Paskala kalkulilo france nomata Pascaline estas mekanika kalkulilo inventita de Blaise Pascal en 1642.[1] Unue la inventaĵo estis nomata france machine d’arithmétique (maŝino de aritmetiko), poste roue pascaline (paskala rado) kaj fine pascaline. Tiu kalkulmaŝino povis aldoni kaj subtrahi du nombrojn kaj multobligi aŭ dividi per ripeto. La kalkulilo iĝis tre konata, ĉar ĝi estis priskribita en la fama Enciklopedio.

Paskala kalkulilo el la jaro 1652

Pascal komencis la laboron 19-jaraĝa, spronita al ĝi vidante la ŝarĝon de aritmetika laboro implikitan en la oficiala laboro de lia patro kiel inspektisto de impostoj. Paskalo ekzamenis 50 prototipojn antaŭ prezentado de lia unua maŝino al publiko en 1645. Li dediĉis ĝin al Pierre Séguier, la kanceliero de Francio tiutempe.[2] Li konstruis ĉirkaŭ dudek pliajn maŝinojn dum la venonta jardeko, ofte plibonigante la originan dezajnon. Naŭ maŝinoj pluvivis la jarcentojn,[3] la plej granda parto de ili troviĝas nuntempe en eŭropaj muzeoj.

Pascaline vido de supren kaj radoaro

La kalkulilo havis metalajn diskojn per kiuj oni povis enigi la numerojn. La rezultoj aperis en fenestretoj super la diskoj. La unua prototipo havis nur malmultaj diskoj, sekve la nombro da diskoj pliiĝis kaj la kalkulilo kapablis pritrakti numerojn ĝis 9.999.999.

La originala modelo estas ekspoziciata en la Muzeo de Artoj kaj Metioj, Parizo.

La enkonduko de paskala kalkulilo lanĉis la evoluon de mekanikaj kalkuliloj unue en Eŭropo kaj poste ĉie en la mondo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti