Muntoĉeno (angle assembly line laŭ la industriisto Henry Ford, kiu unuafoje larĝe aplikis ĝin) estas produkta procezo, dum kiu ruliĝanta stablo transportas konstruatan produkton de unu laboristo aŭ grupo de laboristoj al la sekva, kaj ĉiu laboristo aŭ grupo muntas iun difinitan parton al la produkto aŭ alimaniere prilaboras ĝin en difinita maniero. La produkto-grupo fadeniĝas kiel perloĉeno - tial la nomo. Ĉiu laboristo faras nur malmultajn difinitajn movojn, ĉiam ripete, kaj povas atingi pli da rapideco en produktado, ol se la paŝoj al la fina produkto, kiun plenumas la unuopa laboristo, estas pli komplikaj.

Muntoĉeno por la aŭto "Modelo T" de Ford dum la jaro 1913

Tiu produkta procezo unuafoje grandkvante aplikiĝis en la aŭtomobila produktejo de Henry Ford kaj liaj kunlaborantoj, komence de la 20-a jarcento en Usono, kaj tiu kompanio poste konstruis muntoĉenajn aŭtomobilajn produktejojn ĉie en la mondo kaj tiel rapide disvastigis la koncepton.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • Esperanto Dictionary, de J. C. Wells (1992)