Informadiko

scienco pri teoria fondado de informo kaj komputado

Informadikoinformatikokomputosciencoinformaj teĥnologioj estas la “scienco pri la kolektado, taksado, organizado kaj diskonigo de informoj, ofte helpe de komputiloj.“[1] Historie informadiko evoluis unuflanke el matematiko kiel formala scienco, kaj aliflanke kiel inĝenierarto pro la praktika bezono de rapidaj kaj aŭtomataj kalkuladoj kaj datumprilaborado.

Ada Lovelace verkis la unuan algoritmon plenumitan de komputilo.

Historio redakti

Dum jarmiloj, homoj kreis kaj uzis ilojn por faciligi kalkuladojn (abako, glitkalkulilo ...). Por realigi kompleksajn kalkulojn, ili ankaŭ evoluigis algoritmojn. Inter la plej malnovaj algoritmoj troviĝas la tabloj de la tempo de Hamurabi (ĉirkaŭ -1750).

Kalkuliloj konstante evoluis ekde antikvaj tempoj, sed ili ne permesis procezi algoritmojn. Daŭre necesis, ke homo ekzekutu la sekvencojn de la algoritmo, ankaŭ se kun helpo de la kalkulilo. En 1642, Blaise Pascal konstruis kalkulmaŝinon (Pascalina), kiu kapablis adicii kaj subtrahi. Kelkaj jaroj poste Leibniz prezentis kalkulmaŝinon kiu ekzekutis ĉiujn kvar bazajn aritmetikajn operaciojn.

Leibniz okupiĝis ankaŭ pri duuma kodo, kiu kune kun la bulea algebro, estas la plej gravaj matematikaj bazoj de informadiko. La difino de la koncepto de programado, montrita unue de Joseph Marie Jacquard en siaj duon-aŭtomataj teksmaŝinoj kun trukartoj, sekvita de George Boole kaj Ada Lovelace en terminoj de teorio de programado de matematikaj operacioj, formis la bazon por aŭtomate kunĉeni elementajn operaciojn.

En 1937 Alan Turing publikigis sian verkon On Computable Numbers with an application to the Entscheidungsproblem[2], en kiu li prezentis la tiel nomatan Turing maŝinon, matematika modelo de maŝino, kiu ĝis nun estas baza por la teorio de informadiko.

Teknikoj redakti

Referencoj redakti

  1. PIV Plena illustrita vortaro 2002
  2. A.M. Turing. "On Computable Numbers, with an Application to the Entscheidungsproblem (Pri komputeblaj nombroj)", paĝoj p. 230–65. (angle)

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti