Kemia industrio en Berlina poŝtmarko.

Industrioj ankaŭ povas esti identigitaj per ties produkto, kiaj ekzemple: kemia industrio, naftindustrio, aŭtindustrio, elektronika industrio, viando-pakuma industrio, gastindustrio, nutraĵa industrio, fiŝindustrio, softvarindustrio, paper-industrio, distra industrio, duonkonduktaĵa industrio, kulturindustrio, kaj malriĉulindustrio. Aliaj sektoroj estas la cementindustrio, la tekstila, la farmacia industrio, la armindustrio, la robotiko, la komputadindustrio, la kosmonaŭtiko, la mekanikindustrio ktp.

BranĉojRedakti

Gravaj branĉetoj de la industrio:

 
La prilaborado de olivoleo, de J. Amman de la 16-a jarcento.
 
Prilaboro de metalo en 1568, Germanio.

Kelkaj fakojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Aŭtomobilproduktado kaj Aŭtindustrio.
 
Moderna aŭtomobila fabriko, en sektoro ege grava por la ĝenerala ekonomio de regiono aŭ lando.

Aŭtomobilproduktado estas la industria produktado de aŭtoj en fabrikoj instalitaj por tiu celo. La fabrikado de aŭtomobiloj postulas grandan homan kaj financan kapitalon. Depende de la tipo de vehiklo, de la kvanto de unuoj fabrikendaj ĉiutage kaj la loko de la fabriko, la grado de aŭtomatigo povas varii konsiderinde. Se la produktotaj unuoj estas malmultaj, eblas la manfara produktado en ateliero (kio foje okazas por individuigitaj laŭmende unuoj), ĉar la investado por linio de muntado ne estas financebla. Same, en landoj kun malgranda laborkosto la grado de aŭtomatigo kutime estas pli malgranda kaj multaj taskoprocezoj estas faritaj mane. Ĉiuokaze, ĝenerale oni povas aserti, ke la grado de aŭtomatigo estas alta kaj pli kaj pli disvastigita ĉie ajn.

La aŭtomobila industrio aŭ aŭtindustrio estas industrio kiu konsistas en ampleksa gamo de kompanioj kaj organizoj kiuj partoprenas en la desegno, dezajno, disvolvigo, fabrikado, surmerkatigo, kaj vendado de motorvehikloj. Ĝi estas unu el la plej grandaj ekonomiaj sektoroj de la mondo laŭ enspezo. Foje oni uzas la statistikojn de produktado kaj vendado de aŭtomobiloj kiel grava indikilo de la bonfarto de difinita ekonomio. La aŭtindustrio ne inkludas industriojn dediĉitajn al bontenado de aŭtoj post la liverado al la fina konsumanto, kiel aŭtoriparejoj kaj benzinejoj. Komence de la 21-a jarcento, kiam la aŭtomobila industrio "atingis plafonon", ĝi rekuperis hegemonion pere de la aliro al la produktado de elektraj aŭtomobiloj.

 
Tekstilfabriko (Germanio, ĉirkaŭ 1975).

La tekstilindustrio estas unu de la plej malnovaj industriaj branĉoj, ĝi havas prahistoriajn tradiciojn. La vorto tekstilindustrio uzatas kiel kolektiva fakvorto de fakoj kiuj produktas fadenojn kaj ŝtofojn. Fadenoj estas pretigitaj el fibroj, ŝtofoj povas esti produktitaj rekte el fibroj aŭ el aliaj fadenoj. La tekstilindustrio en Britio, historie ligita al koloniismo, havigis financon por disvolvigi industrion en aliaj fakoj dum la epoko nomita Industria Revolucio.

La 20-a jarcento alportis grandegan evoluon en ĉiuj areoj de la tekstilindustrio, danke precipe al la disvastiĝo de la sintetizitaj fibroj kaj la elektroniko. La produktiveco de la maŝinoj daŭre iĝis pli granda, la ebleco de la maŝinoj, per fari pli novajn kaj pli variaj desegnojn, daŭre pliiĝis. Iĝis ĝenerala la apliko de la aŭtomacio, komence per mekanikaj aparatoj, poste per uzado de la elektrotekniko, sekve la elektroniko. La regado de la maŝinoj per komputiloj estas nuntempe tute ĝenerala en la tekstilindustrio, ĉi tiuj maŝinoj povas labori nur per minimuma homa aktiveco. La disvastiĝo de la multaj variaĵoj de la sintetizitaj fibroj donis grandegan elanon al la evoluigo en tutaj areoj de la tekstilindustrio, ĉefe da la mezo de la 20-a jarcento. Ĉi tiu unuflanke devigis la evoluigon de la produktado, aliflanke malfermis novajn sferojn por la uzado de tekstilaĵoj en la tekniko, sanitaro kaj higieno. Krome, la realigeblaj novaĵoj en la modernaj maŝinoj signife influas ankaŭ la tradiciajn tekstilaĵojn kaj la modon.[7]

Historio de industrioRedakti

PrahistorioRedakti

 
Ekzisto de ŝtonindustrio en la Iberia Duoninsulo: duflanka pugnokojno, provinco Valladolid, Hispanio.
 
La barelo, enkondukita de la Keltoj de Norda Eŭropo, estis adoptita de la romia civilizacio el la 3-a jarcento kiel anstataŭo de amforoj, kiuj estis multe pli rompeblaj, kaj malfacile manipuleblaj kaj recikleblja en la Mediteranea baseno; ties uzado estis sistematigita en la Supra Mezepoko (tie bildigita en blazono de Suda Tirolo).

En la Prahistorio jam okazis la apero de la unuaj homaj aktivecoj, kiuj povas esti kvalifikitaj kiel industriaj, sen kalkuli tiujn kiuj estis ligitaj al la agrikulturo.

  • La prahistoria homo bezonis nutri sian familion, protekti sin el la eksteraj veterkondiĉoj, el la naturaj animaloj, el malamikoj: tiuj estas la unuaj motivigoj de aktivecoj kiuj povis rezulti en specializita laboro kiu produktis prilaboritajn ilojn, vestojn kaj aliajn objektojn kiuj ne estas tiel an la naturo.
  • La prahistoria homo plenuminte la kontentigon de plej unuaranga bezonoj priokupiĝis pri aliaj aktivecoj kaj intelektaj kaj abstraktaj kaj spiritaj. Tio rezultis en prahistoriaj rokpentraĵoj, aliaj montroj de prahistoria arto kaj megalitaj monumentoj, rilataj al funebraj ceremonioj kaj kredoj. Ĉar tio estas transformo de naturaj materialoj en tute aliaj prilaboritaj objektoj, tio povas esti konsiderita kiel industrio.
  • La plej antikvaj atestiloj de la homa industria aktiveco estas kompreneble plej nedetrueblaj materialoj: tio estas la laboriloj kaj armiloj el ŝtono, unue ĉizita, poste polurita.
  • Plej verŝajne aliaj teknikoj uzantaj vegetalajn materialonj estis eĉ pli frue disvolvigitaj, sed logike tiuj atestiloj estis malaperintaj.
  • La malkovro de la kapabloj de fajro estis fonto de pluraj progresoj: metalurgio (de bronzo, poste de fero) kaj ceramiko, kiuj estis siavice fonto de aliaj disvolvigoj.

AntikvecoRedakti

  • La ceramiko estis unu de la plej gravaj industrioj de la Antikveco. La produktado de atelieroj kiel tiuj de La Graufesenque kaj Lezoux atestas pri tio. En tiuj atelieroj, pluraj dekoj da miloj de ujoj povis fakte esti bakitaj en ĉiu fornovico.
  • La ŝpinado estis disvolvigita el tiu epoko el vegetalaj fibroj (esparto, ktp.) aŭ animalaj (lano el ŝafoj, ktp.). La tolaĵoj el esparto, utila por fabriki inter aliaj vestojn kaj velojn kaj ŝnurojn por ŝipoj, estis fabrikitaj fare de romianoj kaj kartaganoj el fibroj de spartio.

MezepokoRedakti

 
Skemo de la principo de akvomuelejo.

Novaj teknikoj aperis en la Mezepoko, kaj kun tiuj ankaŭ novaj industriigoj. Jam en la 13-a jarcento okazis la ekuzado de minerala karbo kiel brulaĵo. La tekstilindustrio disvolviĝis en Flandrio. La nombraj militoj bezonis grandan produktadon en kelkaj fakoj, ekzemple la nomita "Clos des Galées" en Rouen konstituis grandan armilejon de la franca monarkio; en la 1340-aj jaroj, ĝi povis havigi ĵetaĵojn (por pafarkoj kaj arbalestoj) laŭ dekoj da miloj, armilojn kaj armaĵojn laŭ dekoj aŭ centoj. La konstruado de fortikaĵoj kaj katedraloj arigis centojn da homoj al la konstrulaborejoj.

La ĉefa "industria" novigo de la Mezepoko estis la ĝeneraligo de la muelejo, malkovrita fine de la Antikveco, kiu profitis la forton de la fluanta aŭ falanta akvo kaj de la vento: dekomence temis pri muelejoj por mueli tritikonolivojn, sed tuj oni aplikis tiujn fortojn por aliaj industriaj uzoj: por trakti vegetalajn fibrojn kaj produkti tolaĵojn, por fabriki paperon, por nutri forĝejojn ktp.

En aliaj atelieroj, oni fabrikis mane pergamenojn grandkvante, kio kontribuos al kulturaj disvolvigoj fare de monaĥoj en Eŭropo kaj de arabaj kleruloj en Nordafriko kaj en Andaluzio.

Renesanco kaj BarokoRedakti

 
Simbolo de la progreso de la Renesanca arkitekturo, la Kupolo de Brunelleschi (finkonstruita en 1436) en Florenco (Italio) indikas sistemigon de la novaj teknikoj en konstruado.

La Renesanco estis markita per plinovigo de la metiartoj pere de la konstruado kaj plibeligo de kasteloj fare de nobeloj kaj reĝoj, konstruaĵoj kiuj perdis iom post iom sian militajn funkciojn profite al palacoj kun prestiĝaj funkcioj; tiel la armindustrio kaj la produktado de hejmhavaĵoj (vestoj, tinkturoj, tapiŝoj, porcelanoj) ege prosperis.

 
Speguloj de la Koridoro de Speguloj en Versajlo; la unua sistemo de fabrikado, fondita sur la hidrargo, substanco ege venena okazigis la morton de la laboristoj.

En la 17-a jarcento en Francio, Jean-Baptiste Colbert disvolvis la manufakturojn el kiuj gravis la Gobelinoj, la manufakturo de armoj de Saint-Étienne, Beauvais, por la murtapiŝoj (1644), Aubusson ankaŭ por murtapiŝoj, Reuilly por «manufakturo de vitro» (kio iĝos Saint-Gobain), la produktado de trikotvestoj en Troyes, la tolindustrio en Abbeville, la paperfabrikado en Angulemo ktp. La fajenco anstataŭis la ceramikon kaj oni kreis grandajn produktejojn kiel la manufakturo de Rouen.

18-a kaj 19-a jarcentojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Industria Revolucio.

La industria epoko estis tiom grava kiom la apero de la agrikulturo en la Neolitiko: aperas fakte ideo de rompo kun la pasinteco. La industria epoko estis karakterizata per daŭra kaj unudirekta kresko de la industria produktado, akompanata de transformoj en la organizado de la produktado kaj en la entreprenoj. En 1746, la junaj entreprenistoj Jean-Jacques Schmalzer, Samuel Koechlin, Jean-Henri Dollfus kaj Jean-Jacques Feer kreis manufakturon de teksaĵoj en Mulhouse. La industrio disvolviĝis fulmorapide en tiu protestanta urbo, kiu estis tiam urboŝtato konata laŭ la nomo de Urba Respubliko Mulhaŭzo.

La kreado de manufakturoj pluis en la 18-a jarcento: nome manufakturo de porcelano estis establita en la Kastelo de Vincennes antaŭ esti translokigita al Sèvres kie ege famiĝos.

Spite la krizojn suferitajn de la tiutempuloj, la ĝenerala tendenco de la periodo 1790-1939 estis karakterizita per la ekspansio.

 
Vido de Lodzo reprezentanta industrian komplekson. Fotografio de Bronisław Wilkoszewski en 1896.

La unua industria revolucio ekis ĉirkaŭ 1790 kaj finis per la komenco de la venonta. La ĉefaj inventoj de tiu periodo estis ligitaj al la vapormaŝino kaj al la karbo; ties centro de ĉefa aktiveco estis Britio, kaj nur kelkajn jardekojn poste venis al Belgio, poste al norda Francio, Svisio, kaj finfine al Germanio.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dua Industria Revolucio.

La dua Industria Revolucio ekis ĉirkaŭ 1850, kaj finis ĉirkaŭ la fino de la Dua mondmilito. La ĉefaj inventoj de tiu periodo estis ligitaj al la ekspluatado de malkovroj en elektro.

Tri faktoroj ebligis tiun duan Industrian Revolucion, nome la jenaj:.

 
Industria zono de Galati, apartenanta al la Kompanio Mittal Steel: en tutmondigita ekonomio, la sektoro siderurgia estis, same kiel aliaj, celo de fenomenoj markitaj per koncentrado por favori la rilatajn ekonomiojn.
  • La akumulado de kapitalo. Ĉar la riĉeco estas fondita sur la investoj, oni klopodis serĉi la monon ĉe privatuloj: tiel la akcioj de malgrandaj posedantoj (nome «gutetoj de kapitalo») iĝis pli kutimaj en Usono; aliloke, tio restis ankoraŭ nur malofta fenomeno. Pli kaj pli, la kreado kaj la disvolvigo de bankoj kiel monstokejoj favoris la kreskon.
  • La reorganizado de la entreprenoj, pere de du gravaj modifoj: en la strukturo, kaj en la labororganizado.
    • Strukture, oni transiris el familiaj atelieroj al la fabriko (pli ol 50 personoj), kaj al la granda firmao. Oni klopodis pli bone kontroli la kostojn: tiu kontrolo etendiĝis de la krudmatieralo al la finkompletigita produkto, kaj novaj manieroj de administrado de la merkato aperis. Trusto estas kompanio kiu aligas malgrandajn entreprenojn (kiuj perdas siajn sendependojn) dum kartelo estas alianco de entreprenoj (ĝenerale de la sama segmento de la merkato), sed kiuj restas aŭtonomaj sen perdi siajn sendependojn.
    • En la labororganizado, nova nocio aperis: nome la scienca laborganizado, kun du ĉefaj ideoj: nome la fordismo kaj la tajlorismo, kiuj enkondukas la amasproduktadon, la minutigon de la laboro, kaj la ĉenlaboron.

La industria revolucio estis akompanata de gravaj sociaj ŝanĝoj. La pensulo de la industria socio en Francio estis Claude-Henri de Rouvroy de Saint-Simon (1760-1825). Li priskribis la «transiron de la teologia kaj feŭda epoko al la industria kaj pozitiva epoko». Li malfermis la vojon al tendenco nomita "saint-simonismo", aŭ pli simpligita "sansimonismo", tre aktiva en la 19-a jarcento kaj en la unua duono de la 20-a jarcento[8].

20-a jarcento kaj komenco de la 21-a jarcentoRedakti

 
Kontrolejo de la funkciigo de atomcentralo en Usono. La energipolitiko de ŝtato estas ligita al ties industria politiko.

En la 20-a jarcento, pere ĉefe de la uzado de fosiliaj brulaĵoj, la industriaj aktivecoj estis multobligitaj por 50, dum la tutmonda loĝantaro triobliĝis, kaj la volumo de la tutmonda ekonomio multobliĝis por 20, kaj la konsumado de fosiliaj brulaĵoj por 30[9].

  • Gravaj malkovroj en la fako de la nuklea fiziko ebligis kaj ankoraŭ ebligas enormajn evoluojn en la teknikoj de la informadiko kaj la elektroniko. Tiuj novaj teknikoj akcelis, nome ebligis, la solvon de kelkaj problemon suferataj de inĝenieroj kiuj esploras pri industrio.
  • La aplikoj de la atomenergio estis produkto de tiuj teknologiaj disvolvigoj interplektitaj kaj komplementaj.
  • La cifereca revolucio ligita al la informadiko, siavice ligita al la elektroniko, havigis grandan plibonigon de la administrado de la proceduroj kaj generis konsekvencojn en ĉiuj fakoj de la homa aktiveco.
  • Bioteknologioj.
  • La esprimo industrio de la lingvaĵo aperis en la 1980-aj jaroj por referenci al la entreprenoj kiuj laboras en la terenoj de la aŭtomata traktado de la lingvaĵoj kaj de la komputa lingvoscienco.

Historio de industriaj kapitalojRedakti

 
Ŝpinejo en la 20-a jarcento.

Industrio estis ĉefa sektoro de la ekonomio ekde la 19a jarcento kaj, ĝis la Dua Mondmilito, industrio estis la ekonomia sektoro kiu plej kontribuis al la Malneta enlanda produkto (MEP), kaj tiu kiu plej laboristarojn dungis. Ekde tiam, pro la pliigo de la produktiveco pro la plibonigo de la maŝinaro kaj la disvolvigo de la servoj, ĝi pasis al dua rango. Tamen ĝi plu estas esenca, ĉar ne povas esti servoj sen industria disvolvigo.

La investa kapitalo en Eŭropo devenas el akumulado de riĉo pro agrikulturo. La agrikultura kapitalo investiĝis en la industrio kaj en la transportaj rimedoj necesaj por meti en la merkato la fabrikitaj produktoj.

Dekomence la industriaj produktoj pliigas la produktivecon de la tero, pro kio malpliiĝas la laborforto por la industrio kaj oni atingas agrikulturajn produktojn kromajn por nutri la pliigantan urban loĝantaron, kiu jam ne vivtenas sin el la kamparo. La agrikulturo, tiele, havigas al la industrio kapitalojn, laborfortojn kaj varojn. Tio ĉio estas necesa kondiĉo por la disvolvigo de la industria revolucio.

En la landoj de la Tria Mondo, kaj en kelkaj disvolviĝontaj landoj, la kapitalo devenas el eksterlanda investado, kiu muntas la necesajn infrastrukturojn por elpreni la riĉon kaj la plusvalorojn kiujn generas la laborforto; sen liberigi el la agrikulturaj taskoj la necesan laborforton, sed nur la nepran. Dekomence oni turnis sin al sklaveco por certigi la laborforton, ekzemple en Suda Usono kaj Karibio. Sed la ŝanĝo de la ekonomia strukturo, kaj la detruo de la tradicia socio, certigis la disponeblon de sufiĉaj kapitaloj.

Vidu ankaŭ por historioRedakti

Industria evoluoRedakti

La industria revolucio kaŭzis la evoluon de fabrikoj por grandskala produktado, kun sekvaj ŝanĝoj en socio.[10] Origine la fabrikoj estis vaporfunkciigitaj, sed poste transiris al elektro post kiam elektra reto estis evoluigita. La mekanizita muntoĉeno estis lanĉita por kunigi varpartojn en ripetebla modo, kun individuaj laboristoj elfarantaj specifajn ŝtupojn dum la procezo.

Tio kaŭzis signifajn pliiĝojn en efikeco, malaltigante la koston de la finprocezo. Pli posta aŭtomatigo kutimis ĉiam pli anstataŭi homajn funkciigistojn. Tiu procezo akceliĝis per la evoluo de la komputilo kaj la roboto.

MalindustriigoRedakti

 
La stalfabriko Bethlehem Steel en Usono kolapsis en 2001, kaj ekde tiam ĝi iĝis kazino.

Historie iaj industrioj iris en malkreskon pro diversaj ekonomiaj faktoroj, inkluzive de la evoluo de anstataŭiga teknologio aŭ la perdo de konkurenca avantaĝo. Ekzemplo de la unua estas la malkresko en aŭtoproduktado kiam la aŭto estis amasproduktita.

Lastatempa tendenco estis la migrado de prosperaj, industriigitaj nacioj direkte al postindustria socio. Tio estas vidita per pliiĝo en la serva sektoro ĉe la malprofito de produktado, kaj la evoluo de informo-bazita ekonomio, la tielnomita informa revolucio. En postindustria socio, produktado estas translokigita al ekonomie pli favoraj lokoj tra procezo de ekster-apogado.

La malfacileco por homoj rigardantaj por mezuri industriajn produktaĵojn kaj ekonomian efikon trovas mezuradon kiu estas stabila historie. Tradicie, sukceso estis mezurita laŭ la nombro da laborlokoj kreitaj. La malpliigo de dungitnombroj en la manufaktura sektoro estis supozita kaŭzita de malkresko en la konkurenco de la sektoro kvankam multo estis kaŭzita de la enkonduko de la malpeza produktada procezo. Poste, tio kondukos al konkurantaj produktserioj administritaj fare de unu aŭ du homoj, kiel estas jam la kazo en la tabakindustrio.

 
Luksa fasado de iama fabriko de tabako en Sevilo, nune rektorejo de la Universitato de Sevilo; en tiu fabriko okazas la agado de la novelo "Carmen" de la franca verkisto Prosper Mérimée kaj konsekvence de la samnoma opero de Georges Bizet.

Ligita al tiu ŝanĝo estas la ĝisdatigo de la kvalito de la produkto produktita. Dum estas facile produkti malaltan teknologion, malaltan kapabloprodukton, la kapablo produkti altkvalitajn produktojn estas limigita al firmaoj kun tre sperta kunlaborantaro.

Industria heredaĵo aŭ industria monumento estas industria instalaĵo, kiun la monumentprotekto rigardas kiel monumento, do kiel atestaĵo de pasinta kulturhistorio, kaj kiu povas ankaŭ jure povas substari monumentprotekton. Ĝi kiel teĥnika monumento tenu la memoron viva pri la historio de la industrio precipe en la 19-a kaj 20-a jarcentoj (industriiĝo). Fakte ekde la fino de la 18-a jarcento kaj laŭlonge de la tuta 19-a jarcento, arkitektoj kiuj desegnis la unuajn fabrikojn havis kiel referencojn nur aliajn gravajn konstruaĵojn kiel konventojn, palacojn ktp., kaj ili disponis el sufiĉaj ekonomiaj rimedoj por ne esti ligitaj al la sklaviga funkciismo kiu venis poste; tiel multaj atelieroj, fabrikoj kaj similaj instalaĵoj estis veraj arkitekturaj artaĵoj aŭ almenaŭ aldonis ornamajn elementojn. Lastatempe disvolviĝis faka industrifako de la konstruindustrio, kiu zorgis pri la riparado, rearanĝo kaj funkciigo de iamaj industriaj instalaĵoj por novaj funkcioj, kiel hoteloj, oficejoj ktp.

SocioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Civilizo industria.
 
Situo de la ĉefaj industriaj areoj en la mondo.

Civilizo industria povas esti difinita laŭ multaj manieroj. Hodiaŭ, industrio estas grava parto de la plej multaj socioj kaj landoj. Registaro havendas iun specon de industripolitiko, reguligante industrian allokigon, industrian poluon, financadon kaj industrian laboron. Kriterio por mezuri la gravecon de industrio estas ofte la nombro de laborlokoj: kutime fabriko estas laborejo por multnombraj laboristoj, respektive dungitoj, ĉefe por la industrio de la mezo de la 20a jarcento kaj nune en disvolviĝantaj landoj kiaj Barato, Bangladeŝo ktp. Male aktualaj robotigitaj fabrikoj aŭ laborejoj povas esti funkciigataj per malgranda nombro de laboristoj. Ĉiuokaze ĉiam registaroj klopodas allogi industrion kiel plibonigon de la vivnivelo de la loĝantaro. Tamen foje estas ankaŭ malavantaĝoj pro industrio: nome poluo, bruo, maltrankvileco, riskoj ktp.

Industria laboroRedakti

 
Industria laboristino inter pezaj stalaj duon-produktoj (KINEX BEARINGS, Bytča, Slovakio, ĉ. 1995–2000).
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Industria sociologio.

Pliaj informoj estu en organiza psikologio, industridistrikto, kaj industria parko (industria zono).

En civilizo industria, industrio utiligas gravan parton de la loĝantaro. Tio okazas tipe en la manufaktura sektoro. Sindikato estas organizo de laboristoj kiuj kungrupiĝis por realigi komunajn celojn en gravaj aferoj kiaj ekzemple salajroj, laborhoroj, kaj laborkondiĉoj. La sindikato, tra ĝia gvidantaro aŭ per rekta agado, negocas kun la dunganto nome de sindikatanoj (ordinaraj membroj) kaj ĉiuj laboristoj kaj negocas laborkontraktojn kun dungantoj. Tiu movado por la unua fojo ekstaris inter industriaj laboristoj kaj en kelkaj landoj sekvitaj de kamparanaj laboristoj.

La laboristaro de fabrikoj povas esti iome diferenca disde alitipaj laboristoj, ekzemple agrikulturaj aŭ manfaristaj. Unua diferenco estas la multnombreco de fabrikaj laboristoj, kio povas helpi ilin por la atingo de plibonigo ĉe laborkondiĉoj, sed ankaŭ pri formado de laborkulturo, instruado de moderna teknologio ktp. Alia diferenco povas baziĝi sur pezaj laborkondiĉoj kreitaj de maŝinaro, kiaj poluo, bruego, rutinara movado ktp. Alia diferenco povas veni el la malkonekto de la laboristaro el la naskolokoj, kiuj ofte devas esti abandonitaj por alveni al la industriaj areoj. Tio estas, forta elmigrado devenas el la altiro fare de industrio por la laboristoj de aliaj areoj kaj landoj, kio siavice rezultas en multaj aliaj sociaj, politikaj kaj ekonomiaj konsekvencoj.

Vidu ankaŭRedakti

 
Karolo Markso (1818–1883) studis ekonomike la funkciadon de industrio, kiel ekzemplo de la tuta ekonomia vivo.

NotojRedakti

  1. Industry | Define Industry at Dictionary.com
  2. PIV, NPIV Alirita la 8an de oktobro 2020.
  3. Samloke.
  4. Le Dictionnaire de l'Académie française 1694, tome 1
  5. Dictionnaire de la langue française (Littré). Tome 3. 1873
  6. 6,0 6,1 «Industrie: Étymologie de Industrie» [arkive], en Centre National de Ressources Textuelles et Lexicales (konsultita la 8an de oktobro 2020)
  7. Transforming the Textile Industry.
  8. Olivier Pétré-Grenouilleau, Saint-Simon, L'utopie ou la raison en actes, Payot
  9. Évaluation DOBRIS; Agence européenne pour l'environnement; 1994.
  10. (2000) “Understanding the Industrial Revolution”. 

BibliografioRedakti

  • Krahn, Harvey J., kaj Graham S. Lowe. Work, Industry, and Canadian Society. Dua eld. Scarborough, Ont.: Nelson Canada, 1993. xii, 430 p. ISBN 0-17-603540-0
  • McNeil, Ian (1996). An Encyclopedia of the History of Technology.
  • Peter Buxmann, Heiner Diefenbach, Thomas Hess: Die Softwareindustrie: Ökonomische Prinzipien, Strategien, Perspektiven. Springer, Berlin 2008, ISBN 978-3-540-71828-4.

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Industria en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Industrie en la franca Vikipedio.